La inaŭgura parolado de Joe Biden, 2021
Ĉefĵuĝisto Roberts, Vicprezidento Harris, Parolanto Pelosi, Gvidanto Schumer, Gvidanto McConnell, Vicprezidento Pence, miaj eminentaj gastoj kaj miaj kunusonanoj, jen la tago de Usono. Jen la tago de demokratio — tago de historio kaj espero, de renoviĝo kaj decidemo. Tra krisolo por la aĝoj, Usono estas provita denove, kaj Usono atingis la defion. Hodiaŭ ni festas la triumfon ne de kandidato sed de kaŭzo: la kaŭzo de demokratio. La popola volo estas aŭdita, kaj la popola volo estas atentita.
Ni denove eksciis, ke demokratio estas altvalora; demokratio estas delikata. Je ĉi tiu horo, miaj amikoj, demokratio regis. De nun, sur ĉi tiu sankta tereno — kie, antaŭ nur kelkaj tagoj, perforto celis skui la fundamenton mem de la Kapitola konstruaĵo — ni kunvenas kiel unu lando sub la volo de Dio, nedividebla, por efektivigi la pacan transdonon de potenco, kiel ni faris dum pli ol du jarcentoj.
Rigardante antaŭen, laŭ nia unike usona maniero — ni maltrankvile, aŭdace, optimisme ekvidas la landon, kiun ni scias, ke ni povas esti kaj ni devas esti, mi dankas miajn antaŭulojn, de ambaŭ partioj, pro ilia ĉeesto hodiaŭ. Mi dankas ilin el mia korfundo, kaj mi scias [aplaŭdon] la elastecon de nia Konstitucio kaj la forton de nia lando — same kiel prezidento Carter, kun kiu mi parolis hieraŭ vespere, kaj kiu ne povas esti kun ni hodiaŭ, sed kiun ni salutas pro sia vivdaŭra servo [aplaŭdon].
Mi ĵus faris la sanktan ĵuron, kiun faris ĉiu el tiuj patriotoj — la ĵuron unue farita de George Washington — sed la usona historio dependas ne de iu ajn, ne de kelkaj sed de ĉiuj el ni, de "Ni la Popoloj", kiuj serĉas "pli perfektan Unuiĝon."
Jen granda lando; ni estas bonaj homoj; kaj tra la jarcentoj, tra ŝtormo kaj konflikto, en paco kaj milito, ni alvenis ĉi tiom, sed ni ankoraŭ devas plu iri. Ni antaŭiros rapide kaj urĝe, ĉar ni devas multon fari en ĉi tiu vintro de danĝero kaj signifaj ebloj — multe riparenda, multe restarigenda, multe resanigenda, multe konstruenda kaj multe gajnenda.
Malmultaj homoj en la historio de nia lando alfrontis pli da defioj aŭ trafis tempon kiu prezentis pli da defioj aŭ malfaciloj ol la tempo, en kiu ni nun troviĝas. Iam-en-jarcenta viruso, kiu silente persekutas la landon, prenis tiom da vivoj en unu jaro, kiom Usono perdis dum la tuta dua mondmilito. Milionoj da laborpostenoj perdiĝis, centmiloj da entreprenoj fermiĝis. Krio pri rasa justeco — tra ĉirkaŭ kvarcent jaroj — movas nin: la revo pri justeco por ĉiuj ne plu estos prokrastita [aplaŭdon]. Krio pri supervivo venas el la planedo mem, krio kiu ne povas esti pli malespera aŭ pli klara, kaj nun pliiĝo de politika ekstremismo — blanka supereco, hejma terorismo kiun ni devas alfronti kaj kiujn ni venkos [aplaŭdon]. Superi ĉi tiujn defiojn, restarigi la animon kaj sekurigi la usonan estontecon postulas multe pli ol vortoj. Ĝi postulas la plej eviteman el ĉiuj aferoj en demokratio: unueco, unueco.
En alia januaro, en Novjara Tago en 1863, Abraham Lincoln subskribis la Emancipigan Proklamon. Kiam li metis plumon sur paperon, la prezidento diris: "Se mia nomo iam eniros la historion, ĝi estos pri ĉi tiu ago, kaj mia tuta animo estas en ĝi" — mia tuta animo estas en ĝi. Hodiaŭ, en ĉi tiu januaro tago, mia tuta animo estas en ĉi tio: kunigi Usonon, unuigi nian popolon, unuigi nian landon — kaj mi petas al ĉiu usonano akompani min en ĉi tiu afero [aplaŭdon].
Unuiĝante por batali kontraŭ la malamikoj, kiujn ni alfrontas — kolero, rankoro kaj malamo, ekstremismo, senleĝeco, perforto, malsano, senlaboreco kaj senespero — per unueco, ni povas fari grandajn aferojn, gravajn aferojn. Ni povas korekti maljustaĵojn. Ni povas dungi homojn en bonaj laborpostenoj. Ni povas instrui niajn infanojn en sekuraj lernejoj. Ni povas superi la mortigan viruson. Ni povas rekompenci laboron kaj rekonstrui la mezan klason kaj certigi sanon por ĉiuj. Ni povas liveri rasan justecon, kaj ni povas igi Usonon denove la ĉefa forto por bono en la mondo.
Mi scias, ke paroli pri unueco povas nuntemoe ŝajni al iuj kiel malsaĝa fantazio. Mi scias, ke la fortoj, kiuj disigas nin, estas profundaj, kaj ili estas realaj, sed mi ankaŭ scias, ke ili ne estas novaj. Nia historio estas de konstanta lukto inter la usona idealo, ke ni ĉiuj estas kreitaj egalaj kaj la severa, malbela realeco, ke rasismo, nativismo, timo kaj kalumniado delonge disŝiris nin. La batalo estas plurjara, kaj la venko neniam estas certa. Tra la Enlanda Milito, la Granda Depresio, la mondmilito, la atencoj de la 11-a de septembro, per lukto, ofero kaj malsukcesoj, niaj pli bonaj anĝeloj ĉiam venkis. En ĉiu el ĉi tiuj momentoj, sufiĉe multaj el ni — sufiĉe multaj el ni — kunvenis por antaŭenigi ĉiujn el ni, kaj ni povas fari tion nun.
Historio, fido kaj racio montras la vojon, la vojon de unueco. Ni povas vidi unu la alian ne kiel kontraŭuloj sed kiel najbaroj. Ni povas trakti unu la alian kun digno kaj respekto. Ni povas kunigi niajn fortojn, ĉesigi la kriegon kaj malaltigi la temperaturon, ĉar sen unueco, ne ekzistas paco, nur amareco kaj furiozo; neniu progreso, nur elĉerpa indigno; neniu nacio, nur stato de kaoso. Ĉi tio estas nia historia momento de krizo kaj defio, unueco estas la vojo antaŭen, kaj ni devas trafi ĉi tiun momenton kiel Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko. Se ni faros tion, mi garantias al vi, ke ni ne malsukcesos. Ni neniam, neniam malsukcesis en Usono, kiam ni agis kune.kaj ni devas renkonti ĉi tiun momenton kiel Usono. Se ni faros tion, mi garantias al vi, ke ni ne malsukcesos. Ni neniam, iam ajn, iam ajn malsukcesis en Usono, kiam ni agis kune.
Do hodiaŭ, nun en ĉi tiu loko, ni komencu denove, ni ĉiuj. Ni komencu denove aŭskulti unu la alian, aŭdi unu la alian, vidi unu la alian, montri respekton unu al la alia. Politiko ne devas esti furioza fajro, detruanta ĉion sur sia vojo. Ĉiu malkonsentaĵo ne devas kaŭzi militon, kaj ni devas malakcepti la kulturon, en kiu oni manipulas kaj eĉ fabrikas faktojn mem [aplaŭdon]. Miaj samlandanoj, ni devas esti malsamaj ol ĉi tio, Usono devas esti pli bona ol ĉi tio, kaj mi kredas, ke Usono estas multe pli bona ol ĉi tio.
Nur ĉirkaŭrigardu. Ĉi tie ni staras en la ombro de la Kapitola kupolo, kiel menciis pli frue, finita meze de la Enlanda Milito, kiam la Unuiĝo mem laŭvorte pendis je la pesilo. Tamen ni eltenis; ni venkis. Jen ni staras rigardante la grandan placon, kie D-ro King parolis pri sia Sonĝo. Jen ni staras, kie antaŭ 108 jaroj, dum alia inaŭguro, miloj da manifestaciantoj provis bloki kuraĝajn virinojn kiuj marŝis por la rajto voĉdoni, kaj hodiaŭ ni markis la ĵuron de la unua virino en usona historio elektita al nacia ofico, vicprezidento Kamala Harris. Ne diru al mi, ke aferoj ne povas ŝanĝiĝi. Jen ni staras, trans la rivero Potomaka de la tombejo Arlington, kie herooj, kiuj donis la lastan plenan sindediĉon, ripozas en eterna paco, kaj jen ni staras, nur tagojn post tumulta homamaso pensis, ke ili povas uzi perforton por silentigi la volon de la homoj, ĉesigi la laboron de nia demokratio, peli nin de ĉi tiu sankta tero. Ne okazis; neniam okazos, ne hodiaŭ, ne morgaŭ, neniam — neniam [aplaŭdon].
Al ĉiuj, kiuj subtenis nian kampanjon, humiligas min la fido, kiun vi metis en nin. Al ĉiuj, kiuj ne subtenis nin, mi diru ĉi tion. Aŭskultu min dum ni antaŭiras; mezuru min kaj mia koro. Se vi ankoraŭ malkonsentas, tiel estu. Tio estas demokratio; jen Usono. La rajto malkonsenti pace ene de la bariloj de nia respubliko eble estas la plej granda forto de ĉi tiu lando. Tamen aŭskultu min klare: malkonsento ne devas konduki al malunuiĝo. Mi promesas ĉi tion al vi: mi estos prezidento por ĉiuj usonanoj — ĉiuj usonanoj [aplaŭdon] — kaj mi promesas al vi, ke mi batalos tiom forte por tiuj, kiuj ne subtenis min, kiom por tiuj, kiuj subtenis min [aplaŭdon].
Antaŭ multaj jarcentoj, Sankta Aŭgusteno, sanktulo en mia konfesio, skribis, ke popolo estas "amaso. . . difinita de la komunaj objektoj de ilia amo” — difinita de la komunaj objektoj de ilia amo. Kiuj estas la komunaj objektoj, kiujn ni kiel usonanoj amas, kiuj difinas nin kiel usonanoj? Mi pensas, ke ni scias: ŝanco, sekureco, libereco, digno, respekto, honoro kaj, jes, la vero [aplaŭdon].
La lastaj semajnoj kaj monatoj instruis al ni doloran lecionon. Estas vero, kaj estas mensogoj — mensogoj diritaj por potenco kaj profito — kaj ĉiu el ni havas devon kaj respondecon kiel civitanoj, kiel usonanoj kaj, precipe, kiel gvidantoj — gvidantoj, kiuj promesis honori nian konstitucion kaj protekti nian landon — defendi la veron kaj venki la mensogojn [aplaŭdon].
Nu, mi komprenas ke multaj el miaj kunusunanoj rigardas la estontecon kun timo kaj trepidado. Mi komprenas, ke ili zorgas pri siaj laboroj. Mi komprenas, ke kiel mia paĉjo, ili kuŝas en lito nokte, rigardante la plafonon — scivolante: “Ĉu mi povas konservi mian sanoon? Ĉu mi povas pagi mian hipotekon?” — pensante pri siaj familioj, pri kio sekvos poste. Mi promesas al vi: Mi komprenas, sed la respondo ne estas inversigi sin, retiriĝi en konkurencajn frakciojn, malfidante tiujn, kiuj ne aspektas kiel vi aŭ adoras kiel vi, aŭ kiuj ne ricevas siajn novaĵojn de la samajn fontojn kiel vi. Ni devas fini ĉi tiun necivilan militon, kiu kontraŭstaras ruĝan kontraŭ blua, kampara kontraŭ urba, konservativa kontraŭ liberala.
Ni povas fari tion, se ni malfermas niajn animojn anstataŭ malmoligi la korojn, se ni montras iom da toleremo kaj humileco, kaj se ni pretas stari en la ŝuoj de la alia homo, kiel mia panjo diris: “Nur momente, staru en iliaj ŝuoj” — ĉar jen l’ afero pri la vivo: Estas nenia kalkulo pri kiu sorto trafos vin kelkajn tagojn, kiam vi bezonos manon. Estas aliaj tagoj, kiam oni vokas al ni doni manon. Tiel devas esti. Tion ni faras unu por la alia. Se ni tiel iros, nia lando estos pli forta, pli prospera, pli preta por la estonteco, kaj ni ankoraŭ povas malkonsenti.
Ho miaj kunusonanoj, dum la estonta laboro ni bezonos unu la alian. Ni bezonas ĉiujn niajn fortojn por elteni ĉi tiun malhelan vintron. Ni eniras en la plej malfacila kaj mortiga periodo de la viruso. Ni devas flankenlasi politikon kaj finfine alfronti ĉi tiun pandemion kiel unu nacio — unu nacio [aplaŭdon] — kaj mi promesas al vi ĉi tion, kiel diras la Biblio, "Vespere povas esti ploro, sed matene venos ĝojego." Ni trairos ĉi tion kune — kune [aplaŭdon]. Nu, uloj — ĉiujn miajn kolegojn kun kiuj mi servis en la Ĉambro kaj la Senato ĉi tie — ni ĉiuj komprenas, ke la mondo rigardas nin, rigardas ĉiujn el ni hodiaŭ. Jen do mia mesaĝo al tiuj kiuj loĝas trans niaj limoj. Usono estas provita, kaj ni eliris pli fortaj per ĝi. Ni riparos niajn aliancojn kaj partoprenos kun la mondo denove — por trafi ne la hieraŭajn defiojn, sed la hodiaŭajn kaj la morgaŭajn — kaj ni gvidos, ne nur per la ekzemplo de nia potenco, sed per la potenco de nia ekzemplo [aplaŭdon].
Ni estos forta kaj fidinda partnero por paco, progreso kaj stabileco. Nu, vi ĉiuj scias, ke ni travivis tiom multe en nia lando. Por mia unua agado kiel prezidento, mi petas vin akompani min en momento de silenta preĝo por memori ĉiujn, kiujn ni perdis ĉi-lastan jaron pro la pandemio: la kvarcent mil samideanoj — panjoj, paĉjoj, edzoj, edzinoj, filoj, filinoj, amikoj, najbaroj kaj kunlaborantoj. Ni honoros ilin fariĝante la homoj kaj la nacio, kiun ni scias, ke ni povas kaj devas esti. Do mi petas vin, ni diru silentan preĝon por tiuj, kiuj perdis la vivojn kaj por la postlasitaj kaj por nia lando. [Ĉiuj observis momenton de silento.] Amen.
Ho uloj, ĉi tio estas tempo de provoj. Ni alfrontas atakon kontraŭ nia demokratio kaj kontraŭ la vero, la furioza viruso, kreskanta maljusteco, la piko de sistema rasismo, la klimato en krizo, la rolo de Usono en la mondo. Ĉiu el ĉi tiuj sufiĉus por profundmaniere defii nin, sed la fakto estas, ke ni samtempe alfrontas ilin, prezentante al ĉi tiu nacio unu el la plej gravaj respondecoj, kiujn ni havis. Nun ni estos provitaj. Ĉu ni plifortigos nin ĉiujn? Estas tempo por aŭdaco, ĉar estas multe por fari, kaj tio estas certa, mi promesas al vi: ni estos juĝitaj, vi kaj mi, laŭ kiel ni solvas ĉi tiujn kaskadajn krizojn de nia epoko.
Ĉu ni plenumos la okazon? estas la demando. Ĉu ni regos ĉi tiun nekutiman kaj malfacilan horon? Ĉu ni plenumos niajn devojn kaj transdonos novan kaj pli bonan mondon al niaj infanoj? Mi kredas, ke ni devas fari tion; mi certas, ke ankaŭ vi kredas tion. Mi kredas, ke ni sukcesos, kaj tiam ni verkos la sekvan bonegan ĉapitron en la historio de Usono — la usona rakonto, rakonto kiu eble sonos kiel kanto, kiu multe signifas por mi. Ĝi nomiĝas American Anthem (“Usona himno”). Estas unu strofo, kiu elstaras, almenaŭ por mi; jen la vortoj:
“Jarcentaj verkoj kaj preĝoj
venigis nin ĝisnune…
Kion diros infanoj?
Kia heredaĵo?…
Informu min enkore,
kiam forpasos mi,
Usono, mi donis for
la plejeblon al vi.”
Ni aldonu al tion. Ni aldonu nian propran laboron kaj preĝojn al la disfaldanta historio de nia granda nacio. Se ni faros tion, tiam, kiam finiĝos niaj tagoj, niaj infanoj kaj la infanoj de niaj infanoj diros pri ni: “Ili donis sian plej bonan. Ili plenumis sian devon. Ili resanigis rompitan landon.”
Miaj samlandanoj, mi fermas la tagon, kie mi komencis, per sankta ĵuro. Antaŭ Dio kaj vi ĉiuj, mi donas al vi mian vorton: vi ĉiam trovos min honesta. Mi defendos la Konstitucion. Mi defendos nian demokration. Mi defendos Usonon, kaj mi donos mian tuton, al vi ĉiuj, por konservi ĉion, kion mi faras al via servo, pensante ne pri potenco sed pri ebloj, ne pri persona intereso sed pri la publika bono.
Kune ni verkos usonan rakonton pri espero, ne pri timo; de unueco, ne de divido; de lumo, ne de mallumo — rakonto pri deco kaj digno, amo kaj resanigo, grandeco kaj boneco. Estu ĉi tio la historio kiu gvidas nin, la historio kiu inspiras nin, kaj la historio kiu rakontas, al ankoraŭ estontaj epokoj, ke ni respondis al la voko de la historio — ni trafis la momenton; demokratio kaj espero, vero kaj justeco ne mortis dum nia gardada deĵoro, sed prosperis — kaj ke Usono hejme certigis liberecon kaj denove staris kiel lumturo por la mondo. Tion ni ŝuldas al niaj prapatroj, unu al la alia kaj al sekvontaj generacioj.
Do kun celo kaj decidemo, ni turnas nin al tiuj taskoj de nia tempo, subtenataj de fido, pelitaj de konvinkiĝo, dediĉitaj unu al la alia kaj al la lando, kiun ni amas per niaj tutaj koroj. Dio benu Usonon, kaj Dio protektu niajn soldatojn. Dankon, Usono.