La kvar fontoj

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
La kroneto Indekso : La kvar fontoj
de Petar Preradović
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Laboru
La kvar fontoj
elserbkroatigis Antoni GRABOWSKI

 Usred polja Kosova
 Ĉetir vrela izviru.

Meze de Kosova kampo
Fontoj kvar el tero ŝprucas:
Blanka lakt' el unu fluas,
Ruĝa vino el la dua,
Tria estas sange-ruĝa,
Klaran akvon donas kvara.
Jen migrant' ĉe fontoj haltas
Kaj demandas li unuan:
— "Kial fluas vi per lakto?"
— Por idaron vian nutri!
Kaj demandas li la duan:
— "Kial vino vin ruĝigas?"
— Por fortigi vian koron!
Kaj demandas li la trian:
— "Kial vi per sango ŝprucas?"
— Por flamigi vin al venĝo!
Li demandas fonton kvaran:
— "Kial akvon vi fluigas?"
— Por forlavi vian honton!