La kvarenjona Ĉarto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
  1. La riĉaĵoj, ĝenerale, kaj aparte la produktadrimedoj, estas aux naturaj agentoj aux frukto de la laboro – mana kaj cerba – de la antauxaj generacioj, kaj ankaux de la nuna generacio; ili do devas esti kondiderataj tiel, kiel la komuna havo de la homaro.
  2. La ĝurajto de tiu havo, far uloj aux grupoj, ne povas havi alian fundamenton, ol la sociala utileco, kaj alian celon, ol certigi al ĉiu homo la plej grandan eblan kvanton da libereco kaj bonstato.
  3. La realigo de tiu idealo estas neakordigebla kun la dauxrigo de la kapitalisma reĝimo, kiu dividas la socion en du klasojn necese antagonistajn: unu, kiu povas ĝui la proprieton, sen laboro; alian, devigitan forlasi parton de sia produktaĵo al la posedanta klaso.
  4. La laboristoj povas atendi sian plenan liberigon nur de la klasforigo kaj radikala transformo de la nuna socio. Tiu transformo estos favora ne nur al proletaro, sed al la tuta homaro; tamen, tial ke ĝi estas kontrauxa al la tuja profito de la posedanta klaso, la emancipado de la laboristoj precipe estos la faro de la laboristoj mem.
  5. Ili devos celi, en la ekonomia ordo, certiĝi pri la libera kaj senkosta uzado de ĉiuj produktadrimedoj. Tiu rezulto povos esti atingita, en socio tie, kie la kolektiva laboro pli kaj pli substituiĝas al la individua laboro, nur per la kolektiva alproprigo de la naturaj agentoj kaj de la laboriloj.
  6. La transformado de la kapitalisma reĝimo al kolektivisma reĝimo devas necese esti akompanata de korelativaj transformadoj:
    1. En la morala ordo, per la disvolvado de la altruismaj sentoj kaj solidarecpraktiko;
    2. En la politika ordo, per la trans-formado de Sxtato al aĵ-administracio.
  7. Socialismo do devas samtempe dauxrigi la ekonomian, moralan kaj politikan proletaremancipadon. Tamen, la ekonomia vidpunkto devas esti supera, ĉar la koncentro de la kapitaloj inter la manoj de unu nura klaso konstituas la bazon de ĉiuj aliaj formoj de ĝia superregado.

Por la realigo de tiuj principoj, la Laborista Partio deklaras,

  1. Ke ĝi rigardas sin kiel la reprezentanto, ne nur de la laborista klaso, sed ankaux de ĉiuj prematoj, sen diferencigo pro nacieco, kulto, raso aux sekso;
  2. Ke la socialistoj el ĉiuj landoj devas esti solidaraj, la emancipado de la laboristoj ne estas nacia faro, sed internacia faro;
  3. Ke, en sia lukto kontraux la kapitalista klaso, la laboristoj devas batali per ĉiuj rimedoj, kiujn ili havas, kaj, interalie, per la politika agado, la disvolvado de la liberaj asocioj, kaj la senĉesa disvastigo de la socialismaj principoj[1].

Referencoj[redakti]

  1. Traduko de La Charte de Quaregnon (tie)