La resto de la Centra Oficejo respondis

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: La resto de
la Centra Oficejo respondis
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 26-a de julio 2019
Permesilo: CC BY 4.0

Ĵaŭde posttagmeze en Lahtio okazis la tradicia programero “Centra Oficejo respondas”. Pro la lastatempaj tranĉoj okazintaj en la oficejo la respondantaj oficistoj de la CO tamen estis nur du, kaj demandoj temis interalie pri tio, kiu post la maldungo de la purigisto purigas la necesejojn.

“CO respondas” estas unu el la kutimaj kongresaj programeroj, kiuj allogas multajn partoprenantojn. Ne alie estis ĉi-foje, kvankam sur la podio sidis nur la kasisto kaj konstanta kongresa sekretario.

Apud ili staris la ĝenerala direktoro, kiu iom amare komencis la kunvenon:

– La nomo de ĉi tiu programero estas malĝusta. Ĝi nomiĝas “CO respondas”, sed nun devus esti “La resto de la CO respondas”, ĉar la situacio pri nia laboristaro estas malbona.

Laŭ lia takso UEA momente havas malpli da financaj rimedoj, kio estas kaŭzita de membroperdoj, precipe inter la iamaj membroj-abonantoj. Krome, la asocio formanĝas sian kapitolon, kio kaŭzas ke la rentoj kaj gajnoj el investoj konstante malpligrandiĝas.

Du laborantoj en la CO estas jam maldungitaj, al iuj aliaj oni limigas la laborhorojn kaj salajron. Efektive restas en la oficejo nun nur kvar dungitoj de UEA, el kiuj nur unu, la konstanta kongresa sekretario, laboros plentempe. La ĝenerala direktoro mem nur de tempo al tempo laboras en la oficejo.

Martin Schäffer certigis ke okazis analizoj kaj oni pripensis kiel organizi la laboron de la oficejo en la estonteco. Okazas plibonigoj kaj plurajn taskojn oni ne plu devas plenumi, ekzemple la sendadon de invitleteroj kiu nun okazas per la interreto.

Li diris tamen, ke la tuta afero estas granda defio por la oficistoj.

Inter la kongresanoj kuradis nova estrarano, Jérémie Sabiyumva, kiu portis mikrofonon al ĉiu, kiu ricevis parolrajton.

Demandoj temis interalie pri tio, kial UEA ne vendas elektronikajn librojn, kaj ĉu oficistoj pretus translokiĝi, se oni movus la oficejon al alia loko.

El tiuj du demandoj neniu ricevis aparte klaran respondon. Unu el la ĉeestintaj oficistoj tamen demandis sin laŭte, ĉu la celo de ŝanĝo de la lando ne estus ĝuste liberiĝi de la oficistoj.

Post vico de demandoj estis tuŝita ankaŭ la temo pri maldungo de purigisto. Granda kaj malnova domo, en kiu troviĝas la oficejo, postulas profesian purigadon, oni atentigis.

– Ankaŭ mi purigas la necesejon, kiam mi estas en la CO. Kredu min, kvankam mi estas viro, mi scias purigi necesejon, replikis Schäffer.