La postrompiĝa temp'

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: La postrompiĝa temp'
Aŭtoro: Guillaume Armide
Fonto: La postrompiĝa temp' de Guillaume Armide ĉe SoundCloud
Permesilo: CC BY 3.0
Registraĵo de la kanto La postrompiĝa temp'.

Venis la postrompiĝa temp'
La ne-plu-mezurebla temp'
Temp' de la senfina ekzil'
En reĝlando de l' senutil'

Venis la postrompiĝa temp'
Sed mi transsaltis ĉiujn remparojn
Ĉiujn barojn

Okuloj miaj sekiĝis kaj
Mi ne plu atendas vin sur la kaj'

Venis mallibereco dank'
Al la gvatado de la mank'
Iĝis kaptil' per iu truk'
La antaŭe milda littuk'

Venis mallibereco dank'
Al vi sed malplenas je rankoro
Mia koro

Okulojn miajn briligas ĝoj'
Mi ne plu atendas vin sur la voj'

Okuloj miaj sekiĝis kaj
Mi ne plu atendas vin sur la kaj'
Okulojn miajn briligas ĝoj'
Mi ne plu atendas vin sur la voj'
Okuloj miaj sekiĝis kaj ... aj aj aj aj!