La koron enmane mi donis al vi
Rosalía de Castro
Vikifontaro
Indekso : La koron enmane mi donis al vi de Rosalía de Castro Tradukita de Vikifontaro |
Nepublikigita poemo |
La koron enmane mi donis al vi
Rosalía de Castro
Vikifontaro
- La koron elkore mi donis al vi,
Kompletan, ho kara, mi donis ĝin
Kun la unua espero
kun la penso unua.
Mi donis ĝin kiel naskiĝanta infano
per blankaj iluzioj kovrita
Fermita dianto
al via dolĉa varm’ malfermita
- En solecaj herbejoj
Estis mi rozo kaŝita,
Nur por vi plantita
Nur por vi naskiĝinta.
Kaj kiel flor’ sensitiva
Sub alia man’ mi kurbiĝadis
Kaj nur kun vi vivis
Kaj diste de vi velkadis.