La viruso nuligas esperantistajn aranĝojn
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | La viruso nuligas esperantistajn aranĝojn |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 14-a de marto 2020 |
Permesilo: | ![]() |
La Monda Organizaĵo pri Sano anoncis la 11-an de marto ke la nova kronviruso estas pandemia. Tio signifas ke la risko pri infektiĝo iĝis tutmonda. Novaj krizaj reguloj en pluraj landoj havas influon ankaŭ al la Esperanto-movado.
Pro la fakto, ke la infektiĝo povas okazi tre rapide kaj facile, pluraj landoj enkondukis specialajn regulojn kiuj ofte inkluzivas malpermeson de grupiĝoj kaj nuligon de amasaj eventoj. Iuj landoj – kiel Danio, Italio, Pollando kaj Ukrainio – fermis siajn landlimojn por malrapidigi la disvastiĝon de la viruso, kiu estas aparte danĝera por maljunuloj kaj personoj kun malforta imuneco.
Laŭ diversaj taksoj en iuj landoj eble eĉ plimulto de la loĝantoj infektiĝos de la viruso, kiu havas la sciencan nomon SARS-CoV-2. Multaj personoj travivos tion kun mildaj simptomoj, sed aliaj bezonos urĝan helpon. Pro la rapida disvastiĝo de la viruso estas entreprenataj preventaj rimedoj, ĉar la kapacito de la sanservoj estas limigita kaj oni strebas ke ne ĉiuj tuj infektiĝu samtempe, ĉar tiel estus malfacile helpi al ĉiuj.
La kriza situacio havas influon ankaŭ al la Esperanto-movado. En pluraj lokoj la kutimaj kunvenoj de lokaj kluboj estis portempe nuligitaj. Same, organizantoj de internaciaj aranĝoj decidas pri nuligo. Ĉirkaŭ Pasko en Torino devus okazi Internacia Junulara Festivalo (IJF).
Malgraŭ la komencaj certigoj de la organizantoj, ke la aranĝo okazos laŭplane malgraŭ la epidemio, la malboniĝanta situacio en Italio kaj novaj leĝoj devigis la organizantojn ŝanĝi la decidon. Italio estas unu el la landoj kiuj plej multe suferas pro la epidemio.
Same pro la epidemio estis nuligita la 52-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA. Orlando Raola, estrarano de UEA, kaj Said Baluĉi, surloka respondeculo pri la Malferma Tago, en lakona anonco sciigis pri la decido kaj aldonis: “Ni studas eblecojn por virtuala reta malferma tago, sed ni ne certas ke la bezonataj homfortoj povos veni al la CO. Pri la nova pria decido ni informos vin.“
La anonco pri la nuligo aperis nur en la baldaŭ fermota diskutlisto uea-membroj en Yahoo (kun 298 membroj) kaj en la UEA-grupo en Telegramo (kun 86 membroj) – mankas gazetara komuniko, nuligo de la evento en Facebook aŭ sciigo en la Eventa Servo, kiu ekde preskaŭ unu jaro apartenas al UEA. Organizantoj de kelkaj aliaj aranĝoj ja mem aldonis tie informon pri ŝanĝoj en sia aranĝo.
Roy McCoy, nun emerita multjara oficisto de UEA, forte kritikis la decidon nuligi la Malferman Tagon, kaj atentigis, ke en Nederlando malpermesitaj estas nur kolektiĝoj de pli ol cent homoj.
– Mi, kiu ĉeestis tiom multajn, tre bone scias ke neniam venas pli ol cent homoj al tiu evento, kaj foje signife malpli. Ke UEA inventu sian propran, pli striktan regulon kaj apliku ĝin al si, povas aspekti bele, sed ankaŭ povas simple signifi ke UEA englutis troigan amaskomunikilan kampanjon sen esti zorge pripensinta la aferon, kaj tion mi vidas kiel terure bedaŭrindan.
Al lia kritiko respondis estrarano Orlando Raola:
– La asocia decido nuligi la Malferman Tagon estas ĝusta, prudenta kaj ne-revokebla. Se ni eraras pro troa zorgemo, estu tiel, tio vere ne ĝenas nin. Ni konsilas al ĉiuj pasiaj kritikantoj direkti siajn atakojn al tiu ĝenega kaj malbonaĉa Covid-19! Kun tiom da pasio kaj flamemo, vi tutcerte povus disigi ĝin en nenion.
Post la decido pri la nuligo de IJF, la organiza teamo de la 76-a Internacia Junulara Kongreso, kiu ĉi-jare estas planita en Nederlando, aperigis trankviligan anoncon – ĝis la aranĝo restas multe da tempo kaj la plano pri IJK ne ŝanĝiĝis.
“Ĉiuj en nia organiza teamo estas sanaj kaj la organiza laboro progresas antaŭ nia tempoplano. Se la situacio iel multe malboniĝos ĝis junio, ni certe komunikus tion al vi, plej laste unu monaton antaŭ la kongreso. Okaze de nuligo ĉiuj pagitaj kotizoj estus repagitaj”, la teamo skribis en Facebook.
Ankaŭ la 105-a Universala Kongreso en Montrealo vekis zorgojn. Ĝuste nun Kebekio malpermesas eventojn kun pli ol 250 partoprenantoj, sed la estraro de UEA esperas, ke la epidemio estingiĝos antaŭ la kongreso kaj ke ĝi povos okazi sen perturboj.
Tamen, pro la speciala situacio, ĝi enkondukis eksterordinarajn kondiĉojn, inter kiuj estas la plilongigo je unu monato de la nuna aliĝperiodo (ĝis la 1-a de majo), la eblo transdoni siajn kongreskotizon kaj mendojn al alia persono, kaj la eblo nuligi la kongresajn mendojn antaŭ la 1-a de majo kaj rericevi la monon.
La plej efika maniero protekti sin kontraŭ la viruso estas eviti rektan kontakton kun aliaj homoj kaj se tio okazas, teni distancon de almenaŭ unu metro. Tre grava estas higieno, tial estas rekomendate regule lavi la manojn kaj laŭeble ankaŭ desinfekti ilin.
En la reto aperis amaso da rekomendoj kiel fari tion ĝuste. Ĉar la manlavado devus daŭri 30 sekundojn, kelkaj proponis ŝercajn manierojn kalkuli tiun tempon per kantado kaj deklamado – tiuj afiŝoj rapide ricevis siajn Esperanto-versiojn.
Kiel kutime por esperantistoj, konforme al la leĝo de Tonjo ĉiu problemo estas rigardata ankaŭ el la lingva vidpunkto. Same estas pri la viruso, kiu en la interreto vekis varmajn diskutojn pri la ĝusta formo de la nomo. Intertempe pri la problemo sin esprimis la Akademio de Esperanto. Ĝia lingva konsultejo rekomendis la formojn koronviruso kaj kronviruso kaj samtempe eksplicite malrekomendis la formojn koronaviruso kaj koronaria viruso, kiuj aperadis inter la proponoj.