Lando de l’ Patroj

El Vikifontaro
(Alidirektita el Lando de l' Patroj)
Lando de l’ Patroj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Ho, lando de l' patroj tre kara al mi
La lando de bardoj kaj dolĉ-melodi'.
Por vi patrujanof kun amo en kor'
Elverŝis vivsangon en glor'.

(Rekanto dufoje).
Kimro-land' kara vi estas al mi
Kun ondoj de l' mar' ĉirkaŭe de vi
Vivadu la lingvo kun ni.

Kimruj montlando de l' bard' paradiz'
El ĉio elbrilas plenama deviz';
Al kimro fidela, aŭdiĝas kantet'
En ĉiu rivera ondet'.

Kaj malgrau invad' kaj premega sufer'
La lingvo de l' patroj vivadas sur ter';
Neniam ekhaltis poeta la ton'
De l' bardoj, nek harpa la son'.