La verda koro/Ĉapitro 7: En Vladivostok

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Ĉapitro 6: Intima vespero Indekso : La verda koro
de Julio Baghy
Ĉapitro 7: En Vladivostok
Ĉapitro 8: Fabelo de Iĉio Pang

Kelkaj el la membroj de la malgranda kurso alvenis per la matena vagonaro el Nikolsk al Vladivostok. Ĉe la stacidomo atendis ilin sinjoroj Vonago kaj Ŝaroŝi, el la militkaptitejo de la japanoj. La unua tenis alte malgrandan esperantan standardon, la dua kuris preter la vagonoj por trovi sian amikon Nadai. Li trovis facile lin, ĉar ankaŭ Marja Bulski eltenis similan standardon tra la fenestro de la kupeo, en kiu sidis Nadai, Kuratov, Valja Smirnova, Eŭgenia Tkaĉeva, Bogatireva kaj ŝi.

Post la reciproka saluto nun ili marŝas jam sur la ĉefa strato de la urbo. Altaj domoj, multaj komercejoj, sed la karaktero estas ne eŭropa, sed orienta. Ili rigardas al la haveno, en kiu multaj ŝipoj senmove ripozas, atendas la el- kaj enŝipigon de komercaĵoj. Ankaŭ grandaj militŝipoj pace mutas nun ĉe la bordo.

Nadai, kiu la unuan fojon vidas la maron, haltas sur la vojo kaj rigardas ĝin.

La maro estas tre interesa. Rigardu, Marja, de tie ĉi ni povas vidi la tutan havenon «Ora Korno' kaj tie jam ankaŭ la liberan maron. Ĝi estas belega! Ĉu ne?

— Mi malŝatas tiun ĉi maron kaj mi antaŭsentas, ke mi malamos ĝin.

— Kial? Mi trovas ĝin belega.

— Jes, ĝi estas belega, sed tre senkora. Ĝi disigos nin por ĉiam.

— Sed la maro estas samtempe vojo por retrovi la malproksiman amikon.

— Ĉu vi kredas tion? Ho, vi granda optimisto.

— Jes, mi volas kredi tion, vi, malgranda pesimistino.

La propono de sinjoro Vonago rompas la malgajan interparolon de la du geamikoj.

— Gesinjoroj. — li diras — mi invitas vin unue al la hejmo de la Vladivostoka Esperanto Societo. Tie ni matenmanĝos, ĉar ĝi estas en mia oficejo. Vi scias, ke mi estas urba notario kaj mi havas oficialan laboron, sed mi liberigos min por hodiaŭ. Mi havas helpnotarion en la oficejo. Ankaŭ li estas nia malnova samideano. Poste ni veturos per aŭtomobilo al Pervaja Rjeĉka, al la militkaptitejo. Ĉu bone?

La gastoj konsentas. Post mallonga tempo la tuta societo jam estas en la notaria oficejo.

— Bonvolu veni en la bibliotekan ĉambron! Ĝi estas nia kunvenejo. Tie estos pli agrable — sinjoro Vonago invite malfermas la pordon.

Ho, kiom da libroj! Sur la muro, inter du belaj verdaj standardoj, pendas la portreto de D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto. Sub la bildo pendas en kadro kelke da leteroj, kiujn la aŭtoro mem skribis al la Vladivostoka Esperanto Societo. Sur la tablo atendas la prozo: la bona matenmanĝo. La rigardoj tuŝas la prozon, sed la oreloj aŭdas poezion: gramofono aŭdigas la himnon de la esperantistoj. Ĉe la gramofontablo staras maljuna, senhara sinjoro. Li afable salutas la gastojn.

— Bonvenon, karaj gesamideanoj! Mi estas la sekretario de la societo. Bonvolu altabliĝi!

Sed la gastoj restas ĉe la pordo kaj ili aŭskultas la himnon: «En la mondon venis nova sento…» Bela melodio. Nadai ne konas tiun melodion. Ĝi ne estas la oficiala. Ĝi estas la unua melodio de la himno, kiun sveda komponisto faris. Tre malmultaj esperantistoj konas ĝin. Ĝi ne havas marŝan ritmon.

Post la lastaj sonoj de la himno la gastoj kaj la mastroj altabliĝas. Komenciĝas gaja babilado en Esperanto pri la lingvo, pri ĝia movado, pri ĝia historio, pri la unuaj rusaj pioniroj, el kiuj sinjoroj Vonago kaj lia helpnotario konis multajn. Li parolas ankaŭ pri Zamenhof, kiun li renkontis dum la unua kongreso en Bulonjo sur Maro en 1905. Li montras bildojn pri du-tri kongresoj, en kiuj li ĉeestis.

— La unua kongreso estas neforgesebla memoraĵo por mi, kaj por tiuj, kiuj povis vidi tion, kion mi vidis. Ho, kiom da ĝojo, kia kortuŝa harmonia sento! La nuna esperantista generacio jam havas fruktojn kaj la postaj esperantistoj jam praktike utiligos la lingvon en la ĉiutaga vivo. Ili ne povos prezenti al si tiun senton, kiun havis ni, la unuaj pioniroj, al kiuj la carismo longe malsimpatiis kaj kiujn la homoj mokis, eĉ kelkfoje insultis pro la idealista laboro. Mi konas kelkajn samideanojn, kiujn la oficiala malkompreno pri nia afero devigis veni en Siberion. Poste ĉio pliboniĝis, sed ili restis ĉi tie. Jes, karaj geamikoj, nia afero jam havas martirojn kaj ĝi havos eble eĉ pli, sed tio ne gravas. Ni venkis la unuajn malfacilaĵojn kaj Bulonjo sur Maro estis nia unua festotago kaj venus multaj festotagoj post la labortagoj. Intertempe ni devas labori, eĉ batali por doni utilan servon al la tuta homaro.

La gastoj estime rigardas al la bonkora vizaĝo de Vonago, kiu jam estis inter la unuaj, kiuj kun kredo kaj malegoista laboro realigis unu el la plej belaj sonĝoj de la homoj.

— Vi konis la Majstron persone. Ĉu ne, sinjoro? Parolu pri li! Mi havas de li nur unu poŝtkarton, kiun mi ricevis antaŭ la milito — diras Nadai.

— Zamenhof, nia Majstro — kaj Vonago montras al la portreto — naskiĝis la 15-an de Decembro en 1859). Li estis la plej modesta genia homo de sia tempo. Sed li estis ankaŭ unu el la plej kuraĝaj, ĉar li kuraĝis ne nur sonĝi, sed ankaŭ paroli pri sia sonĝo kaj fari realaĵon el ĝi. Memoru pri tio, ke li havis malagrablajn ecojn en la pensmaniero de la carismo; li estis judo kaj pola patrioto… Kaj tamen li kuraĝis kaj tamen li prenis al si la novan nepardoneblan sonĝon «esti homo», kiu vidas homfraton en ĉiu homo kaj kiu en siaj faroj estis pli kristana ol multaj kristanoj. Lia kormalsano mortigis lin. Tiel devis silentiĝi por ĉiam la batoj de tiu koro, kiu ne povis elteni plu la dolorojn, kiuj vekis en li la penson, ke li vane oferis sian tutan vivon por la homaro. La 17-an de Aprilo en 1917 li foriris el inter ni. Sed li eraris. Li ne faris vanan oferon. La homoj komprenos lin kaj lian grandan verkon.

Post la matenmanĝo Vonago kaj la sekretario montras la riĉan esperantan bibliotekon, en kiu enestas preskaŭ ĉiu libro de la antaŭmilita esperanta literaturo.

La sekretario ludigas du gramofondiskojn. Poemoj. Devjatnin, unu el la unuaj esp. verkistoj, deklamas ilin.

La gastoj havas bonan humoron. Ili ĝojas ke la tago de la vizito en Vladivostok tiel bele komenciĝis. Sed la aŭtomobilo jam atendas ilin malsupre sur la strato. Tie ili havas denove agrablajn minutojn.

Du grandaj aŭtomobiloj. Unu kun rusa ŝoforo, alia kun japana soldatŝoforo. En tiu lasta malgranda viro sidas. Li havas oficiran uniformon de la japana milita maristaro. Li afable invitas la sinjorinojn al sia aŭtomobilo.

— Li estas kapitano Oba. Li servas sur la milita ŝipo «Hi-Zen», kiun vi povas vidi tie en la haveno — Ŝaroŝi diras al sia amiko Nadai. — Li ofte vizitas niajn kunvenojn en la militkaptitejo. Rigardu, li havas la esperantan insignon sur sia uniformo. Li estas tre, tre bona homo. Sed poste vi vidos, kia homo li estas.

La du aŭtomobiloj kuras, kuregas sur la vojo inter montoj al la militkaptitejo en Pervaja Rjeĉka. La grandaj kazernoj staras sur monto kaj ĉirkaŭ ili estas ligna muro: barilo. Ĉe la pordego de la barilo staras japanaj soldatoj, kiuj soldate salutas la gastojn, rigardas la oficialan enirpermeson, malfermas la pordegon. La du aŭtomobiloj iras ĝis la «Esperantista Kafejo» de la militkaptitoj.

Ho, kiom da homoj! Ĉiuj estas viroj kaj soldatoj, sed en diversaj uniformoj aŭ en civilaj vestoj. Multaj venis nur por rigardi la gastojn. Virinoj, veraj virinoj en la militkaptitejo! Ĉarmaj, eĉ belaj knabinoj kaj veraj knabinoj! Ne tiaj, kiaj en la teatro de la militkaptitoj, kie nun la kostumoj kaj perukoj faras virinojn el la junaj viroj por iluzio. La junaj knabinoj sentas, ke la granda interesiĝo estas por kaj pro ili. Al la scivolaj okuloj ili ĉarme ridetas.

— Nu, mi ne dezirus longe resti inter tiom da viroj — diras ridete sinjorino Bogatireva al Kuratov.

— Mi pensas, ke ankaŭ ili ne dezirus vian longan restadon — kaj Kuratov ridas pri sia ŝerco.

— Mi dankas pro la komplimento. Vi, vi, maljunega juna koro! — Sed post momento ŝi jam amike pace ridetas al sinjoro Kuratov.

La grupo de esperantistoj (ho, ili estas tre multaj!) staras antaŭ la kafejo. Ili kantas la esperantan himnon laŭ la nova melodio. Unu el ili salutas la gastojn. Estas gastoj ne nur el Nikolsk Ussurijsk. Ĉeestas kolonelo de la ĉeĥa legio, unu franca samideano, du anglaj kaj unu amerika soldatoj. Poste la gastoj kaj la mastroj iras en la kafejon.

Simpla kazerna ĉambro kun du longaj tabloj, kvar benkoj, kelkaj seĝoj. Ne ĉiu povas havi sidlokon. Ne gravas! Sur la muroj estas murgazeto. Ĝi havas grandlitere la novaĵojn en la esp. movado. Ankaŭ verda standardo kaj diversaj bildoj pendas sur la muroj. Sur la tabloj kuŝas diversaj esp. gazetoj, kiujn sinjoro Vonago donacas ĉiumonate al la grupo. La plej interesa objekto estas la «Verda Stelo», kiu tute ne estas stelo, sed monata gazeto de la militkaptitoj. La plej bonaj esperantistoj de la militkaptitejo redaktas, skribas, per bildoj plibeligas ĝin nur en unu ekzemplero. Tiuj numeroj de la gazeto estos interesaj objektoj por Esperanto Muzeo, se venos tempo, kiam la esperantistaro havos ankaŭ internacian muzeon.

Ankaŭ esperantaj libroj estas, sed ili iras de mano al mano. La unua originala verko de Julio Baghy «Li kaj Ŝi» jam estas tute malpura, la folioj falas el ĝi. La germanaj esperantistoj havas bonajn vortarojn, lernolibrojn. La hungaroj, kiuj ne scias la germanan lingvon, uzas tiun vortaron, kiun la supra verkisto kunmetis kaj mane skribis por ili. Ĝi estas en du ekzempleroj. Unu el ili havas kiel amikan donacon, Ŝaroŝi, lia plej bona fratamiko.

Dum la gaja babilo la kelneroj (nu, ne veraj; unu estas gimnazia profesoro hejme) alportas kafon kun kukoj. La kafo estas en tasoj, kiujn la militkaptitoj faris el ladaj skatoloj de konservaĵoj. Sed la kafo estas vera kaj ne tia, kian la militkaptitoj faris el bruna pano super forta fajro en la rusaj kazernoj. La humoro estas vere tre korkaresa.

— Gesamideanoj, dekkvin diversaj nacioj sidas kune en paca harmonio ĉi tie — diras la japana kapitano Oba. — Ĉu ne estas bele, ĉu ne estas esperdone?

— Ho, jes! Vivu Esperanto! — krias la tuta societo.

— Malgranda insulo. La insulo de la Espero en la oceano de la homa malespero — diras Jozefo Mihalik, la hungaro.

— Sed de tiaj malgrandaj insuloj nova forto kaj freŝa energio iros por labori post la fino de la milito — diras Zinner, la aŭstro.

— Ni estas la praktikaj pacifistoj, kiuj ne nur deziras la pacon, sed laboras por ĝi — diras la franca samideano.

— Per amo, per vera homamo ni deziras fari harmonian kunlaboron inter la nacioj — aldonas la ĉeĥa kolonelo.

Kaj ĉiu aldonas unu frazon, kiu fine faras laborprogramon por la proksima paca tempo. Ŝaroŝi kantas kelkajn el siaj belaj melodioj, kiujn li komponis por la versoj de J. B.

La maljuna Kuratov per kortuŝaj vortoj dankas al la militkaptitoj pro tiu bela tago, kiun ili faris por la junaj esperantistoj kaj por li, kiu baldaŭ devos doni la standardon al pli fortaj manoj. Ĉe la fino la maljuna poŝtoficisto levas sian dekstran kriplan manon kaj solene petas:

— Gesamideanoj, fratoj, fratinoj en la homa familio, ni donu nian honoran vorton, ke per vera kaj paca kulturlaboro ni malhelpos tion, kio faras el la homoj ŝakalojn. Ĉiu laŭ siaj povo kaj talento laboru por vera homa kompreno, por la paca evoluo. Mi restos ĝis la lasta minuto sub la verda standardo.

La momento estas solene kortuŝa. En la unuanima respondo de tiom da soldatoj, kiuj rigardis ne unufoje al la vizaĝo de la Morto kaj kiuj dum tiom da jaroj senpove suferas, nun parolas dolore dolĉa sento: la amo al la tuta homaro.

— Ni restos fidelaj! Ni laboros! Vivu nia lingvo kaj la memoro de nia Majstro!

Kaj denove eksonas la himno, sed kiel?! La koroj kantas en la vortoj.

— Ho, ĉio, ĉio estas tiel bela, tiel bona, ke mi ne povos longe elteni sen ploro — diras sinjorino Bogatireva — kaj vi, sinjoro Kuratov, vi estas junega maljuna koro.

— Nu, nu, vi denove komplimentas.

— Ne! Tio ne estas komplimento.

En tiu momento unu el la mastroj kun telero da kukoj iras al sinjorino Bogatireva.

— Bonvolu preni, sinjorino. Bonegaj kukoj. La ĉefkuiristo de la oficira kuirejo faris ilin.

— Ho, volonte! Mi havas apetiton por ĝi.

— Sinjorino Bogatireva ĉiam havas apetiton kaj proponon.

— Vere, nun mi rememoras, ke mi volis proponi, se estus eble, montru al ni la ĉambrojn, kie vi, la militkaptitoj loĝas. Mi neniam vidis kazernon interne, nur ekstere.

— Nu, kion mi diris? Proponon ŝi ĉiam havas.

— Volonte kaj tre facile ni povos realigi vian deziron. Estis en la programo, ke post la kafeja kunveno ni montros al la gastoj la internon de la kazernoj kaj ni vizitos ankaŭ la hospitalan domon, kie unu el niaj tre bonaj samideanoj nun kuŝas malsana.

— Ĉu li estas grave malsana?

— Verdire, ni ne havas multe da espero pri lia reiro al la hejmlando.

— Ho. La malfeliĉa homo! Ĉu ni ĉiuj vizitos lin?

— Nur tiu, kiu deziros. Tiu vizito certe tre ĝojigos lin.

— Mi tre volus viziti lin — diras Kuratov.

— Kaj ankaŭ mi — aldonas sinjorino Bogatireva.

Post nelonga tempo la gastoj levas sin. En bona humoro ili foriras el la kafejo por rigardi la internon de la kazernoj. La sinjorinoj malĝojas pro tio, kion ili vidas, sed Nadai pensas pri la subteraj malpuraj kazernoj en Tockoe, kie dum unu vintro pli ol okmil militkaptitoj mortis el deknaŭmil kaj iliaj kadavroj sen enterigo staris longajn monatojn en la frosto ekster la kazernoj. Li vidas ĉi tie purecon kaj bonfarton. Vere, la japanoj home zorgas pri siaj militkaptitoj, kiujn ili transprenis de la rusoj.

La vizito en la hospitalo estas mallonga. La malsanulo ĝojas. Li premas forte la manon de ĉiu. Kun granda espero li parolas pri tio, ke post sia hejmeniro li laboros nur por Esperanto, ĉar la plej belajn tagojn kaj sentojn en la vivo li povas danki nur al tiu ĉi lingvo kaj al la bonaj gesamideanoj. Li parolas multe, multe, pri la Vivo, sed en lia rigardo, sur lia pala vizaĝo jam estas la antaŭsignoj de la proksima fino. Ĉiu parolas al la malsanulo, nun sinjoro Kuratov restas muta. Liaj okuloj direktiĝas al tre malproksima bildo. Li forte premas la manon de la malsanulo kaj rapide forlasas la ĉambron.

Antaŭ la hospitalo la du aŭtomobiloj jam atendas la gastojn por veturigi ilin al la urbo. La adiaŭo estas pli intima, pli amika ol la alveno. Sinjorino Bogatireva invitas ilin al Nikolsk Ussurijsk. La militkaptitoj dankas, sed ili dezirus ne havi tempon por la vizito. Ĉiuj deziras iri nur al unu loko: al la patra domo en la fora patrolando.

La aŭtomobiloj haltas en la haveno ĉe la bordo. kie la granda japana militŝipo staras. Kapitano Oba petas la tutan societon «esti liaj gastoj». Ĉiuj tre ĝojas. La ŝipo estas interesa. Ĝi ne estas nova. En la rusa — japana milito ĝi estis rusa militŝipo kiun la japanoj subakvigis kaj post la milito ili relevis kaj renovigis.

En la kapitana kajuto la gastojn denove atendas tablo kun japanaj manĝaĵoj kaj trinkaĵo, kiun la japanoj nomas «saki». Maristoj servas ĉe la tablo. Unue al la viroj, poste al la virinoj. Estas japana etiketo.

Post gaja konversacio, antaŭ la foriro, kapitano Oba prenas skatolon el ŝranketo kaj metas ĝin sur la tablon.

— Gesinjoroj, — li diras — mi vidas, ke vi ne havas esperantajn insignojn. En via urbo vi ne povas aĉeti. Akceptu de mi donacon por via grupo. En la skatolo estas kelkdekaj da belaj verdaj steloj.

— Ni dankas, sinjoro kapitano, sed ni estas nur dekdu.

— Ne grave! Sed vi ne restos tiom. Via grupo estos granda kaj ĝi havos multajn novajn membrojn… Sinjoro Vonago parolis al mi pri via bela propaganda mateno. La propagando devas havi monon. Akceptu tiun malgrandan sumon por via propaganda kaso. Mi estas ne riĉa oficiro. Pli multe mi ne povas doni, sed tion mi donas bonkore.

Kuratov ne volas akcepti la mondonacon, sed kiam ankaŭ sinjoro Vonago kuraĝigis lin, li dankas en la nomo de la grupo al la kapitano pro lia boneco.

Kapitano Oba jam ne povas forlasi la ŝipon kaj tial ĉe la vespera vagonaro sur la perono diras «ĝis revido»-n nur sinjoroj Vonago kaj lia helpnotario, kiu transdonas grandan pakaĵon al la gastoj.

— La donaco de nia societo al la nova societo en Nikolsk Ussurijsk. 35–40 libroj, el kiuj nia biblioteko havis du aŭ pli da ekzempleroj kaj multe da malnovaj gazetoj tre diversaj el la tuta mondo. Ili bone servos en la propagando.

La vagonaro ekiras. Du verdaj standardetoj (unu sur la perono, la alia el la fenestro de kupeo) salutas adiaŭe unu la alian. La vagonaro kuras, kuregas. Eĉ la lampoj de la urbo jam estas for. La vagonaro kuras, kuregas, sed la membroj de la malgranda ekskurso havas varman lumon en la koro kaj en tiu lumo ili revidas la karajn vizaĝojn, kiujn ili vidis la unuan kaj eble la lastan fojon en la vivo.

En la duonlumo de la kupeo Marja prenas la manon de Nadai kaj kisas ĝin. Nadai nekomprene kaj kun granda embaraso rigardas al ŝi.

— Kion vi faras? Vere mi…

— Ankaŭ mi volis danki al vi pro la donaco.

— Sed mi donacis al vi nenion kaj se eĉ mi donacus…

— Jes, vi donacis multon al mi. Vi instruis al mi tiun ĉi lingvon, vi instruis senti profunde ĝian spiriton kaj vi donacis al mi kredon…

— Sed Marja, ne estu tiel infana!

— Ĉu infana? Mi estas tre virina kaj mi devas havi tiun kredon, kiun vi ĉiuj havas. Pensu, amiko, pri tio, ke mi havas kvar gefratojn… kvar gefratojn malgrandajn kaj tre malsanan patrinon kaj pensu pri la maro… pri tiu maro, kiu disigos nin por ĉiam… jes… por ĉiam.

— Ho, Marja…

— Silentu!… Mi ne estos malgaja. Ni havas saman vojon, saman senton… kaj ne forgesu vian… vian stultan lernantinon.

— Ne, ne, Marja! Neniam!

— Neniam… neniam… neniam…

Kaj la vagonaro kuras, kuregas en la nokto.