La verda koro/Ĉapitro 5: Interesa tago

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Ĉapitro 4: Leciono en la parko Indekso : La verda koro
de Julio Baghy
Ĉapitro 5: Interesa tago
Ĉapitro 6: Intima vespero

La tempo flugas. Multaj tagoj estas grizaj. Ili alportas nur tion, kion la antaŭa tago: maŝinan laboron. Sed estas tagoj, kiuj restas en la memoro de la homo. Tia tago estas hodiaŭ.

La membroj de la malgranda esperanta kurso jam matene rapidas al la Popola Domo. Sinjorino Bogatireva prenis sur sin la plej belan veston. Sinjoro Kuratov havas nigran veston. Li bele kombis siajn blankajn harojn. La knabinoj longe rigardis sin en la spegulo: ĉu ili estas plaĉaj aŭ ne? Ankaŭ la uniformoj de la soldat-membroj montras sin novaj. Por tiu tago la instruisto ricevis belan veston de sia amiko. Iĉio Pang kun sia fratino Sunfloro en belaj naciaj kostumoj iras al la kunveno. Ĉu estas festotago? Ne! Por la aliaj homoj ne estas festo, sed por la malgranda kurso estas grava tago. Sur la pordo de la Popola Domo granda paperfolio kun dikaj literoj diras al la publiko: «PROPAGANDA MATENO PRI ESPERANTO». Kie? En la tre granda teatro de la domo.

Ĉu tiuj simplaj homoj, militkaptitoj, gimnaziaj lernantinoj, ĉina knabo havas kuraĝon al tio? Kiu helpis, ĉar sen helpo ili ne havas vorton en tia urba afero? Jes, estas, kiuj helpis kaj helpas en la laboro.

Antaŭ dekkvin tagoj fraŭlino Tkaĉeva kun sia parenco venis al la kurso. Li estas kolonelo kaj li havas gravan oficon ankaŭ ĉe la urbo. Li sidis kaj atente aŭskultis dum la tuta instruo. Li ne komprenas Esperanton, sed li aŭdis la demandojn de la instruisto, la respondojn kuraĝajn kaj longajn de la gelernantoj. Li vidis, ke ili ridas, havas bonan humoron kaj tre bone komprenas la parolon de la instruisto. La kolonelo estas inteligenta kaj moderna homo (en la paca tempo li estis gimnazia profesoro en Kiev). Li komprenis la signifon de Esperanto kaj la instruistan laboron.

Kiam Paŭlo Nadai diris «Ĝis revido»-n al la gesinjoroj, la kolonelo gratulis al li. Li parols ruse, sed fraŭlino Tkaĉeva bone diris la signifon de liaj frazoj.

— Sinjoro, — li diris — mia juna parencino multe parolis pri Esperanto, pri via instruo. Mi venis ĉi tien kun pesimismo. Mi ne kredis al ŝiaj vortoj. Nun mi vidis vian grandan kaj belan laboron. Mi scias, ke vi faris utilan servon al ni. Nun mi havas optimistan penson pri via afero. Mi sentas min pli riĉa nun ol matene. Mi dankas al vi.

Ankaŭ Paŭlo Nadai dankis per simplaj koraj vortoj al la kolonelo, ke li vizitis la kurson kaj petis lin, ke li memoru pri la malgranda, tre malforta kurso kaj helpu ĝin.

La kolonelo parolis ankaŭ kun la gelernantoj. Li foriris kun sia parencino kaj kun sinjoro Kuratov, kiu tre interesis lin per sia persono.

La kolonelo ne forgesis la malgrandan societon. Li multe parolis pri sia vizito, pri Esperanto, pri la laboro de la militkaptito, kiu faras utilan servon per sia instruo. Li parolis al siaj kolegoj, al la gravaj personoj en la urbo kaj tial hodiaŭ la malgranda kurso havas gravan tagon.

La granda ludejo de la teatro montras lernoĉambron kun benkoj, nigra tabulo, tablo kaj multaj seĝoj. Sur la benkoj sidas la gelernantnoj. Sur la seĝoj sidas gravaj gesinjoroj de la urbo: la kolonelo, du gimnaziaj profesoroj, du sinjorinoj, la delegito de Universala Esperanto Asocio el Vladivostok, sinjoro Vonago, kiu portis kun si leteron de la militkaptitaj esperantistoj en Pervaja Rjeĉka. La letero havas la adreson de Paŭlo Nadai.

En la granda, tre bela rigardejo sidas la publiko: multaj oficiroj kun siaj edzinoj, gravaj urbaj personoj, multaj gesinjoroj, gimnaziaj geknaboj el la kvar gimnazioj de la urbo, multaj soldatoj. Ankaŭ ĉinoj kaj koreanoj estas, sed malmultaj.

La publiko atentas pri la parolo de la sinjoro kolonelo, kiu diras ruse (mi donas nur la enhavon de lia bela parolo), kial kaj por kio hodiaŭ venis la inteligentaj homoj al la teatro. Ne estas politika, sed estas kultura kunveno. Li petas la atenton de la publiko por tio, kion la instruisto kaj liaj gelernantoj montras sur la ludejo.

— Memoru, gesinjoroj, ke tiuj ĉi junaj homoj apartenas al ok diversaj nacioj. Antaŭ du monatoj ili ne komprenis unu la alian. Ne forgesu, ke ili nun estas en la tempo de la instruo! La instruo estas kvarmonata. Pensu pri tio, kiam la gelernantoj nun publike respondas al la demandoj de la instruisto. Tiuj junaj homoj montras al ni kulturan laboron, kiu utilas ne nur por ni, rusoj, sed por la tuta homa familio sur la tero. Aŭskultu ilin!

La parolo de la kolonelo plaĉis al la publiko. Ankaŭ la instruo. La gelernantoj kuraĝe, bele respondas. Ili rakontas per simplaj frazoj pri la taga laboro, pri la lernejo, pri la familio, pri Esperanto. Iĉio Pang bone diras sian poemon kaj multaj homoj aŭdas, ke li jam bone elparolas la literon «r», kion lia amiko, Petro Koluŝ instruis al li.

Sunfloro sidas inter la gesinjoroj en la rigardejo. Ŝi havas grandan koran varmon al sia frato, kiam la publiko montras sian plaĉon. Sed kiam la granda, forta «Amiko» parolas, ŝi fermas siajn belajn okulojn. Ŝia koro batas tre kaj ŝia vizaĝo estas blanka, kiel la blanka lilio. Nur kiam ŝi aŭdas la plaĉon de la publiko, nur tiam ŝi malfermas siajn noktonigrajn okulojn kaj en ŝia rigardo estas feliĉa rido.

Ankaŭ sinjorino Bogatireva bone montras sian scion. Al la publiko tre plaĉas la kuraĝa maljuna lernantino. Ernst Mayer, la germano, sed rusa soldato, fraŭlinoj Eŭgenia Tkaĉeva, Valja Smirnova, la rusaj gimnaziaj lernantinoj, Pavel Budinka, la ĉeĥa, Adrian Berariu, la rumana soldatoj bone laboras. Nur la plej malgranda Ivan Averkiev ne havas grandan kuraĝon, sed li estas tre juna, tre bela knabo kaj la publiko pardonas kaj komprenas lin. Sinjoro Kuratov ne estas lernanto. Li nur sidas en la benko.

La plej grandan plaĉon de la publiko havas Marja Bulski. Per siaj ĉarmo, bela elparolo, longaj kaj interesaj respondoj, per sia rakonto pri la ama letero, kiun la patrino legas ne per la samaj vortoj kiel la filino, ŝi almilitas la simpation de la publiko. Sinjoro Vonago, la delegito de Universala Esperanto Asocio, tre kore gratulas al ŝi antaŭ la publiko. Marja Bulski estas tre, tre feliĉa. Ŝi danke rigardas al sia instruisto kaj ruse diras al la publiko, ke tiun bonan laboron de la gelernantoj faris Paŭlo Nadai. La publiko montras sian komprenon ankaŭ al li.

Sinjoro Kuratov parolas pri la instruisto, pri la kurso, pri la harmonio, kiu estas inter la diversnaciaj gelernantoj, pri sia amo al Esperanto. Li parolas ruse kaj li havas la tutan atenton de la publiko.

Nun sinjoro Vonago levas sin de la seĝo. Li faras longan propagandan parolon pri la lingvo, pri ĝia historio. Li parolas ankaŭ pri la Vladivostok-a Esperanto-Societo, kiun nuntempe vizitas cent kaj cent esperantistoj, kiuj apartenas al dekkvin diversaj nacioj. Li deziras multajn gelernantojn al la nova kurso, kaj li dankas al la publiko, ke ĝi montris simpatian komprenon.

La publiko iras hejmen, sed multaj el ĝi donas sian adreson ĉe la pordo al gesinjoroj Bogatireva kaj Kuratov.

Kiam la instruisto kaj la gelernantoj estas solaj, ili gratulas unu al alia. Ho, vere estas bela tago! De nun ili ŝatas Esperanton pli ol ĝis nun.

— Karaj geamikoj — diras Nadai kaj liaj vortoj havas koran muzikon — mi dankas al vi tion, ke vi tiel bone, tiel bele faris vian malfacilan laboron. Tio signifas multon por Esperanto en via urbo. Sed nun aŭskultu! Mi ricevis leteron de mia amiko el Pervaja Rjeĉka. Ankaŭ li estas esperantisto kaj en sian leteron li metis parton, kiu interesas ankaŭ vin.

— Ni aŭdu, ni aŭdu!

— Li skribas: «Kara amiko, kun frata amo mi salutas vin. Longe mi silentas, ĉar mi ne hvais tempon. Jes, mi diras la veron. En tiu ĉi militkaptitejo estas malgranda teatro. Ne tia granda, kia estis nia teatro en Berezovka. Tiun ĉi teatron faris ni, la militkaptitoj. La japanaj oficiroj, la japana kolonelo, kiu estas la plej grava persono en tiu ĉi militkaptitejo donacis al ni diversajn objektojn. Vi komprenas, ke nun mi havas laboron.

Vi scias, ke ne delonge mi loĝas en tiu ĉi militkaptitejo. Nun mi estas ĉi tie ne kun mia nomo, sed kun nomo de tiu militkaptito, kiu sekrete foriris al laboro. Sed vi skribu al mia vera nomo. Ankaŭ la poŝtisto estas nia homo: militkaptito. La japanoj estas riĉaj; ili donas manĝaĵojn diversajn, ili donas al ni homan vinon, nur ne liberon. La rusoj estas malriĉaj nun kaj ili donas nur liberon kun multaj politikaj malfacilaĵoj. Tial mi venis sekrete ĉi tien.

La japanoj estas gastamaj. Vi venu ne sekrete, kiam plaĉas al vi. Vi petu eniran paperaĵon ĉe la pordo. Kaj venu ne sola, sed kun viaj gelernantoj! Ĉi tie en nia militkaptitejo estas “Esperantista Kafejo”, kie tre multaj bonaj esperantistoj kunvenas kaj ili faras interesajn konversaciojn pri diversaj aferoj. Nu venu, amiko kun viaj gelernantoj! Mi, kiel aktoro, havas multajn bonajn amikojn inter niaj japanaj oficiroj kaj ankaŭ kiel esperantisto mi havas tre bonkoran japanan kapitanon, kiu helpas al mi kaj al la militkaptitoj esperantistaj.

Amike kaj frate salutas vin via: Miĥaelo Ŝaroŝi». Nu, kion vi pensas pri tio, geamikoj? ĉu ni iru aŭ ni restu?

Al la gesinjoroj plaĉas la letero, la propono.

— Jes, ni iru! Ne estas tre longa distanco inter Nikolsk kaj Vladivostok. Ni estu kuraĝaj! Kiam ni iru?

— Mi ne scias. Mi proponas, ke ni pensu pri la afero kaj dum la kunvenoj ni diru la jesne. Ĉu bone? — diras sinjorino Bogatireva.

— Vi havas denove proponan humoron — kun rido diras la maljuna poŝtoficisto.

Ankaŭ la aliaj ridas. En vere bona humoro ili iras el la Popola Domo al la diversaj direktoj.


Marja Bulski kaj Paŭlo Nadai havas la saman direkton. Ankaŭ Iĉio Pang kaj lia fratino iras kun ili ĝis la strato, kie estas la ĉina kvartalo de la urbo.

— Sinjoro instruisto, se plaĉas al vi, mi invitas vin al la ĉina teatro. Hodiaŭ vespere venu al mi. Nia teatro estas tre interesa ankaŭ por vi, ĉar ĝi ne estas tia, kia estas la via.

— Bone! Sed ĉu via patro jam estas pli sana ol antaŭ tagoj?

— Ne! La kuracisto diras, ke lia malsano venas de lia maljuna koro. Li donis medikamenton al li, sed ĝi ne helpas multon.

— Kaj vi, fraŭlino Sunfloro, ĉu vi jam ne estas malamikino de nia lingvo?

Sunfloro ne respondas. El la tuta frazo ŝi komprenis nur sian nomon. Ŝi rigardas al sia frato. Iĉio Pang helpas al ŝi. Ŝi fermas siajn okulojn, nelonge pensas pri la demando, malfermas la okulojn kaj tre ĉarme respondas.

— Sunflolo… amas Espelanto… bona Espelanto… bona amiko Sunflolo… jes… jes!

La instruisto faras grandajn okulojn. Iĉio Pang ridas.

— Mi diris al ŝi, ke ŝi estas sur la vojo al Esperanto, sed ŝi neis. Nun ŝi jesas. Kiam nia Amiko estas ĉe mi kaj ni konversacias, ŝi atente aŭskultas, demandas la vortojn, kiuj restis en ŝia kapo. Tia estas mia fratino.

— Lernu la lingvon, Sunfloro — diras Nadai.

Ŝi komprenas la frazon sen la helpo de la frato. Ŝi faras la samajn fermon kaj malfermon de la okuloj.

— Ne!… Mi… Sunflolo… ĉinino — kaj ŝi montras al si.

— Sed vi estas moderna ĉinino kiel via frato estas moderna ĉino. Ankaŭ viaj piedoj montras tion. Viaj gepatroj ne malgrandigis perforte ilin tiel, kiel tiujn de multaj ĉininoj. Vi havas modernan kapon, modernajn piedojn.

El la longaj frazoj Sunfloro komprenis nur du vortojn: «moderna ĉinino» kaj ŝi komprenis la montron per la mano al siaj piedoj. Ŝi pripensas kaj respondas.

— Sunflolo modelna ĉinino — kaj ŝi montras al siaj piedoj — Sunflolo nemodelna ĉinino — kaj ŝi montras al sia koro.

Ŝi estas tiel ĉarma, tiel infana, ke Marja Bulski ĉirkaŭprenas kaj kisas ŝin. Nadai kaj Iĉio Pang ridas, sed ne longe.

Tiu kiso de Marja Bulski, de blanka knabino al ĉina knabino sur la strato de tia urbo, kie la ĉinoj ofte sentas, ke la blankaj homoj malŝatas ilin, estis tre kortuŝa kaj tute ne ordinara. Sunfloro kun blanka vizaĝo kaj kun nekomprena rigardo staras, staras kaj ŝi ne forprenas sian rigardon de Marja. Iĉio Pang bone komprenas sian fratinon.

— Ĉu mi faris malbonon al vi, Sunfloro? — demandas Marja. — Mi montris al vi, ke vi plaĉas al mi, ke mi amas vin. Pardonu, Sunfloro!

Sunfloro nur staras, senvorte rigardas ŝin. Marja Bulski havas ploran humoron.

— Nu, Iĉio Pang, diru al ŝi, ke mi kisis ŝin, ĉar ŝi estas mia malgranda ĉina fratino. Ĉu la blankaj knabinoj kaj ĉinaj knabinoj ne estas egalaj?

Dum Iĉio Pang parolas al sia fratino, ŝi senvorte aŭskultas, sed ŝia rigardo restas sur la rozoruĝa vizaĝo de Marja Bulski.

— Nu, Sunfloro, ĉu mi ne estas via pola fratino kaj ĉu vi ne estas mia ĉina fratino?

En la belaj nigraj okuloj de Sunfloro nun estas du malgrandaj larmoj. Ili ekiras sur ŝia blanka vizaĝo, kiam ŝi jesas per la kapo.

— Jes… flatino… Sunflolo flatino… Amiko, Iĉio Pang, Flatino, bona Espelanto — kaj ŝi salutas en ĉina etiketo Marjan Bulski, la instruiston kaj ŝi foriras al la direkto de la patra domo.

— Ĉu mi faris malbonon al ŝi? Diru, Iĉio Pang!

— Tute ne! Vi nur tuŝis ŝian koron kaj en tiu koro nun estas tia sento, kiu ne havas lingvon. Per via sola kiso vi faris el ŝi komprenohavan fratinon por mi.

— Sed ŝi foriris kaj mi pensas, ke…

— Jes, ŝi foriris… Ĉu vi konas tiun japanan floron, kiun ankaŭ multaj el la rusoj havas en tiu ĉi urbo? Ĝi havas delikatajn foliojn. Kiam vi tuŝas ilin, la folioj klinas sin kaj restas tiel dum longa momento. Nu, tia floro estas ankaŭ mia fratino en sia koro.