La Verko de Zamenhof

El Vikifontaro


Kolekto de « Esperanto », N° 1a



LA
Verko de Zamenhof

Parolado farita
ĉe la Ĝenevaj Esperantistaj grupoj, okaze de la
Zamenhofa Jubileo

de H. HODLER
Vic-Prezidanto de U. E. A.

ELDONEJO:

UNIVERSALA ESPERANTIA LIBREJO
GENÈVE
PREZO: 6 Sd.




LA
VERKO DE ZAMENHOF


Karaj Samideanoj,

La tutmonda Esperantistaro havas hodiaŭ la grandan ĝojon festi la 50an datrevenon de la naskiĝo de nia majstro Zamenhof. Dum ĉi tiu semajno, en ĉiuj landoj, sub ĉiuj klimatoj, el ĉiuj gentoj, kunvenas, kiel hodiaŭ ĉi tie aro, jen granda, jen malgranda, jen malgrandega de samideanoj, kiuj estas kunigitaj de la sama sento: Dankemeco al la kreinto de Esperanto, admiro al lia verko, fideleco al lia idealo. Klarigi al vi kial ĉi tiuj sentoj nin ĉie samtempe kunigas, kial super niaj individuaj ĉiuspecaj malsamaĵoj nin envolvas la sama deziro, mi ne bezonas. Ĉiu Esperantisto, ĉe kiu la Esperantisteco ne kuŝas nur en la kono de iaj gramatikaj formoj, tion jam scias, ĉar ĉiu tia Esperantisto konscia konatiĝis kun la instruoriĉa historio de nia afero, de la tempo kiam ĝi ĝermis en la cerbo, kaj, se mi povas diri, en la koro de nia majstro, ĝis kiam ĝi sen alia levilo ol la forto de la ĝin naskinta ideo brave alpaŝis antaŭ la mondo. Vi ĉiuj konas — aŭ se vi ĝin ne konas, mi senhezite vin riproĉas pri tiu grava manko — vi ĉiuj konas la belan leteron pri la deveno de Esperanto, en kiu Zamenhof rakontas en la tiel modesta maniero, kiu karakterizas liajn personajn verkaĵojn, kiel li estis alkondukita al la ideo de Esperantismo. Vi tie legis kaj miris, kiel la juna Zamenhof, de la plej frua aĝo, estis interne frapita de la sennombraj malkonsentoj, kiujn naskis la diverslingveco, dank’al kiu rilatas ne homo kun homo, sed lingvano kun alilingvano, naciano kun alinaciano. Rimarku ĉi tiun esencan fakton: Zamenhof ne kreis Esperanton, ĉar li per rezonado alvenis al la konkludo, ke lingvo internacia estus tre dezirinda por ke intelektuloj povu kompreni unu la alian; li ne agis kiel scienculo, por la sciencularo; li agis kiel homo por la homaro. Li ne kreis Esperanton por pure scienca lingva celo, sed li kreis ĝin por sociala homara celo. Li vidis en Esperanto rimedon dank’al kiu la homoj, super la baroj de la nacieco kaj lingvo povos reciproke sin kompreni kaj rilati unu kun la alia en plena egaleco kaj justeco, ĉar ĉiuj staros sur unu neŭtrala kampo. Ĉi tiu ideo lin turmentis; ĉi tiu ideo lin movis; ĝi lin inspiris; ĝi lin subtenis kiam antaŭ la grandegeco de la verko realigota, li sentis, ke mankas la fortoj.

Super ĉio li revenis al ĝi, speciale kiam antaŭ liaj okuloj ekstaris la unua modesta, sed grandioza enkorpiĝo de lia revo, en la paroladoj ĉe la kongresoj de Bulonjo, Ĝenevo, Kembriĝo. Tio estas la nomata de li interna ideo de Esperantismo. Ĝi ne estas ia akcesoraĵo, ia flanka speciala opinio privata de la kreinto de Esperanto, kiel supozas kelkaj Esperantistoj altiritaj al nia afero nur per ĝia lingva flanko; ĝi estas la animo mem de nia movado kaj faras el ĝi ion profundan, ion grandan per la signifo.

Sed — kaj en ĉi tio estas granda instruo — Zamenhof ne nur estis idealisto, homo revanta en sia kabineto pri plibonigo de la homaro. Li estis, nenion forlasante el sia idealeco, homo de realigado. Li ne apartenas al tiuj parolemaj saĝuloj, kiuj kontentigas sin per grandaj frazoj aŭ vastaj teoriaj projektoj, perfektaj kaj neniam efektivigotaj kaj fortenas sin de ĉiu laboro. Li alveninte al la certeco, ke nur lingvo neŭtrale homa povos vere faciligi la interpopolajn rilatojn, kuraĝe laboris por ĝi. Pensante li kreis. Kion li sentis, tion li realigis en konkreta, preciza verko, kaj en ĉi tio kuŝas la signo de la vera utila genieco: la harmonia kunigo, la kunlaborado de l’pensado kaj de l’realigado.

Aliaj antaŭ li kaj post li revis pri plifaciligo de l’interhomaj rilatoj; aliaj prilaboradis lingvajn projektojn kaj eluzis sian vivon per detalaj teknikaj laboroj en la kampo de arta lingvo, sed neniu kunigis tiel intime la flugaltan pensadon kun la praktika kreado, kun tiu profunda kono de l’bezonoj kaj postuloj praktikaj, kiu estas tiel akra ĉe li.

Alia signo estas karakteriza kaj troviĝas ĉe ĉiuj veraj kreantoj: li nenion prenas el la aliaj, sed ĉion mem kreas, li mem suferas por sia kreaĵo, li mem ĝin plibonigas. Vi nenie vidis, ke Zamenhof konsultis dikegajn volumojn de lingvistiko kaj sentis la bezonon esplori ĉiujn eblajn teoriojn pri la esenco de la lingvoj, sed li ĉion bezonatan de li trovis en la vivo, ĉirkaŭrigardante en sia urbo Bielostoko, kiu estis por li kiel bildo malgranda, sed tute fidela, de la vasta nuna mondo, kun ĝiaj gentaj malamoj, ĝiaj lingvaj malkonsentoj, ĝiaj rasaj ŝovinismoj. Vi legis, kiel ĉe li ekaperis la fruktodona ideo pri la afiksa sistemo: li ĉiam okupata per sia unika penso vidis surskribaĵon, kiu donis al li la ĝermon de l’solvo de gravega demando. Li ĉion mem sentis kaj eltrovis, konstatante, pripensante siajn konstatojn, ne kiel kritikanto, sed kiel kreanto lumigata de potenca idealo, kiel homo, kiu serĉas inter malsamaĵoj, kio estas komuna, esenca, sekve neŭtrala. Per tio mi estas kondukata al vere originala karaktero de nia majstro: la sento pri internacieco. Por krei lingvon internacian kun naturaj elementoj, por realigi tiun sintezon de ekzistantaj idiomoj, estis necesega, ke la homo, kiu tion kuraĝis fari, mem sin altigu super sia gento kaj sia lingvo, spirite etendiĝu trans la limoj de sia hejmolando, penetriĝu en la pensmanierojn de la diversaj popoloj, ne nur konu la krudan materialon de la lingvoj, la vortojn kaj la formojn, sed la vivon, la propran spiriton de tiuj lingvoj; estis necese, ke li eniru en ilin, forĵetinte ĉiun gentan, rasan aŭ lingvan ligilon, serĉu inter tiu densa plektaĵo de diverskoloraj stofoj ion sufiĉe komunan, sufiĉe akcepteblan de ĉiuj popoloj, ion, en kiu ĉiu retrovos parton de sia amata lingvo, en kiu estas respektataj la naciaj sentoj en sia pozitiva flanko. Vere giganta kaj ne plenumebla ŝajnis tiu laborego. Ne la sola racio povis ĝin venki. Zamenhof tamen sukcesis tion fari. Li kvankam loĝanta en sama lando sciis sin altigi super la gentaj limoj; li sciis esti internacia, ne en tiu senco, ke li ĉion platigis kaj niveligis laŭ unu sia teorio — kio ja estas facila — sed per tio ke li el la diverseco eltiris ion komunan, unuecan, kiu ne mortigas tiun diversecon, sed ĉerpas el ĝi sian vivon kaj sian gracion. Oni povus montri, ke ĉi tiu sento estas natura produkto, ke la vivado en urbo kaj lando, kie kunloĝas tiom da diversaj gentoj, ke la spektaklo de iliaj malsamaĵoj, la serĉado de iu por ili komuna interkomprenilo akceptebla de ĉiuj, akrigis lian senton pri internacieco. Kio ajn estas, en Esperanton li kunigis, li ekvilibrigis, li harmoniigis ĉiujn pensmanierojn. La lingvo estas nek speciale latina, nek speciale germana, nek speciale slava; ĉiu retrovos en ĝi ion de tiuj lingvosistemoj, sed kiel mirinde kunaranĝitaj, kunfanditaj, reciproke neŭtraligitaj estas tiuj diversaj pecoj! Kiel memstara kaj originala prezentiĝas la rezultato de tiu plektaĵo, nia Esperanto, kiu aspektas ne kiel Arlekena vestaĵo, sed kiel vera lingvo, havanta propran spiriton, dank’al la harmonia genio, kiu kunmetis ĝiajn fundamentajn partojn kaj al la vivo, kiu dank’al ni, ĝiaj uzantoj, elradias de ĝi. Kiel ĉiuj kreantoj Zamenhof nur konstruis la ĉarpentaĵon de sia kreaĵo, se mi povas tiel diri. Li scias, ke li ne estas ĉioscia kaj ĉion vidanta. Li ne alportis al ni vortaron plenegan, antaŭvidante ĉiujn detaletojn, li ne forĝis kaj ne trudis al ni severajn regulojn en kiuj li antaŭvidus ĉiujn eblajn okazojn; li prezentis nur la necesan minimumon: precizajn sed larĝajn regulojn, simplajn por ĉiuj popoloj, por la popolo, vortaron ĝuste taŭgan por la esprimado de la komence plej necesaj ideoj. Li liveris al ni fundamenton kaj lasis al la vivo la taskon labori super tiu fundamento, laŭ la cirkonstancoj, laŭ la postuloj de la praktiko. Li havis profundan senton pri la libereco kaj necesa malcerteco, permesebla de la unueco kaj ĉiea komprenebleco; li unuvorte havas la senton de l’mezuro. Kiel necesa estis tiu sento, ni tion ĉiutage konstatas en la kampo prilaborita de Zamenhof. Iuj sin gvidas ekskluzive per la logiko, aliaj nenion kreas, sed kunigas ĉion troveblan, sen penso kaj sen sento. Zamenhof ĉiam staris sur la meza vojo. Ne nur en la lingvo aperas tiu sento de la mezuro, sed en lia vivo, en lia saĝa morala kondukado de nia afero.

Ha! sendube, mi scias, ne ĉiuj trovos lian verkon perfekta sed ĉiu serĉas la perfektecon sur malsama vojo por ĝin neniam atingi, ĉar tiu perfekteco estas nur unuflanka. Dume, ni ekzistas, dume la vivo laboras super la fundamento de Zamenhof, ĝin pliriĉigas, ĝin plilarĝigas. Ni kun sereneco aŭskultas, ke Esperanto ne estas ankoraŭ tute perfekta, ĉar ni tre bone scias, ke ĝi, nek io ajn, estos iam perfekta. Ni scias, ke Esperanto estas arta verko, ke tiel same kiel majstroverkon literaturan vi devas akcepti eĉ se kelkaj detaletoj al vi ne plaĉas, vi tiel same devas akcepti Esperanton kiel ĝi estas, kun ĝiaj eblaj difektetoj, malsamaj laŭ la rigardantoj — ĝin akcepti pro la nova trezoro kiun ĝi alportas al la homaro aŭ ĝin tute neakcepti. La kritikistoj kaj la miopuloj ne atentante la sunon, sed zorge ekzamenante per telekospo ĝiajn makuletojn, ĝin ne akceptos, sed la homoj pozitivaj kaj konstruemaj, kiuj pli atentas la vivigan sunon ol la neokulvideblajn makulojn, ĝin akceptos kaj ĝin uzos — kaj tio sufiĉas por ke ni venku.

De la laboro de ni ĉiuj dependas tiu venko. Nia agado ĉiam estu plenumata laŭ la vojo mem, kiun sekvis nia majstro kaj por ke efektivigebla estu tiu postulo, ni ĉiam pli kaj pli rigardu al la Zamenhofa penso, ni ĉiam pli konsciu pri la granda ideo, kiun Esperantismo havas en si kaj de kiu la fina triumfo de Esperanto estas neapartigebla.

Vivu la Zamenhofa Esperantismo!




La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Hector Hodler.