La nova estraro de TEJO strebas al travideblo
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | La nova estraro de TEJO strebas al travideblo |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 16-a de septembro 2020 |
Permesilo: | ![]() |
La nova estraro de TEJO, kiu ĵus ekoficis, dum la semajnfino havis sian unuan ĉeestan kunsidon en Roterdamo. La estraro promesas strebi al malfermeco kaj respondis al demandoj en reta elsendo – sed ankoraŭ ne scias diri, kiom da membroj havas TEJO.
Ses el naŭ membroj de la nova estraro de TEJO povis veni al la unua ĉeesta kunsido, kiu okazis en Roterdamo de la 11-a ĝis la 14-a de septembro. Pro praktikaj kialoj la kunsido okazis ĉefe en loĝejo aparte luita por la celo, sed kun vizito al la Centra Oficejo en lundo.
Dum la unua kunsido la estraro decidis pri la divido de la taskoj kaj diskutis pri la planoj por la venonta jaro. La estraro intencas fari novan provon kontakti ĉiujn landajn kaj fakajn sekciojn por kompreni, kiuj el ili efektive aktivas kaj kiom da membroj ili havas.
Ĝuste la demando pri la membrokvanto de TEJO leviĝis dum la rekte elsendita “malferma horo”, kiun la estraro aranĝis en dimanĉo. La malferma horo estas nova iniciato de la estraro, kiu laŭ la nova prezidanto Charlotte Scherping Larsson strebas al travideblo.
Interesiĝantoj povis anticipe sendi demandojn al la estraro, aŭ demandi rekte dum la elsendo. La elsendon eblis spekti nur rekte, sed la demandoj kaj respondoj poste aperis en teksta formo en la komitata diskutejo.
Jam dum kunsido en julio, la komitato de TEJO diskutis la troigitan membronombron raportitan al EU-instancoj, kaj decidis, ke la asocio estonte ĉiam donu “la saman proksimuman informon pri la membronombroj”. Pri tio temis du el la anticipe senditaj demandoj.
Laŭ Charlotte Scherping Larsson jam komenciĝis la laboro por eltrovi la “proksimuman informon”:
– Jes, ni komencis tiun laboron, kaj esperas ke ni ene de nia mandato povos publikigi membronombron, kiu enhavos kaj aligitajn kaj asociajn membrojn.
Alia demandanto scivolis, ĉu ne estus pli honeste doni ekzaktan ciferon ol “proksimuman informon”. Respondis estrarano Klára Ertl:
– Ni donos la plej ekzaktan nombron, kiu eblos. Ni esperas ke tio eblos ene de nia mandato.
La mandatperiodo de la estraro estas unu jaro. Inter la taskoj, kiujn starigis al si la nova estraro, troviĝas aktivigo de landa agado.
Lige kun tio, la respondeca estrarano Robert Nielsen entreprenos novan provon ricevi respondojn de ĉiuj landaj kaj fakaj sekcioj pri ilia agado kaj membraro. Tiuj informoj poste estos uzataj ankaŭ por taksi la kvanton de aligitaj kaj asociaj membroj de TEJO, pri kiu nun regas necerteco.
La nova estraro jam fine de aŭgusto havis retan kunsidon, formale por transpreni la taskojn de la eliranta teamo. Tamen partoprenis nur du el la elirantaj estraranoj. La protokolo de la kunsido estis publikigita en la komitata diskutejo de TEJO, kion komitatano Albert Garrido opiniis laŭdinda:
– Mi opinias tion nova, ĉar la estraro tradicie ne publikigas la protokolojn de siaj kunsidoj eĉ al la komitato. En la estonteco, estus preferinde se la estraro publikigos minimume resumojn de la protokoloj de siaj kunsidoj, se pro iu privateca kialo ne eblas publikigi la tuton, por ke la komitato almenaŭ havu ideon pri la internaj aferoj en la estraro kaj povu helpi kaj interveni se necese.
Ankaŭ la protokolo de la ĵusa, ĉeesta kunsido laŭ informoj de la estraro baldaŭ estos publikigita en la komitata diskutejo.
En 2016 UEA decidis investi en aĉeto de domo por volontuloj, kaj eĉ aranĝis apartan monkolekton por tiu celo. Libera Folio petis la estraron de TEJO rakonti, kiom da volontuloj fakte loĝas en la domo, kiom TEJO pagas al UEA pro la loĝado, kaj ĉu estas aliaj luantoj.
Dum la malferma horo respondis la kasisto de TEJO, Mung Bui (Feliĉa):
– Nun 3 volontuloj loĝas en Voldom, neniu loĝas aliloke. Ĝis augŭsto 2019 ni luis TEJO-apartamenton, unu volontulo, Mia, loĝis tie, kaj la ne uzatajn ĉambrojn aliaj reluis.
La TEJO-apartamento estas loĝejo en alia domo, sen rilato al UEA, kiun TEJO luis dum kelkaj jaroj. Laŭ la ekonomia raporto, TEJO en 2019 pagis proksimume 14 100 eŭrojn por la loĝado de la volontuloj, sed nur parto de tiu sumo iris al UEA, klarigas Mung Bui:
– Ni pagas al UEA ĉirkaŭ 10 000 eŭrojn por Voldom jare, 850 eŭrojn monate. Antaŭ pluraj jaroj, la tera etaĝo estis neuzata ĉambro uzata kiel stokejo, do ĝi neniam estis uzata por volontuloj. Nuntempe, en tera etaĝo troviĝas frizejo, kiu daŭre funkcias.
La luigo de la teretaĝo do supozeble donas al UEA aldonan enspezon. Laŭ la bilanco de UEA tiu sumo tamen devas esti malgranda, ĉar la tuta luenspezo en 2019 estis ĉirkaŭ 13 000 eŭroj.