La viburno

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vi estas kiel aŭroro Indekso : La viburno
de Teofil Lenartowicz
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Virina konstanteco
La viburno
elpoligis Antoni GRABOWSKI

 Rosła kalina z liściem szerokiem,
 Nad modrym w gaju rosła potokiem.

Kreskis viburno, la foliara,
Super lazura torento klara.
Roson, pluveton ĝi trinkis gaje,
En suno varma sin banis maje.
Kaj en julio, sur la branĉetoj,
Ekbrilis ruĝe la koraletoj.

Viburn' knabine bele sin vestis,
Kaj akvo — ĝia spegulo estis.
La vento kombis ligojn de l' haro,
Okulojn lavis rosa gutaro.

Ĉe la viburno, tie proksime,
Janko ŝalmetojn faris kutime.
Lia muziko flugis kun vento
Apud viburno, super torento.

Liaj kantetoj, malĝojo-plene,
Fluis sur roso ĉiumatene;
Do lin atendis la foliara
Viburno, kiel knabino kara.

Kaj en aŭtuno, kiam tombeto
Jankon sub nigra kovris kruceto,
Viburno — amis lin evidente —
Ĉar foliaron disblovis vente,
En akvon ĵetis koralojn foje,
Tutan beiecon perdis malĝoje.