La nova jaro 1904

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : La nova jaro 1904 (1904)
de Clarence Bicknell
El The Esperantist, Vol. 1, N-ro. 4, pĝ. 54.

 Ĉu la Jar’ Nova povus esti
Sen kruco aŭ doloro?
Sen tim’ pro ia perd’ malĝoja
En tre proksima horo?
Ĉu estos ĝi de brila lumo
Sen unu ombr’ malbona?
Ĉu estos kampoj floroplenaj,
Kaj ĉiu flor’ fruktdona?
Sen dornoj estu la rozujoj
Sed rozoj plimultiĝu!
Pli bona ol komenco sia
La Nova Jar’ finiĝu!
Almenaŭ ĝi deviĝos porti
Progreson al la tero,
Ĉar DI’ al ni vidaĵojn novajn
Donacos de la Vero.