La vento

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fino de Septembro Indekso : La vento
de Aleksandro Petőfi
Tradukita de Kalman Kalocsay
Kiel strange sonĝis mi...

Nun, kun mola flustro, milda vent' mi estas,
Mi la verdajn kampojn tra- kaj trapromenas,
Kison spiras mi, la dolĉan, varman kison
Lipoj de l' burĝonoj amdonace prenas.
"Floru, ho filinoj belaj de l' printempo,
Floru, floru!" — diras mia dolĉ-susuro.
Ili senvestiĝas kun hontemo ĉarma,
Sur ilia brust' mi svenas pro l' plezuro.

Morgaŭ blov' sovaĝa, sibla bru' mi estos,
Tremas antaŭ mi, ĉar timas min la branĉo,
Scias, ke mi havas en la man' tranĉilon,
Kaj defalos ĝi per ĝia akra tranĉo.
"He, knabinoj stultaj, trokredemaj, velku!"
Siblas mi al palaj floroj ĉeorele.
Ili velke falas brusten de l' aŭtuno
Kaj mi ridas ilin moke kaj kruele.

Nun kun flu' pli mola ol river' trankvila
Tra l' aero naĝas mi silente, pace,
Pri ekzisto mia scias nur abelo,
Se ĝi hejmenvenas de la kampo lace.
Se jam pene flugas la abel' pro ŝarĝo,
Kiun ĝi kunportas por miel-prepari,
La skarabon etan prenas mi sur manon
Por flugadon ĝian pli facila fari.

Morgaŭ uragano kun hurlanta muĝo,
Sur ĉeval' sovaĝa tra la mar' mi bruas.
Kiel instruisto al infan' petola
Mi la verdajn buklojn de la mar' ekskuas
Se mi trovas ŝipon, mi flugilon ĝian,
La flagrantan velon, ŝiras furioze,
Skribas mi per mast' sur ondojn ĝian sorton:
Ke ĝi ne plu kuŝos en haven' ripoze.