La revolucio donis nefinan venkon al Esperanto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: La revolucio donis
nefinan venkon al Esperanto
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 7-a de novembro 2017
Permesilo: CC BY 4.0

Antaŭ cent jaroj, la 7-an de novembro 1917 laŭ la moderna kalendaro, en Rusio okazis revolucio kiu ŝanĝis la mondon. En Rusio la revolucio renversis ĉion kaj inter multaj aliaj evoluoj dum kelkaj jaroj enkondukis oran epokon de Esperanto.

Antaŭ kelkaj jaroj Dmitrij Vlasov, kiu tiam studis ĵurnalistikon en la Peterburga Universitato en Rusio, ekinteresiĝis pri Esperanto. La rezulto de lia interesiĝo iĝis du monografioj pri la uzo de Esperanto en Rusio de 1887 ĝis 1938, kiam la Esperanto-movado efektive estis likvidita de la sovetiaj potenculoj.

En sia magistriĝa disertaĵo Historio de aplikado de Esperanto en Rusio, aperinta ruslingve ĉe la eldonejo Impeto en 2014, Dmitrij Vlasov interese rakontas pri la estiĝo, ekfloro kaj malapero de la Esperanta gazetaro en Rusio antaŭ cent jaroj. La saman temon li esploras ankaŭ en sia pli frua verko Esperanto – duonjarcento sub la cenzuro, aperinta ruslingve ĉe Impeto en 2011.

Ni petis lin rakonti pri siaj esplorrezultoj en mallonga intervjuo.

Libera Folio: Kiaj estis la kondiĉoj de la Esperanta gazetaro en Rusio en la jaroj antaŭ la februara revolucio en 1917? Kio ŝanĝiĝis lige kun la februara revolucio, kaj kiuj estis la plej signifaj Esperantaj eldonaĵoj de tiu tempo?

Dmitrij Vlasov: – Esperanta gazetaro en la Rusia imperio estiĝis en la jaro 1905. Antaŭ la februara revolucio en la lando aperis proksimume 40 esperantistaj eldonaĵoj. Tipologie oni povas dividi ilin en tri grupojn. Unue, eldonaĵoj en Esperanto kaj en naciaj lingvoj (la rusa, pola, armena, finna kaj sveda) pri la Esperanto-movado. Due, ruslingvaj, katalogecaj eldonaĵoj pri la sukcesoj en la disvastigo de Esperanto. Trie, fakaj eldonaĵoj en la internacia lingvo.

– Plej interesaj kompreneble estas la eldonaĵoj de la lasta grupo, ĉar en ili la internacia lingvo estis uzata por transdoni informojn, kiuj ne estis ligitaj kun la Esperanto-movado. Al la plej signifaj el tiuj indas kalkuli la popularsciencan gazeton Espero de la konata Peterburga eldonisto V. Bitner kaj du Varsoviajn eldonaĵojn por medicinistoj: Kuracisto kaj Voĉo de Farmaciistoj.

– Inter la eldonaĵoj dediĉitaj al la Esperanto-movado aperis du grandaj gazetoj: la Peterburga Ruslanda Esperantisto kaj la Moskva La Ondo de Esperanto.

– La februara revolucio fakte neniel influis la Esperantan gazetaron.

Sufiĉe baldaŭ post la oktobra puĉo en 1917 la bolŝevistoj fermis ĉiujn opoziciajn kaj sendependajn gazetojn. Ĉu tio signifis, ke estis fermitaj ankaŭ la eldonaĵoj de la esperantistoj? Kion oni povis presi en Esperanto post oktobro 1917? Kiajn malfacilaĵojn renkontis la eldonistoj de tiu tempo?

– Oni devas memori, ke la oktobra revolucio okazis dum la unua mondmilito, en periodo, kiam la rusia Esperanto-movado estis tre malfortigita. Unue, multaj esperantistoj estis vokitaj al la fronto kaj pereis. Due, la ekonomiaj problemoj de Rusio forte tuŝis ankaŭ la Esperanto-movadon.

– Se paroli pri la Esperanta gazetaro, do dum la milito pro la alta prezo de papero multaj eldonistoj devis rezigni pri eldonado de periodaĵoj. Tiel en oktobro 1917 en la lando jam ne restis eldonaĵoj en la internacia lingvo. Tamen en la jaro 1918 neatendite okazis subita vigliĝo de la Esperanta gazetaro.

– De 1918 ĝis 1922 en la lando aperis proksimume 50 eldonaĵoj de esperantistoj – efektive pli ol dum la cara tempo! Tamen preskaŭ ĉiuj ili fermiĝis post la publikigo de la unua aŭ dua numero – pro pure ekonomiaj kialoj. Rimarkindas, ke parto el ili estis finance subtenataj de la soveta registaro. Ĉiuj ĉi tiuj periodaĵoj estis dediĉitaj al la revoj pri la brila estonteco de Esperanto en la soveta Rusio.

En la 1920-aj jaroj Esperanto estis vaste uzata en Sovetio kadre de la tiel nomata proleta Esperanto-korespondado. Pri kia korespondado temis, kaj kiel ĝi estis uzata en la sovetia gazetaro kaj radio?

– En la 1920-aj jaroj en Sovetio forte evoluis la socia movado de laboristaj-kamparaj korespondantoj. La esenca celo de la movado estis altiri al la gazetaro laboristojn kaj kamparanojn, kiuj verku artikolojn kaj noticojn por amasaj eldonaĵoj. Vaste evoluis en ĉi tiu periodo ankaŭ internacia korespondado: en sovetiaj eldonaĵoj estis presitaj leteroj de eksterlandaj laboristoj kaj kamparanoj, dum en eksterlandaj komunismaj eldonaĵoj estis presitaj leteroj el Sovetio.

– Esperantistoj tuj ekatentis pri ĉi tiu nova fenomeno, kaj rapide aliĝis al la laboro. Tiel Esperanto iĝis unu el la ĉefaj lingvoj de la internacia laborista-kamparana kontakto. Aldone, ekde 1922 multaj sovetiaj radiostacioj komencis elsendi propagandajn programojn en la internacia lingvo pri la vivo en Sovetio por eksterlandaj aŭskultantoj. Lige kun tio, la 1920-ajn jarojn oni povas nomi “ora epoko” de Esperanto, ĉar tiam oni tre aktive uzis ĝin en la praktiko.

Kial kaj kiel finiĝis la periodo de la proleta Esperanto-korespondado? Kiam ĉesis aperi artikoloj en kaj pri Esperanto en Sovetio, kaj kio okazis al la esperantistoj?

– Fine de la 1920-aj jaroj la bolŝevistojn ekmaltrankviligis la kresko de la movado de la laboristaj-kamparanaj korespondantoj, kiu tiam ekhavis enorman skalon. La komunisma partio timis, ke la socia movado povus evolui en la direkto de politika partio, kiu iĝus opozicia.

– Tial oni faris ĉion por ne permesi tian evoluon. Oni komencis subpremi socian aktivadon. Tio kompreneble tuŝis ankaŭ la sovetian Esperanto-movadon, kiu en la 1930-aj jaroj estis tre proksime ligita kun la movado de la laboristaj-kamparanaj korespondantoj. La sovetiaj esperantistoj komencis perdi la subtenon de la potenculoj.

– Aldone en la 1930-aj jaroj en Eŭropo estiĝis la minaco de milito. Tio siavice kaŭzis ke Sovetio fermis sin de aliaj landoj, kio signifis la finon de internaciaj laboristaj-kamparanaj ligoj, ankaŭ en Esperanto. Por liberiĝi de la esperantistaj korespondantoj, la potenculoj likvidis la tutan Sovetian Esperanto-movadon. En la jaroj 1936–1938 ĝiaj gvidantoj estis akuzitaj pri spionado kaj kontraŭrevolucia agado, kaj poste reprezaliitaj.