La liro de la esperantistoj/Antaŭparolo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : La liro de la esperantistoj
de Antoni Grabowski
Antaŭparolo
Al la „Esperantisto“


Ĉi tiu paĝo enhavas tekston skribitan laŭ nenorma ortografio.
Antaŭparolo

Anta' vi, Amikoj-Esperantistoj, kuŝas tuta libro de kantoj, tuta granda bukedo el la printempaj floroj de nia juna internacja poezjo.

Longe ed diligente mi kolektadis la materjalon por la «Liro», hodje prezentas kun ĝojo la pretan libron al nia amika rondo, ed esperas, ke lo estos akceptita afable kiel nova ed grava akiro de la literaturo Esperanta.

Se iam ni aŭdis l' antajuĝon, ke lingvo internacja ne povos taŭgi por la poezjo — la Liro fine ed plej bone pruvas la kontraon; — se oni esprimis la opinjon, ke lingvo internacja ne bezonas poezjon, per la Liro vidiĝas en ligita parolado plej bone la forto, fleksebleco ed eŭfonjo de nia lingvo, ed kio estas pli grava, la Liro montras, en kiel alta grado poezjo perfektigas lingvon:

La silaba severe mezurita longeco de versoj, la elektado de vortoj belsonaj, loja harmonja dismetado en ritmaj grupoj de troĥeoj, jamboj, daktiloj, amfibraĥoj ed anapestoj, la entranĉoj cezuraj, la rima kunsonado de vortoj, la serĉado de novaj rimoj ed la evitado de la monotonaj, rimoj sufiksaj, per unu vorto la tuta artista teĥnika aparato de la formo influas forte sur la enhavon ed kaŭzas, ke la poeto, devigita ĉiam zorge elektadi inter la diversaj eblaj manjeroj de la esprimo de sia penso — formas novajn retorajn figurojn ed pentraĵojn ed riĉigas la frazeologjon per lertaj mallongaj ed precizaj turnoj de parolado, kiuj poste fariĝas anke l' akiro de la prozo ed de la lingvo de la ĉjutaga vivo.

La vastiĝo ed enfluo de la lingvo Esperanto kreskos unutempe kun la kresko ed disvolvo de la bela literaturo; kondamni la lingvon de la komenco esti nur ĵargono komercista, signifas tion saman, kiei subfosi la estontecon de la lingvo.

Mi diris, ke en poezjo montriĝas la beleco de lingvo, sed mi devas anke aldoni, ke tiel same en poezjo estas sentata la plej facile ĉiu akraĵo, ĉiu sono malpli pura. Tial sekvante en la prozaj, de mi ĝis nun eldonitaj verketoj, la oficjalan stilon de nia Majstro, mi ne povis kontrastari al la tento, agordi en poezja kolekto kelkajn tonojn terure dissonantajn en la harmonjo de Esperanto, forigi laŭ eblo, kie mi povis, la nenaturan akcenton de vortoj, kiu ofendas ĉiun instruitan, pli delikatan orelon. (Komparu ekzemple: baldaŭ, hiéraŭ, hodíaŭ, regúlo, nebúlo, okúlo, ebéna, sukéro, azéno, radío, linío, lilío, Germanújo, patrújo, kaj kiaj, ĝi fariĝis edc.)

Ne volante atendi tro longe ian aŭtoritan akademjon, (ĉar ne akademjo sed verkistoj perfektigas lingvon ed nia lingvo anke ne estas la kreo de ia akademjo, sed de unu genjala homo), mi faris tion, kio de longe ĉjuflanke estis sentata ed vane proponata.

Tamen mi ne rompis la unuecon de la lingvo, ne tuŝis la gramatikon, ne ŝanĝis la vortaron; kun escepto de la pli internacja ed pli bonsona ligilo «ed» en loko de la malfeliĉa greka «kaj», mi enkondukis neniun vorton novan. — Kiel en la antikveco la komuna lingvo greka (κοινὴ διάλεκτος) ne estis signife alje formita per la multaj diversaj dialektoj, tiel same la lingvo internacja Esperanto restos ĉiam komune komprenebla kun tiaj fonetikaj deklinoj kiel la faritaj de mi en la Liro. —

La tutan reformon mi faris tre singarde: per sola helpo de-l' apostrofo ed per aldono de surdiga pjedeto al la vokalo «i», kiu transformiĝis en la nur iom pli mallonge sed simile sonantan, nesilaban konsonantan «j».

Tiamanjere:

1) Per l' apostrofo la sovaĝaj sonoj: aŭ, aŭi, aŭu, aŭe, iaŭ, iaŭe estas forigitaj.

2) Per helpo de «j», la ofte uzataj pronomoj kunrilataj: kiu, kio, kie, kiel, tiel edc. fariĝis laŭ bezono unu- aŭ dusilabaj.[1] (NB. la proponita apostrofo en loko de «i» en tiuj vortoj enkondukus formojn dusencajn ed konfuzon en lingvo ed vortaro.)

3) Dank' al apostrofo ed al la konsonanta «j» multaj vortoj rericevis la naturan sonon ed akcenton ed fariĝis per unu silabo pli mallongaj. (Komparu ekzemple: neb'lo, ok'lo, reg'lo, speg'lo, suk'ro, az'no, eb'ne, radjo, familjo, papiljo, nacjo, hodj'e, hjer'e, German'jo, Franc'jo, Ital'jo, patr'jo edc.)

4) La kunmeto de «l'» kun «o» donis l' o = lo (itale-hispane), egalsignifan kun la malbela, senpatr'ja «ĝi», kiu ĉe renkontado kun «iĝ» kaŭzis veran kakofonjon.

5) Fine la enkonduko de «ed» en loko de la gorĝa «kaj», egale finiĝanta kiel la pluralo de-l' adjektivoj, faris ke la monotonjo de la lastaj, interrompita per «ed», nun multe malpli estas sentata, ed ke nun la plurala formo de-l' adjektivoj povas resti netuŝita, kun granda utilo por la libereco de vortametado.

Entute dank' al la kelkaj ŝanĝetoj, kiuj povas eĉ esti rigardataj kiel poezja libereco, nia lingvo sonas nun en la Liro multe pli bele, pli harmonje. Ĉiu leganto, kiu volas konvinkiĝi pri la vereco de lo dirita, bezonas nur ekprovi la legadon de la versaĵoj laŭ la malnova manjero ed li tuj eksentos la grandegan diferencon.

Pri la stilo de la Liro mi malfermas voĉodonadon de nia Ligo (Rigardu N-ro 1/37 de-l' Esperantisto), ed petas la Amikojn-Esperantistojn esprimi al mi ilian opinjon pri la diritaj reformoj, sendadi ilian «por» aŭ «kontra» sub mia sube donita adreso.

En espero, ke ĉiuj estimataj legantoj partoprenos en la voĉodonado, kies rezultato estos leĝodonanta por la stilo de nia centra organo, mi restas kun kora saluto internacja.

Ivanovo-Voznesensk.

(Rus'jo, Vladimira gubernjo.)

A. Grabowski.

Noto[redakti]

  1. En loko de «iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu» la sistemo de nia lingvo permesas anke skribi: «i', ki', ti', ĉi', neni'»; tiam nur la signo de proksimeco «-ĉi» bezonas aljan formon, ekz.: «sa» (ça france); sekve estus: tiu-ĉi = ti'-sa, (this, diese[r], angle-germane), tie-ĉi = tie-sa aŭ tute simple «sa».