La forto de rigardo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gaja Indekso : La forto de rigardo
de Claude Piron
Ismet

La forto de rigardo[redakti]

La lasta persono eliris el la trinkejo. Li certe ne povis aŭdi, kion la du junulinoj diras, tro malproksime li sidis. Sed estis pli plaĉe por Dora nun troviĝi sola kun sia amikino. Kiam oni parolas pri la plej malpublikaj partoj de sia vivo, oni sentas sin pli bone sen homoj ĉirkaŭ si.

— Mi estas senforta, tio estas mia problemo — ŝi diris.

Ne estis facile al Dora eligi tiujn vortojn. Pro ili ŝi sentis sin malplivalora. Ŝi ja preferus montri sin same forta, kiel ĉiuj aliaj. Iom necerte ŝi rigardis al Reĝino, la ĉiama amikino. Feliĉe, tiu montriĝis plej komprenema: io tre dolĉa en ŝia maniero rigardi havigis al Dora la forton paroli plu. Dora sentis egan bezonon klarigi ĉion, kion ŝi travivas. Paroli al iu aŭskultema faciligas la vivon. Oni iel transdonas la zorgon al la alia, oni ne plu estas sola por porti ĝin.

— Senforta, ĉu? Kion vi volas diri?

— Mi ne scias uzi mian volon, mian povon voli. Tion mi nomas mia malforteco. Ĉefe rilate al Iljo. Li faras el mi, kion li volas. Kiom ofte mi antaŭe diris al mi: "Ĉi-foje ne plu. Ĉi-foje mi ne plu akceptos!" Sed kiam li estas en mia hejmo kaj turnas al mi sian petopleman rigardon, tuj mia decidemo rompiĝas, el ĝi baldaŭ restas plu nenio…

— Estas do facile: ne lasu lin veni en vian hejmon!

— Facile! Por vi eble estus, ne por mi. Kiam mi malfermas la pordon kaj ekvidas lin, belulon, kiu staras antaŭ mi kun demanda, peta rigardo, kaj amindule salutas min…, tiam ĉio en mi fariĝas kiel akvo, nekaptebla, jes tio estas la ĝusta vorto, mi ne plu povas rekapti min mem, jam min forportas lia beleco, lia maniero stari senvorte kiel knabeto, kiun ĉiuj forĵetis, kaj kiu bezonas amon.

— Sekve, vi enlasas lin.

— Mi ne povas agi alimaniere. Li ne bezonas diri unu vorton. Nur rigardi min. Li rigardas min, kaj mi tenas la pordon malfermita, li eniras, li… li… Mi donas min al li. Mi tion malŝatas, eĉ se (mi diru la veron) al iu parto de mi tio ege plaĉas. Sed ĉiam, poste, mi estas furioza kontraŭ li kaj kontraŭ mi mem. Ofte li klarigas, kiom li bezonas monon, kaj mi diras "jes", dum mi volas "ne": mi ja scias, ke neniam li redonos. Mi scias, ke li trinkaĉos, ĝis li ne plu scios, kion li faras. Kiam li komencas tiel trotrinki en mia hejmo, mi ektimas. Sed kiel mi povus malhelpi lin? Li estas tiom pli forta ol mi!

— Se vi ne havus similajn trinkaĵojn hejme, li ne povus…

— Li alvenas kun io. Aŭ li eliras, malaperas dum minuto, kaj revenas kun botelo. Kiam li tiel trinkis, li agas aĉe, nehome, memserve, sen eĉ plej eta zorgo pri la bono de tiu, kun kiu li kunestas. Tiam mi fariĝas por li aĵo, ne plu iu, sed io. Io, por la kontentiĝo de tiu sinjoro, de tiu besto, kiu trovas plezuron en la fakto superforti, igi la alian suferi… Mi estas senforta rilate al li. Sed liberigi sin je la propra malforto, kiel oni povas?

— Diru, Dora, ĉu vi amas lin?

— Kiel vi povas demandi tion, post tio, kion mi rakontis?

— Se vi ne amas lin, kial vi permesas…?

— Mi ne povas malpermesi. Mi devus malpermesi, ke li eniru. Mi devus diri "ne" al liaj petoj pri mono, al lia deziro ludi per mia korpo. Sed mi ne trovas en mi la forton, mi ne scias kial. Tamen, tute certe mi ne amas lin. Se mi lin amus, mi ne sentus min tiel malbone, kiam mi enlasas lin, kiam li tenas min ĉe si kun sia tuta grandega forto, kiam mi kuŝas apud li, kaj ege malplaĉas al mi la penso, ke jen refoje mi enlasis lin kontraŭ mia deziro, sed ial sen povo diri "ne". Kaj kiam li trinkaĉas kaj fariĝas aĉa, kaj mi sentas la furiozon en mi, sed ne povas vortigi ĝin aŭ fari, kion ĝi konsilas, tiam mi scias kun plena certeco, ke mi tute ne amas lin. Vere, Reĝino, mi ne komprenas min mem. Mi ne scias, kiel elturni min el tiu situacio.

— Aŭskultu, Dora, mi konas iun, kiu eble povus helpi vin.

— Kiel eblus? La sola helpo estus, ke li reveturu al sia naskiĝlando, al sia Rusio, kies mankon li tiel sufere sentas, se kredi lin.

— Tamen, kial vi ne irus al tiu virino, pri kiu mi pensas? Mi aŭdis pri plej malfacilaj problemoj, el kiuj ŝi liberigis homojn.

— Kiel ŝi faras?

— Mi ne scias ĝuste. Ŝi faras ion al la eno de la persono.

— Al la eno, ĉu? Kion tio signifas?

— Mi ne scias, ŝi laboras super la nevidebla parto de vi, la nekorpa eno, kie naskiĝas pensoj kaj sentoj, kie vi sentas vin plej vere vi mem. Mi ne komprenas la aferon. Mi scias nur, ke pluraj el miaj amikoj iris al ŝi kun diversaj problemoj rilataj al la propra agmaniero, aŭ al nepovo agi pri tio aŭ tio alia, kaj ŝi ilin liberigis. Ŝia nomo estas Irma.

* * *

Dora ĉirkaŭrigardis. Ĉio en la ĉambro estis plej ordinara. Kaj ankaŭ la mezaĝulino, kiu akceptis ŝin, prezentis en si nenion rimarkindan. Tiu troa ordinareco naskis en Dora senton de elaltiĝo: ŝi atendis ion alian, ion supernaturan, ion, kio mirigus, kaj vivigus esperon. El tiuj altaj esperoj ŝi nun falis al senbrila ĉiutageco.

— Ha! Vin sendis al mi Reĝino! Bona knabino, mi aŭdis. Persone mi ne konas ŝin, ni neniam vidis unu la alian, sed mi konas plurajn el ŝiaj geamikoj, kaj ĉiuj parolas pri ŝi tute bele. Kion mi povas fari por vi?

— Se diri la veron, mi ne kredas, ke vi povos helpi min. Temas pri viro, rusa muzikisto, al kiu mi ne sukcesas kontraŭstari, eĉ kiam li volas fari aferojn, kiujn mi ene de mi malakceptas, sed…

— Ene de vi! Jen, ion similan mi atendis. Mia fako estas ĝuste tio, kio estas ene, plej ene de la homoj. Mi rigardas tien, en la nevideblon, mi vidas, kio malbone funkcias, kaj mi rebonigas la aferon. Nemultaj homoj povas vidi kiel mi ene de la eno de homo, sed mi ricevis de la Ĉielo tiun donon.

Dora rigardis ŝin nekredeme. Ŝi ne havis klaran ideon pri tio, kion ŝi atendis, sed ŝi antaŭvidis ion alian, virinon kun videble superhomaj povoj aŭ, male, iun tute simple homan, sed kiu estus scienca fakulino pri homa agado. Eble ŝi esperis vidi iun specialan ilon, kiu pensigus pri transmondaj metodoj aŭ pri alta scienco. Sed ĉi tie troviĝis nenio speciala. Kiel tia persono povus helpi? Tamen, Dora plu klarigis pri Iljo, pri lia emo trinki tro multe da vodko kaj pri sia nepovo diri "ne" al li. Fine ŝi demandis, iom zorge:

— Kiom mi devos pagi?

— Nenion. Mi helpas al la homoj por utili al ili, ne por ricevi monon. Mia edzo mortis, lasis al mi, ne riĉegon, sed sufiĉe por vivi. Vi scias, kiam oni estas feliĉa, oni ne bezonas havaĵojn por senti sin bone, kaj nur iomete manĝi sufiĉas por teni sin sana.

Kiel dirite, komence Dora miris pri nenio en ĉi tiu plej ordinara loko, krom pri ĝia ordinareco. Sed pli kaj pli nun ŝi sentis miron, tamen sen scii ĝuste pri kio. Ĉu io en la sinjorino? Jes. Kaj io en la ĉambro. Ŝajnis, ke tiuj tute ordinaraj aferoj kaŝis en si ian specialan vivon. Kaj same s-ino Irma; ŝi ŝajnis plej simila al ĉiuj samaĝaj neriĉaj virinoj, sed post iom da tempo oni sentis, ke tio estas nur ŝajno. El ŝi io radiis, io ne tuj sentebla, sed pli kaj pli klara nun, dum la du sidis tie en longaj senvortaj minutoj.

"Paco", diris al si Dora: ŝi fine sukcesis vortigi la neklaran senton, kiu iom post iom plenigis ŝin. "Ĉi tiun lokon markas paco, kian oni malofte trovas niamonde." Kaj post kiam ŝia penso pri tio iĝis tute klara, ŝin kaptis sento de mirinda kontenteco, tiel plaĉa, verdire, ke unuafoje en sia vivo ŝi sentis sin proksima al plena feliĉo.

— Necesos, ke vi kuŝu — diris la sinjorino.

Ŝi montris al Dora sofon, sur kiun la junulino ekkuŝis.

— Bonvolu fermi la okulojn — ŝi diris preskaŭ ne aŭdeble.

Dora fermis ilin. Ŝi miris pri sia akceptemo: ŝi ne kontraŭdiras, nenion demandas, la sinjorino diras ion, kaj tion ŝi faras. Ial, tiu farmaniero rilatis al la ĝenerala paca ĉirkaŭaĵo. "Al persono, kiu disradias tian pacon, oni povas nur jesi", ŝi diris al si. Sed tuj sekvis alia penso: "Ĉu mia ĉefa problemo en la vivo ne kuŝas ĝuste en tio, ke mi ne povas respondi al homo alimaniere ol jese? Se tiel, ĉu estas bone pliafoje lasi iun alian direkti, kion mi faru?" La demando, tamen, malaperis same rapide, kiel ĝi vortiĝis. Estis pli plaĉe ne pripensi, nur lasi la pacosenton plenigi ŝin tute.

Kaj jen ŝi sentis etan movon: s-ino Irma verŝajne metis sian manon, aŭ siajn manojn, super ŝin, tiel ke moviĝis iom da aero, senteble. Dora sin demandis, kio okazas, sed ŝi ne malfermis la okulojn. Ŝi povus, sed, sen kompreni kial, ŝi ne deziris; estis multe pli facile teni la okulojn fermitaj. Nun eksonis vortoj, ege malrapidaj: la mezaĝulino parolis en tre paca, dolĉa maniero. Kiel bona patrino. Tiu parolado estis preskaŭ kanta, ĝi similis al la kantetoj, kiujn oni aŭdigas al malgrandaj infanetoj por ilin dormigi. Dora pli malpli dormetis, sed samtempe aŭdis:

— Faru nenion, nur lasu miajn vortojn porti vin, kiel patrino portas infaneton, lasu ilin eniri en vin kaj venigi vin al duondormo. Sentu, kiel plaĉa ĉi tiu paco estas. Vi sentas vin bone, ĉu ne? pli kaj pli bone. Ne gravas, se vi endormiĝos. Miaj paroloj agos, eĉ se vi ne aŭskultos ilin. Lasu bildojn formiĝi en vi. Jen, mi parolas, vi aŭdas sen vere aŭskulti, vi duondormas pli kaj pli, kaj baldaŭ bildoj aperos, responde al miaj vortoj. Kaj dum mi parolas kaj lasas vin iĝi kiel eta infano, kiu sentas kun granda plezuro, ke patrino ĝin amas, dume mi movas la manojn super vi, kaj mi metas ilin sur vian nevideblan korpon, kaj al tiu mi transdonas la forton, kiun mi ricevas el la Ĉielo. Jes, jes, vi havas ne nur la korpon, kiun vi vidas. Ĉiu el ni havas aliajn, nevideblajn korpojn, pri kiuj scienco ne parolas, sed kiuj gravas, por ke oni sentu sin bone…

Dum ŝi tiel parolis, Dora sentis, ke io en ŝi respondas al la vortoj kaj al la manmovoj de s-ino Irma, io, kio ne dependas de ŝia volo, sed kio ŝajne estas alia vivo en ŝi, kiun ŝi ne konis. Nekompreneble. Eĉ nevortigeble. Iel, ŝi disduiĝis. Parto de ŝi trovis la agadon de s-ino Irma vere stranga, kaj plu havis sian ĉiaman manieron pensi, siajn opiniojn, sian emon malakcepti la tutan situacion, rigardi ĝin ridinda kaj eble eĉ malutila, sed en dua parto de si ŝi sentis sin infaneto: tie okazis aferoj, super kiuj ŝi havis neniun povon, kaj kiujn la unua parto rimarkis kun intereso, sed sen povi fari ion pri ili. Feliĉe, la sentoj en tiu infana parto estis tre plaĉaj. Ŝi estis tute certa, ke el s-ino Irma povas veni nur bono, eĉ se ŝi samtempe sciis, ke ŝi ne vere konas ŝin, kaj ke ŝi havas neniun kialon por kredi je ŝia plena boneco.

— Bildigu vin mem al vi — s-ino Irma diris. — Lasu la okulojn fermitaj kaj enpense formu bildojn, kiel bildojn de filmo. Vidu vin en via loĝejo. Memoru ĝin, prezentu ĝin al vi pense. Rigardu per la penso vian loĝejon, kaj nun pli speciale ĝian eksteran pordon. Dum mi parolas, la bildo formiĝas, tute certe. Ĉu jes?

— Jes — respondis Dora duondorme.

— Bone. Vi vidas ĝin pli kaj pli klare, ĉu ne? Kaj nun jen iu venas. Vi iras malfermi la pordon. Estas Iljo. Kiel bela li estas! Forta, alta, larĝa. Krome, oni ne povas vidi lin sen pensi pri la muziko, kiun li ludas, mirinde bele. Vidu, kiel li ridetas al vi, per bela, kortuŝa, sed senfeliĉa rideto. Samtempe li elmetas rigardon de perdita knabo, kiu bezonas vian helpon. Sentu, kiel vi pretas respondi al ĝi… Ĉu vi tion sentas?

— Ho jes, tia mi estas.

— Nu, dormetu plu. Travivu la filmon ene de vi. Mi plu parolos, kaj miaj vortoj plu helpos, ke la bildoj aperu en vi unu post la alia, kiel en filmo aŭ en sonĝo.

* * *

Dum minuto nun s-ino Irma restas senparola; senteblas, ke ŝi plu movas la manojn super la kuŝa korpo. Kiam ŝi reparolas, ŝia maniero estas tute alia. Kie antaŭe estis dolĉeco, tie nun granda forto aŭdiĝas. Ŝi parolas, kiel iu kun superaj povoj. Kiel ĉefo.

– Nun mi transdonas al vi mian forton. Sentu, ke la forto envenas vin, plenigas vin. Tra miaj manoj super vi, ĝi transiras al via persono, al via tuta estaĵo. Vin eniras forto, kiun mi ricevas de tre alte, de lokoj, pri kiuj vi eĉ ne scias, ke ili ekzistas, trans nia mondo. Tiun forton mi transdonas al vi. Kaj dank'al ĝi vi reagos malsame. Vidu, la filmo rekomenciĝas.

* * *

Dora sentas sin strange. Certe io ŝanĝiĝis en ŝia personeco. Ŝi restis si mem, sed ŝi estas malsama, pli forta, nekredeble pli forta. Aŭ pli ĝuste, ŝi ne ŝanĝiĝis, ŝi nur renkontis en si ion, kio ĉiam tie haveblis, sed kion ŝi ne konis, kaj ne sciis uzi: forton.

— Nun vi sentas, ke vi povas diri: ne. Tiu reago venas tute nature. Vi rigardas Iljon, vi trovas lin bela, amikiĝema, helpinda. Vi aŭdas lian peton. Vi scias, kiel mirinde bele sonas lia muziko. Vi vidas ĉion ĉi. Sed samtempe vi vidas, ke Iljo estas iu sinservema, kaptema, kaj ankaŭ vinemulo, vodkemulo, kiun trotrinkado transformas al bestaĉo. Vi vidas, ke li pensas nur pri si, pri sia plezuro, kaj ne pri tio, kion li faras al la aliaj, ĉefe al vi. Ĉio ĉi fariĝas pli kaj pli klara. Fariĝas tute certe, ke vi povas nur diri: ne. Nun, kun forto kiel eble plej granda, diru "ne" al li.

— Ne! — Dora diras kun fortega decidemo.

— Bone. Jes, vi diras "ne" al li. Vi komencas fermi la pordon. Li turnas al vi okulojn petegajn, li provas igi vin agi liaserve. Sed vi scias, ke el tio sekvus nur malbono. Vi decidis, ke vi agos por via bono kaj por lia bono, neniam plu por io aĉa. Kaj tio signifas: ne enlasi lin. Enlasi lin estas malbone por vi, sed ankaŭ por li. Vi do fermas la pordon. Vi fermas ĝin tiel rapide, ke li ne havas la tempon reagi. Li miras (vi povas vidi lin, kvankam li staras trans la pordo; estas ja kiel en filmo, aŭ en sonĝo). Li aŭdigas sin, li eligas tutan riveron da parolaĉoj, li frapas la pordon, forte, ankoraŭ pli forte, furioza kontraŭ vi. Vi vin demandas, ĉu li rompos ĝin. Vi ektimas, sed tuj poste okazas io mirinda: vi sentas, ke la timo rapide malaperas for. Nun vi estas tute paca ene. Vi komprenas, ke estas nature por li tiel agi — vi vidas lin infano, kiu ne akceptas, ke oni kontraŭu lian volon — sed vi sentas vin granda, rilate al tiu eta-eta infano. Vi decidis, ke vi ne enlasos lin, kaj kion vi decidis, tion vi faras. Vi sentas vin forta, pli kaj pli forta, pli forta ol tiu trotrinkulo, ol tiu knabeto kun la petegaj okuloj, ol tiu ulo ĉiam ema trouzi bonvolemon amikan… Ĉu forta li estas? Ne vere. Jam superfortas lin botelo da vodko! Lia forto estas nur ŝajna. Granda korpo, eble, sed en ĝi nur malforta infano. Pensu pri viaj okuloj. Sentu la lokon super via nazo, inter la okuloj, sed iom pli supre. Diru al vi, ke la forto venas el la plejprofundo de vi kaj supreniras ĝis tie. Sentu tiun movon de la forto ĝis la okuloj. Ĉu vi sentas ĝin?

— Eble. Mi ne scias. Iomete.

— Ne gravas, se vi ne sentas ĝin klare. Sufiĉas, ke vi bildigu al vi la movon. Vian tutan volon vi povas meti en la okulojn, aŭ, pli bone, inter ilin, iom pli alte. Tiam vi rimarkos jenon: li estas pli malforta ol via rigardo…

Dum la sinjorino parolas, Dora travivas la okazaĵojn. Ŝi scias, ke ne envere ŝi vidas kaj aŭdas. Sed, iamaniere, ene de si, ŝi vidas la fermitan pordon, ŝi aŭdas la furiozajn vortojn de Iljo, lian manon, kiu frapas kun granda forto la pordon, kaj tiun resonigas. Kaj ŝi sentas, ke ŝia timo malaperas, ke envenas paco, ke stranga sento pri forto nun enloĝas tie, kie timo kaj troa jesdiremo antaŭ nelonge vivis. Ŝi ekpensas — neniam tiu penso aperis en ŝi antaŭe — ke se la najbaroj malkontentos, ili furiozos kontraŭ Iljo, ne kontraŭ ŝi. Ŝi sentas, ke ŝia rigardo sukcese superfortos lin. Tiu sento plenigas ŝin, dum la enpensa filmo finiĝas.

Sekvas longeta senparola tempo, dum kiu Dora plezuras pri sia ena paco. Mirinde plaĉa sento, kian ŝi neniam spertis antaŭe: ia plena certeco, ke nenio malbona povus okazi al ŝi.

— Nun preparu vin iom post iom eliri el la duondormo — diras s-ino Irma. — Kiam vi sentos vin preta, vi malfermos la okulojn, sed ni havas tempon, estas neniu kialo por rapidi. El la malsupraj dormregionoj revenu supren. El la plej ena mondo revenu en la eksteran. Sentu vian korpon. Sentu, ke ĝi ree povas movi sin. Vi deziris resti senmova, ĉu ne? Estis granda plezuro ne moviĝi. Sed nun la deziro ŝanĝiĝas: vi deziras ree movi vin. Enpense diru: unu, du, tri, kvar kaj tiel plu ĝis dek, malrapide, je la rapideco, kiu plaĉas al vi, kaj kiam vi diros "dek", malfermu la okulojn. Vi miros, kiel bone vi sentas vin.

Dora faras, kiel diris s-ino Irma. Ŝi malfermas la okulojn, movas sin iomete. Tiel ŝi eliras el la duondormo. Sur la sofo ŝi nun sidas, vid-al-vide de la pli aĝa virino.

— Kiel vi sentas vin? — ĉi-lasta demandas.

— Mirinde. Mi ne kredis, ke eblas senti sin tiel bone. Mi preskaŭ povus sukcese kontraŭstari Iljon.

– Ĝuste vi uzas la vorton "preskaŭ". Necesos, ke ni rekomencu eble dekfoje, por ke vi estu nemovebla en via volo kaj por ke viaj decidoj transformiĝu en faktojn. Ĉu vi akceptas, ke ni revidu unu la alian kaj plu laboru por plifortigi vin? Je kiuj tago kaj horo vi povos reveni?

* * *

Jam la saman vesperon Iljo ree staris ĉe la pordo. Kontraŭ sia volo, ŝi enlasis lin. Kiel ĉiufoje antaŭe, ŝi sentis sin senpova rilate al li. Rimarki tion kaŭzis elaltiĝon. Ie en ŝi ja brilis espero, ke ĉi-foje, post la interveno de s-ino Irma, ŝi sukcesos diri "ne".

Ĉio rekomenciĝis, kiel antaŭe. Monon li volis, kaj gekuniĝon. Kaj ŝi jesis. Dum li kuŝis sur ŝi, ŝi sentis la ĉiufojan strangan kunecon de plezuro kaj malplaĉo, de karula ligiteco kun malamo forĵetema; refoje ŝi pensis: "Kiel malsimpla mi estas! Mi ne komprenas min". Kaj tuj poste sekvis la penso: "Nenio ŝanĝiĝis". Tiu rimarko, maldolĉa, senigis ŝin je espero. Tial ege ŝin mirigis liaj vortoj:

— Kio okazis? Vi ne estas la sama!

Estis tiel neatendite, ke ŝi restis longe sen respondi.

— Nenio speciala — ŝi fine diris, kaj stranga feliĉeto envenis en ŝin. Ĝuste kiam ŝi pensis, ke ĉio restis senesperige sama, ĝuste tiam li rimarkis ŝanĝon en ŝi.

Ŝi aldonis:

— Kion vi volas diri? Kio ŝanĝiĝis?

— Mi ne scias. Mi ne povas klarigi. Vi ne reagas same. Vi estas pli… Mi ne trovas la vorton. Mi ne komprenas, kio ŝanĝiĝis, sed vi… vi estas malpli mia. Tio kaŭzas en mi strangan senton. Parto de mi kontentas pri la ŝanĝo, kaj parto de mi furiozas. Mi sentis ŝanĝon, sed klarigi ĝuste, kie ĝi kuŝas, tio estus super miaj nunaj fortoj. Ba! Ne utilas paroli pri aferoj nedireblaj. Mi bezonas trinki. Botelon da revivigilo mi plezure malplenigos nun.

Li ekstaris kaj iris kuirejen.

Kiel preskaŭ ĉiufoje, li tro trinkis, kaj, kompreneble, ne akvon. Kiel preskaŭ ĉiufoje, li tiam parolaĉis, uzis pri Dora, suferige, plej malaltigajn vortojn. Sed nur komence. Post iom da tempo, ŝi sentis la forton ekkreski en ŝi. Ŝi strange sentis, ke ŝi iel povas venigi ĝin de ie malsupre al siaj okuloj, aŭ al loko inter la okuloj, iom super tiuj. Tuj kiam li provis bestaĉe agi, ŝi rigardis lin kun speciala brilo en la okuloj. Ĉe ĉiu tia provo lia, ŝia rigardo direktiĝis al li, signifplene, volplene. Tiuj rigardoj igis lin senpova. Estis rigardoj subigaj, rigardoj de ĉefo al subulo. Ili devigis lin fariĝi pli homa, ol li deziris. La ŝanĝon en sia rigardmaniero ŝi bone sentis, kaj ŝi plezure rimarkis la sekvojn. Ankaŭ en ŝia maniero paroli nova forto nun aŭdeblis.

"Ĉu la strangaj faroj de s-ino Irma tamen utilus?" ŝi demandis sin, kiam li estis for.

* * *

— Tiuj estas bonaj novaĵoj! — diris la mezaĝulino. — Pri tio, kio okazis, mi tute ne miras, sed mi opiniis, ke la ŝanĝo venos pli malfrue. Post nur unufoja laboro, tio estas mirinda. Nun ni rekomencu. Ni plifortigu vian volon. Bonvolu ekkuŝi sur la sofon kaj nenion plu rigardi, krom la ena filmo, la kvazaŭ-sonĝo, kiun miaj vortoj aperigos en vi.

Dora kuŝis sursofe, fermis la okulojn, falis en dormeton, dum la iom kanta parolado de la sinjorino vivigis en ŝi sentojn kaj bildojn, kiuj iel ŝanĝis ŝiajn ideojn pri si.

Unufoje ĉiusemajne ŝi iris al tiu stranga renkontiĝo. La sento de ena paco iĝis de fojo al fojo pli klara kaj plaĉa. Kaj ankaŭ la sento pri ena forto. Ŝia decidemo, ŝia volo, ŝia povo transiri de deziro al decido kaj de decido al fakta agado videble kreskis pli kaj pli. Kaj pli kaj pli ŝi komprenis, ke la forto de Iljo estas nur ŝajna, ke li ne havas veran povon voli, ke, dum ekstere li aperas vira, li estas, ene, nur infano, al kiu sufiĉas diri kun forto, kion oni volas, por ke tion li faru, se la propran volforton oni scias meti en sian rigardon.

* * *

— Mi ne enlasos vin — ŝi diris al Iljo. Ĉi-foje, ŝi sentis, ke ŝi vere havas la forton kontraŭstari lin.

Sed liaj okuloj montriĝis akvaj, lia rigardo pli petema ol la aliajn fojojn, lia sinteno de perdita knabeto pli sentomova.

— Nur lasu min dormi ĉi tie — li petegis. — Mi estas forĵetita el mia loĝejo. Mi agis tiel aĉe, post kiam mi trinkis, ke oni ne plu lasas min vivi tie. Mi ne plu havas loĝejon. Du aŭ tri noktojn, mi petas, nur du, tri noktojn ĉe vi, ĝis mi trovos vivlokon! Mia situacio estas senespera! Al kiu mi povus turni min?

Ŝi sentas, ke ŝiaj antaŭdecidoj disfalas. Li ĉiam havis apartan povon devigi ŝin doni, kion li deziras, kaj hodiaŭ tiu povo ŝajne dekobliĝis. Tamen… Ĉu li nur uzis sian ordinaran povon super ŝi, aŭ ĉu ĉi-foje lia situacio estas multe, multe pli malfeliĉa? Estas fakto, ke lia sinteno malsamas: liaj paroloj hodiaŭ sonas pli veraj. Videble, li troviĝas ĉe la fino de siaj ebloj. Pri tio oni ne miru. La vojo, kiun li elektis, ja povis faligi lin nur tien: en vivon senmonan, senlaboran, sen plua espero.

Ŝia donemo superas: ŝi enlasas lin.

Li eniras, sidfalas sur seĝon. Eble unuafoje en liaj okuloj ŝi legas veran suferon. Kunsento pri tiu sufero ŝin kaptas. Sed samtempe ŝi scias, ke ŝi ne akceptos fari ĉion, kion li petos. Nun ŝi sentas sin vere forta.

— Mi konsentas, ke vi dormu ĉi tie kaj restu du aŭ tri tagojn. Sed vi faros, kion mi diros al vi. Vi ne trinkos vinon aŭ vodkon. Dum la manĝoj trinkeblos nur akvo. Vi kuŝos sola kaj ne venos en mian dormoĉambron. Vi ne uzos parolaĉojn, eĉ por klarigi pri via situacio. Tiu povas esti tre malfeliĉa, tamen vi povas priskribi ĝin per ordinaraj vortoj. Se vi agos kiel aĉulo, mi tuj sendos vin for, kaj neniam plu vi revenos. Kio estas aĉa agado, kaj kio ne, tion decidos mi, kaj nur mi. Mi ne akceptos kontraŭopinion de vi. Se vi estas preta agi, kiel mi diris, vi povas resti, sed nur se tiel. Ĉu vi konsentas?

Iljo rigardas ŝin longe.

— Vi vere ŝanĝiĝis! — li mire diras. — Mi akceptas. Kion mi povus fari?

— Komprenu, ke kion mi diris, tion mi faros! — ŝi diras kun decidemo tute neordinara en ŝi.

— Jes, tion mi sentas — li respondas. Io en ŝia rigardo, io nova, timigas lin nun.

Dum ŝi preparas manĝon, li rakontas pri sia situacio, sen uzi eĉ unu vortaĉon. Kaj dum ili manĝas, li preskaŭ ne parolas. Li de tempo al tempo levas la okulojn al ŝi, kaj rekomencas manĝi senvorte. Li trinkas nur akvon, kaj poste petas nenion alian. Tuj post la manĝo li iras al la kroma dormoĉambro, kaj el ĝi neniu sono aŭdiĝas. Dora travivas preskaŭ senzorgan vesperon. Ek de kiam ŝi ekkonis lin, estas la unua paca vespero, kiun ili spertas samloĝeje.

* * *

La postan matenon, kiel ĉiutage, Dora iris labori. Iljo restis sola en la loĝejo. Sola, sed kun botelo da vino, kiun ŝi antaŭe ricevis de geamikoj, kaj lasis en la kuirejo.

Kiam post la labortago ŝi revenis hejmen, Iljo estis for, kaj la botelo malplena. La glaso, malpura, staris sur la kuireja tablo.

— Li eĉ ne havis la ideon ĝin purigi — ŝi pensis, furioza.

Ŝi konis lin sufiĉe por scii, ke eĉ post tia aĉa agado, li provos reakceptigi sin. Ĉu ne jam delonge li agis aĉe al ŝi, kaj ĉiam ŝi lin bonvenigis? Ke li trinkis la vinon, tio montras, ke li ne komprenis, kiel grave ŝi ŝanĝiĝis. Ŝi antaŭvidis ĝuste: vespere li prezentis sin ĉe la pordo.

— Estas senutile — ŝi diris, eĉ antaŭ ol li havis la tempon eligi vorton. — Mi lasis al vi eblon rebonigi la bildon, kiun mi havis pri vi. Mi akceptis vian peton, ĉar vi ŝajnis vere helpinda. Sed estis klare, ke vintrinkadon mi ne akceptos. Vi sciis, ke ĝi estas malpermesita. Kaj tamen vi malplenigis tutan botelon.

— Aŭskultu, mi estis tiel malfeliĉa, senhelpa. Mi ne povis deteni min. Sed mi repagos al vi la botelon. Mi certigas, ke de nun…

— Ne perdu vian tempon kun malveraj certigoj. La kosto de botelo tute ne gravas. Sed mi lasis al vi okazon montri vin akceptebla. Vi ne uzis la okazon. Estas finite. Neniam revenu.

— Kiel vi povas esti tiel senkora? Ĉu vi ne komprenas, ke mi ne plu havas laboron? La muzikistaro, kun kiu mi ludis, forĵetis min. La loĝdonanto, kiu havigis al mi ĉambron, sendis min for. Kion mi faru? Mi ne havas lokon por dormi.

— Tio estas via problemo, ne mia. Lernu prizorgi vin, superi vian trinkemon, mi ne scias, kion vi faru, vi de nun staras ekster mia vivo. Ne pro mi: mi havis la malfortecon akcepti vin lastfoje kontraŭ ĉia sana pensado. Sed la okazon, kiun mi lasis, vi ne sukcesis bon-uzi. Via vivo estas via, ne mia, faru el ĝi, kion vi volas. Tio ne interesas min.

Kaj kun nemovebla decido, ŝi fermas la pordon.

* * *

Tri monatojn poste

"Botelo da vino, ĉu? Kiel strange! Kiu do sendas botelon da vino al mi? Ha, en la ĉirkaŭpapero enestas ankaŭ letero!"

Kara Dora!

Kiam vi malakceptis min en tiu tago, post kiam mi trinkis vian vinon, mi furiozis kontraŭ vi, sed mia furiozo estis senforta, tiel senespera estis mia situacio. Anstataŭ frapi kaj vortaĉi, mi do simple foriris. Mi ne rakontos, kien, kaj ankaŭ ne, kion mi faris poste. Mi nur volas redoni similan botelon. Kaj danki vin. Se vi tiam akceptus min viahejmen, mi certe ne eliĝus el mia mortovivo. Mi certe ankoraŭ ne tute eliĝis. Sed espero revenis. Mi ekrilatis kun la grupo "Sennomaj trotrinkuloj". Ĉu vi aŭdis pri ĝi? Estas homoj, kiuj suferas pro la sama problemo kiel mi, kaj kiuj helpas unu la alian, kaj kunvenas por priparoli la aferon. Kiam oni parolas kun homfratoj, kiuj spertis la samon, oni sentas sin multe pli bone, kaj espero revenas.

Dank'al ilia subteno, ĝis nun mi sukcesis vivi sen vodko, vino kaj similaj trinkaĵoj. Nekredeble, sed vere. Se mi sentas emon, mi telefonas al membro de la grupo, kaj ili parolas tiel amike kaj signife, ke ili sukcesas min forturni. Tion ni faras unu por la alia. Ĉu mi sukcesos longe elteni? Mi ne scias. Sed jam estas belege, ke realflugis espero, kaj ke mi ne plu estas sola.

Mi ree trovis etan laboron, nur tre partatempan, sed estas pli bone ol nenio. Tri vesperojn semajne mi muzikas en trinksalono, kie mi sukcesas ne trinki bestigaĵojn, Ĉu ne mirinde?

Mi estis malbonulaĉo por vi. Mi petas vian pardonon, sed mi tre bone komprenos, se vi ne povos ĝin doni. Kiel mi agis rilate al vi, tio estas nepardonebla. Sciu, ke tion mi scias, kaj akceptas.

Mi tamen volas danki vin. En via rigardo estis la forto de ĉefo, mi emus diri: la forto de la patro, kiun mi neniam havis, kaj pro kies manko, eble, mi ne sukcesis bone direkti mian vivon. Sen via nemovebla forto, tiun vesperon, mi eble jam ne plu vivus. Aŭ mi vivus vivon nehoman, eĉ pli nehoman ol antaŭe. Dankegon do! Sanu kaj feliĉu! Estus troe, ke mi petu vin pensi pri mi, mi tion ne indas. Sed se tamen vi bonvolus de tempo al tempo havi pri mi penseton, tio helpus min. Homo bezonas kredi, ke li ne estas forgesita. Dankon refoje, kaj ĝis — eble — amika revido!

Iljo

* * *

Iljo rigardis kaj rerigardis la papereton.

"Kia stranga knabino! Ŝi ne reagas al mia letero, ŝi ne parolas pri pardono, ŝi ne starigas demandojn pri mia senpatra infaneco, ŝi ne diras, ke ŝi pensos pri mi, ŝi ankaŭ skribas pri mi nenion malbelan aŭ malaman, kiel estus nature. Nur kelkajn nekompreneblajn vortojn:

S-ino Irma Belamano, Kolombostrato 12 B, loĝejo n-ro 23. Diru mian nomon kaj rakontu ĉion al ŝi."

"Irma Belamano, ĉu vere? Tiun nomon mi jam aŭdis, sed kie? Ha jes, en la grupo! Estas la virino, kiu plej amike aliris min, kiam mi iris tien unuafoje, kaj kiu diris: "Mi estas membro de la Sennomaj Trotrinkuloj, sed mi ne estas sennoma. Mia nomo estas Irma Belamano. Mi sentus min pli ĝuste hejme en grupo nomita Senmonaj Trotrinkuloj, haha!" Jes, estas ŝi! Mi klare memoras nun: mezaĝa virino, ege patrineca, kiu rakontis antaŭ du semajnoj, kiel malfacile estas por ŝi trovi la forton diri "ne" al botelo… Kial do Dora volas, ke mi vizitu ŝin?"