La verda koro/Ĉapitro 10: Nikolsk Ussuriska Esperanto Societo

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Ĉapitro 9: El la taglibro de Marja Indekso : La verda koro
de Julio Baghy
Ĉapitro 10: Nikolsk Ussuriska Esperanto Societo
Ĉapitro 11: Adiaŭ Siberio!

Somera posttagmezo estas. En la ĉambroj de la nova esperanto-societo regas vigla vivo. Jes, en la ĉambroj, ĉar la vintra kaj printempa laboroj de la membroj alportis neatenditan prosperon. Sukceso post sukceso venis. Dum la vintro Nadai gvidis tri kursojn en du gimnazioj kaj en la Popola Domo. Sed ne nur li laboris. Lian kurson en la Popola Domo Adalberto Szijj, hungara oficir-militkaptito, transprenis. Li bonege instruis.

En la fino de la printempo oni jam vidis, ke la malgrandaj lernoĉambroj de la Popola Domo ne sufiĉas por bone labori kaj por havi viglan kluban vivon. El okcidentaj urboj venis ĉiam pli da militkaptitoj inter ili multaj esperantistoj, kiujn speciala komitato centrigis en Nikolsk Ussurijsk. La celo: surmare rehejmigi la militkaptitojn. La urba konsilantaro de la Kultura Sekcio donis tutan lernejon je la uzo de la esperantistoj. Ili estis ja centoj: viroj, virinoj, knaboj, knabinoj el la diversnaciaj militkaptitoj kaj el la civila kaj militserva loĝantaro, kiu konsistas el rusoj, poloj, ĉinoj, koreanoj.

Vigla vivo. La membroj uzas nur Esperanton, ĉar ĝi estas la sola lingvo, kiun ĉiuj komprenas. La modesta biblioteko riĉiĝas per la donacoj, kiujn faras la baldaŭ forirontaj militkaptitaj esperantistoj. La amikan konatiĝojn sekvas kora intimeco. Jam okazis ne unu geedziĝoj, en kiu la hejma lingvo de la juna paro estas Esperanto. Multaj knabinoj havas fianĉinan ringon.

Antaŭ nelonge okazis la geedziĝa ceremonio de Ernst Mayer kaj Valja Smirnova. La membroj de la unua kurso aranĝis belan festenon por la junaj geedzoj. Antaŭ semajnoj la klubo havis gastojn el la militkaptitejo de Pervaja Rjeĉka. Ekskursoj, literaturaj vesperoj, prezentado de malgrandaj teatraĵoj, murgazeto, plimultigita «informilo» montras, ke la lingvo vivas, la parolo fluas kaj la instruado estas konstanta.

Ankaŭ nun en unu lernoĉambro Marja Bulski instruas la plej novajn adeptojn, en la alia ĉambro blankhara «junulo», en kiu vi ne rekonus la dudekdujaran Janis Lekko. Li donas la lastajn lecionojn al siaj gelernantoj. Jes, nia bona Janis Lekko farigis blankhara dum la nokto de la japana atako kaj dum la suferplenaj semajnoj, kiujn li pasigis en terura malespero inter la montoj. Tiutempe en sia poŝo li havis du esperantajn librojn kaj en la soleco tiuj konsolis lin. En la tria granda ĉambro estas la klubejo mem. Ho, kia vivo regas tie de mateno ĝis malfrua vespera horo kaj ĉiutage. Kompreneble ne ĉiuj membroj venas ĉiutage.

En tiu ĉambro nun Petro Koluŝ adiaŭas. Li ne havas plu amerikan uniformon, sed tiun de la ĉeĥa legio. Li estas ja slovako kaj li revenos al sia naskiĝurbo per tiu granda ŝipo, kiu morgaŭ alvenos en la havenon de Vladivostok.

Ankaŭ Sunfloro sidas senvorte ĉe la tablo kaj malgaje rigardas al sia forta, granda «Amiko». Depost la morto de sia frato ŝi ofte vizitis la societon, sed ŝi silentis pli ol parolis. Ŝia rigardo ĉiam longe ripozis sur tiu granda koro kun la verda stelo, kiun ili kune (Iĉio Pang kaj ŝi) donacis al la societo. Ankaŭ nun ŝia fantazio reaperigas tiun belan vesperon kun la lumigata abio. Refoje ŝi aŭdas la mildavoĉan deklamadon de sia frato kaj denove ŝi sentas la varman mantuŝon de sia «Amiko». Ho, nun li feliĉe ridas, babilas kaj iras de homo al homo por diri — adiaŭon. Ne, Sunfloro ne povas vidi plu tion.

Ŝi fermas la okulojn kaj pensas, pensas. Malbelaj bildoj, malbonaj pensoj terurigas ŝian koron. La estonto aperas. La nedezirata estonto kun la dika Lon Fu, kiu ricevis monon por rekonstruigi sian detruitan domon kaj kiu ĉiutage pli kaj pli multe parolas pri ŝi al ŝia patro. La patro… Kiel maljuna li jam estas. La foriro de Iĉio Pang pli malsanigis lian bonan koron. Se Sunfloro ne havus lin, ŝi preferus iri al tiu nekonata mondo, kie atendas neniiĝo aŭ renaskiĝo. Sed almenaŭ en la nova vivo ŝi ne devus senti tion, kio nun premas ŝian koron per nevidebla fera mano… Kaj la «Amiko» ridas feliĉe, babilas gaje. Li reiros al sia malproksima hejmo. Por la foririnto estos pli facile ol por la postrestinto. Ĉiam estas tiel.

— Sunfloro, ni foriru — ŝi aŭdas lian voĉon, malfermas siajn okulojn kaj obeante sekvas lin.

Koluŝ haltas en la koridoro.

— Atendu momenton aŭ iru en la lernoĉambron, kie Marja Bulski instruas. Mi diros adiaŭon al Lekko kaj poste mi iros al ŝi.

— Sunfloro atendas…. Kiam Amiko finas parolo, ankaŭ Sunfloro foriras.

Dum Koluŝ estas ĉe Lekko la kursa horo de Marja finiĝas kaj ŝi mem venas renkonte al Sunfloro.

— Sunfloro, delonge mi ne vidis vin. Ĉu vi estis malsana?

— Sunfloro laboras hejme… en la vendejo… La patro malsanas.

— Sed ankaŭ vi estas ne tute sana. Mi vidas. Ne tia estas via vizaĝo, kiam vi estas en ordo.

— Amiko foriras. Sunfloro malsanas… kaj tie, tie — ŝi montras al sia koro — estas malbona, tre malbona sento.

— Koluŝ foriras. Ĉu? Kien?!

— Granda ŝipo venas sur la granda akvo kaj Amiko foriras… for… for…

Marja paliĝas. Jen, la fantomo de la morgaŭo jam montras sin. Koluŝ foriros, poste la aliaj kaj ankaŭ li. Ŝi rigardas al Sunfloro. Ties vizaĝo estas tiel senmova, ligna kiel ĝi estis ĉe la lito de Iĉio Pang. Subite Marja komprenas ĉion. La doloro ektranĉas ŝian koron. Ŝi vidas sin mem kaj sian sorton en la dolorrompita Sunfloro. La simpatio, la amo kaj kompato serĉas vortojn en la animo de Marja, sed ŝi diras nur du simplajn frazojn sen konsola forto.

— Ne malĝoju… La vivo estas tia.

En la okuloj de Sunfloro subite aperas la larmoj kaj ŝia voĉo petante muzikas.

— Sunfloro deziras kiso de la blanka bona fratino… Unu kiso.

La du knabinoj ĉirkaŭprenas unu la alian. En ili la sama sento ploregas. Tiel la reveninta Koluŝ trovas ilin. Vortoj, belaj vortoj, bondeziroj kaj adiaŭo.

Marja longe rigardas al la malproksiĝantaj geamikoj. Ho, kiel ili malsimilas! La rompiĝema ĉina knabino kaj la granda, forta eŭropano. Vere, ili ne decas unu al la alia kaj tamen… tamen la sama sento kunligas ilin depost la unua renkontiĝo. Dio, Dio, kial vi kreis malsamajn homojn kaj kial vi metis en ilian koron la saman senton, kiu ne konas diferencon inter rasoj, religioj, nacioj, se ĝi renkontas parencan animon! Kial? Ho, kial, vi justa Dio?

En la diokreda animo de Marja svarmas ribelaj demandoj. Ŝi dezirus forpeli ilin aŭ rifuĝi ien por ne pensi pri la morgaŭo, pri sia morgaŭo. Ĉu en la grandan ĉambron? Ne! Oni vidus, ke ŝi ploris kaj kion oni pensus? Hejmen! Hejmen al la kvar gefratoj! Ili estas ŝia estonteco.

La sorto estas kaprica. Ĝi kelkfoje karesas la turmentatan suferanton kaj per subita konsolo forpelas la doloron. Dum la tuta tago Marja tie estis hejme. Ŝi laboris en sia nova oficejo inter dikaj kontorlibroj. Ankaŭ tie ŝi tagmanĝis kaj de tie ŝi kuris al la posttagmeza kurso por instrui. Intertempe alvenis la delonge atendata patro. Li venis surprize, kiel ĉiam en ĉiu jaro unufoje.

Kiam Marja malfermas la pordon de la hejmo, ŝi vidas antaŭ si du pace sidantajn virojn: Paŭlon kaj lin, la amatan patron. Kvazaŭ ŝi flugas al la brakoj de la patro, ĉirkaŭprenas lian kolon kaj kisas freneze lian vizaĝon, griziĝantajn harojn.

— Patro… Patreto… Paĉjo, ci, ci kara, ci amata… Dio, kiel bona vi estas!

— Mi volis sciigi vin kaj anstataŭ vi gvidi la instruan horon, sed li ne permesis — Nadai pardonpete klarigas al ŝi.

— Negrave! Nenio estas grava nun, kiam li, vi, ni ĉiuj estas kune… Ho, kiel feliĉa mi estas!… Sed en kiu lingvo vi parolis kun mia patro?

— Nun kelkajn vortojn ruse. Ni ne parolis. Ni rigardis unu la alian en silento. Via patrino parolis pri mi kaj la geknaboj… ankaŭ ili montris laŭ propra maniero, ke mi ne estas fremda en via hejmo. La plej malgranda Valja, la eta timemulino, eĉ rifugis al mi de la patra kiso. Ŝin fortimigis la granda barbo de la paĉjo. Sed poste…

— Ho, mi scias. Antaŭ du jaroj okazis same… Jes, du jarojn vi ne estis hejme, patro.

Patro kaj filino komencas reciproke demandi, respondi. Nadai diskrete lasas ilin solaj kaj iras en la alian ĉambron por helpi laŭeble al la mastrino, kiu subite revigliĝis kaj nun ŝajnas pli juna kelkajn jarojn ol hieraŭ.

Subite malfermiĝas la pordo. Kvazaŭ kure Marja venas en la ĉambron. Ŝi estas tute pala, sed kiam ŝia rigardo renkontas tiun de Nadai, ŝi facile ekĝemas.

— Kio okazis? — li demandas.

— Nenio… Dank' al Dio, nenio — kaj la koloro de la vivo denove revenas al ŝiaj vangoj — iomete mi ektimis, ke vi foriris sen adiaŭo.

— Vi, infano! Neniam mi foriris sen adiaŭo kaj neniam mi foriros.

La rigardo de Marja longe, iom dolore profundiĝas en tiun de Nadai.

— Kiu scias? — ŝi diras mallaŭte, kvazaŭ spire — Eble estus pli bone, pli facile sen adiaŭo.