La Reveno de l' Filo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : La Reveno de l' Filo (1912)
de Antoni Grabowski
El Esperanta Antologio, p. 8
La reveno de l' filo
(Prologo al la Krakova Kongreso, 1912)

Post foresto multejara
Venas filo mia kara;
El migrado ĉiulanda
Venas filo mia granda!

    En kabano mankis pano,
    Do elmigris li, infano;
    Nun revenas beljunulo
    Al hejmlando, al Vistulo!

Kiel volus mi, patrino,
Premi lin al mia sino;
Doni volus mi festenon,
Por saluti la revenon.

Ve! ne mastras mi kabanon,
Nek liberan havas manon;
Mi, en mia propra domo,
Estas kvazaŭ fremda homo.

     Ĉar al vi, fratin' pli aĝa,
     Post kamplimo hejmvilaĝa,
     Brilas, laŭ destino dia,
     Stel' alia, pli radia —

Do akceptu lin, fratino,
Per muziko kaj per vino!
Li ne vidu ĉe l' festeno,
Kiel premas min — ĉagreno.

(Tiu ĉi jubilea kongreso esperantista bedaŭrinde ne
povis okazi en Varsovio, kie naskiĝis Esperanto)