La nikso

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : La nikso
de Harald Kidde
Tradukita de H. Wiehe
El: Esperanto-Bladet: Helpa Lingvo, n-ro 6-7, 1-a jaro, junio-julio 1907.

(Tradukita el: Aeraj kasteloj" de la dana lingvo) de: H. Wiehe.

La fjordo elkurbiĝis brilblanka inter la mallumaĵo de la arbarriĉaj bordoj. La luma nokto blindetiga pendis super ĝia spegula strio kaj super la arbaroj kiuj ĝin ĉirkaŭprenadis kiel girlandoj el nigraj rozoj. Ekstere sur la pinto de la plej ekstera terlango sola betulo mallevis, solene, kiel palmo, sian kapon kontraŭ la fosforlumanta brilo de la maro.

La nokto spiradis mallaŭte kaj malvarmete kiel sur nekonata, senloĝantara globo, nur laŭlonge de la grandaj, bordaj ŝtonoj la ondfrapoj blovbabiletis en dormo.

Jen krio ekleviĝis de la fjordo, krio, akrasona pro la plej sovaĝa sopirego, kaj ĝi malleviĝis kaj mortis kun akra doloro. El la bordoj la dormanta eĥo de la arbaroj respondis.

Kaj kiam la krio eksilentis, kordoj eksonoris kaj voĉo eksonis. Meze de la aŭskultanta silento, streĉitaj kordoj sonoradis kaj voĉo kantis, gargarante kaj ploregante. La kanto daŭradis.

Supre en la arbaro krakis, arbetaro kraketis kaj branĉoj rompiĝis. Ŝtono eksaltetis el la mallumo malsupren sur la bordon.

Tiam la arbetoj disiĝis kaj viro elvenis sur la blankan sablaĵon. Alta kaj nigre-vestita li tie staris en sia longa pastra robo kun la falda kolumo supre ĉirkaŭ la oreloj, ŝirmanta per la mano kontraŭ la blindigo de la ĉielo.

Ekstere sur suprenstaranta ŝtono la nikso sidis.

La pastro ekvidis gracian, blankan dorson, kapon pezan pro la brileganta kristala krono kaj pro la verdnigra fuka hararego, klinitan kontraŭ la krado de la harpo, brakvasta; en kies arĝento palaj manoj ludis.

La ludado laŭte kaj klare sonoradis. -

La pastro malsupreniris ĝis la rando de l'ondoj; sur kiun la akvo sin verŝadis kiel silko, faldis la manojn ĉirkaŭ la buŝon kaj kriis : „Ho nikso ! Nikso !"

La kordludado rompe silentiĝis - kapo sin turnis tie ekstere, pala vizaĝo ekvidis kontraŭ la bordo - tiam la ŝtono tie staris sena en la fjordo. Sed la ondoj ektremis kaj rapidis per longaj postondadoj sur la piedojn de la pastro. Li staris antaŭenklinita kun la fingrogenuaj premataj kontraŭ la fuko sur ŝtono, ĝis li vidis vizaĝon sub la akvo; ĝi leviĝis kun akvoplena hararo kaj briletanta krono. La nikso balanciĝis sur sia harpo kun la mallumetaj okuloj de la abismo suĉante fiksitaj al la pastro. La kordoj sonoretis en la ondmovado.

„Nikso!" la pastro sin rektigis, li spiris rapide kaj malfacile, „mi venas por paroli kun vi — mi aŭdas vin kriantan ĉiu-vespere, kiam mi sidas tie supre en mia domo kaj maldormas apud la sankta Skribo, aŭdas vin kriantan kaj plorantan. Nikso; mi scias, kial vi ploras."

La nikso sin ne movis, nur videgis.

"V ploras, ĉar vi foje mortos, ĉar vi ne povos esti feliĉega, kaj ricevi parton de la eterneco de la homoj,"

La harpo ploregis en la ondoj.

La pastro etendis sian tremantan manon, liaj okuloj ensuĉiĝis en la mallumajn tie malsupre super la akvo.

„Nikso mi volas donaci al vi mian eternecon, donu al mi vian morton."

La akvo verŝiĝis supren sur la pastron, la nikso estis sin levinta sur la harpo - blovparolis kiel la petega ploro de l' ondoj apud la bordoj de la tero:

„Homo, ne trompu min."

Kaj meze de l' abismo minacis, sovaĝe kiel la maro en sia potenco:

"Homo, ne trompu min."

La pastro skuis sian kapon, liaj okuloj ne cedis de tiuj de la nikso.

„Kial do mi trompus vin?"

„Homu, kial vi ĉi-tion faras?"

"Kial", la manojn li kunpremis, „Nikso, se vi scius, kio estas la eterneco — vi ne dubus."

"Kio do estas la eterneco?"

„Kio estas la eterneco ? Tiam do a ŭ d u, kio estas la eterneco, vi malsaĝulo!"

Li supren etendis la brakojn, kaj sensente la vortoj flugis de la tremantaj lipoj:

Ĝi estas vivo sen morto, ĝi estas maldormado sen dormo — lumo eterne sekvas lumon, kaj la nokto de la tempo neniam venos, ĝia vojo sin etendas sen celo kaj sen fino, eterne sin naskanta denove, eterne sin ŝovanta en cirklon! Mil jarojn antaŭ ol mi malfermis miajn okulojn, vi vivis la vivon, kaj mil jarojn post kiam mi ilin fermos, vi vivos la vivon, sed kion tio signifas kompare je l' eterneco? Kompare je tio, kio al mi estos preparota; kiam miaj okuloj deviĝos sin remalfermi? La tero foje pereos, kaj ĉio finiĝos, ankaŭ via vivo, sed kiam finiĝos la bruo en la eterneco? Nikso, nikso, donu al mi vian morton; mi donos al vi mian eternecon."

La pastro eksilentis senspire, la nikso rigardadis lin, ĝis subite ĉiuj kordoj ekrompiĝis en krio, la buŝo sin malfermis, la vizaĝo malaperis, la ondoj sin ĵetis sur la teron.

„Nikso! estas ne kiel mi diris; Nikso! Revenu!"

La pastro kuris kun elstreĉitaj brakoj tra la akvo, kiu ekprenis lian mantelon kaj sin turnegis al li ĉirkaŭ la talion.

„Nikso! prenu mian eternecon! Nikso! prenu mian eternecon!"

Sed nur la eĥo respondis malproksime el la fjordo.

„Eterneco! Eterneco!"