La feliĉo ami

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : La feliĉo ami
de Claude Piron
Letero, sed el kie?

La feliĉo ami[redakti]

Mi estas psik-analizisto. Kio estas tiu besto, vi eble vin demandas. Nu, mi estas homo, kiu havas iom neordinaran laboron: mia ĉiutaga laboro estas helpi al homoj kiuj venas al mi tiucele, iĝi pli feliĉaj. Por tio, ili devas diri al mi ĉion, kion ili pensas.

Se venas iu ideo, nu, tiun ideon ili devas vortigi. Ne gravas ĉu la ideo estas ĝusta aŭ malĝusta, bela aŭ malbela, homa aŭ besta, plenkreskula aŭ infana. Ne gravas ĉu ĝi plaĉos al mi aŭ malplaĉos: ĉiun ideon la persono devas diri tuj, kiam ĝi naskiĝas en li aŭ ŝi. Ke homoj konsentas tiel pensi aŭdeble antaŭ fakulo, kiun ili ne vere konas, tio estas miriga, sed tio estas fakto.

Ne malpli mirige estas rimarki ke tiu metodo utilas. Ankaŭ tio estas fakto. Eĉ se ni ne vere komprenas ĝin. (Kompreneble, por ke la afero sukcesu, ili devas revenadi multfoje, ĉar nur iom post iom la kaŭzoj de iliaj malfeliĉoj aŭ vivmalfacilaĵoj montriĝas eksteren.) Nu, mi ne priskribos al vi la tutan aferon, ĉar ĝi estas ege malpli simpla, ol povas unuavide ŝajni. Kaj verŝajne multaj el vi jam scias pri ĝi. La demando ĉi tie ne estas, kial psik-analizo funkcias, nek kiel nek kiom. Se mi parolas pri ĝi, tio havas plej simplan kaŭzon, jenan:

Kiam iu venas por submeti sin ĉe mi al psik-analizo, tiu devas kuŝi, lasi la pensojn veni kiel eble plej nature, kaj vortigi ĉion kio prezentiĝas al li aŭ ŝi en la kapo (la kapo, tio estas la parto de ni, tute supre, kie troviĝas nia "pensejo" aŭ "pensujo", aŭ se vi pli ŝatas "pensilo", kiu estas ankaŭ, fakte nia "sentejo" aŭ "sentujo" aŭ "sentilo"). Mi sidas malantaŭ tiu persono - li aŭ ŝi ne vidas min - kaj skribas ĉion, kion ŝi aŭ li diras. Mi uzas stenografion (tio estas rapidskribo, metodo skribi, ne kiel ordinare, sed per alia skribmaniero, kiu ebligas skribi same rapide kiel la persono parolas). Nu, hodiaŭ, dum mi rapidskribis ĉion, kion rakontis al mi juna viro, kiu faras psik-analizon kun mi, frapis min jena penso: ĉiuj liaj vortoj troviĝas inter la 500, kiuj sufiĉas por la facila teksto lernata laŭ la Zagreba Metodo. Eble - mi pensis - interesos la legantojn scii, kion tia homo rakontas en tia situacio. Mi, do, ĉi-sekve prezentos al vi, kun la permeso de la junulo, kelkajn partojn el lia eldirado.

* * *

Sofia vidis sian antaŭan kunvivulon vendredon vespere. Mi ne reagis tre bone ĵaŭdon, kiam ŝi parolis al mi pri tiu decido rerenkonti lin. Mi ne montriĝis amika. Mi diris al ŝi: "Sufiĉas nun. Aŭ vi estas kun li, aŭ vi estas kun mi. Ne eblas havi du virojn samtempe, mi tion ne akceptas."

Vi konas min nun de kelka tempo. Vi scias, ke mi ordinare ne parolas tiel. Sed, mi ŝanĝiĝas: dum mi parolis mi eĉ demandis min, kion mi faros, se ŝi reagos per ega malkontento. Antaŭe tiu zorgo malhelpus min vortigi mian opinion. Sed ŝi respondis al tio tute bone. Ŝi diris: "Kion vi diras, tio estas ĝusta. Mi devus agi klare. Fakte, mi devus sukcesi seniĝi je li. Mi ne plu amas lin. Eble mi neniam vere amis lin. Vi estas la viro por mi. Neniu alia. Sed li aperas tiel malfeliĉa, kiam mi parolas pri vera fino, pri disiĝo, pri apartiĝo porĉiama, ke mi ne trovas en mi la forton rigardi lin kaj diri: ĉi-foje estas la fino. Mi ne plu volas revidi vin."

Mi rimarkas ke nun estas malpli kaj malpli da problemoj inter Sofia kaj mi. Eble, ĉar ni decidis ĉiufoje klarigi la aferojn unu al la alia. Komence ni ne povis. Nek ŝi nek mi. Ni kaŝis la veron pri tio aŭ tio ĉi. Ni timis ke, se unu el ni diros la veron, la alia lin forlasos. Sed nun montriĝas, ke ŝi tiom deziras resti kun mi, kiom mi kun ŝi.

Hodiaŭ estas ŝia naskiĝtago. Mi aĉetis ion tre belan por ŝi. Mi esperas ke ŝi estos kontenta. Ni faros etan feston. Nur ni du. Ni iros al loko, kiun mi konas, por bonega, neordinara, ŝatinda vespermanĝo. Tio, kion ili tie preparas, estas tute speciale manĝinda. Mi estas certa, ke plaĉos al ŝi. Mi sentas, ke ni estos feliĉaj. Tiu knabino pli kaj pli plaĉas al mi ĉiurilate, ankaŭ en la diversaj situacioj de la ĉiutaga vivo. Unuafoje mi amas tiamaniere. Antaŭe, kiam mi opiniis, ke mi amas, mi fakte nur ludis kun bildoj en mia kapo: mi ne rilatis kun io vera. Estas mirige: mi sentas min pli riĉa. Pro tiuj kunaj travivaĵoj. Pro ĉio, kion ŝi diras al mi. Pro ŝia maniero iri, paroli, ludi, ridi aŭ fari tion aŭ tion ĉi kun mi. Jes, pli riĉa.

Sed mi estas riĉa nur rilate al la sentoj. Mi ne scias kiam mi povos pagi vin. En mia laboro, multo malbone funkcias. Mi havis okazon havi alian laboron, multe pli bonan ol la nuna estas, sed mi ne kaptis ĝin. Mi lasis la tempon flugi. Nun estas tro malfrue. La ulo, kiu povis doni tiun laboron, hieraŭ diris al mi: "Kial vi ne venis antaŭe? Nun mi havigis ĝin al iu alia. Mi preferus ke estu vi, ĉar vi estas pli juna, kaj ĝuste junulon mi bezonis, sed nun estas tro malfrue."

Kial mi agas tiel kontraŭe al mia propra bono? Se vi demandos min, kial mi ne iris, mi eĉ ne povos respondi. Mi ne scias. Ŝajnis al mi, ke mi havas tempon. Kial decidi rapide, mi diris al mi. Morgaŭ sufiĉos. Sed nun mi perdis tiun mirindan okazon. Ili pagus al mi multe pli, por ne pli da laborhoroj, ol mi nun ricevas. Kaj eĉ ŝajnas al mi ke tiu laboro estas pli facila. Kelkfoje, en simila okazo, kiam mi rimarkas, ke mi agis malĝuste, mi deziras frapi min, kiel patro malbonan filon, tiel malŝatinda mi trovas min. Sed tio ne estas la unua fojo. Tre ofte en la vivo mi perdis bonajn okazojn. Kelkfoje mi min demandas, ĉu mi vere volas plibonigi mian vivon, aŭ ĉu io en mi malhelpas min agi por iĝi feliĉa.

Vi memoras pri Nadja, ĉu ne? Mi parolis pri ŝi la lastan fojon, kiam mi venis. Mi vizitis ŝin refoje ĵaŭdon, kiam Sofia diris, ke ŝi ree renkontis sian iaman samĉambrulon. Mi bezonis vidi Nadjan, ĉar mi malkontentis pri Sofia. Mi ne komprenis tion tuj. Nur mi sentis fortegan deziron revidi Nadjan. Necesis tempo, por ke mi komprenu, ke tiu deziro rilatas al la fakto, ke por unu vespero Sofia ŝajne pli deziras Jankarlon. Jankarlo, tio estas la knabo kun kiu ŝi estis antaŭe, ĉu mi jam diris lian nomon al vi? Mi ne memoras. Fakte, mi celis kuŝi kun Nadja. Estis vere infaneca reago: "Sofia iras al Jankarlo, mi iros al Nadja kaj havigos al mi plezuron kun ŝi." Kia homo mi estas! Ne tre bele, ĉu? Mi pretas uzi homon kiel ilon, sen zorgi pri la sekvoj por tiu, aŭ por la alia. Nun, kiam mi diras tion, mi vidas la aferon multe pli klare. Mi ne sciis ke mi povas agi tiel senrigarde al aliulaj sentoj! Grave! Mi ne ŝatas, kion mi ekvidas pri mi. Ne tiel mi igos Sofian feliĉa, kaj min kun ŝi. (Ĉu vi bone aŭdis? Mi diris: kun ŝi, ne per ŝi aŭ pro ŝi. Kun ŝi, nur kun ŝi mi volas feliĉi.) Unuafoje en mia vivo mi amas kaj amo ne estas ludo. Estas io vera. Kiam mi trovas, ke ŝi agas malĝuste - ekzemple pri tiu fakto ne havi la forton forpreni sin el la rilato kun Jankarlo - mi diras mian opinion al ŝi, eĉ se mi scias, ke tio ne plaĉos. Kaj ŝi dankis min! Por mi, tio estas nekredebla. Antaŭe mi ĉiam pensis ke, por ke oni amu min, mi devas ne malplaĉi, aŭ neniam diri ion kion la knabino ne ŝatos. Ŝi ne ŝatis, kiam mi eldiris mian opinion pri ŝia ne-malligebla ligo kun Jankarlo, sed ŝi akceptis ĝin, kaj dankis al mi. Mi ŝanĝiĝas. Estas mirige rimarki, ke oni fariĝas alia, eĉ se ege malrapide, eĉ se nur iom post iom. Jes, estas mirige. Kaj ege feliĉige.

Ĉu mi diris al vi ke mi estas feliĉa? Neniam antaŭe mi estis tiel feliĉa en rilato kun virino. Mi ĉiam estis knabeto, infaneto, kiu timis la reagon de la virino, kvazaŭ ŝi estus timinda patrino. Nun ne plu. Sofia estas tiu kiu rigardas al mi kiel al iu forta kaj alta. Kredu min, tio estas ege nova por mi, eĉ se tio aperas natura al la plimulto el la knaboj. Vi scias, estas ege plaĉe senti, ke oni antaŭen-iras. Mi ĝenerale havis tute alian senton, nome, ke tagoj forflugas unu post la alia, kaj mi restas samloke. Estis io senesperiga en tiu sento. Kia plezuro rimarki, ke la vivo ŝanĝiĝas! Mirige, mi sentas dankemon al la tuta mondo. Tamen mi scias, ke la tuta mondo tute ne zorgas pri mi, kaj tute ne rilatas al mia nuna feliĉo. Sed tiel mi sentas...

Io alia estas miriga en mi: mi ne scias kiam mi povos pagi vin, ĉar Sofia kostas al mi multon. Kaj tamen mi sentas min tute libera. Mi dankas vin pro via helpo iĝi pli feliĉa, sed mi ne sentas devon pagi vin. Vere, mi liberiĝas. Kiu antaŭe kredus, ke mi povus tiel libere rilati al mono, kiun pagi necesas?

* * *

Ne ĉiu psikanaliza renkonto estas same bela kaj sunplena, kiel ĉi tiu. Fojfoje estas tre malsimple, aŭ plene je malamo, ankaŭ al la psik-analizisto. Mi ŝatus scii, kara leganto, se tia raportado interesas vin. Mi povus prezenti pliajn psik-analizajn raportojn al vi. Vi tiel vidus kiel malsimilaj homoj estas inter si, kaj samtempe, ankaŭ, kiel similaj. Por mi estas tre facile pretigi tian legaĵon, ĉar mi rimarkis ke en tiu tre speciala situacio de psik-analizo (aŭ aliaj formoj de psik-helpado, pri kiuj mi same bone povus paroli), la homoj ĝenerale uzas tre simplajn vortojn, plej ĉiutagajn, eĉ por esprimi vere gravajn travivaĵojn. Tion eble kaŭzas la fakto, ke en tiu situacio oni iomete revenas al pli infaneca estmaniero. Mirige, per tiu reinfaniĝo oni fariĝas vera plenkreskulo: oni prilaboras siajn problemojn, siajn travivaĵojn, ankaŭ siajn memorojn pri delonge forfluginta tempo, per pensaj kaj sentaj iloj same simplaj, kiel tiuj de infano, kaj oni tiel kaptas ilian signifon pli bone. La sekvo estas, ke oni pro tiu nova kompren- aŭ sentmaniero, reorganizas sin al personeco, kiu funkciu pli bone. Nu, ne gravas la kaŭzo, gravas la fakto ke en tiu situacio homoj parolas pri ĉio per tre simplaj vortoj. Ne malfacilus al mi esperantigi tiun aŭ alian parton de tiuj parolhoroj, kiuj prezentiĝas ĉe mi. Ĉu interesas vin aŭ ĉu por vi legi ion similan estus pura tempoperdo?