La Respubliko Vekiĝu Warren G. Harding Vikifontaro
Indekso : La Respubliko Vekiĝu de Warren G. Harding Tradukita de Vikifontaro |
Angle: The Republic Must Awaken |
La Respubliko Vekiĝu Warren G. Harding Vikifontaro
Miaj landanoj, la plej granda milito de ĉiuj tempoj prenis nin, kaj trovis nin tute nepreparitajn aŭ en mentala aŭ en militara senco. La Respubliko vekiĝu. La popolo komprenu. Nia sekureco kuŝas en plena realigo; la fato de la nacio kaj la sekureco de la mondo estos decidataj ĉe la okcidenta batala fronto de Eŭropo.
Unuavice la Usona Respubliko eniris en la militon pro la defendo de siaj naciaj rajtoj. Se ni ne defendus, ni ne povus esperi je pluigo. Aliaj grandaj celoj estas inkludataj, sed la ĉefaj rajtoj kaj la defendenda honoro de justeca nacio inkludas ilin ĉiujn. Zorgante pri la naciaj rajtoj, kiujn estigis batalinte la prapatroj, kaj amante liberecon kaj civilizacion, ni estus detruintaj ĉiun tradicion kaj foroferintaj ĉiun heredaĵon, se ni pli longan tempon forestus de la armita konflikto, kiu pretigu la mondon al la civilizacio. Plie, ni foroferu batalante por sekurigi Usonon por usonanoj kaj por estigi ilian sekurecon dum ĉiu leĝa misio sur la vastaj maroj kaj sub la lumanta suno.
Ni elprovas la kapablon de ĉefaj registaroj por mem-defendo. Ni decidis firme liberigi la animon de usona vivo kaj provi nin mem usonan popolon je fakto, spirito kaj destino, kaj ni benas nin mem denove kaj porĉiame al homa libereco kaj justeco humana. Realigante nian novan rilaton al la mondo, ni volas igi ĝin preta por vivi en ĝi, kaj kun forto kaj teruro kaj kolerego kaj barbaraĵoj, ligitaj kun la konscienco de vera civilizacio. Nia afero estas malgranda rilate al la speco de registaro, kiun ia popolo eble elektus, sed ni certe malakceptas la nacion kiu vundas la sanktan konvencion de internaciaj rilatoj. La decidiĝo devas esti fina. Se la rusa falo iĝus la tragika malpotenco de la nacioj — se Italujo estus venkota sub la premo de militara potenco se heroa Francujo estus turmentota sur siaj flamaj altaroj de libereco kaj justeco kaj se nur la animo de horoismo restontus -- se Anglujo suferus kaj ĝiaj foroferoj kaj decidema militado montriĝus vanaj — se ĉiuj de tiuj neprobablaj katastrofoj okazontus, eĉ tiam ni batalu plu kaj plu, por ke la kaŭzo de la mondo iĝu ankaŭ nia kaŭzo.
Respubliko valora en ĝi vivi estas defendinda, kaj por ĝi indas sin oferi kaj morti. En la fajroj de ĉi tiu konflikto ni forigu la malfidelecon de tiuj, kiuj vestiĝis usone sen kredo, kaj estigi novan unukorecon de la civito kaj novan sindonon, por ke ni estigu sekuran Usonon kiel hejmon kaj esperon de popolo, kiu estas vere usona en koro kaj animo.