La retejo de UEA troviĝas en neraportebla stato
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | La retejo de UEA troviĝas en neraportebla stato |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 12-a de marto 2021 |
Permesilo: | ![]() |
La laboro pri la nova retejo de UEA eble signife progresis, sed ial ne eblas facile raporti pri tiu progreso. La novan strategian planon ekde la jaro 2017 oni havos iam en 2021. Jen novaĵoj el la freŝa progres-raporto de la estraro de UEA.
La 7-an de marto la estraro de UEA publikigis sian ”progres-raporton” por la periodo aprilo-decembro 2020. La unua simila raporto kovris la periodon januaro-marto 2020, sed neniuj pliaj raportoj aperis dum la pasinta jaro.
Laŭ klarigo en la raporto mem, pro "la bezono urĝe plenumi multajn taskojn truditajn de la pandemio, la Estraro ne sukcesis regule informi la Komitaton pri progresoj dum la periodo aprilo-decembro 2020". Tamen ja evidente estis progresoj, ĉar la raporto ampleksas tutajn ses paĝojn.
Inter la raportitaj progresoj troviĝas ekzemple la jena: ”Sociaj retoj UEA sukcese tenis siajn spacojn en sociaj retoj, ĉefe Facebook (paĝo kaj grupo), Twitter, YouTube, Instagram kaj Telegram (grupo kaj kanalo).” En aldonita grafikaĵo eblas vidi, ke la Facebook-paĝo de UEA havas 7 500 sekvantojn, dum la Telegram-kanalo havas 132 anojn, sed ne estas indikite, kia eventuala progreso okazis.
La antaŭa strategia plano de UEA estis aprobita en Rejkjaviko la 26-an de julio 2013 kaj validis dum la periodo 2013-2017. La plano estis ampleksega, sed praktike nenio el ĝi estis realigita. La nuna estraro estis elektita en 2019, sed ĝis nun ne sukcesis proponi al la komitato novan strategian planon.
La komitato preterpase diskutis la planon por nova strategia plano en aŭgusto kaj septembro 2020. Tiam prezidanto Duncan Charters skribis ke li ĝojas pro la granda interesiĝo, kaj aldonis:
- Post la livero de la resumo de niaj diskutoj, ni estos pretaj eniri la diskuton de nia Celdeklaro, kiun apogu niaj idealoj kaj valoroj. Tiuj estu klaraj kaj koncizaj, sed apogitaj en sekcioj de la aneksaĵoj por kiuj deziras vidi la plenan perspektivon. Ĉiuj ĝis nun esprimitaj ideoj helpos al ni plikonkretigi tiujn. Post tiu stadio, ni estos pretaj rilatigi la proponitajn ideojn al tiu baza laborkadro. Dume, nia Forumo servos por informi la tutan membraron kaj rikolti iliajn ideojn kaj reagojn por ĉiu stadio. Pro tio ni utiligas tiun rimedon kaj ne nur la Komitatan liston.
Post tio nenio okazis. Efektive tamen troviĝas en la "forumo" de UEA (unu el la sennombraj retejoj de la asocio) ”Semo de nova Strategia Plano”, alŝutita de estrarano Orlando Raola la 4-an de aŭgusto. La diskuto en la forumo ampleksas du replikojn, unu de novembro 2020 kaj unu de januaro 2021.
La freŝa progres-raporto resumas la ĝisnunan progreson pri la plano jene: ”En aŭgusto okazis 4 virtualaj kunsidoj kun la membraro kiel unua paŝo en la realigo de la nova Strategia Plano kiu kompletiĝos dum la jaro 2021.”
Pri la nova retejo de UEA, kiu laŭ diversaj lastjaraj eldiraĵoj de Duncan Charters devis esti lanĉita en decembro, januaro aŭ februaro, en la progres-raporto aperas eĉ ne unu vorto. Respondante al demando de komitatano Osmo Buller pri la kompleta manko de informoj pri tiu supozeble prioritata tasko, estrarano Amri Wandel skribis:
– Ni akceptas la kritikon ke ne estis menciita la stato de la nova retejo. Kvankam ja okazis kaj okazas signifa progreso, bedaŭrinde ĝi ankoraŭ ne troviĝas en stato facile raportebla. Kiel vi scias, AKSO kaj TEJO daŭre prilaboras.
Tiu respondo ne kontentigis komitatanon Osmo Buller, kiu replikis:
– Oni certe povas ion raporti sendepende de tio, en kiu stato la retejo estas. La afero povus esti "ne facile raportebla" nur, se ĝi ial ne eltenas tagan lumon. Por forigi suspekton pri tio, ne sufiĉas diri, ke ne estas tiel. Necesas konkrete raporti, kio estas la situacio kaj kio mankas. La promesoj ne estis plenumitaj, sed mono daŭre elspeziĝas. Temas jam pri farso, kiu allogas nur mokojn kaj subfosas la reputacion de UEA.
Neniuj pliaj informoj pri la progreso de la retejo tamen aperis. Ankaŭ Libera Folio ricevis nenian respondon al demando pri la nova retejo, sendita al la estraro fine de februaro.