La montanida kanto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


LA MONTANIDA KANTO
DE
UHLAND

I


Mi estas montanido.
Malsupren trafas vido,
Tagruĝo al mi venas,
Plej longe sin’ eltenas,
Mi estas montoknabo.

II


Jen fonto de l’ rivero,
Mi trinkas el la tero…
Tumulte ondo saltas,
Per brako mia haltas.
Mi estas montoknabo.

III


La monton mi reĝadas,
Ventego alblovadas,
Murmuras tra la loko,
Ĝin venkas mia voko,
Mi estas montoknabo.

IV


Malsupre tondras bruo,
Dum staras mi en bluo.
Al tondro mi ekkrias:
Ne trafu hejmon mian.
Mi estas montoknabo.

V


Se sonas la signaloj,
Por helpo vokas valoj,
Rapidas mi kun glavo,
Kantante por la savo;
Mi estas montoknabo.


El la germana lingvo tradukis
Hector Hodler.




La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Ludwig Uhland kaj de la tradukinto: Hector Hodler.