La nokto...

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Demando Indekso : [[Unuaj agordoj]]
de Wiktor Elski
La nokto...
Ne plendu la koro...

La nokto...


La nokto...
Ĉielo plenstela,
La luno arĝenta rondiras
Mistera kaj ĉarma la nokto...
En nigro sencela
Mi iras.

Kvieto
Senlima... la vojo
Arĝenta lumstrias. Nokthoro.
En la malproksimo lumeto
Ekbrilis... Malĝojo
En koro.