Laciga enuiga

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Laciga enuiga
Aŭtoro: Johannes Mueller
Fonto: [1]
Permesilo: CC BY-SA 3.0
Rikordo de kanto Laciga enuiga.

Interesas min scienco
kaj kun ĉia pacienco
okupiĝas mi pri la demand'
Jam senteblas la cel'
Sed nun ĝenas en l' orel'
komenciĝo de kunsid' kun budĝetant'

Kunsidoj tiaj enuigas
Kontraŭ la dormemo luktas mi
Budĝetado min lacigas
Nur pro tio mankas energi'

Muzik' en mia kapo
kaj per ĉiu unuopa frapo
kreskas la dezir' eliri tuj

Estas sen neces'
labori nur por la forges'
paperoj jam estas en rubuj'

Refreno