Lasta saluto

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search

Lasta saluto de J. v. EICHENDORFF elgermanigis Karl VANSELOW aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 74


    Mi venis dum suno-subiro,
    Finigis milit' kaj batal'.
    La domon de mia sopiro
    Mi trovis en paca la val'.
    Kaj ree rigardis el sia
    Fenestro la kara virin',
    Sed nomis viro alia
    Delonge edzino sin.
    Ce-voje mi sian infanon
    Ekvidis en rida seren'.
    Sur gian kapon la manon
    Mi metis kun prego kaj ben'
    Kaj kisis la buson sen diro.
    Pripense la blonda patrin'
    Nur skuis la buklojn kun miro
    Kaj ne plu konis min.
    Dumnokte de horo al horo
    Mi staris ce muga tili'.
    Image vidis en ploro
    La karajn okulojn mi.
    Sed kiam la birdoj goje
    Ektrilis en suna fru',
    Mi estis jam longe sur-voje
    Por ne reveni plu.