La verda koro/Ĉapitro 8: Fabelo de Iĉio Pang

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro 7: En Vladivostok Indekso : La verda koro
de Julio Baghy
Ĉapitro 8: Fabelo de Iĉio Pang
Ĉapitro 9: El la taglibro de Marja

La vizito en Vladivostok, la ofta rakontado pri ĝi plifortigis la volon de la membroj, pligrandigis la entuziasmon, donis bonajn ideojn por fari la kunvenojn pli amuzaj, pli agrablaj. Vere, la dimanĉaj matenoj montras progreson. La membroj deklamas poemojn, rakontas anekdotojn, prezentas dialogojn el teatraĵoj kaj ili kune kantas. Nadai portis kelkajn melodiojn kun si el Vladivostok. La juna societo havas eĉ propran grupan kanton: «Nova Sento, salutas kore vin ni kune…»

La dimanĉaj kunvenoj donas ĉiam novan laboron al la fantazio de Iĉio Pang. Li ŝategas tiujn amuze instruajn kunvenojn. Antaŭ nelonge Nadai deklamis poemon, kiun tradukis lia samlandano d-ro K. Kalocsay el la hungara lingvo. Tiu poemo aperis en granda esperanta gazeto kaj ties unu ekzempleron Nadai trovis sur la tablo de la «Esperantista Kafejo» en Pervaja Rjeĉka. Iĉio tre interesiĝas pri poemoj kaj li vere ĝojis, kiam Nadai entuziasme parolis pri tiu poemo, pri la poeziaj reguloj kaj pri la diversaj formoj de la sentesprimado kaj pri la nova poeta talentulo, kiu jam nun majstre povas uzi la lingvon.

— La lingvo estas muzika instrumento de la homaj sentoj — diris Nadai. — La perfekteco de la lingvo dependas de la artista perfekteco de ĝiaj uzantoj. Ĉion oni povas esprimi per nia lingvo, sed ne ĉiu povas uzi egale arte la muzikan instrumenton. En Esperanto la vortoj havas sentmuzikon same, kiel en la aliaj lingvoj, ĉar homaj sentoj nutras ĝian lingvan evoluon.

Iĉio Pang ĉiam volonte rememoris pri la instruoj de Nadai, kaj li klopodis ankaŭ praktiki ĝin. «Ĉion oni povas esprimi per nia lingvo». Ĉu vere? Veki sentojn, semi pensojn, pentri bildojn. Ĉu ankaŭ imiti diversajn sonojn? Iĉio Pang pensas pri tio, kiam li aŭdas la muzikon kaj kantadon de la ĉinaj aktoroj en la apuda teatro. Li komencas kanti kun la aktoroj kaj zorge serĉas la sonimitajn vortojn en la lingvo. La strangaj ĉinaj sonoj iom post iom havas formon en la nova lingvo. La eksperimenta ludo amuzas lin.

Petro Koluŝ sidas ĉe la tablo en la ĉina komercejo, sed li ne atentas sian junan amikon. Li havas agrablan laboron: instrui Sunfloron pri la lingvo. Ŝi ne havas la talenton de sia frato, tamen ŝia entuziasmo ne estas malpli ol la lia. Kiam la «Amiko» parolas, ŝi tre atente aŭskultas lin, sed hodiaŭ petola penso forprenas ŝian atenton. La Amiko sidas sur barelo de sekaj marfiŝoj, ŝi staras apud li kaj ili ambaŭ estas egale altaj. Jes, egale altaj. La du kapoj estas tiel proksimaj unu al la alia! Ŝi nevole ekridas.

— Ĉu vi ne atentas, Sunfloro?

— Sunflolo atentas.

— Bone! Legu denove la frazon!

— Jes… — ŝi longe serĉas per la okuloj kaj per fingreto, sed ŝi ne trovas la frazon. — Mi ne scias. Kie?

— Kion mi diris? Vi ne atentis.

— Amiko kolelas?

— Ne! Mi ne koleras… kaj lernu jam tiun malfeliĉan sonon «r». Ankaŭ Iĉio lernis ĝin.

— Amiko kolelllas.

— Amiko ne kolerrras — kaj Kaluŝ bonkore ekridas, prenas ŝian maneton. Ho, kiel malgranda ĝi estas. Ŝiajn du manetojn li povus kaŝi en unu sia mano. Li dezirus diri belan komplimenton, kiam io neordinara, io stranga haltigas la belan frazon. La manplato de Sunfloro estas tute ruĝa.

— Kio estas tio? — li demandas.

— Manplato.

— Mi scias. Sed kial ĝi estas tiel ruĝa?

— Sunflolo falis ĝin luĝa pel papelo luĝa.

— Sed kial, Sunfloro, vi faris ĝin ruĝa?

— Sunflolo volis viziti teatlo. Eleganta ĉina vilino falas manplato luĝa. Jes.

— Ho, tiel malbeligi vian belan maneton! Malsaĝe! Sunfloro rigardas jen al Koluŝ, jen al siaj manplatoj. Post momentoj ŝi malgaje demandas:

— Ĉu al Amiko ne plaĉas luĝa manplato de Sunflolo?

— Ne tre — respondas li sincere — sed tio estas ĉina etiketo.

Ili daŭrigas la lernadon, sed la atento de Sunfloro estas for kaj Koluŝ baldaŭ liberigas ŝin. Ŝi retiriĝas en la alian ĉambron. Iĉio Pang ankoraŭ staras ĉe la fenestro kaj ĉiam kantas ian strangan melodion.

— Iĉio, ĉu vi deziras fariĝi kantisto en la teatro?

— Atendu!… pomp pomp pomp ĉin ĉin pomp aoio ieao sise sosi… Atendu, tuj mi estos preta, Amiko — kaj li kantas plu.

— Mi ne komprenas.

— Negrave! Tuj mi estos preta.

Nu, tiu «tuj» ankoraŭ alvenis post kvarona horo, sed tiam Iĉio Pang ĝaje ekkrias.

— Aŭskultu, Amiko! — Li komencas prezenti sian kreaĵon. Li kantas la tutan versaĵon laŭ ĉina melodio.


     Pomp', pomp', pomp',
     pluma pomp';
     ĉin', ĉin', ĉin'
     kaj ĉinin'
     sana sentas sin sen sun'
     en la lula lum' de l' lun'…

     Lin gonglango longe logas,
     ĉin' ĉininon al si vokas.
     Ton' gonga,
     son' longa…
     Ĉinon ĉenas la ĉinin',
     pip' opia kaj la ĝin'.


— Nu, kiel plaĉis al vi, Amiko?

— Nu, interesa ĉina kanto ĝi estis, sed eĉ unu vorton mi ne komprenis.

— Ĉu vere ne? — kaj Iĉio Pang ridas laŭte kaj longe. — Mi kantis espenantlingve.

— Ĉu?

— Jes! Mi imitis la sonojn de la ĉinaj lingvo kaj muziko per Esperanto. Via nekompreno montras, ke nia instruisto estas prava. Per nia lingvo oni povas fari ĉion. Mi donis iluzion al vi pri tio, pri kio mi volis: pri la ĉina lingvo.

En tiu momento revenas Sunfloro kaj senvorte haltas antaŭ Koluŝ. Ŝi longe rigardas al liaj okuloj, poste subite ŝi montras siajn manplatojn al li.

— Ĉu al Amiko plaĉas tiel?

La manplatoj estas tute puraj. Ŝi forigis la ruĝan koloron de ili. Koluŝ sentas, kvazaŭ tiuj manetoj nun karesus lian koron.

— Kisinde belaj ili estas nun, Sunfloro — li diras. — Ili — similas… ili similas… eh, mi ne estas poeto, sed mi diras al vi, ke ili estas tre belaj… Tamen mi pensas, ke vi estas ĉinino kaj en la teatro la aliaj ĉininoj same…

— Nun mi ne pensas pli ili.

— Sed vi devus pensi pri ili.

— Ĉu Amiko venos en la teatlo?

— Mi ne komprenas la teatraĵon en via teatro. Foje mi estis tie kun nia amiko Nadai. Ankaŭ li komprenis nenion.

— Venu, Amiko! Mi dilos al vi, kio signifas la ludo de la aktoloj.

Iĉio Pang, kiu ĝis nun staris flanke kaj rigardis la Amikon kaj sian fratinon, subite aliĝas al la peto de Sunfloro.

— Venu, Amiko! Por faciligi la aferon al vi mi rakontos jam nun la enhavon de la teatraĵo.

— Venu! Sunflolo dezilas, ke la Amiko venu. — Ŝia mano karese tuŝas la bruston de Koluŝ.

— Nu, bone! Sed la enhavon…

— Tuj mi rakontos al vi. Eksidu ambaŭ! Ni havas tempon.

Koluŝ eksidas sur la barelon. Sunfloro eksidas sur la tablon. Iĉio Pang prenas lokon por si sur malalta seĝeto. Li longe pensadas, kelkfoje rigardas al ili.

— Amiko, vi devas scii, ke niaj teatraĵoj ofte havas pli ol cent aktojn kaj oni ludas ilin dum semajnoj. Mi ne scias, kiu parto estos hodiaŭ tial mi rakontos la fabelon de la tuta teatraĵo. Eŭropanoj malofte komprenas nian arton, ĉar ĝi estas plena de simboloj. Do, aŭskultu!

Antaŭ multaj cent jaroj vivis princidino. La princidino de fabelo ĉiam estas belega. Nia princidino ne apartenis al la belulinoj. Kripla ŝi ne estis, sed centoble plibela knabino troviĝis eĉ en la dometo de la plej simpla kamparano. La princidino ne sciis pri tio.

Ŝiaj haroj estis nek nigraj, nek brunaj, sed sunblondaj. La kombistino de la princidino diris al siaj koleginoj: «Ŝiaj haroj similas al la lino kaj estas tiel akraj, ke ili vundas miajn fingrojn». La kombistino havis tre delikatajn fingretojn.

Ŝiaj okuloj estis rondaj kaj markoloraj. Tiaj strangaj okuloj ne decas al vera ĉina princidino. Ŝia nazo estis iom tro pinta, ŝia buŝo iom tro larĝa, ŝiaj vangoj iom tro ruĝaj kaj ŝia haŭto iom tro rozkolora por vidi en ŝi ĉinan belulinon. Nu, ŝi neniel taŭgis por la gusto de la ĉinaj princidoj, kiuj de tempo al tempo venis al la palaco de ŝia patro.

La maljuna princo multe malĝojis. Li ne povis kompreni, kial la dioj tiel severe punas lin. Li ĉiam estis pia. Li ne forprenis pli de la popolo ol la antaŭaj princoj, kaj li ne senkapigis pli el sia servistaro ol la antaŭaj mastroj kaj tamen… Jes, la dioj koleras je li. Sed ankaŭ li ekkoleris je ili. Li decidis korekti la fuŝlaboron de la kapricaj dioj.

Li kunvokis la plej famajn magiistojn de la lando, li akceptis la plej lertajn majstrojn de la plibeliga arto el malproksimaj landoj. Nokte kaj tage kun siaj mandarenoj kaj pastroj li cerbumis, legis dikajn skribaĵojn el antikvaj tempoj. La magiistoj kaj plibeligistoj venis, eksperimentis, poste ili konfesis, ke ilia arto estas senpova. La mandarenoj kaj saĝuloj konstatis, ke la antikvaj skribaĵoj scias pri nenio simila al la afero de la princidino.

Sed la princidino sciis nenion pri sia malbeleco. Eĉ kontraŭe! Ŝi estis tre fiera pri sia eksterordinara beleco. Kompreneble, ĉar ŝia patro malpermesis paroli pri tio. Li ordonis tuj senkapigi tiun, kiu forgesus pri la etiketa mensogo en ĉeesto de la princidino. Ĉiu homo havis ŝtoneton sub la lango por memorigi sin pri la mortodanĝero.

De mateno ĝis vespero nia princidino rigardis sin en la arĝenta spegulo, en la senmova lageto de la parko. Ŝi pensis, ke la birdoj kantas pri ŝi kaj eĉ la suno pli gaje brilas, kiam ĝi povas vidi ŝin. Ŝi estis feliĉega. Dum ŝia patro sekrete malbenis la diojn, ŝi samtempe dankis ilin pro ilia favoro. Nur tion ŝi ne komprenis, ke princidoj venas, foriras, ĉiu diras belajn komplimentojn, sed neniu el ili deziras edzinigi ŝin.

— Verŝajne mi estas tro bela por veki kuraĝon en ili — ŝi pensis, sed kiam jaro post jaro pasis ŝi komencis malami sian belecon.

Ankaŭ la maljuna princo komprenis, ke batali kontraŭ la dioj estas neeble. Li malgaje pensis pri la sorto de sia sola filino.

Okazis, ke fine la princidino ekveturis per ŝipo. Ĉu por rigardi fremdajn landojn, ĉu por almiliti per sia beleco edzon, neniu sciis.

Kiam ŝia ŝipo forlasis la propran landon kaj albordiĝis ĉe malproksima urbo, kun sia servistaro ŝi ekiris por promeni. Survoje la homoj haltis kaj rigardis ŝin, balancis la kapon. Baldaŭ diskuris la famo, ke la plej malbela ĉina princidino venis en la landon. Ju pli longe ŝi promenis, des pli multe da homoj akompanis ŝin. La princidino estis tre feliĉa kaj fiera.

— Jen, mia beleco jam almilitas admiron — ŝi diris al sia servistino.

— Jes, via eksterordinara beleco, princidina Moŝto — la servistino komplimentis kaj ŝi sekrete ridis pri ŝia blindeco.

Sur la vojo, inter la homoj staris malgranda ĉarma knabeto. Li ne prenis sian rigardon for de la princidino, kiu rimarkis la infanan miron en liaj okuloj. Ĝi tre plaĉis al ŝi. Kun rideto ŝi paŝis al la knabeto.

— Kial vi rigardas min tiel, infano?

— Ĉar vi estas tiel… ho, kiel malbela vi estas!

La sincereco de la infano paligis la servistaron de la princidino, kiu subite ekkoleris kaj ordonis al unu el siaj soldatoj:

— La knabo impertinente mensogis. Senkapigu lin! La soldato tuj levis sian larĝan glavon, sed la maljuna mandareno, kiu akompanis la princidinon dum ŝia vojaĝo, haltigis lian manon.

— Haltu! Princidina Moŝto, ni estas en fremda lando. Ĉi tie ne via patro, sed alia princo havas la senkapigan rajton.

— Nu, bone! Ni iru al tiu princo, sed la kapon de tiu mensogulo mi deziras havi.

— Princidino, mi petas pardonon por la knabeto. Infano ne scias, kion li diras — parolis la bonkora mandareno.

— Egale! Ni iru tuj al la princo!

— Estus pli bone ne iri, sed reveni al nia ŝipo.

— Mi volas, mi volas, mi volas — kriis la princidino kaj ŝi kolere ekiris.

Kion fari? Ŝi estis princidino kaj la servistaro devis obei al ŝi. La mandareno kondukis la knabeton, kiu apenaŭ komprenis la kaŭzon de la princina kolero. Granda homamaso iris post ili.

La fremda princo, kun etiketo, deca al la altranga gastino, akceptis kaj demandis ŝin pri ŝia deziro.

— Princo, en via lando unu el viaj subuloj ofendis min. Mi deziras lian kapon.

— Kiu ofendis vin, princidino?

— Tiu ĉi impertinenta knabo.

— Kion li faris?

— Li mensogis. Li diris, ke mi estas tiel… ho, kiel malbela mi estas!

La princo estis maljuna, bonkora kaj tre saĝa. Lia popolo amis lin kaj volonte servis al li. Nun li metis sian manon sur la kapon de la knabeto kaj rigardis al la okuloj de la kolerruĝa princidino.

— Rigardu, princidino, kiel belan kaj saĝan kapeton li havas!

— Egale! Li mensogis kaj ofendis min. Mi volas lian kapon.

La princo iom pensadis kaj poste li instrue respondis.

— Princidino, ĉu vi ne scias, ke la buŝo de infano ĉiam diras la veron?

Pro la nova ofendo la princidino jen paliĝis, jen ruĝiĝis. Ŝi volis krii, bati, sed ŝi estis vera princidino, kiu ne imitas konduton de la servistinoj kaj tial ŝi fiere levis sian kapon.

— Nun mi revenos al mia patro kaj li donos al vi instruon pri la verdiro. Estu milito! Ne unu, sed multajn kapojn mi deziras. Ankaŭ la vian!

La maljuna princo bonkore ridetis kaj kvazaŭ patre rigardis al ŝi.

— Princidino, mi ne diras, ke vi estas malbela. Beleco estas afero de gusto kaj de kutimo. Sed mi diras, ke vi estas maldanka al la mondo. Jes! La mondo per mensogo plidolĉigis vian vivon, forigis tiun doloron de vi, kiun la vero ofte donas al la homoj. Vi povus esti eĉ la plej bela el la belulinoj, sed konon vi ne havas. Mi esperas, ke via patro ne militos pro mensogo kaj se tamen jes, estu milito! Ni defendos la veron, kiun buŝo de infano diris.

La fiera princidino senvorte kun sia servistaro reiris al la ŝipo kaj ek al la hejmo. Kiam ŝia patro eksciis, kio okazis, li fariĝis kolerega. Li prenis sian larĝan glavon kaj tratranĉis la tablon per sola bato, kvazaŭ ĝi estus la korpo de la najbara princo. Kion fari? Estu milito! La soldatoj armis sin, mandarenoj iris kaj revenis inter la du malamikaj princaj palacoj.

Dume la princidino ne montris sin. Ŝi ploris tage, ŝi ploris nokte, ŝi ploregis unu semajnon, sed poste ŝi komprenis, kion la fremda princo diris: «Vi estas maldanka al la mondo, kiu dolĉigis vian vivon per mensogeto pro bonkoreco». Ŝi komprenis kaj hontis pri sia kaprica kolero.

En la lasta momento, kiam la soldatoj jam estis pretaj por iri al la batalo, ŝi kuris al sia patro.

— Patro, kion vi volas fari — ŝi demandis laŭte. Ĉiu povis aŭdi ŝiajn vortojn. — Ĉu militon? Ne faru! Haltigu la marŝon! La dioj ne helpos viajn armilojn, ĉar vi deziras defendi mensogon. Via blinda amo al mi tenis ankaŭ min en longa blindeco. Sed nun mi vidas kaj… kaj mi ne deziras vivi plu en mensogoj. Mi estas tia, kia min faris la volo de la dioj. Ili scias kial?!

Ŝiaj vortoj tre plaĉis al la mandarenoj, al la soldatoj, al la popolo, sed ne plaĉis al la princo mem, tamen ŝi tiom multe kaj tiel kortuŝe petis lin, ke fine li cedis al ŝi kaj rezignis pri la milito. La soldatoj «vivu»-is, la mandarenoj konstatis, ke ŝi estas la unua saĝa virino, kiun ili vidis en la mondo kaj multaj el la popolo diris, ke ŝi ŝajnis eĉ bela, kiam ŝi tiel kuraĝe parolis.

Pasis semajno. La fremda princo vane atendis batalpreta la malamikon. Kiam li eksciis la kaŭzon li multe pensis. Li pensis unu tagon, li pensis du tagojn, li pensis semajnon kaj fine li diris al sia filo, la juna princido.

— Iru kaj edzinigu ŝin?

— Sed ŝi estas tiel malbela, kvazaŭ ŝi ne estus eĉ ĉinino.

— Eble, vi pravas kaj ŝi ne estas vera ĉinino, sed, filo, mi diras al vi, ŝi plibeliĝos, certe ŝi plibeliĝos.

La princido estis obeema filo. Kun brila servistaro li vizitis la patron de la princidino. Kiam la maljuna princo aŭdis pri la deziro de la gasto, tre ĝojis kaj vere paciĝis. Sed la princidino ne volis konsenti.

— Princido, mi ne komprenas vin. Vi povus elekti el cent belaj princidinoj. Kial vi venas al mi? Se nur por obei al la deziro de via saĝa patro, tuj reiru en paco. Mi ne volas malfeliĉigi vin. Nur tiu edzinigu min, kiu havas simpation al mi, kiu naskiĝis malbela pro kaprico de la dioj.

Kiam la princidino diris tion, la princido vidis ŝin pli bela ol en la unuaj momentoj kaj ŝiaj vortoj vekis en li simpation.

— Mi elektas laŭ mia deziro — li respondis delikate. — Konsentu! Ni estu geedzoj!

Kaj pasis multaj jaroj. La juna princido fariĝis princo de la lando kaj la princidino fariĝis patrino de malgrandaj princidoj kaj princidinoj. Ili vivis feliĉaj.

Foje, kiam la princo rememoris pri sia patro, li diris al sia edzino:

— Ho, mia patro estis tre saĝa homo, kiu ĉiam diris la veron.

— Kion li diris?

— Li diris, ke vi plibeliĝos. Nu jen! Mi povas diri, ke la dioj neniam kreis pli belan princinon ol vi, mia edzineto, patrino de miaj infanoj.

La princino feliĉe ridetis.

— Ĉu vi vere pensas tion?

— Mi ne pensas, sed sentas tion. Vi estas la plej bela en la tuta mondo.

Jen la fabelo pri la malbela princidino… kaj… kaj la fabelo de nia teatraĵo — Iĉio Pang finas sian rakontadon.

— Tre interesa fabelo — diras Koluŝ kaj ankaŭ per sia kapo li jesadas.

Jes, intelesa… tle… tle — kaj Sunfloro ne scias kial, sed ŝia voĉo estas tre mallaŭta.

* * *

Estas post la teatra prezentado. La du gefratoj ripozas. Verdire nur Iĉio Pang kuŝas trankvile. Sunfloro pensas pri io, kion ŝi ne komprenas. Jam pli frue ŝi volis demandi sian fraton pri tio, sed ŝi havis nek okazon, nek kuraĝon. Nun la mallumo donas kuraĝon al ŝi kaj ankaŭ la okazo ne mankas.

— Iĉio, kial vi mensogis?

— Ĉu mi mensogis? Kiam?

— Hodiaŭ vespere vi fabelis, sed via fabelo ne estis la enhavo de la teatraĵo.

Post longa momento Iĉio Pang respondas.

— Neniu scias pri la vojoj de la Vivo. Mi pensis pri tio, ke eble iam vi povos fariĝi tia malbela princidino.

— Ĉu mi? Mi ne komprenas vin.

— La ekstera beleco estas afero de gusto kaj tiu de la kutimo. Ĉi tie, kie multaj miloj da knabinoj, similaj al vi, vivas, vi estas bela laŭ gusto kaj kutimo, sed pensu pri tio, se iam vi estus inter multaj miloj, al kiuj vi tute ne similus. La gusto kaj kutimo de tiuj homoj trovus vin malbela. Sed la interna beleco restas ĉiam freŝa.

Post longa silento Sunfloro denove alparolas sian fraton.

— Mi ne komprenas, kial vi diras tion al mi?

— Mi diris jam: eble iam vi fariĝos tiu malbela princidino kaj se vi deziros havi la koron de via princido, vi devos montri vian internan belecon.

Nur post longminuta pensado Sunfloro respondis.

— Se vi pensas pri Amiko, vi eraras. Li neniam parolis pri tia afero. Li ne amas min tiel… tiel…

— Kaj vi, Sunfloro, ĉu vi parolis pri tio?

— Kiel vi pensas?!

Vidu, nek li, nek vi parolas pri tiu sento, tamen iu tria persono vidas tion, pri kio vi ambaŭ silentas.

— Vi forgesas, ke mi estas vera ĉinino — ŝi protestas energie.

— Ne mi, sed vi mem forgesis pri tio.

— Ĉu mi? Per kio?

— Pro unu vorto de Amiko vi forigis la ruĝan koloron de viaj manplatoj. Vi hontis pri la ĉina kutimo, ĉar ĝi ne estas laŭ lia plaĉo.

— Bagatelaĵo — Sunfloro diras, sed ŝi sentas, ke ŝia frato estas prava. — Tiu bagatelaĵo montras nenion.

— Nia patro estas tre saĝa homo kaj foje li diris al mi: «Filo, la feliĉa aŭ malfeliĉa vivo de unu homo konsistas el mil bagatelaĵoj».