La fiŝo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : La fiŝo
de Rabindranath Tagore
Tradukita de M. Knudsen
El: La Laboro, Odense Esperanto-Forening, Unueco. - Julio-Aŭgusto 1918.

Tradukis: F-ino M. Knudsen.

Iu tago mi estis en boato sur Ganges. Estis belega vespero. La suno precice foriris.

La kviteco de la ĉielo estis plenumata per nedirebla paco kaj beleco. La akvo senmova, kio ne montris eĉ ondeto, respegulis ĉiujn ŝanĝatajn ombrojn de la ĉielruĝo. La dezerta sablo = monteto kuŝis kiel granda amfibio de la antaŭhistoria tempo kun ŝia ŝalo brilanta en helaj koloroj,

Dum nia boato kviete glitis preter la bruligita riverbordo, granda fiŝo subite sin montris en la akvosupro kaj sin denove subigis per kio ĝia malaperanta korpo lumis per koloroj de la vespersuno.

- - - Tiu ĉi fiŝo momente flanken tiris la multkoloran ŝirmon, post kiu sin kaŝas kvieta mondo plene jedisfluanta vivoĝojo.

Ĝi supren saltis de sia profunda, sekreta domo kun bela dancanta movado kaj entonis persia propra muziko en la mallaŭta simfonio de la mortanta tago.

Mi sentis tiel, kiel mi havis amikan saluton el fremda mondo per ĝia propralingvo, kaj mia koro estis movata per tuŝeto de ĝojo.

Tiam subite la viro ĉe la ŝipdirektilo kriis:

"Ho, kia granda fiŝo!"

Ĝi prezentis por lia rigardo nur la bildo de la kaptota fiŝo, farita kiel vespermanĝado, - kion li ne havis. Li nur povis rigardi la fiŝon de la vidpunkto lia avido, kaj tiamaniere li perdis la tutan veron pri ĝia estado.

..... La homo ankaŭ ne estas nur besto; nia sopiro estas havi la spiritan vivadon, kiu estas la plena vero.