La retejo de UEA estas ”teknike preta”
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | La retejo de UEA estas ”teknike preta” |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 30-a de aprilo 2021 |
Permesilo: | ![]() |
Ĉi-foje ne estas ŝerco. Laŭ la ĵusa progresraporto de la estraro de UEA, la nova retejo de la asocio nun estas ”teknika preta”. La tuta kosto de la reteja projekto laŭ ĝenerala sekretario Aleks Kadar ne superos 100 000 eŭrojn.
La 17-an de aprilo aperis en la retejo de UEA ”Raporto pri progresoj de la Estraro Januaro-Marto 2021”, kiu apenaŭ estis rimarkita en la komitata diskutejo. Tamen ĝi enhavas kelkajn atentindajn erojn, precipe pri la multjara reteja projekto, kiu laŭ la raporto nun proksimiĝas al sia celo.
La raporto atentigas, ke la reteja projekto ne estu nomata ”reteja projekto”, ĉar temas pri multo plia krom la retejo:
AKSO estas la akronimo por Administra Komuna Sistemo Organiza, iniciato de UEA kaj TEJO. Ĝisdatajn ĝeneralajn informojn pri AKSO interesatoj konstante trovas ĉe la retejo AKSO.org. Pro tio, ke ofte okazas miskompreno, ke AKSO estas “la nova retejo de UEA”, gravas substreki, ke AKSO estas konstruata laŭ tri partoj: 1) la nova administra sistemo por oficistoj kaj estraranoj de UEA kaj TEJO, nomata AKSO-Administranto; 2) la administra "cerbo", nomata AKSO-API, kiu enhavas interalie la datumbazon de UEA kaj TEJO; 3) la interfaco de AKSO kun la ĝenerala publiko, nome la retejoj de UEA kaj TEJO, kiuj ankaŭ kalkulas je statika enhavo, ne rekte influita de AKSO.
Laŭ la progresraporto ekde februaro 2021 estas okazanta ”antaŭtestado de AKSO fare de teamo de specialistoj kaj fakuloj”. La raporto ankaŭ atentigas, ke la prokrastiĝo de la laboro ”havas neniun kontraktan financan sekvon por UEA”. Laŭ Aleks Kadar, la ĝenerala sekretario de UEA, tiuj iom enigmaj vortoj signifas, ke la suma kosto de la tuta projekto ne superos la antaŭe konsentitan sumon de 100 000 eŭroj.
La enhavo de la kontrakto inter UEA kaj TEJO pri la reteja projekto (AKSO) ne estas konata, sed laŭ la bilanco de UEA eblis vidi, ke komence de 2020 en la fondaĵo ”Reteja renovigo” restis iom pli ol 30 000 eŭroj. Por ke la suma kosto efektive ne superu 100 000 eŭrojn, la elspezoj de UEA dum 2021 devas esti minimumaj. TEJO tamen ankaŭ ĉi-jare buĝetis 23 500 eŭrojn por tiu celo.
Laŭ la progresraporto, la nova retejo nun estas ”teknike finfarita”. Tamen restas movi la enhavon de la statikaj retpaĝoj el la malnova retejo al la nova sistemo. Kiam tiu laboro pretos la raporto ne diras.
Krom la informoj pri la retejo, kiuj aperas en ”apendico”, la progresraporto rakontas pri la sukcesoj de la estraranoj en siaj respektivaj fakoj. Sub ”informado” oni raportas interalie pri la apero de du ”kursoj de Esperanto” en la svahila en la kanalo de UEA en Youtube. La plej populara el la sume ok filmetoj estis spektita iom pli ol 160-foje. Neniu alia el la filmoj atingis cent spektojn.
Sub ”eksteraj rilatoj” oni povas legi, ke la dua vicprezidanto de UEA, Huang Yinbao (Trezoro), ĉiusemajne produktas unu videan rakonton pri Unesko. La plej freŝa el tiuj filmetoj aperis la 23-an de aprilo. Krome Huang Yinbao laŭ la raporto kreis ses novajn ”retajn nacilingvajn kanalojn, kie aperas diversaj novaĵoj pri UEA, Esperanto, Unesko, UN kaj aliaj”. Tamen ne klaras, kie troveblas tiuj kanaloj.
Sub ”landa agado” eblas interalie ekscii, ke la estraro elektis novan kunordiganton de la Afrika Komisiono, Elisee Byelongo. Li interalie kunlaboris pri la svahilaj filmetoj. Sub ”kultura agado” oni informas, ke UEA kontribuis al la disvastigo de Esperanta versio de la kanto Jingle Bells.
Neniuj novaj informoj aperas pri la financa situacio de UEA. Sub ”financoj” oni tamen ekscias ke donacoj al la ĝenerala kaso de la asocio en 2020 duobliĝis kompare kun antaŭaj jaroj, sed nenio estas dirita pri donacoj al la diversaj fondaĵoj de UEA, kiuj almenaŭ en antaŭaj jaroj multe pli gravis ol donacoj al la ĝenerala kaso.
”Kunlabore kun Kosmo Strategio, la Estraro organizis kunvenon, De ideo al agado, kun landaj kaj fakaj asocioj ĉefe de Eŭropo, cele al realigo de projektoj subvenciotaj de EU”, la raporto aldonas.
La raporto, kiel dirite, vekis preskaŭ nenian diskuton en la komitata retlisto. Komitatano Osmo Buller, la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, tamen miris, kial aperis neniaj informoj pri la Centra Oficejo aŭ pri la financa ekvilibrigo:
– Plu restas nekonate, kion la Estraro faris pri la rekomendoj el komitataj diskutoj antaŭ pli ol duona jaro. Ĉu okazis esploroj pri diversaj rekomendoj kaj alternativoj kaj kio rezultis el ili? Se entute la Estraro okupiĝis pri la afero, ĝi prezentu la rezultojn al la Komitato, kiu prijuĝu pri sekvaj paŝoj.
Anstataŭ mem ion entrepreni pri la investa politiko, la estraro laŭ la raporto resendis al la komitatanoj enketilon pri iliaj preferoj rilate investojn, ĉar la unuan fojon ne venis sufiĉe da respondoj. Tian prokrastadon de ajnaj decidoj Buller trovas maltrankviliga.
– La nuna situacio estas vere malfeliĉiga, se pensi, ke la Amsterdama borso reatingis kaj superis la nivelon, kiun ĝi laste havis en la jaro 2000.
Buller scivolis ankaŭ, kiam finfine aperos la trijara almanako, pri kiu oni parolis kiel anstataŭaĵo de la Jarlibro, kiam la Jarlibro estis nuligita. La demandoj tamen restis sen ajna reago flanke de la estraro.