La sorto

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Sopiro al Patrujo Indekso : La sorto
de Taras Ŝevĉenko
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Staĥ
el Katerino
La sorto
elukrainigis Antoni GRABOWSKI

 Je na svitji dola,
 A ĥto jeji znaje?

Ekzistas la sorto —
Sed kiu ĝin konas?
Ekzistas libero —
Ĝin kiu disponas?

En mond' estas homoj,
Disĵetas moneron,
Kaj ŝajne regante,
Ne konas liberon,
Nek sorton, nek forton ...