La kalendaroj
Henri Dayan
Alfred Christensen
Indekso : La kalendaroj de Henri Dayan Tradukita de Alfred Christensen |
La historio el La Laboro, membrogazeto de Odense Esperanto-Forening - "Unueco": el: 1-an de majo 1921. |
La kalendaroj
Henri Dayan
Alfred Christensen
Iu tago la riĉa, hebrea juvelisto forlasinta sia eleganta domo por iri al sia vendejo subite estis alparolita de sia malbone vestita samreligiano Moses.
"Bonan tagon, Abraham! Longtempe mi ne vidis vin!"
La riĉa juvelisto fiere levis la kapon kaj sendis al la malriĉa homo rigardon frakasantan.
"Kial, Abraham, ĉu vi ne konas min, via malnova lerneja kamarado, Moses? Juste rigardu min!"
"Kial, - estas efektive vin, Moses. - ? Kiel vi fartas ? Kio vi nun faras ?"
"Mi vendas kalendarojn. Ĉu vi ne deziras aĉeti unu ?"
"Kiom ĝi kostas ?", demandis Abraham.
"Unu krono!", respondis Moses.
"Bone, donu tiam al mi unu. - Dankon! Bonvolu, unu Krono!"
"Mi dankas vin kore, Abraham. Ĉu vi loĝas tie ?" - kaj li montris al la domo, kiu Abraham ĵus forlasis.
"Jes, tie loĝas mi kaj mia edzino. Sed adiaŭ, nun mi devas min rapidu!"
Kaj la malnovaj kameradoj malkunigis.
Apenaŭ la riĉa juvelisto estis for, Moses sin rapidigis en la domon de Abraham Levy. Li sonorigis, kaj la servantino malfermis la pordon.
"Mi havas sciigon al la sinjorino de ŝia edzo!"
Li baldaŭ staris antaŭ Sinjorino Levy.
"Sinjorino! Via edzo sendis min al vi por peti vin aĉeti kalendaron. Li estas mia malnova lernejkamerado."
"Kiom ĝi kostas ?"
"Unu Krono!"
"Bonvolu!"
"Mi dankas, Sinjorino!"
Li apenaŭ estis sur la strato, la juvelisto forgesinta sian poŝtukon, revenis. Li vidis sian edzinon sidi kaj legi en iu malgranda libro.
"Ho! Vi studas vian kuirlibron, karulino!"
"Ho, ne! Estas la kalendaro , kiun vi ĵus sendis al mi per kolportisto."
"Mi? Mi neniam sendis kolportiston al vi kun kalendaro!"
"Li diris, ke li estis via malnova lernejkamerado."
"Ho, estis li! - Tiu fripono. Li ankaŭ ĵuste vendis al mi unu. Kie estas la servantino ? CAROLINE, CAROLINE !
"Rapide kuru kaj diru al li, ke mi deziras interparoli kun li!"
Caroline sin rapidigis, kaj baldaŭ ŝi atingis Moses,
"S-ro Levy deziras interparoli kun vi!"
Moses tuj rekonis la servantino, sed li ne estis embarasita.
"Ho! S-ro Levy nun deziras aĉeti de mi kalendaron! Se vi kunprenus ĝin, mi ne bezonas kuniri. Bonvolu!"
"Kiom ĝi kostas ?"
"Unu krono!"
"Bonvolu!"
"Mi dankas, Fraŭlino!"
Tuj kiam Caroline revenis hejmen, ŝi diris:
"Bonvolu, Sinjoro! Jen estas via kalendaro, ĝi kostis unu kronon!"
Abraham Levy preskaŭ perdis la konscion - lia edzino ankaŭ.
"Ne - tio estas tro stranga! Tiu fripono! Tio mi ne imagis pri li!"
"Vi almenaŭ devas konfesi, ke li scias vendi kalendarojn", lia edzino diris.
Tiam Sinjoro, Sinjorino kaj Caroline, ĉiu kun sia kalendaro en la mano, ekridegis...