La buĝeto de UEA estis aprobita lastmomente

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: La buĝeto de UEA
estis aprobita lastmomente
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 1-a de januaro 2021
Permesilo: CC BY 4.0

Kvin monatoj ne sufiĉis por ŝanĝi eĉ komon en la buĝeto 2021, kiun la komitato rifuzis aprobi en aŭgusto. UEA pagos neniom por pensiaj aranĝoj de oficistoj. 10 000 eŭroj estos rezervitaj por la sekvoj de ”administra transiro” en la Centra Oficejo, sed ne klaras, kion tio signifas.

La buĝeto de UEA por la jaro 2021 estis aprobita de la komitato en la 31-a de decembro 2020 post mirinda proceduro. La nun akceptita buĝeto neniel diferencas de la propono, kiun la komitato pli frue dufoje rifuzis akcepti.

La buĝeto estis unuafoje proponita al la komitato la 2-an de aŭgusto. La komitato tiam ne ricevis promesitan raporton pri la planata financa resanigo de UEA, ĉar la proponoj en ĝi laŭ la prezidanto povus timigi la membrojn.

Poste la timigaj rekomendoj tamen estis konigitaj al la komitato, sed ili enhavis pli da demandoj ol respondoj, kaj post longa diskutado la komitato decidis prokrasti la aprobon de la buĝeto.

La diskuto daŭris en kroma komitata kunsido en septembro. Tiam la komitato decidis, ke ĝis la fino de novembro la estraro devos prezenti novan proponon de buĝeto por la jaro 2021 kaj gvidliniojn por la investa politiko. Ĝis la fino de novembro tamen nenio aperis.

La 9-an de decembro la estraro anstataŭe denove prezentis al la komitato la malnovan, senŝanĝan buĝetproponon, kiun la komitato jam dufoje resendis por kompletigo. Aldone, kaj eĉ pli mirinde, la estraro krome proponis ke la komitatu ”amendu” la buĝeton de la finiĝanta jaro 2020, aldonante al ĝi nespecifan sumon kiel rezervon ”por financi la kostojn de transira fazo en la buĝeto 2021”.

Komitatano Osmo Buller atentigis, ke neniu ero de la buĝeto estis reviziita, kvankam la komitato aparte decidis, ke la estraro reviziu la buĝeton. Ĝenerala sekretario Aleks Kadar respondis, ke ne necesas revizii la buĝeton, ĉar la ”petoj” de la komitato ja estas konsiderataj de la estraro kaj la ĝenerala direktoro.

Buller aparte miris pri la propono ”amendi” la buĝeton de la finiĝanta jaro, kaj eĉ sen mencio de konkreta sumo:

– Tio estas kaĉa kaj kontraŭdira. La buĝeton por 2020 ni ne povas amendi nun, kiam la jaro estas preskaŭ finita. Se temas pri mistajpo kaj oni celas amendon en la buĝeto por 2021, kies akcepton la 1-a punkto signifas, tio estas absurda kaj nelogika. Revortumo de la propono ŝajnas al mi necesa. Mi petas klarigon.

Responde al la kritiko de Buller eksplodis lia posteulo kiel ĝenerala direktoro, Martin Schäffer:

– Mi forte kontraŭstaras, ke Osmo distrumpetas ion pri malprofesieco de la buĝet-preparo ĉe UEA. Tio subfosas la fidon al la gvidorganoj. Krome tio tute ne estas vero. La buĝeto estas farita laŭ prudentaj taksoj, spertoj kaj kalkuloj.

Osmo Buller aliflanke ricevis subtenon de la eksa prezidanto Mark Fettes, kiu konsentis kun li pri tio, ke necesas apartigi la proponojn pri la buĝeto 2021 kaj eventuala amendo de la buĝeto 2020.

– Mi ankaŭ samopinias kun Osmo, ke propono amendi la buĝeton 2020 devas veni kun ciferoj. Do, se la estraro volas refari tiun proponon, ĝi bonvolu indiki kiuj(j)n linio(j)n de la buĝeto ĝi proponas ŝanĝi, kun kiuj ciferoj. Mi tamen ne vidas bezonon entute ligi la kreon de rezervo al decido pri la buĝeto 2020. Kial ne simple proponi krei rezervon de 10 000 eŭroj por la menciitaj celoj? La sumo venas ĉiuokaze el la kapitalo.

Komitatano François Lo Jacomo opiniis, ke la estraro intence ignoris la proponojn de la komitato pri necesaj ŝanĝoj en la buĝeto. Kiel ekzemplon li menciis la diskuton pri la pensia aranĝo por la oficistoj, kiu mankas en la buĝeto 2021:

– Problemo estas pli komunikado ol buĝetado mem. Ekzemple, en la protokolo de la kunsidoj pri pensioj, intence estis forĵetita opinio, kiun mi ja klare esprimis dum la kunsido kaj ripetis dum komentado de la unua versio de tiu ĉi protokolo, nome ke rezigno pri tiu pensia aranĝo riskas malpliriĉigi UEA-n, tiusence, ke homoj (kiel mi) malpli emos donaci al UEA se ili sentos sin miskomprenataj, kaj sufiĉos malmultaj tiaj homoj por financi la koncernan buĝeteron.

Nenio fine estis ŝanĝita en la buĝeta propono, kaj la buĝeto dufoje resendita de la komitato estis aprobita kun tri kontraŭaj voĉoj: tiuj de Osmo Buller, Tuomo Grundström kaj François Lo Jacomo. Por la buĝeto voĉdonis 41 komitatanoj, sin detenis tri. La detalaj rezultoj troveblas en la komitata diskutejo.

La propono pri lastmomenta amendo de la buĝeto 2020 estis apartigita disde la buĝeta decido kaj anstataŭ amendi la buĝeton de finiĝanta jaro oni decidis simple preni la proponatan rezervon el la spezokonto:

Subtene al la procezo de administra transiro, konforme al la volo de la Komitato sekurigi la estontecon de la Oficejo, Biblioteko, Libroservo kaj aliaj servoj, la Ĝenerala Direktoro estas rajtigita starigi rezervon de maksimume 10 000 EUR (dek mil eŭroj) en la buĝeta spezokonto 2020 por kovri eksterordinarajn kostojn ligitajn al la transiro.

Tiu propono estis aprobitaj kun 39 poraj voĉoj, 5 sindetenoj kaj 3 kontraŭaj voĉoj.

Kvankam oni do rezervis 10 000 eŭrojn por antaŭvidataj ŝanĝoj en la Centra Oficejo, oni nenion decidis pri tio, kiaj ŝanĝoj efektive okazu en la Centra Oficejo.