La nigraj pensoj

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
La amo de l' patrolando Indekso : La nigraj pensoj (1912)
de Eska
Eble iam...
Aperis en Unuaj agordoj.



Dum horoj malĝojaj senfine
La nigraj min pensoj turmentas,
                Obstine --
Min ĉiam tentas...

La vivo ja estas sencela...
La revo? l' espero? -- ĝoj' vana!
                Kruela
La pens' satana.

Ho, nigraj pensoj, for de mi malnoblaj!
                Vi vane tentas min,
Ĉar koro mia per fortoj duoblaj
                Kontraŭbatalas vin.