La rano-vojaĝanto Vsevolod Garŝin Barbulo
Indekso : La rano-vojaĝanto de Vsevolod Garŝin Tradukita de Barbulo |
La rano-vojaĝanto Vsevolod Garŝin Barbulo
Estis iam en la mondo unu rano-kvakularano. Ĝi sidis en marĉo, kaptadis kulojn kaj muŝojn, printempe laŭte kvakis kune kun siaj amikoj. Kaj ĝia tuta vivo pasus senprobleme — kompreneble, se cikonio ne formanĝus ĝin. Sed okazis jena aventuro.
Foje ĝi sidis sur branĉeto de trunko kuŝanta en la akvo kaj ĝuis varman subtilan pluveton.
«Ho, kiel belege humida estas la hodiaŭa vetero!» — ĝi pensis. — «Kia plezuro estas vivi en la mondo!»
La pluveto frapetis ĝian varikoloran brilantan dorson, gutoj fluis sub ĝian ventreton kaj piedetojn, kaj tio estis admirinde plezura, tiel plezura, ke ĝi apenaŭ ne ekkvakis, sed, bonŝance, rememoris, ke jam estis aŭtuno kaj ke aŭtune ranoj ne kvakas, — por tio ja printempo ekzistas, — kaj ke, ekkvakante, ĝi povus makuli sian ranan dignon. Tial ĝi silentis kaj daŭrigis sian ĝuadon.
Subite delikata, fajfa, intermita sono aŭdeblis en la aero. Estas tia speco de anasoj: kiam ili flugas, iliaj flugiloj, distranĉante aeron, kvazaŭ kantas aŭ, pli ĝuste, fajfetas. Fju-fju-fju-fju sonas en aero kiam aro de tiuj anasoj flugas alte super oni, sed oni ne vidas ilin mem, tiom alte tiuj flugas. Tiufoje la anasoj, desegninte grandegan duoncirklon en la aero, malsupreniĝis kaj sidiĝis sur ĝuste tiun marĉon, kie la rano loĝis.
— Kvak, kvak! — unu el ili diris. — Estas necese pluflugi malproksimen; ni manĝu.
Do la rano tuj kaŝis sin. Kvankam ĝi ja sciis, ke la anasoj ne manĝos ĝin, la grandan kaj dikan kvakulon, tamen malgraŭ tio, por ĉiu okazo, ĝi plonĝis sub la trunkon. Tamen, pripensinte, ĝi decidis elakvigi sian globokulan kapon: ĝi tre volis scii, kien la anasoj flugas.
— Kvak, kvak! — alia anaso diris, — jam malvarmiĝas! Rapide suden! Rapide suden!
Kaj ĉiuj anasoj komencis laŭte kvaki por aprobo.
— Sinjoroj anasoj! — la rano kuraĝis diri, — kio estas la sudo, al kiu vi flugas? Mi petas vian pardonon pro maltrankviligo.
Do la anasoj ĉirkaŭis la ranon. Komence ili ekdeziris formanĝi ĝin, sed ĉiu el ili konkludis, ke la rano estas tro granda kaj ne povas gliti en la gorĝon. Tiam ili komencis krii, svingante la flugilojn.
— En la sudo estas bone! Nun tie estas varme! Tie estas tiom ĉarmaj, varmaj marĉoj! Kiaj vermoj estas tie! En la sudo estas bone!
Ili tiel kriegis, ke preskaŭ surdigis la ranon. Apenaŭ ĝi sukcesis persvadi ilin silenti kaj petis unu el ili, kiu al ĝi ŝajnis pli dika kaj pli saĝa ol ĉiuj, klarigi al ĝi, kio estas la sudo. Kaj kiam la anaso rakontis al ĝi pri la sudo, la rano ekstaziĝis, sed fine malgraŭ ĉio demandis, ĉar ĝi estis prudenta:
— Sed ĉu muŝetoj kaj kuloj multas tie?
— Ho! Tutaj nuboj da ili! — la anaso respondis.
— Kvak! — la rano diris kaj tuj ĉirkaŭrigardis por vidi, ĉu ĉeestas amikoj, kiuj povus aŭdi ĝin kaj mallaŭdi pro la aŭtuna kvakado. Ĝi ja neniel povis deteni sin de kvaketi almenaŭ unu fojon.
— Prenu min kun vi!
— Tio mirigas min! — la anaso surpriziĝis. — Kiamaniere ni prenu vin? Vi ne havas flugilojn.
— Kiam vi flugos? — la rano demandis.
— Tuj, tuj! — la anasoj kriis. — Kvak, kvak, kvak, kvak! Malvarme estas ĉi tie! Suden! Suden!
— Permesu al mi pensi nur kvinon da minutoj, — la rano diris, — mi tuj revenos, mi verŝajne elpensos ion taŭgan.
Kaj ĝi enplaŭdiĝis en la akvon de sur la branĉeto, sur kiun ĝi estis ĵus denove grimpinta, eniĝis en ŝlimon kaj tute enfosiĝis en tiun, por ke eksteraj objektoj ne malhelpu ĝin mediti. Kvin minutoj pasis, la anasoj estis tuj forflugontaj, sed subite el la akvo, apud la branĉeto, sur kiu la rano sidis antaŭe, aperis ĝia muzelo, kaj aspekto de tiu muzelo estis la plej ĝojbrila, kian la rano kapablis fari.
— Mi elpensis! Mi trovis! — ĝi diris. — Du el vi prenu vergeton en la bekoj, kaj mi alkroĉiĝos al ĝi meze. Vi flugos, kaj mi veturos. Nur necesas, ke nek vi nek mi kvaku, kaj ĉio sukcesos perfekte.
Kvankam silenti kaj porti la ranon eĉ ne pezan trans tri mil verstoj ne estas granda plezuro, tamen ĝia saĝo tiel admirigis la anasojn, ke ili unuanime konsentis porti ĝin. Ili konkludis transdonadi ĝin post ĉiu dua horo, kaj pro tio, ke da la anasoj estis, kvazaŭ laŭ vortoj de unu enigmo, tiom kaj samtiom kaj duontiom kaj ankoraŭ kvarontiom, sed la rano estis unuopa, do ĉiu anaso devos porti ĝin ne tre ofte. Ili trovis bonan, fortikan vergeton, du anasoj prenis ĝin per la bekoj, la rano alkroĉiĝis al la mezo, kaj la tuta grego leviĝis en la aeron. La rano ĉesis spiri pro terura alteco, al kiu ĝin estis flugigita; krome, la anasoj flugis neregule kaj skuis la vergeton; la kompatinda kvakulo svingiĝis en aero kvazaŭ papera pupo, kaj per sia tuta forto kunpremadis siajn makzelojn, por ne malkroĉiĝi kaj ne fali teren. Tamen ĝi baldaŭ kutimiĝis al sia stato kaj eĉ komencis ĉirkaŭrigardi. Preterkuris sub ĝi kampoj, herbejoj, riveroj kaj montoj; sed ĉion tion estis malfacile pririgardi, ĉar, pendinte ĉe la vergeto, ĝi rigardis malantaŭen kaj iomete supren, sed ion ĝi ja vidis kaj fieris.
«Jen kiom bonege mi inventis», — ĝi pensis silente.
Kaj la anasoj flugis post la portanta ĝin antaŭa duopo, kriis kaj laŭdis ĝin.
— Mirinde saĝa kapo estas nia rano, — ili diris, — eĉ inter anasoj oni trovas malmulte da tiaj.
Ĝi apenaŭ detenis sin por ne danki ilin, sed rememorinte ke, malferminte la buŝon, ĝi forfalos de terura alteco, la rano pli forte kunpremis la makzelojn kaj decidis toleri. La tutan tagon ĝi pendolis tiamaniere. La anasoj, kiuj portis ĝin, anstataŭis unuj la aliajn dum flugado, lerte kaptante la vergeton; tio estis timiga: plurfoje la rano preskaŭ kvakis pro timo, sed nesesa estis spiritpreteco, kaj la kvakulo ĝin havis. Tiuvespere la tuta kompanio malsupreniĝis en iun marĉon; dum la sunleviĝo la anasoj kun la rano daŭrigis la vojon, sed tiufoje la vojaĝanto alkroĉis sin kun la dorseto kaj la kapo antaŭen do kun la ventreto malantaŭen, por pli facile vidi kion okazas sub ili. La anasoj flugis super prifalĉitaj kampoj, super flaviĝintaj arbaroj kaj super vilaĝoj, plenaj de garbigita greno. De tie aŭdeblis homa parolado kaj frapado de draŝiloj, per kiuj oni draŝis sekalon. Kaj la rano ekstreme ekdeziris flugi pli proksime al la tero, montri sin kaj aŭskulti, kion oni diras pri ĝi. Dum sekvanta ripozo ĝi diris:
— Ĉu ni povas flugi malpli alte? Mi sentas kapturnon pro alteco, kaj mi timas fali, se mi subite ekfartos tute malbone.
Kaj bonkoraj anasoj promesis al ĝi flugi pli malalte. La sekvantan tagon ili flugis tiom malalte, ke aŭdis voĉojn:
— Vidu, vidu! — infanoj kriis en unu vilaĝo, — la anasoj portas ranon!
La rano aŭskultis tion, kaj ĝia koro saltadis.
— Vidu, vidu! — plenaĝuloj kriis en alia vilaĝo, — jen do miraklo!
«Ĉu ili scias, ke mi, sed ne la anasoj, inventis tion?» — ekdubis la kvakulo.
— Vidu, vidu! — oni kriis en tria vilaĝo, — kia miraklo! Kiu do elpensis tian artifikaĵon?
Tiam la rano ja ne detenis sin kaj, tute forgesinte la danĝeron, kriis per la tuta forto:
— Estas mi! Mi!
Kaj tion kriante ĝi kun kapo malsupren defalis al la tero. La anasoj laŭte ekblekis; unu el ili intencis kapti la kompatindan kunulon en aero, sed maltrafis. La rano, svingante ĉiujn piedojn, rapide glitis teren; sed pro tio, ke la anasoj flugis rapide, la rano falis ne ĝuste sur tiun lokon, super kiu ĝi ekkvakegis kaj kie estis malmola vojo, sed multe pli antaŭen, kaj tio estis granda feliĉo por la kvakulo, ĉar ĝi trafis kotan lageton ĉe la vilaĝo.
Ĝi baldaŭ elŝoviĝis el la akvo kaj pro eksciteco tuj kriis per la tuta gorĝo.
— Estas mi! Estas mi, kiu elpensis tion!
Sed nenion estis ĉirkaŭe. Timigita per subita plaŭdo, la tuta loka ranaro diskaŝis sin en la akvon. Kiam ili komencis aperi el la akvo, ili mire rigardis la novulon.
Ĝi do rakontis al ili la miraklan historion pri tio, ke ĝi pensadis dum la tuta vivo kaj finfine elpensis la novan, eksterordinaran rimedon por vojaĝi per anasoj; ke ĝi havis la proprajn anasojn, kiuj portis ĝin kien ĝi deziris; ke ĝi vizitis la belegan sudon, kie estas tiel bone, kie situas tiel admirindaj varmaj marĉoj kaj tiom multas kuloj kaj aliaj ĉiuspecaj manĝeblaj insektoj.
— Mi decidis viziti vin por ekscii, kiel vi ĉi tie fartas, — ĝi diris. — Mi restos ĉe vi ĝis la printempo, kiam revenos miaj anasoj, kiujn mi provizore lasis.
Sed la anasoj neniam revenis. Ili opiniis, ke la kvakulo frakasiĝis kontraŭ la tero kaj tre kompatis ĝin.