La plibonigado

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : La plibonigado
de Stanislav Schulhof
El la poemaro Kion la vivo alportis (1911)


Ne povinte lastan nokton

eĉ nur unu horon dormi,

mi pripensis, ĉu mi povus

nian lingvon trareformi.


Anstataŭi la finiĝojn

kaj aldoni novan kazon

kaj starigi nian lingvon

tute sur logikan bazon.


Speciale la finiĝojn

aĵo, umo, emo, igo,

oni devus jam forĵeti,

por la lingva plibonigo.


Kiam mi pri lingvo pensis

kaj pri ĝia fundamento,

jen naskiĝis la ideo

pri problema homa gento.


Nia gento estas vere

fuŝfarita ĉe la fondo,

kaj li, kiu ĝin bonigus,

estus fama en la mondo.


Mi proponos tuj mi pensis,

ŝanĝi tiun homan staton

kaj por tiu celo krei

ian homan komitaton.


Kaj ĉi tiu komitato

devus trovi fundamenton

kaj laŭ ĝi ni plibonigus

la fuŝitan homan genton.


Sed se tiu komitato

tre prokrastus la decidon,

mi mem kreos novan homon,

reformitan homan - idon.