La verda koro/Ĉapitro 6: Intima vespero

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 5: Interesa tago Indekso : La verda koro
de Julio Baghy
Ĉapitro 6: Intima vespero
Ĉapitro 7: En Vladivostok

Paŭlo Nadai sidas ĉe la tablo. Lia rigardo flugas de objekto al objekto en la pura ĉambro de rusa hejmo. Kun intereso ĝi haltas ĉe la granda ĝisplafona forno. Ĝi estas tiel dika, ke nur du homoj povas ĉirkaŭpreni ĝin. Lia rigardo haltas ĉe la sanktaj bildoj sur la muro. Malnovaj ili estas. La jaroj lasis sian signon sur ili… La muroj estas blankaj. Neniu pensas pri tio, ke la tuta domo estas ligna domo. Nur la bruna plafono montras tion… Ho, kiel simplaj, sed fortaj estas la mebloj! Tiuj seĝoj havas forton por cent jaroj kaj tiu ĉi tablo montras, ke la laboristo, kiu faris ĝin, pensis pri jarcenta servo. Ĉio en la ĉambro estas kortuŝe simpla kaj parolas pri la honesta malriĉeco de la familio.

Sur la tablo estas blanka tuko. Hejma laboraĵo. Malgrandaj teleroj. Sur ĉiu estas simpla glaso kaj kulereto. Sur pli granda telero kuŝas bruna rusa pano. La mastrino faris ĝin. Maldekstre de la mastrina loko sur la tablo staras la plej luksa objekto de la rusa hejmo: la samovaro. Ĝi estas la simbolo de la familia vivo. Ĝia muziko intimigas la kuneston dum la longaj vesperoj, kiam la tuta familio sidas ĉirkaŭ la tablo kaj parolas pri la tago, aŭ silente sonĝas pri pli bona tempo. Kiu ne konas la rusan samovaron, tiu ne povas scii, kion ĝi signifas en la familia vivo de la rusoj. La samovaro estas poezia objekto, eĉ poezio. Nun ĝi staras jam sur la tablo, zume muzikas kaj atendas la mastrinajn manojn.

Ankaŭ Paŭlo Nadai atendas la mastrinon, tiun mastrineton, kiu invitis lin al la senluksa tablo de sia hejmo. La rigardo de Nadai haltas ĉe la pordo kaj ĝi restas tie ĝis la enveno de Marja Bulski.

Marja havas sur si festotagon gimnazian uniformon. Ŝi pardonpete ridetas al sia gasto. La gasto sen pardonpeto pardonas. Li pensas: tia estas tiu ĉi knabino, kia estas la maja sunrido, kiam la juna koro kantas himnon al la Sinjoro de la alta ĉielo.

— Ĉu mi longe atendigis vin?

— Ne! Estis bone resti sola en via hejmo.

— Ho, ĝi estas tre malriĉa, tute ne luksa. Mia patro estas simpla laboristo.

— Mi ne vidis lin. Ĉu li ne estas hejme?

— Tre malofte ni vidas lin. En ĉiu jaro nur unufoje, kiam li revenas al ni el Kamĉatko por unu monato. Li laboras tie en la… en la… ho, mi ne konas tiun vorton!… nu, en tiu loko, kie la homoj trovas tiun flavan ŝtonon, el kiu estas ankaŭ la fianĉina ringo.

— Mi komprenas. Li laboras en la orminejo.

— Jes, en la cara, nun jam ne cara orminejo. Dekunu monatojn ni estas solaj sen patro. Mia patrino ne estas tre sana kaj forta. Mi helpas al ŝi ĉe la hejma laboro kaj ĉe miaj gefratoj. Jes, mi havas gefratojn. Kvar! Jes, kvar gefratojn! Ĉu vi deziras vidi ilin?

— Ho, jes! Tre volonte. Mi ŝatas la infanojn.

— Tion mi scias. Mi vidis vian rigardon, kiam ĝi havis patran senton. Tiam vi estis bela.

— Kaj nun mi estas malbela. Ĉu?

— Ne volu komplimenton, sinjoro. Ĉe ni la fraŭlinoj ne komplimentas por almiliti simpation.

— Vi ne estas fraŭlino. Vi estas gimnazia lernantino. Knabino. Nur infano.

— Nur infano? Mi estas jam dekok-jara. Tiu ĉi jaro estas mia lasta jaro en la gimnazio. Jes, sinjoro! Sciu, ke mi estas fraŭlino kun multaj pensoj kaj zorgoj kiel ĉiu knabino, kiu havas malriĉajn gepatrojn kaj multajn gefratojn… Nu, ĉu vi deziras vidi ilin?

— Ni iru! Kaj mi petas vian pardonon.

— Mi jam pardonis. Ni iru. Rigardu la maldiligentajn infanojn, kiuj ludas dum la tuta tago kaj vespere ili lernas siajn lecionojn.

Marja malfermas la pordon de la alia ĉambro. Nadai vidas kvar geknabojn. Ili sidas ĉirkaŭ la tablo, sed kiam ili vidas la gaston, ili levas sin kaj salutas lin.

— Vidu, jen ili! Ŝi estas mia fratino Orela. Tiu dormokula knabo estas mia frato Tadeusz, tiu ridbuŝa knabineto estas mia fratineto Erna kaj tiu ĉi malgranda estas la molkora Valja, kiu tre ŝatas la «grandan» panon kun «multa» butero. Nu, kiel ili plaĉas al vi?

— Ili estas tre ĉarmaj.

— Nun vi povas vidi, kiel maljuna mi estas. Mi estas la plej maljuna. — Marja residigis la geknabojn.

— Nu, lernu kaj en la liton! Unu, du, punkto! Kion vi legas, Orela? Ĉu vi finis vian matematikan lecionon?

— Mi eĉ ne komencis ĝin. Vi devas helpi. Vi scias.

— Nun mi ne havas tempon. Rompu la kapon kaj tiun libron, kiun vi tenas en via mano, donu al mi!

Orela ne volonte donas la libron al sia fratino kaj ŝi eksidas al la tablo por komenci la malfacilan matematikan taskon.

Nadai ne komprenas la polan lingvon, sed li rigardas la infanojn, atentas pri la parolo de Marja, vidas la sintenon de la gefratoj kaj li sentas ke Marja vere ne estas jam gimnazia lernantino, jam delonge ŝi estas la dua patrineto en la orfa hejmo. La vorto «patrineto» kun la tuta bildo restas en lia kapo kaj kiam Marja proponas reiron en la alian ĉambron por trinki teon, li infane diras: jes!

Ili sidas ĉe la tablo. Marja preparas la teon. Nadai rigardas la libron, kiun ŝi prenis for de Orela. «POEMOJ de JULIUSZ SLOWACZKY».

— Ho, tiu Orela estas ĉiam tia! Dum la tuta tago ŝi faras nenion. Ŝi nur legas, legas.

— Sed belajn librojn.

— Nu, ne ĉiam.

— Sed nun ŝi legis belajn poemojn. Ankaŭ mi tre ŝatas la poemojn, kiujn mi konas de tiu ĉi poeto. Mi memoras, ke lia poemo «Mi malĝojas, Sinjoro» tre plaĉas al mi. Belega ĝi estas.

— En kiu lingvo vi legis ilin?

— En Esperanto. Antoni Grabovski, la patro de la esperanta poezio tradukis ĝin.

— Ĉu vi bone rememoras pri ĝi?… Nu, diru kaj ni kontrolu la tradukon! Atendu! Mi nun serĉas la originalon. Jen mi trovis ĝin…

Nadai bele, sente diras la tradukon kaj Marja kontrolas.

— Ho, belega estas ili ambaŭ — ŝi diras ĉe la fino.

Ili longe parolas pri la pola, poste pri la hungara literaturoj. Ankaŭ pri la esperanta literaturo, al kiu la poloj donis talentajn homojn: Kazimir Bein, Leo Belmont, J. Wasznewsky. Kompreneble, ankaŭ la rusoj donis.

— Ho, tamen ĝi estas tre malriĉa! — diras Marja.

— Hodiaŭ ĝi estas malriĉa, sed ĝi estas vivopova. Atendu! Post unu-du jardekoj… Niaj verkistoj, poetoj ĉiam volas doni perfektecon al la lingvo. Iliaj verkoj instrue helpas en la bela parolo de la lingvo kaj ilia laboro ĉiam faras utilan servon por nia nova kulturo.

— Ĉu vi vere kredas tion?

— Mi estas certa pri tio, ke tiu granda amo, tiu nobla laboro, kiujn multaj miloj jam donis al Esperanto, ne povas resti sen bonaj fruktoj. Hodiaŭ estas 1919, estas milita kaj revolucia tempo, sed post unu-du jardekoj…

— Ho, kien vi flugas? Restu en la nuna tempo. Ne pensu, ke mi ne komprenas vin. Sed nun mi pensas pri tio, ke nia societo ne havas esperantajn librojn, gazeton. Por bone lerni lingvon la homoj devas legi literaturaĵojn. Tiel ni lernas ami ankaŭ nian patran lingvon kaj tiel mi lernis ankaŭ la rusan kaj germanan lingvojn. Pensu pri tio!

— Mi jam pensis ofte pri tio.

— Kaj kion ni faru? — kaj Marja demandas eĉ per sia rigardo.

— Mi ne scias. Mi havas nur dek librojn. Akceptu ilin por la societo. La komenco estas ĉiam malfacila.

— Mi dankas ilin en la nomo de la kurso. Sed ĉu vi…

— Ho, mi jam ofte legis ilin. Sed unu libreton mi retenas. Ĝi restu memoraĵo.

— Pri kio? Pri kiu?

— Pri tago, kiam mi ploris kiel la infano.

— Ĉu vi ne volas aŭ ne povas rakonti al mi pri tio?

— Se vi deziras, volonte.

— Ho jes, rakontu, rakontu, kara… kara — instruisto!

— En 1916 mi estis en la militkaptitejo en Berezovka. Estis la monato Novembro aŭ Decembro. La tuta tero vestis sin en blankan kostumon. Ekster la kazernoj estis granda malvarmo. En la kazernaj ĉambroj estis malbona aero. Tie ni kuŝis, rigardis al la plafono kaj nur kelkfoje ni parolis unu al la alia. Ni, hungaroj, havis malbonan, tre malbonan humoron. La germanoj havis pli bonan humoron, ĉar ili ĉiutage ricevis leterojn, pakaĵojn el la malproksima hejmlando. Ilia milita poŝto estis bonega. Ni, hungaroj, tre malofte ricevis kelkvortan sciigon de niaj gepatroj, edzino, fianĉino kaj gefiloj. Kial? Mi ne scias. Sed estis tiel. Ankaŭ nun estas tiel. La lastan leteron de mia patrino mi ricevis en Februaro de 1917.

Foje la poŝtisto de la kazerno venis al mi. Li donis sciigon pri pakaĵo, kiu venis al mia nomo. Mia koro forte batis. Pakaĵo el la hejmo! Pensu, kion ĝi signifas por tiaj orfaj homoj, kiel ni estas. Mi iris, ne, mi kuris al la poŝtoficejo. Mi ricevis la pakaĵon. Sur ĝi estis la manskribo de mia kara patrino. Vi ne povas prezenti al vi, kion mi sentis en tiuj dek minutoj, dum kiuj mi rekuris al mia kazerno kaj tie… tie mi trovis nur grandan ŝtonon, malpuran soldatpano en la pakaĵo kaj paperon kun rusa skribo: «La pakaĵo alvenis tia al la rusa poŝto». Kiu forprenis el ĝi tion, kion la patrina amo volis doni al mi, mi ne scias. Ĉu la hungara aŭ la rusa milita poŝto? Egale!

Pasis kelkaj tagoj, unu semajno kaj nia poŝtisto denove venis al mi. Jen sciigo pri pakaĵo — li diris. Mi pensis pri malbona soldata humoraĵo kaj mi ne volis iri al la poŝtoficejo, sed la bona homo du-trifoje diris, ke mi iru, ĉar ĝi estas granda pakaĵo.

Nu, mi iris kaj mi prenis la pakaĵon. Ĝi venis el Ĝenevo. La Universala Esperanto Asocio sendis al mi. Ho, libroj! Esperantaj libroj! Eĉ hungarajn librojn ni ne povas ricevi, ĉar la rusa cenzuro metas ilin en la fajron. La cenzuristoj ne scias la hungaran lingvon.

En la kazerno miaj amikoj scivole rigardis la pakaĵon. Mi malpakis ĝin. Mi trovis dek belajn librojn kaj alian pakaĵon, kiun la franca poŝto sendis al Ĝenevo. Ankaŭ ĝin mi malfermis kaj mi trovis varman veŝton, pipon, tabakon, ĉokoladon, cigaredojn, du bonajn ŝuojn, diversajn objektojn utilajn por soldato, unu esperantlingvan Biblion kaj unu leteron. Mi rigardis la pakaĵan, sed mi ne vidis ĝin. Miaj larmoj malhelpis. Mi ploris kiel la infano. Kial?… Atendu momenton!

Nadai prenas el sia poŝo kelkajn leterojn kaj serĉas inter ili.

— Jen la letero! Aŭskultu! «Kara amiko, aŭ malamiko(?), mi legis vian nomon en la gazeto “ESPERANTO” kaj nun mi scias, ke vi estas militkaptito en Ruslando. Mi pensis pri vi kaj pri nia amika korespondo antaŭ la milito. Mi sendas al vi tion, kion malriĉa franca soldato povas sendi al soldato. Akceptu kaj restu sana! Via: Alfred Pitois, nun infanteria kaporalo en la…» La daton, lokon kaj la nomon de la regimento la franca cenzuro forigis per dika blua krajono. Jen la historio. Ĝi estas vera de la unua vorto ĝis la lasta… Tial mi deziras reteni tiun unu libron, la esperantlingvan Biblion.

Longa silento restas post la rakonto en la ĉambro. Marja ne kuraĝas rompi ĝin. Nadai vivas nun en siaj rememoroj. Nur post minutoj la rigardoj serĉas unu la alian. En la okuloj de ili ambaŭ la sama sento parolas mute, sed tre varme: la homa kompreno.

Sur la tablo du manoj ame tuŝas sin. La samovaro muzikas. La instruisto kaj lernantino sentas sin pli proksimaj unu al la alia. Ne ili, sed la longa, longa silento parolas pri tio.