La bosketon birdo ravas

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Majstro Paŭl' Indekso : La bosketon birdo ravas
de Aleksandro Petőfi
Tradukita de Kalman Kalocsay
Kanto de la hundoj - Kanto de la lupoj
Literatura Mondo Decembro 1922 — Unua jaro — Numero 3

La bosketon birdo ravas,
La ĝardeno floron havas,
Kaj la nokto havas stelon
Kaj la fraŭlo — koranĝelon.

Floro floras, birdo trilas,
La radi' de l' stelo brilas,
Kaj ŝi — brilas, trilas, floras,
Ilin ĝoja kvar' adoras.

Ha, ja baldaŭ flor' ekpalas,
Bird' forflugas, stel' defalas.
Sed knabino — tie restas.
Plej feliĉa — fraŭlo estas.