La kanzono de Karnaro

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Indekso : La kanzono de Karnaro
de Gabriele d'Annunzio
Tradukita de Luigi Minnaja
La traduko aperis en la revuo “L’Esperanto de FEI” 3/1938. Luigi Minnaja nur tradukis la unuan parton de "La kanzono de Karnaro", sub la titolo "La moko de Buccari".

Ni estas tridek el samsorto,
tridekunu kun la morto.
Eja, lasta! Alalà!
 
Ni estas tridek sur tri ŝeloj,
sur tri lignoj de pontono:
hepat’ seka, dura koro,
haŭto dura, dura frunto;
pretaj man’, armil’, motoro,
kaj la mort’ en sama faro.
Eja, karno de Karnaro!
Alalà!
 
Per hostio trikolora
ĉiu ja komuniiĝis.
Kvazaŭ vundo ĉiam freŝa
ardas ruĝo ĉe l’ rip-aro,
donas verdo malespera
forton pli al gala amaro.
Eja, salo de Karnaro!
Alalà!
 
Ĉiuj reen, aŭ neniu.
Se la tridek ne revenas,
reen la tridekunua,
kies timo nin ne prenas,
kun en mano semo plua,
alĵetota al sulka avaro.
Eja, fundo de Karnaro!
Alalà!