La mopso de lia onklo

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Indekso : La mopso de lia onklo
de Reginald Melville Chase


LA MOPSO DE

LIA ONKLO




Groteskaĵo Esperante Elpensita

de

R. M. CHASE




Kun Bildo Desegnita de

RACHAEL W. CHASE




1909

American Esperantist Company

Chicago





Copyright 1909, by American Esperantist Company





ANTAŬA NOTO

Mi kunmetis la ĉi sekvantan rakonton pleje pro la kredo, ke tiu, kiu lernis lingvon artefaritan, devus havi el ĝi legaĵon iome eksterordinaran. Pri kelkaj uzaĵoj ankoraŭ ne klasikaj la konservativulo rimarku, ke ili neniel kontraŭstaras la Fundamenton. Mi devas konfesi ke, por uzi ilin, mi ne genuflekse petis permeson de iu ajn delegacio aŭ komitato. La prepozicio “versaŭ,” esprimanta “en la direkton kondukantan al,” estas sugestita de diversaj esperantistoj de post la naskiĝo de nia lingvo.   — R. M. C.




La mopso de lia onklo.svg



LA MOPSO DE LIA ONKLO


Mi renkontis la homon en Nov-Jorka restoracio, kien unutage min enrapidigis la ekdoloroj de malsato. Li sidis manĝante bolitan ovon ĉe unu el la tabletoj. Pasis kaj repasadis jenen-tien kelnerinoj, portantaj al la manĝantaro diversajn specimenojn de nutraĵo, — aperantaj kaj malaperantaj tra la svinga pordo, kiu lasis eniri en la misterajn regionojn de kuirado.
Sidiĝinte samtable kun li, kaj doninte mian ordonon, mi estis senĝene ĉirkaŭrigardanta, kiam subite aŭdiĝis tra la malfermata svinga pordo laŭta siblo de la kuirata bifteko, kiun mi estis ordoninta. La homo kun la ovo lasis fali sian kulereton, li ekpaliĝis, kaj liaj okuloj elstariĝis el siaj ingoj. Li turnis sin versaŭ la dirita pordo, kaj rigardegis tra ĝi, kvazaŭ li atendis tie vidi ian fantomon aŭ monstron.
“Ĉu via ovo estas do malfreŝa, sinjoro?” mi simpatie demandis; ĉar mi havas bonan koron.
Li respondis nenion, sed fikse rigardadis la pordon; ĝis vidinte la kelnerinon alportantan mian biftekon, li sin returnis kun sopirego kaj diris,
“Ĉu vi vidis ion?”
Kaj tiam, pro la malplenkapa elrigardo sur mia vizaĝo, li klarigis sin per la vortoj, —
“Mi pensis, ke tio estas la mopso[1] de mia onklo.”
“Ĉielo!” mi krietis duonstariĝante. “Ĉu oni donas mopsojn por manĝi en tiu ĉi restoracio?” kaj mi dubeme rigardis mian senkulpan biftekon, atendantan enstomakiĝi.
“Mi vidas ke vi ne min komprenas,” respondis la homo kun dua sopirego, dum li reprenis sian kulereton kaj penseme enfosis en la ovon. “Mi deviĝos rakonti al vi mian historion.”
“Vi aspektas, kvazaŭ vi havus historion,” mi bonkore redonis. “Ekparolu.”
La homo ŝajnis esti tre mizera. Ion li evidente timis; fojpostfoje li ekĉesis manĝi, ĵetis furtivan rigardon super sia ŝultro, aŭ turnis flanken la okulojn, kvazaŭ iu krimulserĉisto persekutis lin. Sed sub la influo de mia simpatia apudesto lia nervozeco iome kvietiĝis; kaj englutinte la lastan ovpecon, li altiris sian kaftason kaj fiksinte sian rigardon en ĝian brunan profundon, komencis historiifi.
“Kiam mi estis ankoraŭ juna, senpeka knabo,” li ekrakontis, “miaj gepatroj mortis, kaj mi iris loĝadi en kampara regiono kun unu onklo mia. Tiu onklo estis avarulo; jes, avaregulo.”
(La leganto tie ĉi ekkomprenas, ke ni kunparolis en la kara lingvo; fakte estis tio, kio donis tiom da esprimeco al la doloraj vortoj de la homo, kaj ankaŭ malhelpis la ĉirkaŭsidantojn kompreni tian rakonton, kia alie igus ilin suprensalti du metrojn el siaj seĝoj.)
... Mi kreskis en viriĝon meze de neesprimebla senkomforteco. Ĉu vi vidas, sinjoro, ke mi estas maldika?”
“Mi ja rimarkis tion,” mi respondis, “sed mi supozis, ke ĝi devenis de malbona digestado.”
“Gi devenis,” li riproĉis, “de manko de nutraĵo dum mia malfeliĉa knabesto.”
“Tro domaĝe,” mi simpatiis, enbuŝigante grandan pecon de bifteko.
“Jes, ekzistis por mi neniu bifteko, neniu bolita ovo dum tiuj jaroj. Estis mia sorto malgaje labori ĉirkaŭ la mizera loĝejo de mia avarula parenco, portante akvon, hakante fajrlignon, hejtante la fornon, kaj foje lavante puraj la diversajn pladojn kaj potojn uzatajn de mia onklo en lia okupado.”
“Mi estis supozinta, ke la avaruloj kutime pasigas sian tempon kalkulante la monerojn,” mi surprize diris.
“Mia onklo,” li rediris kun pacienca suferemo, “havis du okupadojn; unue, li pruntedonis monon al bezonuloj je alta procento, tenante de ili hipotekojn; — estis el tio, ke li haviĝis ĉiom da sia riĉaĵo; due, lia maljuna cerbo enhavis la ideon, ke li estas lerta ĥemiisto, kaj iamaniere li ekkredis, leginte du-tri antikvajn librojn, ke ne estas neeble fari oron el aliaj metaloj, se oni sufiĉe longe laboros. La horojn, kiam li ne ĉirkaŭveturis la regionon kolektante siajn procentaĵojn, li pasigis en sia kelo, kie li estis konstruiginta brikan fornon kaj ceteran aparaton ĥemiistan; boligante aĵojn en potoj, elvokante odorojn el retortoj, enfosante per la nazo en la internojn de la antikvaj libroj, kaj ĉiam kredante, ke morgaŭ aŭ proksimsemajne li atingos la celatan bulon de artefarita oro. Ofte je iu aŭtuna vespero, kiam la malgaja vento ĉirkaŭblovis sekajn falintajn foliojn ĉirkaŭ la korto de la domo, kaj mi deviĝis porti iun sitelon da akvo de la pumpo al la maljunulo en la kelo, mi ne povis ne frosttremi kiam mi ekmalfermis la kelpordon, kaj vidis tie sube en la ruĝa lumo de la forno la kreiton starantan, rigardegantan la bolantajn ĥemiaĵojn, dum fajrradioj rebrilis de liaj grandaj okulvitroj, similigante lin al ia koboldo. Ĉu mi diris, ke mia onklo estis la plej malbelega homo, kiu iam vivis?”
“Oni neniam supozus, ke ĝi kuras en la familio, sinjoro,” mi ĝentile respondis.
“Jes, tio li estis; kaj la sola humoraĵo, kiun li iam faris, estis ke li unutempe aĉetis mopsan hundon, pro la sola kaŭzo, ke la besto estis pli malbelega ol li mem. Li diris tiam, ke li ŝatos havi kunulon en mizero; sed efektive, dum monatoj pasis, li fariĝis tiel ama al tiu kreaĵo, ke ĝi estis la sola individuo en la familio, al kiu li donadis sufiĉon por manĝi. Diabloj! kiel mi malamegis tiun mopson!” —
“Pardon, messieurs,” interrompis tie ĉi la voĉo de homo, kiu sidis ĉe apuda tableto; “serais-je indiscret si je vous demandais quelle est cette belle langue que vous parlez?”
“Gi estas la mondlingvo, Esperanto, sinjoro.” mi klarigis al li en nekorekta franca.
“Sed, mia Dio! kiel muzika, kiel sonora!” li daŭris france. “Ĵus tiam mi aŭdis vorton, kiun diris la alia sinjoro, kiu memorigis min je mia propra lingvo. Ĉarme, ĉarme!” kaj li returnis sin al sia manĝado kun plezura rideto.
— “Kiel mi promesis al mi,” diris mia homo, “ke je l’ unua favora okazo mi donos al ĝi piedbategon! Sed tiu okazo neniam alvenis; la avarulo ne unumomente lasis la mopson for el sia vido; kiam li veturis, la mopso veturis kun li; kiam li malsupreniris en la kelon, tion faris la mopso; kaj mi, alportante mian sitelon, ofte ekvidis la hndon tie sube rigardegantan lin kun la sama amego, kun kiu li regardegis la bolantan poton. Oni facile supozus, ke tio estas malgranda infero, kun ĝiaj diablego kaj diableto.
“Kaj la mopso malamegis min tute tiom, kiom mi ĝin: de post la tago, kiam ĝi eniris nian malgrandan rondon familian, ĝi sin konstituis la speciala amikego kaj gardanto de mia onklo; kiam ajn mi alproksimiris la maljunulon, ĝi elpuŝis raŭkan tuson, intencatan por bojo, kaj elmontris sian dentaron de inter la kruroj de sia mastro, farante grasan dancon de kolero. Tiam la onklo okaze faris plezuran ridaĉon, montris ankaŭ siajn tri-kvar dentojn kaj diris: “Bone estus zorgi vin, neveto mia; Princo estas danĝera hundo. Se iu iam atencus kontraŭ mia vivo, li certe min venĝus — ĉu ne, Prinĉjo? — For, nun, kaj alportu tiujn bastonojn de ligno.” Oni pensus, ke ambaŭ kunhavas interkomprenon por kiel eble plej grande min humiligi.
“Kiel mi pligrandiĝis versaŭ virgrandeco, tiel ankaŭ kreskadis mia malamo kontraŭ mia onklo kaj lia mopso. Lasinte ilin en la kelo vespere kaj suprenrampante al mia mizera lito, mia knaba cerbo cirkaŭturnadis time ĝojajn imagojn pri kiamaniere mi ŝatus ilin mortigi. Komence, tiuj estis nur komfortigaj revoj de neebleco; sed post tempo, kiam mi ekviriĝis, ili fariĝis seriozaj. Dum mi ĉiutage daŭrigis mian sklavecan laboregOn, pli kaj pli maldikiĝante, la mopso vivadis kiel iu efektiva princo. Ĉiam sufiĉego por manĝi, molaj litoj, zorgaj lavadoj, faris ĝin pli kaj pli grasa kaj malbela, ĝis laste, kiel neevitebla puno por ĝia luksa vivmaniero, ĝi perdis la sanecon, kaj ĝia grasegeco havigis al ĝi fortan atakon de la astmo.
“Tio estis la sola mankintaĵo por plene abomenigi al mi tiun beston. Ĉiame aŭdiĝis tra la domo la raŭka siblo de ĝiaj spiregoj, dum ĝi grase rampis ĉirkaŭ la ĉambroj post mia onklo. Neniu povus pentri al via imago, kiom min naŭzigis tiu astma spirado. Eĉ kiam la hundo forestis ĉirkaŭveturante kun sia majstro, mi iam ekpensis ke mi aŭdetas ĝiajn spirojn en la ĉambro, kaj eksaltis de mia seĝo kie mi sidis forfrotante la ĥemiaĵojn de iu morgaŭe reuzota plado. Kia ĝojo tamen estus la senonkla alveno de Princo! Ĉar tiam mi povus ĵetegi mian pladon kontraŭ ĝian malbenitan kapon. Sed ne; estis nur revo, estigita de miaj nervozaj malamsentoj.
“Tempo pasadis, kaj tiu astmoza mopso fariĝis al mi preskaŭ nesuferebla. Vi demandos, kial mi ne forlasis mian onklon kaj serĉis okupadon aliloke? Mi klarigos: mia multjara meditado pri mortigi la avarulon komencis kreski en difinitan planon. Mi estis eltrovinta la lokon en la kela muro, kie la maljunulo kaŝadis sian monon; kaj mi decidis je la unua favora okazo fini lin per tranĉilo, enterigi lin en la legoma ĝardeno, kaj foriri kun la mono.”
“Benu miajn butonojn!” mi interrompis en senspira surprizo. “Kaj vi faris ĝin?” ĉirkaŭrigardante maltrankvile la aliajn manĝantojn.
“Jes,” li malhele elparolis en malaltega voĉo. “Estis malluma, senluna, ventega nokto kiam la tempo, ha ha! venis. Ĉio estis preparita: estis en printempo, kaj mi ĵus tiun tagon denove fosis la ĝardenan bedon, en kiu li kreskigis siajn terpomojn. Mi fosis la bedon, dum li apudstaris donante ordonojn, kun la mopso, kies eterna siblado min frenezigis. Ha, li malmulte suspektis, kian grandan terpomon mi intencis planti tie je tiu nokto!”
“Ĉu ne estus pli saĝe ne paroli tiel laŭte?” mi maltrankvile sugestis. “Kiu scias, ĉu aliaj samlingvanoj ne ĉeestas?”
“Ne estas grave!” li ekscite rifuzis. “Mi rampis al mia ĉambraĉo tiun vesperon, plena je ĝojo pro la penso forigi tiun kruelan parencon, kaj formarŝi kun lia mono! Kaj la mopson — la mopson precipe mi estis ĝojonta mortigi! Ha, mi diris interne, ties astmaj spirbruoj ne plu kolerigas miajn tagojn! Tiu rigardaĉo, kiun ĝi ĵetis versaŭ mi kiam mi lasis la plenajn akvositelojn sur la kela planko apud mia onklo, — tiu speciale malestima tuso kiun ĝi sonigis kiam mi min turnis forironte, — tiuj estos ĝiaj lastaj vortoj sur la terglobo! Kaj en mia ĉambraĉo mi komencis plue akrigi la grandan viandotranĉilon, per kiu mi intencis tranĉi iliajn gorĝojn.”
“Ĉielo nin kompatu!” mi ektreme eksplodis. “Ĉu vi diras la veron?” — Eble, mi pensis, li ankoraŭ havas tiun viando-tranĉilon kaŝita en sia pantalon-krurumo.
“Jes,” li diris. “Cirkaŭ la dekdua horo mi aŭdis la maljunulon kaj la mopson iri al sia dormĉambro. La astma siblado de la besto resonadis tra la koridoroj, akompanante la krakadon de la ŝuoj de la avarulo. Post plua horduono, ĉio silentiĝis. Mi dekuŝigis miajn ŝuojn kaj paŝis zorge al la ĉambro.”
“Eŭh!” mi diris.
“Nu,” rakontis la homo, “mi trovis la hundon esti la sola malfacilaĵo. Mi intencis mortigi ĝin la unua; sed mi deviĝis forigi mian onklon, ĉar li ekvekiĝis. Tiam okazis longa batalo kun tiu mizeriga mopso; mi ne povis ĝin kapti, kaj dum ĝi grase dancis ĉirkaŭ la meblaro kaj montris la dentojn el sub seĝoj kaj ŝrankoj, siblante kaj siblegante kontraŭ mi, mi preskaŭ perdis mian racion. Sed mi ne perdis ĝin; mi estas ĝuste tiel cerbsana nun, sinjoro, kiel mi estis antaŭ tiu okazo; ne rigardu min tiel!”
“Mi ne rigardas vin,” mi timete respondis.
“ — Fine mi ĝin kaptis,” daŭris la homo, post unu-du suspektemaj spirblovoj. “Fine mi ĝin kaptis, kaj tranĉis ĝian gorĝon! Kia ĝojo estis tio, kiam tiu sibla spirado jam ne min turmentis!
“Mi portis la korpojn en la ĝardenon, kaj tie plantis ilin du metrojn sub la tersupraĵo. Tie restu! mi diris, debatante teraĵon de miaj manoj, kaj portante la fosilon en la ĉevalejon; nun al la mono! kaj mi iris en la domon kaj malsupren al la ŝranko, en kiu mi sciis ke la mono estas.
“Ĝojege mi malfermis la pordeton de la ŝranko, alte tenante mian kandelon, kaj fajfante gajan melodion. Sinjoro! Kion mi vidis tie?”
“Mi ne scias,” mi respondis.
“Mi vidis tiun mopson, kiun mi ĵus enterigis en la ĝardeno, okulfiksantan min per du lumozaj okuloj! Miaj genuoj sin frapegis reciproke; mi staris kun ia kandelo ŝanceliĝanta en mia senpova mano — ĝis kun spirego de rekuraĝiĝo mi ekkomprenis, ke tio estas nure bruna sako plena je moneroj, kaj ke la du okuloj estas du O’oj de la vorto MONO, pentrita sur ĝi en blanka koloraĵo. Mi prenegis la sakon en miajn malvarmajn fingrojn, kaj turniĝis por eliri el la kelo kaj forlasi la domon. Mi estis paŝinta ĝis la ŝtuparo, kiam iu ekventeto ekstingis mian kandelon. Tiumomente, mi aŭdis ĉirkaŭ miaj piedoj la siblan spiradon de astmoza hundo.
“Sinjoro, mi eligis unu blekegon, kaj supreniris tiun ŝtuparon po kilometro ĉiusekunde. La konsekvenco estis, ke mi atingis la eksteron de la domo tre baldaŭ, kaj staris en la korto tenegante la sakon, dum malvarma ŝvito sin fluigis laŭlonge de mia dorso. Nur post kelkminuta medito _mi pensis, ke eble tiun siblon faris la mortanta fajro en la brika forno. Tiam miaj timoj foriĝis; sed ne por ĉiom da pluaj sakoj, kiuj povis esti en tiu ŝranko, oni konsentigus min resubiri en la kelon, kie image la fantoma mopso staris, gardante la trezoron de sia mastro.
“Forta ekblovo de vento subite puŝis min versaŭ la korta pordo, kaj mi elmarŝis sur la vojon kaj komencis mian vojaĝon al la urbo, kie mi intencis vivadi kiel ĝentilhomo. La plezura sento de la peza sako, kaj de liberiĝo el la tiranio de mia onklo, igis min marŝi kun pli kaj pli fieraj kaj ĝojaj paŝegoj; kaj por defendo kontraŭ rabistoj kaj ceteraj tiaj malbonuloj mi havis la grandan viando-tranĉilon interne de mia pantalon-krurumo.”
Jam de kelkaj minutoj la ideo kresketis en mia animo, ke mia samtablano havas difekton en siaj kapaj aranĝaĵoj. Sed mi sukcese trankviligis mian deziron salti versaŭ la stratpordo, kaj surmetante plezuran vizaĝesprimon, mi demandis:
“Tre utila objekto estas viando-tranĉilo! Vi eble ankoraŭ portas tion, jes, ne?”
“Mi lasis ĝin hejme hodiaŭ,” li respondis, malaperigante sian nazon en sia kaftaso. Li tiam forŝovis la ujon, kaj rigardis malgaje la muron, kie pendis artiste desegnita avizo, “Ĉiuj specoj de pajo, kvin cendoj.”
“Ĉu vi do sukcesis havi feliĉan vivadon en la urbo?” mi sugestis.
“Ho jes, ho jes, dum kelka tempo,” li senĝoje respondis. “Mi aĉetis luksajn vestojn, mi enloĝis riĉan apartamenton, mi manĝadis grasigajn manĝaĵojn, kaj forgesis ĉion pri la kreitoj kuŝantaj en la terpoma bedo. Mi komencis okupi la situacion en la mondo ĝentila, al kiu miaj talentoj kaj beleco min rajtigis. Sed —”
Li maldaŭris, ĵetante denove tiun rigardon super la ŝultro.
“Kvankam mi vivadis kviete dum monatoj, mi estis trovonta ke la kreitoj en la bedo estas ne tiel forgesemaj, kiel mi; kaj ke, se ili faris nenion dum iom da tempo, estis nur por tio, ke ili zorge komplotis inter si, kiel plej bone ili povu ellabori sian venĝon. Post la necesa tempspaco, ili kompletigis la planon; tion mi estis baldaŭ ekscionta.
“Ununokte mi revenis domon de iu balo, kie mi estis ĉiuflanke admirita, kaj kie mi estis senzorge manĝinta grandan pecon de gustoza omar-salato. Plaĉa fajro terkarba brulis en la fajrujo de mia litĉambro; kaj kiam mi estis estinginta la lampon kaj enlitiĝinta, mi kuŝis plezure rigardante la ruĝan fajrlumon, komforte pensante pri miaj triumfoj tiuvesperaj. Mi ne povas diri, kiel longe mi kuŝadis; sed iom post iom mi konvinkiĝis, ke ne plezuron sed malkomforton mi efektive sentas. Inter dormo kaj maldormo mia cerbo baraktis eltrovi, kio kaŭzas tiun kreskadantan malkomforton; fine mi percevis, ke la kaŭzo estas mallaŭta, senĉesa sibletado farata de la karberoj en la fajrujo. Mirante kial tio devus min maltrankviligi, mi fariĝis pli kaj pli mizera; mi ne povis salti elliten kaj disbati la karberojn, ĉar mi duondormis, kaj plue mi nun klare vidis, ke tie estas neniu fajrujo, sed malgranda brika forno, kiu iamaniere anstataŭis la fajrujon, kaj el kies pordo la ruĝa lumo brilas. Malsprite mi miris, kiavoje tio alvenis tien. La neniam ĉesinta siblado daŭris, sed mi rimarkis, ke ĝi estas pli laŭta. Ĝi ankaŭ subite estas ritma; ĝis estas ia raŭka spirado. Kio okazis je miaj ŝuoj? Ili malrapide moviĝas super la planko, simile al ia giganta limako. Ne! tio ne estas ŝuoj; estas el ĝi, ke la sibletado venas — Ha! ĝi estas la mopso de mia onklo! Ĝia formo estas nigre siluetigita kontraŭ la fajra brilo, dum ĝi rigardas flanken en la ombrojn, al kie staras seĝo, sur kiun mi pendigis miajn vestojn. Kun kreskanta timo mi vidas, ke la vestoj kaj seĝo iel aliformiĝis, ke ili nun aspektas simile al maljuna, kurbdorsa homo, kies grandaj okulvitroj brilerifas kontraŭ la lumo de la forno. Kie mi estas? mi ĉirkaŭrigardas malpurajn ŝtonajn murojn; mia lito estas foriĝinta, — mi kuŝas sur tero, vestita en miaj antaŭaj ĉifonoj. La siblanta besto apud la forno turnas sian kapon, ĝi vidas min, ĝi komencas grase rampi versaŭ mia kuŝejo, montrante siajn dentojn, — kaj mi saltis vekiĝen!
“Nun ĉiu memoraĵo pri la nokta mortigo, kiun mi estis kredinta ke mi elforgesis, sin reverŝis sur mian animon. Mi sidis sur la litrando fikse rigardante mian ĉambran muron, kie ŝance sur breto sidis porcelana hundo, kiu regardis min kun malvarma senmoveco. “Hontu!” mi fine diris al mi, paŝante kelkajn paŝojn ĉirkaŭ la ĉambro. “Tiuj estas subterigitaj, neniam malkovriĝonte; ĉiom da la omar-salatoj en la mondo ne povus ilin elvenigi.” Mi dismetis la siblintajn karbpecojn, resaltis en liton kaj ekdormis.
“Mi sonĝis esti revizitanta la domon de mia onklo; estis bela varmeta oktobra tago, kaj en miaj komfortaj vestoj, kun moneroj tintantaj en mia poŝo, mi promenis laŭ la vojo kondukanta preter la mizera loĝejo. En mia sonĝo la deziro kaptis min eniri en la korton kaj piedpremegi la teron de la terpoma bedo, por esprimi mian malestimon kaj ankaŭe certiĝi, ke la subterigitoj ne penas elrampi. Mi enrigardis super la kortmuro, kaj vidis, ke la loko estas malplena kaj dezerta — vitraĵo rompita en la fenestroj, pordoj svingantaj krake sur siaj rustozaj ĉarniroj, brikoj defalintaj de la kamentubo, malbonherboj kreskegintaj trae de la korto. Mi eniris. Tuj kiam mi estis en la korto, la aero ŝajnis ŝargita je ia mistera teruro, — la varma brilo de l’ aŭtuna suno fariĝis pli ruĝa, ĝis ĝi estis sanga helo kiu donis aspekton novaĉan al ĉio, kion mi rigardis. Mi sentis iel esti en ia danĝero; esti tre sola. Tiam subite la longe pasinta timego de infanaj horursonĝoj sin ĵetis sur min; ĉio estis silenta, kiel la morto, krom sole unu sono kiu sonadiS pli kaj pli laŭte en miaj oreloj, — sono, kiu komence ŝajnis esti la kurado de mia propra sango, tiam funebra vento kiu raŭŝis tra arbaj branĉoj, tiam la astma spirado de multego de mopsaj hundoj ie proksimaj al mi. Io antaŭen tiregis miajn paŝojn ĉirkaŭ la domo ĝis la ĝardeno, kaj tie en la sangeca lumo mi vidis — aŭskultu! du malrektajn, ĝibajn arbojn, kreskintajn el la terpoma bedo. Anstataŭ havi foliaĵon, ili estis kovritaj je ia frukto; mi rigardis la frukton, kaj vidis, ke unu arbo portas onkletojn, la alia mopsetojn. La nigraj branĉoj de la du naŭzigaj kreskaĵoj svingadis malrapide en la ruĝa aero, kaj ĉiu onkleta vizaĝo rigardis min tra grandaj okulvitroj, montrante tri-kvar dentojn en ridaĉo malama, dum ĉiu mopseto astme spiregis kontraŭ mi. Mi staris nun sub la arboj, kaj suprenrigardante mi rimarkis, ke sur unu tre alta branĉo de la mopsa arbo, rekte super mi, pendas pli ol ordinare grasa frukto; fakte ke ĝi estas matura, kaj baldaŭege defalonta. Kun tiu mizera senpoveco, kiu karakterizas la horursonĝojn, mi baraktis movi miajn piedojn for de la tero, al kiu ili estis gluitaj; sed vane. Tiu matura mopso furioze ŝancelis sin, kaj ĝuste kiam la tuta onkletaro sur l’ alia arbo voĉifis surdigan ekridegon, ĝi falis! Mi saltis por ĝin eviti, kaj min trovis sur la planko de mia ĉambro kun kruro rompita.
“Dum la tedaj semajnoj da febro kiam mia krurosto malrapide reunupeciĝis, mi estis kontinue turmentata de sonĝoj, similaj al tiuj, ki’n mi ĵus rakontis al vi; ĉiu estis pri mopsaj hundoj, kiuj persekutis min je ĉia maniero, kian vi povus imagi. Ĉiu sonĝo komenciĝis kun la aŭdiĝo de tiu spira sono, kaj finiĝis kun la mopso venanta versaŭ mi — marŝe, fale, rampe, aŭ fluge — kun la evidenta intenco fiksi siajn dentojn en mian kolon. Vere estas, ke ĉiufoje mi sukcesis eviti ĝin per ia lerta maniero, je kiu mi vekiĝis; sed la persisteco de la besto post iom da tempo min kredigis, ke tiuj ĉi aperoj havas ian signifon. Mi memoris tre forte nun unu pasintan tagon, kiam mia onklo diris ridaĉe, ke se oni iam perforte mortigus lin, Princo certe lin venĝus. “Ĉu ci ne min venĝus, hundeto? li estis dirinta, kaj ĝuste je tiu momento la besto astme tornis (tio estis ofta ago ĝia) kaj en la ago faris mallevon de la kapo, kvazaŭ ĝi signus jeson. Al mi nun pripensanta tiun okazon, la ideo subite fariĝis eksterordinare klara, ke eble tiu venĝado nun komenciĝas. Pluaj okazaĵoj estis certigontaj min, ke tiu estas la fakto; ke tiun manieron de punado aranĝis interkonsente la du malaperintoj en la terpoma bedo.
“Estis la unua tago, je kiu mia kruro estis sufiĉe resaniĝinta, por ke mi povu fari sur lambastonoj promeneton tre zorgegan ĉirkaŭ la domo. Pasante tra unu koridoro mi aŭdis ian siblan sonon venantan el la kuirejo, kaj paŝetis malrapide tien por ordoni, ke oni ĉesigu tiun sonon. Troviĝis tie maljuna virino, frotlavanta la kuirejan plankon. Kun surprizo kaj malplezuro mi percevis, ke ŝi frotas la plankon per mopsa hundo. La besto faradis siblajn spiregojn de malĝuo.
“Kial je la diablo, virino, vi ne uzas broson?” mi kriis kolere.
“La maljunulino sin ĉirkaŭturnis por rigardi min, malfermbuŝa pro astono, kaj ĉesis froti. Tuj la objekto en ŝia mano fariĝis frotlava broso.
“ ‘Mi konjektas ke vi estas iomete febroza ankoraŭ, via moŝto,’ ŝi lakone diris, post mallonga rigardego je mia vizaĝo. ‘Plej bone estus reiri liton,’ kaj kun energiaj muskoloj ŝi rekomencis frotegi la plankon, farante laŭtajn siblojn; kiam senhezite la broso remopsiĝis. Kun ĝemo de malespero, mi paŝetis for.
“Mi reeniris mian litĉambron, kaj komencis pensi. Mi estis supozinta, ke, kiam mia saneco reboniĝos, mi povos forgesi mopsemajn pensojn; sed ŝajne mia korpa sano ne estis forigonta ilin el mia kapo, kie ili engluiĝis. ‘Hontu!’ mi min riproĉis, moviĝante versaŭ la fenestro; ‘via febro estas lasinta vian cerbon tro malforta kaj imagema.’ Je tiu momento, dum mi elrigardis el la fenestro la straton antaŭ la domo, mi vidis en la malproksimo venantan laŭlonge de la strato iun bestegon de la plej rimarkiga aspekto. Je l’ unua ekvido, ĝi ŝajnus esti hipopotamo; sed rapidege pliproksimiĝante ĝi pruviĝis fakte esti mopsa hundo de hipopotama grandeco, laŭte spireganta, dum ĝi glitis antaŭen sur siaj mallongaj kruretoj, kaj portanta sur la dorso du virojn, kiuj trankvile ĉirkaŭrigardis. La hipopotamopso venis ĝis mia domo; ĝi turnis sian nigran vizaĝon versaŭ mia fenestro kaj montris dentegaron, kun laŭtaj sibloj; ĉu ĝi intencas eniri? miaj dentoj klakis pro teruro; sed kiam la kreito haltis, ĝi estis aŭtomobilo. La du viroj malsupreniris el ĝi; ili estis du konatoj miaj, ki’ estis vizitontaj min por sciiĝi pri mia saneco.
“Ili ne restis tre longan tempon; eble estis io en la pala elrigardo de mia vizaĝo, kio nekomfortigis ilin; kaj de la fenestro mia poste povis ilin vidi dum ili resupreniris en la veturilon, dirantaj iujn rimarkojn inter si, kiuj necesigis multan levetadon de la ŝultroj. Tro bone mi antaŭvidis kio okazos, kiam la aŭtomobilo ekmoviĝos; tamen mi ne povis min fortiri de mia rigardejo, ĝis je l’ unua raŭka eksplodo de ĝiaj cilindroj, la mopso estis tie, astme spireganta, dum ĝi formarŝis laŭ la vojo, malestime rigardante min super sia ŝultro.
“Mi residiĝis malproksime de la fenestro, viŝante ŝviterojn de mia frunto. Kio okazis? Kion signifas ĉio ĉi? Ĉu tiu kozo estas destinita sekvi min el miaj sonĝoj en la horojn maldormajn? Mi pensis denove pri la mopsiĝema broso en la kuirejo. Sen tute konscii kion mi faras, mi prenis de la tablo malgrandan libron kaj medite ĝin frotis sur la brako de mia seĝo. La frotado faris soneton surprize similan al raŭka spirado, kaj pro tio atentigite, mi rigardis mian manon kaj rimarkis, ke mi tenas en ĝi platan, oblongan mopsidon. Naŭze mi ĝin forĵetegis; kaj ĝi rulis malgracie sub la liton, kie ĝi kuŝis libro........
“Nu, mi ne pridiros al vi, sinjoro, la pluajn tiajn okazaĵojn dum la sekvantaj semajnoj: kiel la lamp-bolilo, en kiu mi iris boligi mian vesperan teon, fariĝis mopso tuj kiam la akvo ekboletis, — kiel la raŭŝantaj arbaj branĉoj, ki’ brosis la eksteron de mia fenestro, igis min vidi amaseton de mopsoj penantaj enrampi en la fenestron, — kiel elirinte por suna promenado mi renkontis kelkajn anserojn kiuj siblis malamike kaj estiĝis dukruraj mopsoj kun tre longaj koloj; — sufiĉe estas diri, ke malmulte da tiaj aferoj plene konvinkis min, ke estas nur unu ebla klarigo de ili.”
“Vi vidis, kompreneble,” mi interĵetis, “ke vi havas iluzion rilate siblajn sonojn, kiu devus esti kuracata.”
“Tute ne, tute ne,” li kompateme respondis. “La ordinara persono tre facile tion supozus; sed mi estas individuo kun neordinare logika cerbo. Per ĉeno de rezonado, kiun mi ne povus bone klarigi al vi, sed kiu estas tute klarega al mi mem, mi ĝisvenis la veran kaŭzon. La onklo kaj la mopso en la terpoma bedo post zorga interkonsulto kundecidis, ke la mepso plenumu lertan revenĝon kontraŭ mia mortigo de ili. Tiu revenĝo estas ke la mopso sekvu min ĉiam kaj ĉien, maskante sin sub formoj de diversaj objektoj, kaj aperigante sian propran formon nur tiam, kiam ĝi decidu denove turmenti min per tiu astma spirado; kaj ĉiame rememorigante min ke la tempo venas, kiam ĝi fiksos siajn dentojn en mian kolon. Ĉiuj siblaj sonoj aŭdataj de mi, el kiu ajn origino ili al la ordinarula okulo ŝajnas veni, venas fakte de tiu mopso de mia onklo.”
La malgajulo parolis tiujn ĉi surprizigajn vortojn kun la fiereta mieno de iu, kiu sukcese tralaboris ian problemon algebran. Mia cerbo baraktis ekkompreni lian vidpunkton.
“Jes,” li finis, renversante sian kaftason por zorge trinketi la lastajn nevarmajn gutojn. “De tiu tago ĝis la nuna momento, miaj travivaĵoj tion pruvis al mi. Tiu mopso neniam min lasis, nek lasos ĝis ĝi estos min fine mortiginta; dekfoje ĉiutage ĝia spirado min naŭzigas kaj terurizas; ĝi estas post mi kien ajn mi vagu, atendante la momenton por sin aperigi tra la kurteno de nevidebleco; ĝi sekvas min sur la strato, en domojn; ĝi estas tie ĉi nun.”
“Ho, sensencaĵo,” mi nekomforte kontraŭdiris, rigardetante sub la tablon.
“Ne ĝeniĝu — vi ne povas ĝin vidi,” li diris sopirege; “mi mem ne scias, en kiu parto de la ĉambro ĝi nunmomente estas; sed tiam, kiam via bifteko siblis en la kuirejo, mi sciis bone, ke mia malamiko estas tie, preta elsalti kontraŭ min, fiksonte siajn dentojn en mian kolon. Je iu ajn renkonto ĝi povos atingi min; mi ne ĉiam povos forkuri de ĝi. Kiu antaŭvidas la tempon kaj la manieron, je kiu ĝi intencas min pereigi? Eble estos morgaŭ: mi ne scias. Vere, kelkfoje mi preskaŭ komencas voli, ke mi estu ne mortiginta mian onklon kaj lian mopson. Ĉu vi sentus tiel, sinjoro, en mia situacio?”
Li ĉesis, kaj per sia kulereto mediteme pikfrapis la ovŝelon longtempe malplenan. La restoracio estis malluma, dezerta; ĉirkaŭ ni estis atmosfero de soleco kaj mistero, popolita, al mia ekscitita cerbo, je vagantaj fantomoj de mopsaj hundoj, rigardantaj nin de ĉie. Unu kelnerino sola restis en la manĝejo, aran ĝanta la forlasitajn tablojn. Tiu nun alproksimiĝis kaj malfermis fenestron apud ni. Malvarma aerblovo tuŝis mian nukon, kaj mi komencis terni.
La vizaĝo de la rakontinto morte blankiĝis; dum unu sekundo li okulfiksis min kun esprimo de nehoma horurego, kaj tiam li ekkriis, “Vi estas la mopso de mia onklo!” kaj flugis al la stratpordo renversante tablojn kaj seĝojn. Unu blekego, unu malapera flirtego de brakoj kaj kruroj, kaj li estis for.
“Kompatindulo!” diris lakone la kasistino, kiu estis rigardinta tiun sensacian deiron. “Ĉu li rakontis al vi tiun historion lian? Ni konas lin; li foje manĝas tie ĉi. Radojn en la kapo, li havas. Tute sendanĝera, tamen. Dankas vin, sinjoro. Bontagon, sinjoro.”
Kaj ĉu mi iam aŭdis plu da li?
Jes — tio estas kial mi decidis elskribi tiun ĉi rakonton. Lastsemajne en mia tagĵurnalo mi rimarkis la jenan paragrafon: —

“Inter la kelkaj mortoj, kiuj okazis en tiu-ĉi urbo dum la hieraŭa ventega tempesto, neniu estis pli stranga ol tiu de unu kvieta sinjoro, kies korpo troviĝis sur la planko de lia apartamento lastan vesperon. El la cirkonstancoj ŝajnas ke la sinjoro, kiu ial havis fortan malŝaton al ĉiaj sonoj fajfecaj, estis peninta ĉesigi la venton enblovi tra malgranda truo en la kadro de sia ĉambra fenestro. Li evidente celis meti kontraŭ la truon la unuan objekton, kiun li pripensis, kiu ŝancis esti peza valizo. La fenestro estis tre alta en la muro, kaj oni opinias ke la valizo, ĝuste kiam ĝi metiĝis sur la fenestran sojlon, defalis sur la levinton kaj sternis lin sur la planko. La stranga parto de la afero estas, ke iamaniere la valizo ŝancis fali renversite, kaj ĝia braza seruro frapis la malfeliĉulon rekte sur la gorĝon, farante danĝeran vundon tute tian, kian farus la dentoj de iu besto. Kelko da sango rimarkiĝis sur la seruro kaj konvinkis la lin trovintojn pri kio okazis. La vundo sola ne sufiĉus mortigi la sinjoron; la kuracistoj kunopiniis, ke la morton kauzis efektive malforto de la koro. Iu scivolemulo poste provis remeti la valizon sur la fenestron, por certe trovi, ĉu ĝi tie restos. La vento tiutempe ankoraŭ fortege blovis, kaj kiam la valizo estis metita tuŝe la truon, la barita aerblovo unue faris plej eksterordinare laŭtan siblon dum kelkaj sekundoj: tiam la valizo malekvilibriĝis, kaj denove peze falis sur la plankon, ĉe la ĝusta loko kie antaŭe kuŝis la mortinto.”

“Do la mopso atingis lin, malgraŭ ĉio,” mi penseme rimarkis, faldante mian ĵurnalon.
“Kion ajn, kara mia, vi pridiras?” demandis mia edzino de trans la tablo.
“Mi nure revis, kores amo,” mi evite respondis, leviĝante kaj ŝin kisante, antaŭ ol foriri al mia oficejo. Mia edzino ne ŝatas fantomajn rakontojn, kaj tiun ĉi aventuron mi neniam al ŝi malkaŝos; sed ofte mi trapensas la tutan aferon, kaj tre volus ke mi povu certe ekscii, ĉu tiu renkontito mia iam fakte mortigis sian onklon, aŭ eĉ ĉu li iam havis iun onklon, aŭ la onklo iun mopson.

Piednotoj[redakti]

  1. Angle, pug. Speco de tre grasema kaj malloga hundo.