La sento

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Melankolio Indekso : Unuaj agordoj
de Wiktor Elski
La sento
Al morto

La sento


Ho, sento! vi kiu homojn gardas
Kontraŭ malbono kaj indiferento,
Per via flamo mi senĉese ardas,
Per via varmo spiras mi, ho, sento...

Animon mian vi senĉese hardas
En la batalo ĝis lasta momento,
Mian altcelon mi fkese rigardas
Kaj vi min ĉiam kondukas, ho sento.

Nur vi konsilas al mi miajn farojn,
Per igo via agas mi en mondo,
Konas mi tial neniajn ekstarojn.

Se mi hezite ekhaltas en iro,
Vi tuj rapidas kun kora respondo
Kaj mi plu restas sur posten' de viro.