La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2019-2022)
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2019-2022) |
Aŭtoro: | UEA - Universala Esperanto-Asocio |
Permesilo: | ![]() |
La Estraro de UEA ĵus unuanime aprobis la konsiston de la nova Afrika Komisiono de UEA, por la periodo 2019-2022. La propono venis de la estrarano de UEA por Afriko, Jeremie Sabiyumva, post akcepto de kandidatiĝoj kaj konsultiĝo kun plurjaraj aktivuloj ekster kaj en la kontinento. La komisionanoj laboros ne por siaj landoj, sed por la tuta kontinento, kun la celo unuigi esperantistojn kaj plifortigi la movadon en Afriko. Ĉirkaŭ la Afrika Komisiono estas pluraj aktivuloj, kiuj rolos kiel konsilantoj de la komisiono. Substrekindas, ke la komisiono zorgos pri la regula apero de la informbulteno Esperanto en Afriko kaj pri okazigo de la trijara Afrika Kongreso de Esperanto, kies sepa eldono okazos inter la 21-a kaj 27-a de decembro 2019: https://www.esperanto-afriko.org/7aake.htm.
UEA deziras sukceson kaj bonan kunlaboron al la novnomumitaj komisionanoj kaj konsilantoj, kies nomoj estas:
Komisionanoj
1. Francois HOUSOUNOU (Benino)
2. Gilbert NIYUKURI (Burundo)
3. CedricK IRAKOZE (Kenjo)
4. Joel MUHIRE Ndaziboneye (DR Kongo)
5. ADJE Adjévi (Togolando)
6. Opa Moses GBETOGO (Niĝerio)
7. Miora RAVELOHARISON (Madagaskaro)
8. Viktor NTOTO (Kamerunio)
Konsilantoj:
1. Emile MALANDA (Sud-Afriko)
2. Chamberline Nguefack ZEDONG (Kamerunio)
3. Florent NTONTO (DR Kongo)
4. Costantin MASHAHURI (Tanzanio)
5. Antoine Kouassi KOUABLAN (Eburbordo)
6. Birindwa MUSHOSHI (DR Kongo/Ruando/Burundo)
7. Gobi AHONON (Benino)
8. Gilbert NDIHOKUBWAYO (Burundo)
9. Moresson FEIDANGAI (Centra Afriko)
10. Aimé Patrick MANIRAKIZA (Burundo)
11. Prince Henry Ozoemena Chikaodinaka OGUINYE (Niĝerio)
12. Thiaba FAYE (Senegalo)
13. Charles HIZA (Tanzanio)
14. John MAGESA (Tanzanio)