Lasu min paroli plu!

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Lasu min paroli plu!
de Claude Piron
Lasu min paroli plu!

Publika rajtigilo

Vi rajtas kopii kaj redistribui la neŝanĝitan tekston de "Lasu min paroli plu!", komplete aŭ parte, en iu ajn formo, inkluzive de komputilaj dosieroj kaj sonregistraĵoj, sub la sekvaj kondiĉoj: (1) Vi liveru ĉi tiun rajtigilon kun ĉiu kopio. (2) La originala teksto estu klare distingita de ĉia aldonaĵo, komento aŭ klarigo, kaj, se la teksto estas nur parte reproduktita, la lokoj, kie tekstoparto estis forprenita, estu klare indikitaj. (3) Vi laŭeble informu la aŭtoron, se vi distribuas pli ol cent kopiojn.

Antaŭparolo

Oni ne vere posedas Esperanton, se oni ne kapablas ekspluati la multajn eblecojn, kiujn jam entenas minimuma vorta kaj gramatika scio. Nur malmultajn radikojn la lernanto ekkonas en ĉiu unuopa ĉapitro de «Gerda malaperis!», sed ilia latenta esprimpovo estas grandega. Helpi lin malkovri tiun riĉecon estas unu el la celoj de ĉi tiu kolekto.

Por tion atingi, la lernanto saĝe agos, se, studinte ĉapitron de «Gerda», li tuj legos la samnumeran tekston en ĉi tiu kolekto. Li jam konos ĉion necesan, vorte kaj gramatike, por kompreni ĝin. Ekzemple, se li lernis la materialon de «Gerda» ĝis, inkluzive, ĉapitro 7, li trovos sub la numero 7 de ĉi tiu kolekto tekston, en kiu nenio nelernita prezentiĝos. Aŭ, pli ĝuste, li renkontos en tiu teksto neniun novan gramatikaĵon kaj neniun novan radikon, sed jes novajn vortojn, kaj la neceso diveni ilian sencon surbaze de la elementoj, kiujn li lernis, iom post iom enkondukos lin en la vortfaran sistemon de Esperanto.

Dua celo de ĉi tiu kolekto estas firmigi la akiritajn sciojn. La tuta lingva materialo de «Gerda malaperis!», estas ĉi tie reuzata, kaj tiuj radikoj, kiuj aperis tro malofte en la romaneto, estas daŭre ripetataj en ĉi tiuj tekstoj, tiel ke ili firme fiksiĝos en la memoro de la lernanto kun peno minimuma. Al la firmiga efiko kontribuos ankaŭ la fakto, ke la koncernaj elementoj troviĝas ĉi tie en tekstoj kun tute alia atmosfero, pritraktantaj tute aliajn temojn.

Ĉi tiu kolekto konsistas plejparte el monologoj. Tio ebligas al la lernanto ekzerci sin sola: legante tekston laŭtvoĉe, li uzos vere parolan lingvon, kaj povos identigi sin al la koncerna rolulo, kiel aktoro faras. Tia identigo estas unu el la konataj psikologiaj rimedoj favori la asimiladon de lingvo.

De numero 13 ĝis numero 24, inkluzive, du malsamaj tekstoj prezentiĝas por ĉiu paralela ĉapitro de «Gerda». La lernanto tiel povos elekti la pecon, kiu unuarigarde pli plaĉas al li, se li ne volos legi ambaŭ.

Se, dank' al ĉi tiuj ekzemploj de parola Esperanto, verkitaj kun malgranda vortprovizo, la lernanto konsciiĝos, kiel multe kaj diverse minimumaj lingvo-elementoj ebligas esprimi sin, la ĉefa celo de ĉi tiu verko estos atingita.

Claude Piron

1. Izabela[redakti]

Izabela rigardas al la granda spegulo. La knabino en la granda spegulo rigardas al Izabela. Izabela scias, kiu estas la knabino en la spegulo. Tiu enspegula knabino estas juna, malgranda kaj ne bela. Estas Izabela.

«La mondo ne estas bela,» diras Izabela al la spegulo. «Mi ne estas bela, mi ne estas granda, mi estas juna, tro juna. Nenio okazas al mi. En la tuta mondo ne estas knabo, kiu venas al mi kaj diras al mi «saluton» kaj sidas kun mi. En la tuta mondo ne estas juna viro, kiu venas al mi kaj rigardas al mi kaj diras : «Kara Izabela, vi estas juna kaj bela, sed vi laboras tro multe. Ne laboru nun. Venu kun mi. Ne demandu, kiu mi estas, kio mi estas. Mi estas nur juna viro, kiu rigardas al vi kaj diras : "Vi estas tute sola. Venu kun mi. Kun mi la mondo estas bela kaj granda."» Sed ne venas tiu knabo, kaj en la tuta mondo nenio okazas. Nenio okazas al mi, nenio nova okazas, nenio speciala okazas. Nur laboro, laboro, laboro… Estas tro.»

«Mi sidas tute sola. Mi rigardas al vi, spegulo. Kaj en la spegulo estas nur Izabela, la plej malbela knabino en la tuta mondo. Vere la nuna mondo ne estas bela.»

2. Stranga strangulo[redakti]

Tiu ulo estas stranga. Ĉu vi vidas lin? Tiu granda viro, vere forta, kiu staras proksime al la spegulo, kun io en la mano. Li ne plu estas tre juna, sed li ne estas maljuna. Ĉu vi vidas lin? Ĉu vi vidas lin nun?

Turnu vin iomete. Jen. Nun vi certe vidas lin, ĉu ne?

Nu, tiu stranga ulo parolas tute sola. Dum vi rigardas lin, li haltas, sed se vi ne rigardas, li reparolas. Li iras rapide al la pordo, staras proksime al tiu alia ulo, kiu sidas en la angulo kun bela knabino, staras proksime al ŝi, tute proksime al ŝi, fakte. Li rigardas ŝin, sed ne parolas al ŝi. Estas io en lia mano, sed mi ne scias, kio. Poste li revenas al la pordo, staras inter la pordo kaj la alta spegulo, kaj nenio okazas.

Nun li malrapide proksimiĝas al la spegulo, parolas al la spegulo, dum juna virino sidas tute proksime. Sed li ne parolas al ŝi, li parolas al la spegulo! Strange, ĉu ne? Vere stranga ulo!

Nun, jen li malrapide revenas al alia angulo. Io estas tute ne-natura en lia rigardo.

Ĉu vi scias, kiu estas tiu viro? Li estas forta kaj alta, sed pala, tro pala, multe tro pala. Li estas ne-nature pala. Vera strangulo!

Ĉu mi demandu al li, kiu li estas? Diable! Mi ne plu vidas lin. Knabo kaj knabino staras inter li kaj mi. Ĉu vi vidas lin nun? Mi ne. Mi ne plu vidas lin. Ho jes, jen mi lin revidas. Fakte, li nun staras iom malproksime. Rigardu! Jen, nun li iras tre malrapide al la pordo. Vere, li agas plej strange. Mi demandas min…

Kio estas en lia mano? Ĉu vi vidas? Ha, jen li reproksimiĝas. Mi bone vidas nun. Nun mi vidas, kio estas en lia mano. Estas taso. Estas nur taso. Rigardu, li agas vere strange! Li parolas al la taso. Li iras al tiu juna studentino, kiu sidas en la angulo, haltas, staras proksime al ŝi, sed ne parolas al ŝi. Li parolas nur al la taso. Li agas vere strange, vere tre strange, vere tro strange. Nun mi ne plu vidas lin.

Ho jes! Se mi turnas min iomete, mi revidas lin. Stranga ulo. Mi vere demandas al mi, kiu li estas. Li certe ne estas nova studento. Li estas tro maljuna.

3. Amdeklaro[redakti]

Izabela, pardonu min, sed mia deklaro estas plej grava. Permesu, ke mi parolu al vi. Permesu, ke mi rigardu al vi, al via bela, serioza vizaĝo.

Mi min demandas, ĉu vi povas kompreni min. Eble ne. Eble vi ne povas. Okazas io stranga en mi. Io tute nekomprenebla. Vi estas tro bela. Tio estas la grava fakto, la sola vere grava fakto en la mondo.

Mi rigardis al via tro bela vizaĝo, kaj io nekomprenebla okazis en mi. Io nekomprenebla okazis al mi. Mi ne plu komprenas min. Mi ne plu estas mi. Mi rigardis vin, mi simple rigardis vin, kaj mi ne plu estas la juna malserioza knabo, kiu mi estis.

Mi estis knabo, kaj nun estas viro. Mi estis malforta, kaj mia forto nun estas nekompreneble granda. Mi estas kvazaŭ tute nova. Mi estis sola en la mondo. Nun mi povas esti kun vi. Se vi volas, kompreneble.

Mi volas proksimiĝi al vi. Mi volas esti kun vi. Mi volas paroli al vi pri la belo de la tago, pri la bono de la naturo, pri la grando de la mondo. Mi volas paroli al vi pri viaj belaj manoj, pri via bela vizaĝo.

Mi scias, ke vi estas mistera. Virinoj al mi aspektas mistere. Mi volas ke vi, mistera virino, rigardu min, amu min. Mi volas sidi ĉe via tablo, mi volas paroli kun vi dum la tuta tago, dum multaj kaj multaj tutaj tagoj. Mi scias, ke mi ne esprimas min bone. Pardonu min, mi petas. Mi estas certa, ke vi komprenas min. Sed eble ne. Eble vi ne povas kompreni. Mi volas, ke vi komprenu min, sed eble vi ne povas. Mi petas vin, montru al mi, ke vi komprenas. Montru al mi, ke vi permesas, ke mi parolu plu. Diru al mi, ke vi permesas, ke mi deklaru plu, kiel forte mi amas vin. Certe vi permesas, ĉu ne?

Ho Izabela, permesu, ke mia mano proksimiĝu al via mano, ke mia mano iomete haltu sur via mano. Ĉu ne? Ĉu vi ne volas? Ĉu vi malpermesas? Ĉu mi estas nepardonebla? Ĉu mi agis nepardoneble? Mi agis nur nature.

Mi parolas serioze. Ĉu mi estis malprava? Ĉu vi ne pardonas min? Tamen, Izabela, mi nur amas. Ĉu vi ne volas, ke mi amu vin? Ĉu vi ne povas min ami? Ĉu vi ne volas min ami? Ĉu vi ne volas min?

Permesu tamen, ke mi vin rigardu. Mi parolas plej serioze. Vi ne komprenas, ke mi amas vin, ĉu? Ĉu eble vi ne scias, ke vi estas bela, tre bela, tre tre bela, fakte?

Se vi ne volas, ke mi amu vin tute, se vi preferas, ke mi ne amu vin, eble vi tamen permesas, ke mi amu vin iomete. Nur iomete, Izabela, mi petas. Se vi ne permesas, ke mi amu vin multe, mi petas vin, permesu, ke mi amu vin iomete.

Amo estas la plej alta vero en la mondo. Kio estas pli bela? Kio estas pli granda? Kio estas pli forta? Nenio.

Mi povas plej serioze deklari al vi, ke nenio estas pli bela, nenio estas pli alta, nenio estas pli forta. Mi povas ankaŭ diri: nenio estas pli natura. Tio estas la plej certa vero en la tuta mondo.

Mi amas vin, Izabela. Mi vin amas forte. Mi amas vin pli kaj pli.

Mi petas vin, pardonu al mi, sed se vi povas, ankaŭ vi amu min. Ĉu vi scias, kiel simpla estas amo? Kiel simpla kaj bona? Nenio estas pli simpla. Nenio estas pli bona.

Mi amas vin, Izabela. Pardonu, se mi parolas iom strange. Sed mia amo estas tro forta, tro grava. Ne gravas, se vi ne komprenas. La sola, simpla fakto estas, ke mi amas vin. Kaj ke tio estas bona.

4. Lingvistiko[redakti]

Mi deziras, ke vi komprenu, ke lingvistiko estas scienco inter multaj aliaj sciencoj. Lingvistiko estas mia fako. Oni do prave povas diri, ke mi estas fakulo pri lingvistiko. Lingvistiko estas mia specialaĵo, se vi volas.

Sed la fakto, ke mi lernis multe pri lingvoj kaj pri lingvistiko, la fakto, ke mi estis studento pri tiu fako, ne permesas al vi diri, ke mi scias multe pri la aliaj sciencoj. Multaj sciencaj aferoj estas por mi misteraj, en fakoj, kiuj ne estas la mia.

Nu, ni ne parolu pri tio. Ni ne parolu pri tiuj aliaj sciencoj. Ni parolu nur pri mia fako, nome lingvistiko. Lingvistiko estas la scienco pri lingvo. Pri lingvoj, se vi preferas. Lingvistiko, t.e. (= tio estas) lingvoscienco… jes, oni povas diri ankaŭ «lingvoscienco»…, estas la scienco pri tio, kiel ni esprimas nin lingve. Mi demandas, kaj vi respondas. Kiel? Ĉu mane? Ne. Ni ne demandas kaj respondas mane. Por demandi kaj respondi, ne niaj manoj agas, ni tute ne agas, fakte, ni parolas.

Eble oni povas diri, ke paroli jam estas agi. Ke parolo estas ago. Sed tamen, se oni povas konsideri, ke paroli estas agi, parolo tamen ne estas mana ago, parolo estas lingva ago.

Kiam do ni demandas kaj respondas, ni parolas, t.e. ni agas lingve. Kiam ni komunikas parole, ni rilatas lingve inter ni. Nia interrilato estas lingva. Niaj komunikoj estas lingvaj. Lingvo ekzistas por komuniki, por ke ni rilatu inter ni, por ke ni povu diri al aliulo, kio okazas, kio okazis, ĉu ni konsentas kun li, ĉu ni ne konsentas, ĉu ni deziras, ke li agu por ni. Lingvo ekzistas por lerni kaj por instrui. Se ideo venas al vi, eble vi deziras ĝin komuniki. Nu, por tio lingvo ekzistas. Por tio multaj lingvoj ekzistas. Por tio ni lernas ilin. Por rilati inter ni, ne nur mane, sed ankaŭ parole.

5. Ĉu vere vi ne volas labori?[redakti]

Rigardu, la sukerujo estas malplena. Se iu dezirus sukeron, li ne povus havi ĝin. Vi iras promeni kun Izabela, vi parolas kun ŝi dum la tuta tago pri arto kaj scienco, eble, sed eble ankaŭ pri malpli belaj aferoj — la diablo scias, pri kio vi parolas, kiam vi promenas kun ŝi — kaj dume la sukerujoj staras tute malplenaj sur la tabloj.

Vi tute ne atentas vian laboron. Ŝajnas, ke nur Izabela gravas por vi. Mi konsentas, ke ŝi estas tre bela junulino. Sed tamen vi agas malprave. Se subite iu dezirus sukeron, ĉe kiu li ekhavus ĝin?

Nur imagu! Se Profesoro Zuzu venus kaj vidus, ke la sukerujoj estas malplenaj… Mi ne povas imagi — pli bone: mi preferas ne imagi — kio okazus, se li tion vidus. Vi scias, ke havi multe da sukero tre gravas por li. Vere mi ne komprenas vin.

Vi ne estas serioza. Vi ne laboras serioze. Kiam vi ne promenas, vi sidas en angulo kaj atentas nenion, nur Izabelan. Ofte mi demandas min, ĉu vi estas normala. Se via imago malpli laborus, certe pli laborus viaj manoj. Vi povus tamen atenti, ĉu la sukerujoj estas plenaj.

Se mi ne estus kun vi, se mi ne atentus la simplajn aferojn de la labortago, nenio okazus normale. Vi permesas al vi iri promeni, vi iras kaŝi vin en la naturo kun via belulino, kaj vi tute ne konsideras, ke vi estas en la universitato por labori mane, ne por deklari vian amon dum tuta tago, ne por rigardi vin en la spegulo por vidi, ĉu vi ne ŝajnas tro malbela por Izabela, ne por komuniki al ŝi la belajn esprimojn de via juna, drama imago, sed por labori.

Atenti la sukerujojn estas via laboro, ne mia. Se mi permesus al mi agi kiel vi… Ne. Mi tion ne povas imagi. Mi estas serioza, mi ne iras promeni, mi ne iras kaŝe sidi dum la labortago kun bela fortulo.

Mi ne plu estas tiel juna, kiel vi, sed tamen… Se vi nur scius, kiel ofte viroj min petas… La viroj, kiuj konas min, konsideras ke… hehe1… Nu, viroj estas viroj, ĉu ne? Sed mi neniam konsentas. Mi neniam diras «jes». Mi neniam jesas al ili. Ami la virojn ne estas mia specialaĵo. Ne por atenti la virojn la universitato petas min veni, nur por labori. Ne havu strangajn ideojn pri mi. Mi atentas vin, juna viro, nur rilate al via laboro. Ke la sukerujoj estas malplenaj, tio gravas por mi. Sed ke vi parolas bele kaj havas ne malbelan vizaĝon, tio al mi tute ne gravas. Vi povus plibeliĝi de tago al tago, mi ne atentus vian plibeliĝon, mi atentus vian laboron kaj rigardus — inter-alie — ĉu la sukerujoj estas plenaj, ĉu ili estas malplenaj. Kaj se ili ne estas tute plenaj, permesu, ke mi tion diru al vi.

Se mi revidus vin reiri promeni kun Izabela dum la labortago kaj ne atenti vian laboron, mi turnus min2 al Profesoro Zuzu kaj dirus la aferon al li. Ne gravas al vi, ĉu vere? Ĉu vere tion vi respondis? Diable! Bela respondo! Nu, bone! Se vi preferas agi neserioze, se vi preferas ne labori, la dramo okazu. Al mi tute ne gravas. Mi diras tion por vi, ne por mi.

Ĉu vi imagas, ke povus gravi por mi, ke vi ne laboras normale, ke vi malkonsentas labori? Tute ne gravas. Mi estas bona kun vi kaj komunikas al vi miajn ideojn. Sed se vi ne volas konsideri ilin serioze, tio estas via afero.

Ĉu laboro pri sukerujoj estas tro malalta por vi? Ĉu vi imagas, ke vi estas en la universitato kiel studento? Kiel profesoro, eble? Ne, ne, kara mia. Vi estas simpla laborulo. Estas tro multe da ideoj en via imago, kaj tro malmulte da laborforto en viaj manoj. Ne. Laborforton vi havas. Mi volis diri: tro malmulte da laborvolo.

Tro ofte mi vidas vin promeni kun la manoj en la poŝoj. Ĉu vi estus tiel malforta, ke vi ne plu povus labori nun? Vi eble ne estas tre granda, sed vi ne ŝajnas malforta. Ĉu vi jam laboris tro multe? Diable! Mi ne povas kompreni vin.

Kiam mi estis juna, mi ne konis knabojn, kiuj laboris tiel malmulte, kiel vi. Knaboj, kiuj ne laboris, ĉe ni ne ekzistis. Mi ne diras, ke vi estas malbona knabo. Mi konsideras nur, ke vi agas absurde. Mi konsentas, ke Izabela kaj vi estas bela paro. Sed… Eble vi konsideras, ke mi parolas tro multe pri aferoj, kiuj ne rilatas al mi. Pardonu, sed tamen permesu, ke mi komuniku al vi miajn ideojn. Rilatoj estas pli bonaj, se tiuj, kiuj laboras kune, estas sinceraj, ĉu ne? Kaj vidi junan viron kiel vi, plenan de forto, promeni tuttage kun knabino, dum li povus multe labori, kaj dum la sukerujoj estas malplenaj, nu, tio estas tro.

6. La ulo, kiu ne plu pensas[redakti]

Pri kio mi pensas, li demandis. Ĉu vi aŭdis lin? Kiel strangaj tiuj uloj estas! Kvazaŭ mi scius, pri kio mi pensas. Ĉu mi vere pensis ion? Ĉu oni devas pensi dum la tuta tempo? Tio ne ŝajnas al mi prava.

Mi perdis la forton pensi antaŭ multe da tempo. Kiam mi estis juna, fakte. Mi foriris por promeni en la naturo. La naturo estis bela. Mia povo pensi forfalis dum tiu promeno. Kaj nun, mi estas «la ulo, kiu ne pensas».

Verdire (ver-dire), mi ne estas la sola. Ankaŭ aliaj viroj kaj virinoj, ankaŭ aliaj knaboj kaj knabinoj preferas ne pensi. Ankaŭ multaj universitataj profesoroj neniam pensas. Ili ŝajnas pensi, sed ne pensas vere. Ili agas, kvazaŭ ili pensus. Nur agas kvazaŭ ; ĉu vi komprenas?

Mi scias. Antaŭ iom da tempo, ankaŭ mi instruis en universitato. Sed mi ne volis forperdi mian forton en absurdan agon, kiel pensi. Estas tro riske. Imagu! Se mi perdus miajn ideojn! Mi verŝajne havas ideojn. Mi ne scias tute certe — mi neniam rigardas ilin — sed plej verŝajne ideojn mi havas.

Se jes, miaj ideoj restas trankvilaj en iu anguleto en mi. Mi timas perdi ilin kaj do neniam iras ilin vidi. Fakte, mi ne scias, ĉu ili ekzistas. Verŝajne ili restas solaj en iu anguleto de mi. Solaj kaj trankvilaj. Ili ne timu mian venon. Mi ne riskas veni.

Ĉu vi aŭdis pri Kartezio3? Li estis granda profesoro antaŭ multe da tempo. Li diris: «Mi pensas, do mi estas». Mi diras malsame: «Mi ne pensas, tamen mi estas. Mi ne pensas, tamen mi ekzistas». Mi scias, ke mi ekzistas. Pri mia ekzisto mi estas tute certa. «Kiel vi povas tion scii, se vi ne pensas?» vi eble demandas vin. Nu, karuloj, mi scias, ke mi ekzistas: mi aŭdas. Mi aŭdas, do mi estas. Mi aŭdas, do mi ekzistas.

«Ĉu esti, ĉu ne esti, jen la demando», diris alia grandulo. Nu, por mi, tio ne estas demando. Mi estas, kaj tio estas bela fakto por mi. Eble mi estas stranga, sed mi amas mian ekziston. La fakto, ke mi ekzistas, estas por mi — eble ne por vi! — bela fakto. Antaŭ la demando «ĉu esti, ĉu ne esti», mi tute ne timas. Mi respondas simple «esti», kaj restas tute trankvila.

«Mi aŭdas, do mi ekzistas», mi diris. Jes, mi aŭdas. Mi aŭdas tre bone. Mi havas tre bonan aŭdpovon. Fakte, mi aŭdis vin diri ion ne tre belan pri mi. Haha! Vi pensis, ke mi ne aŭdas, ĉu ne? Sed mi aŭdas plej bone. Vi povas diri ion tre malforte, kvazaŭ vi tute perdus la forton paroli. Tamen mi aŭdas vin. Mia aŭdo estas tre bona. Tro bona, eble. Ofte okazas, ke mi aŭdas aferojn, kiujn mi devus ne aŭdi. Jes, mi aŭdas vere tre bone.

Same pri mia vidpovo: mi ankaŭ vidas tre bone. Nur mia penspovo ne estas bona kiel miaj aŭdo kaj vido. Mi malamas pensi. Mi ne havas la tempon pensi. Mi havas tempon por neseriozaj aferoj, ne havas tempon por seriozaj, ĉu vi komprenas?

Se mi metas mian forton en tiun laboron — pensi estas labori, ĉu ne? — mi perdas ĝin. Mi tute ne deziras perdi mian forton. Estas bone esti forta4.

Verdire, ŝajni forta estas ankoraŭ pli bone, en la nuna mondo, ŝajnas al mi. Plej ofte gravas la aspekto. Se vi ŝajnas forta, oni timas vin, kvazaŭ vi estus forta. Se vi estas forta, sed ŝajnas malforta, oni ne konsideras vin serioze. Nur se la aliaj vidas, ke, kun via malforta aspekto, vi tamen estas vere forta, nur tiam ili konsideras vin serioze.

Ĉu vi aŭdis min? Mi diris, ke mia forto estas grava por mi. Mi do ne volas perdi ĝin, kaj mi do malkonsentas pensi. La aliaj pensu pri tiel gravaj demandoj kiel «ĉu esti, ĉu ne esti», «ĉu mi pensas, kaj do ekzistas? ĉu mi ne pensas, kaj do ne ekzistas?». Ne mi. Mi ne deziras diskuti pri tiuj demandoj. Mi povas observi min multatempe, mi neniam vidas deziron pripensi pri la demando de mia ekzisto. Sed mi bone komprenas, ke vi eble havas aliajn dezirojn. Eble vi deziras pridiskuti la demandon, ĉu vi ekzistas. Diskutu ĝin do, sed ne kun mi.

Pensu vi, se vi volas. Pensu, fakte, kion vi volas. Ne gravas al mi, ĉu vi pensas, ĉu vi ne pensas, ĉu vi pensas prave, ĉu vi pensas malprave. Tute ne gravas al mi. Viaj pensoj povas fali unu post la alia sur la tablon, vi povas meti ilin en vian tason da kafo, vi povas kaŝi ilin en sukerujon, tute ne gravas al mi. Se viaj pensoj faras grandan bruon dum-fale, ne gravas al mi. Se ili ne falas sur la tablon, kaj bruon tute ne faras, kaj restas trankvile en via poŝo, same ne gravas al mi. Nur unu peton mi havas: permesu al mi ne pensi. Kaj post tiu deklaro, permesu, ke mi salutu vin. Bonan tagon! Ne pensu tro! Kaj la forto restu kun vi!

7. Oni venis el alia mondo[redakti]

La unua afero estas informi ilin. Jes, mi devos unue informi la aŭtoritatojn. Mi konas min: mi jam nun timas tiun devon, kaj mi timos ĝin multe pli, poste, kiam la tago venos kaj mi devos iri al ili, kaj diri: «Jen kio okazis, jen kio certe okazos».

Ili opinios, ke mi ne diras la veron. Tute certe ili rigardos min malverulo. Ankaŭ kiam mi montros la… la «aĵon»5, ili ne konsentos pri la vero de miaj diroj. Ili rigardos ĝin kaj ili ne komprenos. Ili diros, ke temas pri io tre stranga kaj nekomprenebla, sed ili ne opinios, ke mi diras la veron. Aŭ ĉu eble tamen…?

Ili eble vokos fakulojn, specialistojn. Mia koro batos! Mi jam povas imagi tion: kiel rapide mia koro batos, kiam mi staros antaŭ ili kaj devos diri, kio okazis, kiel kaj de kiu (diable!) mi ekhavis tiun neimageblan aĵon.

Kion oni povas fari por superi la timon? Kion faras la aliaj, kiam granda forta timo envenas en ilian koron? Mi scias pri tiuj aŭtoritatoj6. Ili deziros tutforte, ke mi malpravu. Ili multe preferus, ke mi malpravu. Ofte la aŭtoritatoj tute ne deziras aŭdi la veron. Ili konsentas kompreni ĝin, nur se la vero estas normala. Kiam la faktoj estas strangaj, kiam okazis io ne normala, io pli malpli supernatura, tiam ili preferas scii nenion.

Ankaŭ mi preferus dormi trankvile kaj vivi trankvilan vivon. Ne mi petis… eee7… «tiujn» veni. Ne mi deziris aŭdi iliajn timofarajn parolojn. Ĉu vi opinias, ke mi amas dramojn? Tute ne.

Kaj tamen, kion fari? Mi faros mian devon. Mi iros. Kaj mi devos iri sola. La afero, kompreneble, estas plej sekreta. Se almenaŭ mi povus paroli pri ĝi kun iu! Sed sekreto estas sekreto. Kaj kun… tiuj… tiuj uloj… eee… tiuj estaĵoj, la risko estus tro granda.

La simpla fakto pensi, ke mi staros tie, antaŭ la aŭtoritatoj, jam faras, ke mi timas. Mi grave antaŭtimas tiun tagon. Ili sin demandos, ĉu mia kapo laboras normale. Ili diros, ke miaj ideoj estas absurdaj. Mi respondos, ke ne temas pri ideoj, sed pri faktoj, simplaj faktoj, pri kiuj mi preferus neniam paroli.

Tiam mi diros: «Estaĵoj alimondaj8 venis al mi. Jen. Ili petis min montri al vi jenan aferon, por ke vi certiĝu, ke mi diras la veron kaj ke ververe ili petis min veni por diri al vi, kion ili volas, ke mi diru». Kaj mi montros la… la aĵon… kaj ili ne scios, kion pensi. Sed ili certe devos diri unu al la alia, ke tiu… tiu aĵo… ne povus esti niamonda (nenio sama povas ekzisti en nia mondo; oni do ĝin faris alimonde; alimonduloj do ekzistas kaj venis al mi).

Ili demandos kaj demandos. Mi respondos, ke mi scias nenion, ke la afero same misteras al mi, kiel al ili, kaj ke mi preferus ne havi la devon ilin informi. Mi respondos plu, ke estis mia devo veni, tiel ke mi venis, malbonvole, eble, sed tamen venis. Se ili ne volas aŭdi tion, kion mi devas diri, estas ilia afero. Ili iru al la diablo, se ili preferas.

Mi venis por fari mian devon. Tio estas la ĝusta faro, ĉu ne? Kio estas pli ĝusta ol tio? Kio estus pli prava ol informi la superulojn? Ankaŭ mi preferus sidi kun la kapo en imago kaj la piedoj sur la tablo, se vi vidas, kion mi volas diri, sed ne gravas mia prefero, ĉu? Gravas multe pli, ke iu informu la aŭtoritatojn pri tiu grava, stranga, drama afero. Kion fari, se tiu «iu» nur povas esti mi? Sincere, mi preferus, ke iu alia iru.

Unu eble konsentos iomete aŭdi min, sed ne la aliaj, ne la plimulto. Nu, estas ilia afero. Ne, mi diras malveron al mi. Ne estas nur ilia afero. Estas ankaŭ mia afero. Estas mia devo. Kiam mi ekpensas pri tio, kio okazos al la tuta mondo, se oni faros nenion, kiel mi ektimas! Mi preferus resti trankvile ĉi tie ol devi informi ilin.

La vero ofte ŝajnas pli absurda ol imagaĵoj. Estas vere, ke la aŭtoritatoj estos en malkomforta pozicio. Sed ne mi decidis, ke ili havos superan, aŭtoritatan pozicion. Ili decidis mem. Ili mem tion deziris.

Jes, karaj granduloj, vi deziris iĝi superaj aŭtoritatoj. Vi deziris la Povon, la povon super ni simpluloj. Nun, vi havas ĝin. Agu do! Vi devos komuniki la informon al la tuta mondo, tiel ke la tuta mondo sciu, sed tamen ne tro timu. Ĉu tio estas ebla? Mi timas, ke ne. Mi timas, ke oni ne povas fari, ke la mondo ne timu. Sed kion fari? Ĉu fari nenion, ĝis la dramo okazos? Ne. Neeble. Vi certe faros vian devon. Mi estas kore kun vi.

8. Iru kiel vi volas[redakti]

Oni nomas tiun restoracion «memserva restoracio», ĉar en ĝi oni servas sin mem. Ne estas ulo, kiu venas al via tablo kun via tomato aŭ kafo. Vi devas servi vin mem.

Ĉu vi ne volas iri al memserva restoracio? Vi preferas, ke oni servu vin. Nu, bone. Kiel vi volas. Ĉiaokaze, mi ne iros kun vi. Vi devos iri sola. Mi devas resti ĉi tie. Mi laboros en mia ĉambro.

Kion? Ĉu vi timas perdiĝi? Ne timu. Miaopinie, vi ne riskas perdiĝi. Estas tre simple iri tien. Nur sekvu tion, kion Tom diris al vi. Tiel vi ne perdiĝos.

Se vi ne volas iri al memserva restoracio, iru do al alia restoracio. Ne gravas al mi. Same pri tio, ĉu vi iru buse, aŭte aŭ piede. Busi eble estas pli bone ol piediri, almenaŭ rilate al la piedoj, sed la buson vi devas atendi. Okazas, ke oni atendas longe. Aŭto estas pli rapida ol buso, kaj vi povas foriri per ĝi, kiam vi volas, sed ĉu vi havas aŭton?

Vi baldaŭ havos aŭton, ĉu? Nu, bone, sed «baldaŭ» ne estas «nun». Se vi deziras iri al la urbo nun, tre gravas, ĉu vi havas aŭton nun. Ke vi havos ĝin baldaŭ, tio estas grava iurilate, mi konsentas, sed tio ne helpas vin nun, eĉ iomete, por iri al la urbo, ĉu? Por aŭti ĝis la urbo, oni devas havi aŭton.

Sed fakte vi povas iri tien promene. Piediri estas bone por la koro. Kaj ankaŭ por la kapo, cetere. Kiam venas nokto, la urbo iĝas tiel bela! Kiam oni subite ekvidas la tutan urbon de malproksime, kaj noktiĝas, oni ekhavas senton pri io mistera, io ekstermonda, eĉ supermonda.

Ne estas tro longe ĝis la urbo. Kompreneble, vi ne estos tie tuj, vi devos tamen promeni iom da tempo. Sed ne estas tro longe. Ne timu, ke viaj kruroj tro laboros kaj perdos sian tutan forton.

Sed mi deziris diskuti kun vi ankaŭ pri io tute alia. Ĉu vi havas informojn pri Ana? Ŝi kuŝis en sia ĉambro kaj ne sentis sin tre bone. Tom iris al ŝi kun sia kuracisto, sed ŝi ne rigardas tiun kuraciston serioza, ŝi preferas sian kuraciston, ŝi vere ne amas lian. Li do forsendis sian kuraciston kaj vokis ŝian. Strange, kiam ŝi vidis lian kuraciston, ŝi sentis sin malbone, sed tuj kiam ŝi vidis sian kuraciston eniri en ŝian ĉambron9, ŝi jam sentis sin pli bone.

Oni sin demandas, pri kio vere temas, ĉu ne? Ho, ĉu vi jam foriras? Do, bonan vesperon, kaj ankaŭ bonan nokton! Ĝis revido! Ni revidos nin baldaŭ, verŝajne. Do, ĝis!

9. Zorgi pri zorgado[redakti]

Kion kredi? Ĉu liajn okulojn? Ĉu liajn vortojn? Liaj vortoj alvokas kompaton. Li montras sin kompatinda. Li diras ion ajn, por ke oni kompatu lin. Sed la okuloj! Oni povas sin demandi, ĉu ili ne estas pli kredindaj ol la vortoj, kiujn li eldiras. Kaj ili ne esprimas la samon. Tiuj pale bluaj okuloj estas strange senesprimaj. Ĉu ne strange, ke ili restas tiel senesprimaj, dum li parolas tiel bele, por ke ni kompatu lin?

«Multo estas dirita, sed nenio farita», li diras. «Multe da parolado, malmulte da agado», li plu diras. Sed, ĝuste, ĉu, kiam li tion diras, li ne parolas pri si? «Rigardu, kiel maldika mi estas», li diras, «jen kiel agas la zorgoj al mia kompatinda korpo. Mia sano iom post iom forsvenas. Vidu: miaj haroj forfalas. Baldaŭ mi estos tute senhara. Aŭ restos nur kelkaj haroj sur mia kapo. De tago al tago mi pli kaj pli senhariĝas. Baldaŭ mi estos tute malsana, ĉar tiu senhalta zorgado agas tre malbone al mia sano, tiel ke mia bela hararo iom post iom malgrandiĝas, iom post iom forperdiĝas.

«La kuracisto diris al mi: "Se vi volas, ke mi kuracu vin, kaj vi resaniĝu, tiu zorgado devas halti. Sen tio, sen via kunlaboro, la plej bona kuracisto ne povas sukcesi. Mi trovas vin helpinda. Mi deziras kuraci vin, mi deziras nenion alian, ol ke vi plene resaniĝu, sed vi devas helpi min. Por min helpi, vi devas labori super10 viaj zorgoj. Zorgado nur povas malhelpi mian laboron. Via malsano rilatas nur al via troa zorgado. Ankaŭ via maldikiĝo. Ne temas pri alia grava malsano. Ne temas pri tiu serioza malsano, pri kiu vi pensadas la tutan tempon. Ne. Kelkaj malsanoj estas tre seriozaj. Ne via. Temas nur pri tio, ke vi tro zorgas. Kiam via troa okupiĝado pri tiuj zorgoj haltos, via sano revenos. Sed mi estas senpova rilate al via trozorgado. Nur vi povas helpi vin kaj kuraci vin tiurilate"».

«Jen kion la kuracisto diris al mi. "Vivu senzorge", li diris, "kaj vi resaniĝos". Kaj, kredu min, li estas tre bona kuracisto. Li scias, pri kio li parolas. Do, kiam li petas min ne plu zorgi, mi devas ne plu zorgi, se mi volas retrovi mian sanon, se mi volas, ke la falado de miaj haroj finfine haltu. Sed vivi senzorge ne estas simple. Mi provis ne plu zorgi, mi provis kaj provadis. Sed kion ajn mi faras, mi malsukcesas. Kiel ajn mi provas ne zorgi, zorgoj revenadas. Kaj mi eĉ pli kaj pli zorgas pri mia malsukcesa provado ne zorgi: mi ne sukcesas ne plu zorgi, kaj tiu penso, ke mi tro zorgas, ĉar mi ne povas ne zorgi, tro okupas min. La penso fariĝi senharulo estas timinda, ĉu ne? Kaj tion mi pensas la tutan tagon. Kion fari, diable, kion fari?»

Jen kiel li parolas. Li tute certe deziras, ke ni lin kompatu. Li certe pensas: «Se ili kompatos min, ili faros la aferojn por mi, kaj mi povos trankvile dormi, dum ili faras mian laboron». Tion diras liaj okuloj.

Estas vere, ke, antaŭe, lia korpo estis tiel grasa, ke ĝi estis tute ronda, kaj nun li sengrasiĝis. Ankaŭ estas fakto, ke lia hararo, tiel dika antaŭe, tre maldikiĝis. Sed dum liaj vortoj parolas pri malsano, zorgado, senhariĝo, malgrasiĝo, liaj pale bluaj okuloj ne elvokas11 kompatindan vivon. Ili esprimas la ideon «Mi estas pli forta ol vi. Mia korpo eble estas maldika kaj malforta, pli malforta ol la viaj, sed mi pli fortas pense. Mi havis la bonan ideon agi tiel, ke vi kompatu min. Kaj nun vi kredas min malsana, kaj vi faros la tutan laboron por mi. Tiel mi povos senzorge dormi, kaj regrasiĝi trankvile».

10. La fortegulo[redakti]

Johano estas viro fortega. Tiu altega, dikega fortegulo ŝatas laboregi. Li havas tre grandan forton, forton grandegan, oni povas diri, kaj se li ne faras ion per sia fortego, li ne ŝatas sin mem. Li do laboregas en la urbego. Tagon post tago li iras al sia laborloko, kiun li tre ŝatas, kaj tie seriozege laboregas.

Li ŝatus ŝati la vivon. Multrilate oni povas diri, ke li jam ŝategas ĝin, sed…

La vivo estus belega por li, se li ne havus strangan malsanon. Li malsanas en la kapo, kaj tio estas malbona. Vi vin demandas, pri kio mi parolas, ĉu ne? Nu, jen lia malsano: li timas, li ege timas, li timegas tion, kio estas eta.

Se li promenas en la urbo kaj jen, plej normale, aliras lin vireto por ion demandi, la koro de Johano emas bati rapidege, li paliĝas, li sentas sin malbone, kaj grandega timo ekokupas lin. Li normale ŝatas knabinojn, sed se knabino aspektas tro malgranda, tro malforta, nia grandegulo emas timi ŝin. Ĉu vi imagas? Li neniam iras al urbeto, ĉar li sentas sin bone nur en urbegoj kun multegaj homoj, kiuj rapide iras tien kaj tien ĉi. Kaj se vi servas lin per kafo en malgranda taseto, lia kapo emas turniĝi, li sentas sin malkomforta ĉe la koro, li iĝas palega, kaj devas superi nekredeble fortan emon forrapidi el la loko, kie li troviĝas.

Strange, ĉu ne? Kaj ĉu vi scias, kial? Mi parolis pri tio kun amiko lia. Tiu diris al mi, ke Johano fakte estas tre sentema pri sia troa forto. Li ne havas fidemon al si mem. Li opinias sin nefidinda. Kiam li estis knabeto kaj iris al la lernejo, li jam estis nenormale forta. Li batis la etulojn por senti sin supera. Li ŝatis povi deklari: «Mi estas ege forta. Mi estas la plej forta. Mi estas la plej forta el la lernejo. Mi estas la plej forta el la tuta urbego». Kaj por montri al si kaj al la aliaj, kiel forta li estas, li ekbatis ilin, kaj ilin batadis kaj bategis, ĝis ili falis kaj petegis: «Kompaton!» Tiam li sentis sin grava, granda, multopova.

Iutage, li batis knabeton tiel senkompate, ke estis neeble tiun resanigi: la etulo restos nenormala dum la tuta vivo. Ekde tiu tago Johano timegas sian forton. Ĝi povas mis-agi. Ĝi povas agi fuŝe. Viretoj iĝis por li timindaj. Same kiel la plej etaj aferetoj. Ĉu la vivo ne estas stranga?

11. Malkontentas la mekanikisto[redakti]

Mi miras, ke li ne dankis min. Estis tamen granda servo, kiun mi faris al li. Mi helpis, ĉu ne? Mi nenion misfaris, mi nenion fuŝis, mi nenion malbonigis. Nur okazis tio, ke mi malsukcesis.

Kion vi volas? Mi ne povas fari mirindaĵojn. Mi estas homo, sinjoro, simpla homo, kiu perlaboras la vivon12 laborante per siaj manoj. Kaj per sia kapo. Jes, la kapo, ĉar oni devas kompreni, kio misfunkcias. Nu, mi komprenis. Li tute fuŝis sian motoron. Ne mirige, kun tia maniero ekrapidi, kaj subite ekmalrapidi, kaj ree eĉ pli subite rerapidi. Tiuj motoroj estas malfortaj.

Li do ne diru, ke mi ne helpis, ĉar mi helpis. Aŭ almenaŭ mi provis. Se motoro estas tute fuŝita, ĝi ne estas riparebla tujtuj. Ĉiam la sama afero: ili ne povas atendi. Sed li ne diris eĉ etan, eĉ apenaŭ aŭdeblan «dankon!». Li eĉ ne danketis. Senkora homo! Vere ne helpinda.

Kion ajn oni faras, li ne dankas. Eĉ misparolante, eĉ fuŝe, li povus esprimi sian dankon, eĉ per la mano, eĉ per la kapo. Kiel ajn li volas. Per la piedoj eĉ, se li preferas. Aŭ per la haroj. Kiel ajn li deziras. Nur li danku.

Konsentite, la afero ne estas finita, la servo ne estas finfarita. Sed la mesaĝo estas dirita: «Vi fuŝis vian aŭton, sinjoro, mi faros tion, kio eblas, ne pli, ĉar mi estas nur homo».

Mi ne speciale volas, ke li longe paroladu. Mi ne deziras, ke li dankadu min dum tagoj kaj tagoj, ke li esprimadu siajn dankojn ĉiam kaj ĉiam, ĝis mia vivo estos finita. Nur kelkaj dankvortoj, kaj mi estus kontenta. Tamen ne estas malfacile. Ekzistas homoj, kiuj dankegas vin, ĉar tute malgranda servo estas al ili farita. Eta helpo, kaj jen venas longa danka deklarado. Kvazaŭ dank' al vi13 ili vivus plu, eĉ se vi faris nenion, aŭ almenaŭ nenion gravan.

Sed tiu ĉi simple ne dankis. Eĉ ne unu vorto. Mi ne havis la tempon rigardi, kio okazas al li, jam la pordo estis fermita, jam li estis for. Tiel foriri sendanke… ĉu vi imagas? Mi ne ŝatas tian manieron agi. Kvazaŭ la aliaj ne ekzistus, kvazaŭ ni ne indus kelkajn vortojn de danko. Vere, li estas malbonmaniera homo.

Lia motoro estas fuŝita. Kion li faris per tiu aŭto, mi iom povas imagi. Tute ne estas nature, ke la motoro tiamaniere fuŝiĝis, se li agis normale. Ofte oni sin demandas, kion la homoj faras per siaj veturiloj. Nu, mi faris, kion mi povis. Mi longe rigardadis la motoron, provis ĉu tion, ĉu tion ĉi, ĉu tion alian, rebonigis kelkajn aferetojn, kiuj misfunkciis, remetis unu novan pecon. La tutan farindan laboron mi faris.

Sed superhomaĵojn mi ne povas fari. Se li fuŝis sian motoron tiel grave, kion mi faru? Ĉiam estas la sama afero. Ili aŭtas kiel malsaĝuloj, kvazaŭ ili tute perdis la kapon14, jes kiel senkapaj knabegoj ili irigas sian veturilon, kaj poste ili miras, ke post kelkaj tagoj ĝi ankoraŭ ne estas riparita.

Tiuj motoroj ne estas tre serioze faritaj. Almenaŭ oni estu afabla kun ili. Se ne, ili facile fuŝiĝas.

Nu, se mi devas remeti tutan novan motoron, ne mirinde, ke li kelktage atendu. Mi parolis tute afable al li, ne eldiris eĉ plej etan malbelan vorton, kaj tamen mi povus, se konsideri tian nekredeblan manieron fuŝi belan novan veturileton.

Ne mi faris, ke lia aŭto ne plu funkcias. Sed mi laboris super ĝi, restis longan tempon en la laborejo ĉe tiu fuŝita motoro. Sed ĉar la aŭto ne estas jam plene riparita, tiu sinjoro senigas min de la simpla, unuvorta danko, kiun mi devus aŭdi.

Por tiaj homoj ni laboras! La vivo vere ne estas facila. Kontentigi la homojn niaepoke ne plu eblas. Mi tion diras al vi, sinjoro, ĉar almenaŭ vi ŝajnas komprenema. Tia agmaniero tute senigas min de la emo labori.

12. Jen vi ree trinkas![redakti]

Sufiĉas! Nekredeble! Jam denove vi ektrinkas! Ne, amiketo, vi jam trinkis sufiĉe. Tro estas tro. Kial vi ĉiam devas troigi? La kuracisto diris: «Ne permesu, ke li ricevu tiom da glasoj. Unu jam estas multe por li. Aŭ ĉu vi volas, ke li fariĝu tute malsana? Se li plu soifas, akvon li trinku. Akvo estas bonega por la sano.»

Kaj jen vi denove aĉetis brandon! Kion vi diris? Vi soifas, ĉu? Ho jes, vi soifas. Via soifo estas senfina. Via soifo estas ĉiama.

Vere mi ne komprenas vin. Vi ne plu estas knabeto. Vi eĉ ne plu estas knabego. Vi estas viro, alta, forta, granda viro.

Se almenaŭ vi ricevus plezuron el via trinkado! Sed pripensu iomete. Ĉu brando plezurigas vin? Eĉ ne. Fakte, ĝi eĉ ne sensoifigas vin. Vi tion diris al mi, ĉu ne? Laŭ vi mem, ĝi ne forsvenigas vian soifegon. Laŭ viaj diroj, tiel estas: post kiam vi trinkis glason, vi deziras denove trinki, vi tuj resentas la deziregon brandi.

Viaj malsaĝaj diroj dolorigas al mi la koron. Kiam vi diras, ke ĉar vi estas tre grandkorpa, via brandotrinkego ne faras malbonon, kiel mi povus kredi vin? Mi havas okulojn kaj vidas. Kiam vi diras, ke korpa laborado tuj eligas el vi la troon da brando, ke laborante kun plena forto vi tuj elkorpigas la malsanigajn substancojn, permesu al mi esprimi mian plenan malkonsenton.

Jes ja, vi estas granda, eĉ grandega. Jes ja, via korpo estas alta kaj larĝa. Vi estas forta kaj dika. Pli ol sufiĉe dika, verdire. Mi eĉ diru simple: tro dika, multe tro dika, ĉar la brando dikigas vin sen vin serioze fortigi.

Kiam mi ekvidis vin la unuan tagon — ĉu vi memoras? — mi vin ekamis, ĝuste ĉar vi aspektis tiel bele. Fortegulo vi estis tiutempe. Jen bela viro, mi diris al mi, larĝa kaj forta. Tiutempe vi ne estis dika. Sed vi havis fortan korpon, belan vizaĝon, kun amika, plezuriga esprimo, kaj mi enamiĝis tuj. Mi ne imagis tiuepoke, ke vi fuŝos ĉion ĉi per brandemo, ke vi fuŝos vin mem, ke vi fuŝos nian kunan vivon, manke de volo. Mi ne imagis, ke vivi apud vi estos ĉiama doloro, ke mi vivos, ne apud fortulo, kiu helpos min, sed apud senvolulo, kiu fuŝos mian vivon.

Ho! Mi konas viajn ĉiamajn rediraĵojn! Laŭ via opinio, mi estas senkora. Laŭ via sento, mi estas nekomprenema. Laŭ viaj paroloj, mi estas aŭtoritatema. Mi ŝatas Povon, laŭ vi. Mi deziras esti supera al vi, laŭ via pensmaniero, kaj mi volas ĉiam diradi al vi, kion vi faru. Tiel vi sentas nian rilaton, ĉu ne? Laŭ vi, mia sola deziro en la vivo estas superforti vin.

Ne, amiketo; tiel ne estas. Mi tiom ŝatis, kiam mi sentis vin supera al mi. Ĝuste tio igis min vin ami: via maniero ĉiam superi la malfacilaĵojn de la vivo. Kio ajn okazis, la ĝusta decido estis klara por vi. Kio ajn okazis, vi ĉiam estis la plej forta, la plej saĝa, la plej supera.

Kvankam ni travivis malfacilajn tagojn — ĉu vi memoras? — en la unua tempo de nia kunvivado, tamen ĉiam vi sukcesis elturni vin. Kiom ŝatinda estis la vivo apud vi tiuepoke! Kiom plezuriga!

Ŝajnis, ke vi havas povon super la okazaĵoj, super la vivo. Povon vi havis, ĉar vi havis volon. Sed kio restas el via volo nun? Kio postrestas el via volforto, el via povo voli, kaj per tiu simpla volo aliigi la tutan vivon? Kie ĝi postrestis? Kien ĝi forsvenis? Kio okazis al ĝi? Kion vi faris el ĝi? Vi iras aĉeti brandon. Vi sidas apud glaso da brando. Vi rigardas ĝin. Vi rigardadas ĝin. Vi rigardegas ĝin. Kaj vi ne plu povas malkonsenti. Vi ne plu trovas en vi la volon kapnei15 al ĝi. Kial vi fuŝis nian vivon, kara? Kara, kara mia, eta mia karulo, koro mia, vivo mia, kial vi fuŝis ĉion inter ni?

Kial vi permesis al tiu brando ricevi la Povon? Ĝi estas nia superulo nun! Decidas ĝi, kion ni faru. Kaj ni povas nur sekvi ĝian volon. Vi aĉetas ĝin, kaj tiu aĉetaĵo direktas la vivon ĉi tie. Aĉetadi brandon denove kaj denove, dum la akvo estas tiel bona ĉe ni, kia malsaĝa maniero vivi!

Mi scias, ke vi ektrinkis brandon, kiam okazis tiuj timigaj malfacilaĵoj ĉe via laboro. Ne estis facile por vi. Ne estis klare, kion fari. Viaj labordonantoj ne volis, ke vi malkaŝe diru la veron. Ili timegis, ke la homoj ekstere scios la veron, ke oni klarigos al la tuta urbo, kion ili faris, ke la tuta urbo parolos pri ilia misfaro, pri tiu gravega fuŝo, pri tiu gravega misdirektado de la aferoj. Kaj ili elsendis vin for. Ili forsendis vin eksteren, timante, ke la polico intervenos.

Forsendita! Senoficigita! Kaj sen eblo respondi, sen eblo rebati, sen eblo pravigi vin, klarigi, kion vi faris, kaj kial. Vi retrovis vin senlabora. Esti senlaborulo nuntempe ne estas facila vivo. Neniam estis, cetere. Vivo de senlaborulo ne estas facile akceptebla. Brando akceptigis ĝin pli facile al vi, ĉu ne? Aŭ almenaŭ tion vi imagis. Kun kiom da malpravo!

Ĉar kvankam vi aĉetis pli kaj pli da brando, via vivo ne faciliĝis. Male. Estas pli malfacile trovi laboron, kiam oni montriĝas brandoplena. Kaj kvankam mi amis vin, kaj komprenis vian zorgadon, mi ne povis akcepti tion. Ĉiaokaze ne la fakton, ke vi iris ĉiam denove aĉeti brandon, kaj ke nia aĉetpovo pli kaj pli mallarĝiĝis.

Kvankam vi ne trinkis tro multe en la unuaj tagoj, tamen mi ne akceptis. Mi timis, ke post la epoko kun unu duonglaso vespere venos epoko kun duonglaso posttagmeze, kaj poste epoko kun plenaj glasoj dumtage kaj ĉe noktiĝo, kaj tiel plu, kaj tiel plu.

Kaj evidentiĝis finfine, ke mi pravis, ĉu ne?

Kvankam mi konsentas, ke mi eble ne sufiĉe komprenis viajn zorgojn de senlaborulo, tamen, ĉu oni povas diri, ke se mi agus alimaniere rilate al vi, vi ne trinkus tiun diablan brandon? Kvankam eble estas iom da vero en tio, tamen tiu pensmaniero ŝajnas al mi neĝusta. Kiom ofte mi pensis: «Jen estas la fina glaso. Post ĉi tiu li ne plu trinkos brandon!» Sed tiom ofte la faktoj montris min malprava.

Kaj nun, kion fari? Ĉu vi povus tion diri al mi? Kiel eligi vin el tiu diabla emo? Kiel resanigi vin, kaj samokaze rebonigi nian kompatindan, fuŝitan kunekziston?

Se vi scius, kiom mi malamas tiun brandon! Kara, kara, se almenaŭ vi komprenus min! Mi vin amas. Mi vin amegas. Ankoraŭ plu. Eĉ se de tempo al tempo mi diras la malon, mia koro ankoraŭ batas amege por vi.

Sed kiom ĝi doloras! Kiom doloras vidi vin fordoni vian vivon al brando! Karulo! Karulo mia! Ĉu vere vi ne povas forigi el vi tiun diablan emon? Ĉu vi ne povus reekprovi, eĉ se nur kompate al mi?

Ekzistas malsanulejoj, kie oni kuracas brandemon, mi aŭdis. Oni tie akceptus vin. Mi petegas vin, konsentu iri al tia malsanulejo! Mi faros ion ajn, por ke vi akceptu tiun ideon. Mi laboros ankoraŭ pli multe ol nun, se ne estos eble alimaniere.

Aŭ almenaŭ konsentu, ke venu vin kuraci faka kuracisto. Ekzistas kuracistoj, kiuj specialiĝis pri brandotrinkemo, oni diris al mi. Eble se ni rigardos la aferon malsano, eble estos por vi pli facile seniĝi de ĝi. Akceptu. Mi petegas vin, karulo, akceptu almenaŭ diskuti kun fakulo. Vi ne imagas, kian plezuregon tio donus al mi. Kaj kiel kontentega vi mem sentus vin! Vi sentus, ke vi refariĝas viro. Vi sentus reviviĝon, reviriĝon, refortiĝon. Vi refariĝus la fortega bonulo, kiu tiel ame iun belan tagon ekrilatis kun mi.

Vi tion faros, ĉu ne? Jes, mi vidas en viaj okuloj, ke vi pli kaj pli konsentas. Mi vokos la kuracan fakulon. Li venos kaj resanigos vin. Kaj vi refariĝos vera viro. Kaj ni reamos ege ege bele unu la alian.

13. Revenis amo, feliĉu ni![redakti]

Mi devas rakonti al vi. Mi estas tiel feliĉa! Mi retrovis ŝin! Mi revidis ŝin! Kiun? Karletan, kompreneble. Evidente mi parolas pri Karleta. Pri kiu mi parolus? Ĉu ekzistas alia virino en la mondo? Jes, mi revidis ŝin.

Ŝi sidis ĉe tablo en trinkejo, sola, antaŭ taso da kafo. Mi soifis, kaj eniris la trinkejon. Mi tuj rimarkis ŝin. Ŝi aspektis kiel persono, kiu atendas iun. Mi min demandis, ĉu mi iru al ŝi, ĉu mi iru sidi ĉe la apuda tablo, aŭ ĉu ĉe pli malproksima. Mi decidis iri iom pli malproksimen. Mi trovis bonan lokon, de kie mi povis facile observi ŝin.

Mi volis komence observi ŝian vizaĝon, provi ekscii, laŭ ŝia esprimo, ĉu ŝi feliĉas aŭ ne. Krome, mi deziris ne aliri ŝin tuj, ĉar ŝajnis al mi, ke estas pli saĝe lasi mian koron trankviliĝi antaŭ ol ekrilati kun ŝi.

Ĉu vi memoras tiun tagon, tiun dolorigan tagon, kiam ŝi forlasis min? Antaŭ longe tio okazis. Ŝi malkontentis pri mi, pri io, kion mi fuŝe faris. Kaj, malsaĝe, mi malkonsentis pardonpeti pri mia fuŝo. Kiel malsaĝa mi estis! Ŝi pravis, kaj mi ne. Se tiuepoke mi sincere dirus: «Jes, mi mispaŝis. Bonvolu pardoni min. Mi estas fuŝulo. Mi riparos la aferon.», ŝi certe plu restus kun mi, ĉar ŝi trovis min plej aminda. Sed mi malsaĝe volis, ke ŝi konsideru min prava.

Ŝi tiam opiniis, ke vivo kun mi ne estos ebla, se mi devas senmanke senti min prava, eĉ kiam mi fuŝe agis kaj estas evidente malprava. Jes, tiam ŝi foriris, lasante min sola, malĝojige sola. Mi sentis min forgesita, forlasita.

Kiom mi bedaŭris mian malsaĝan reagon! Sed mia bedaŭro ne helpis. Simpla bedaŭro neniam helpas, ĉu?

La vivo iĝis seninteresa por mi. Mi laboris laŭkutime. La ekzisto estis daŭro, ne vivo. Mi eĉ min demandis, ĉu estas iu ajn intereso en daŭrigo de tiu vivo. Se vivo estas senĝoja, senplezura, kial daŭrigi ĝin? La ideo min mortigi envenis en mian kapon, kaj restadis en ĝi dum kelka tempo. Mi hezitis: ĉu plu vivi, aŭ ĉu morti tuj? Kio estas preferinda, kiam la vivo perdis ĉian intereson?

Se paroli sincere, mi diru, ke mi timas la morton. Nur ĉar mi ĝin timas, mi forlasis la ideon min mortigi. Mi do daŭrigis mian malfeliĉan ekziston.

Kaj jen Karleta trovis alian viron, kaj enamiĝis al li. Mi konis lin. Li nomiĝas Jozefo. Malseriozulo. Fuŝulo. La ideo, ke ŝi emas kunvivi kun simila ulo, dum mi ekzistas, estis… nu… mi ne trovas vortojn por esprimi, kion mi sentis. Mi ne povis porti tiun pezon. Mia koro estis peza. Pli kaj pli peza.

Tamen, mia vivo… ne, vivo ne estas ĝusta vorto, tiel vivi ne estas vivi, mi diru: mia ekzistado… tamen, do, mia ekzistado estis seninteresa. Mi provis forgesi ŝin, sed ne povis. Amikoj proponis al mi promenojn, veturadojn, agadojn, teatrovidon, diskutojn, kuntrinkadon. Ili estis tre afablaj. Sed nenio interesis min.

Mi eĉ pensis pri tio, ĉu mi mortigu Jozefon. Mian morton mi timas — mi pensis — ne la morton de aliuloj! Ĉu vi trovas min timige malŝatinda? Pardonu, mi nur sinceras pli ol kutime. Jes, komence mi havis tiun ideon. Meti finon al16 mia doloro mortigante mian malamikon.

Mi malamis lin. Kaj en malamo kuŝas nekredebla forto. Ĉu vi jam sentis tion? Eble vi neniam malamis. Videble, vi estas plej bonkora homo.

Mi tamen forlasis la ideon meti finon al la vivo de Jozefo (eble ĉar mi timas la policon!). Mi provis revidi Karletan, sed Jozefo forlasis la urbon, kaj Karleta sekvis lin for. Ŝi trovis alian laboron, ie, kaj mi plu restis same sola.

Komence mi pensis: «Ŝi ne rajtas fari tion al mi. Ŝi ne havas tiun rajton. Ŝi devas vivi kun akceptinda viro, saĝa, bonkora, juna. Unuvorte, kun viro kiel mi. Ne kun fuŝulo kiel Jozefo».

Sed poste mia pensmaniero aliiĝis. Kion similaj pensoj ja povus alporti al mi? Nenion helpan, nur bedaŭron. Fakte, mi ne pensis prave, ĉu? Ŝi ja rajtas fari el sia vivo, kion ŝi volas. Kaj mi ne havas rajton devigi ŝin min ami. Ŝi rajtas forlasi min, se mi agas malsaĝe. Neniam ni kunigis niajn vivojn antaŭ iu urba aŭ alia aŭtoritato. Mi do havis neniun rajton super ŝi. Tiuj kaj similaj konsideroj helpis min forlasi mian ne-sanan pensovojon, kaj aliri vojon pli bonan.

Mi atendis ion ajn, sed ne tiun trinkejan revidon. Kara Karleta! Dum ŝi sidis tie en la angulo, ŝi estis ankoraŭ pli bela, ol kiam mi komence konatiĝis kun ŝi. Sed ŝi aspektis malĝoje.

Okazis io eĉ pli neatendita ol la fakto, ke mi revidis ŝin: subite, ŝi turnis la okulojn al mi, min vidis, kaj ekstaris. Ŝi ekpaŝis en mia direkto, ne tre rapide, tiel ke mi havis sufiĉe da tempo por min demandi, kion ŝi diros.

Min tuŝis timo. Mi kvazaŭ antaŭsentis, ke doloriga bato falos sur min. Mi timis, ke ŝiaj unuaj vortoj estigos eksplodon de doloraj sentoj en mia kompatinda koro.

Sed tute male. Apenaŭ mi povis kredi miajn okulojn: jen ŝi sidis apud mi kaj ekparolis kun larĝa rideto. Ho, tiu rideto! Similan rideton mi neniam vidis. Neniam en mia vivo mi sentis min tiel kortuŝita. Tiu rideto estis mesaĝisto pri baldaŭaj feliĉoj.

«Kara Petro!» ŝi diris. «Kiel mi ĝojas vin revidi! Se vi scius, kiel feliĉa mi estas! Oni diris al mi, ke vi forlasis la urbon, kaj jen mi retrovas vin. Ĉu vi ankoraŭ min malamas?»

Imagu tion! Ŝi opiniis, ke mi malamas ŝin. Eble mi iomete ŝin malamis, kiam ŝi forlasis min, sed tamen… Mi repensis pri miaj mortig-ideoj; ili koncernis min, kaj poste Jozefon, sed ŝin neniam.

«Mi neniam malamis vin», mi respondis, «nur Jozefon».

Kaj tiam ŝi rakontis pri Jozefo. Liaj proponoj tute ne estis seriozaj. Tuj kiam li alvenis en tiun alian urbon, li faris similajn proponojn al alia virino, kaj forlasis Karletan. Estis tre dolore al ŝi, ĉar ŝi imagis, ke li estos la viro en ŝia vivo. Sed iom post iom ŝi retrovis sian kortrankvilon. Pli kaj pli ŝi rememoris nian antaŭan amrilaton kiel vere feliĉigan.

Ŝi do deziris rerilati kun mi. Sed iu malsaĝulo fuŝ-informis ŝin dirante, ke mi foriris, ke mi forlasis mian laboron, kaj trovis alian malproksime. Li intermiksis mian nomon kun tiu de aliulo, ĉar niaj nomoj intersimilas.

Mi klarigis al ŝi la vojon, kiun miaj pensoj kaj sentoj iris dum tiu longa tempo malproksime de ŝi. Krome, mi diris, kiom mi nun konscias mian malsaĝecon. Mi diris, kiom mi bedaŭras, ke mi lasis tro altan opinion pri mi mem fuŝi belegan amon.

Tiumomente ni komencis ridi unu kun la alia. Kiom ni ridis! Ni ne vere scias, kial. Nur, ĉar estis tiel bone retroviĝi kune, kaj rimarki, ke ni tuj povas tiel forte reami unu la alian.

Ni parolis pri ĉio kaj nenio, ĉiam ridante. Ni rakontis niajn vivojn unu al la alia. Ni estis ĝojaj, neimageble ĝojaj. Mi metis mian manon sur ŝian manon, proksimigis mian kapon al ŝia kapo. Niaj koroj batis aŭdeble, aŭ apenaŭ malpli ol aŭdeble. Ni sentis kuniĝon. Ni forlasis la kafejon, promenis en la urbo, ĉiam ride diskutante, ĉiam kun ĝojplenaj vizaĝoj. Ni iris al mia cambro. Ni…

Nu, nu, nu, nu. Ĉu vi scias, kio estas feliĉo? Vere, amiko, se vi povus imagi…

14[redakti]

a. Silentu, enaj voĉoj![redakti]

Mi kuŝis en la lito, en mia kara, bone varma lito. La suno jam estis iom alta kaj ĝia lumo bele plenigis la ĉambron. La apenaŭ fermita fenestro enlasis malvarmetan aeron. Mi pensis: nun estas tempo ellitiĝi. Sed mi sentis min tiel bone en la lito! «Ĉu vere», mi diris al mi, «Ĉu vere mi devas ellitiĝi tuj?» Ena voĉo respondis, tute mallaŭte: «Ne. Ĝoju pri la ŝatinda kuŝa pozicio, pri la feliĉiga enlita situacio, restu iom pli longe. Nenio ja urĝas».

Mi tre kontentis pri tiu senvoĉa voĉo, kiu tiel amike parolis al mi, en mi. Sed mi apenaŭ decidis fordoni min al la feliĉo sekvi la amindan proponon de tiu en-kora voĉeto, jen alia ena voĉo ekparolis en mia kapo, silente, kvankam kvazaŭ aŭdeble.

Ĝi diris: «Vi devas ellitiĝi. Vi ne rajtas agi malkuraĝe. Laboro atendas vin. Kaj vi ne povas fari ĝin enlite. Vi devas kuri el via domo al via oficejo. Kuraĝon, amiko, el la lito elmovu vin. Kaj vi sentos la feliĉon de la homo, kiu faris sian devon, kvankam liaj plej malaltaj emoj provis irigi lin al alia direkto, al la malsaĝa direkto de vivo tro facila, al la facila direkto de malkuraĝo».

Estis ĝene aŭdi du voĉojn. Kiam oni aŭdas du malsamajn voĉojn, kiuj diras malsamajn aferojn, eĉ se ne tre laŭte, ĉio intermiksiĝas, kaj ne estas facile sekvi la interparolon, ĉu?

Esperante eligi min el ilia interbatado, mi turnis min en la lito, kaj provis endormiĝi.

Sed la ĝena afero, koncerne provojn endormiĝi, estas, ke ili ne estas facilaj. Mi ne scias, ĉu mi estas normala, sed ĉe mi provado endormiĝi neniam sukcesas. Kiam mi enlitigas, nokte, mi endormiĝas, sed neniam ĉar mi provis. Nur ĉar mi enlitiĝis kaj estis laca, kaj pensis pri nenio plu. Mi devis fari nenion por dormi. Dormo venis mem.

Kiam mi provas kaj provadas, ripetante al mi: «Nun mi provu dormi, nun mi pensu pri nenio, nun mi dormu», mi restas maldorma la tutan tempon, kaj mi pli kaj pli sentas lacecon, sed bedaŭrinde ne dormigan lacecon.

Min do turninte kaj returninte kaj rereturninte en la lito, mi povis nur diri al mi, ke mi ne sukcesas trovi la deziratan dormemon. Kaj jen ena voĉeto denove alparolis min:

«Vi ne deziras dormi», ĝi diris — kaj ĝi sonis, kvazaŭ ĝi min malŝatus — «vi ne deziras dormi. Vi jam dormis sufiĉe. Vi tute ne estas laca. Vi nur deziras malkuraĝe resti en la lito por la plezuro senti, ke vi faras nenion, dum ekstere la plimulto el la homoj laboras kaj laciĝas laborante».

La voĉo pravis. Mi ne deziris dormi. Eble iom dormeti, jes ja, sed sufiĉe maldorme, se vi komprenas min, por senti la plezuron kuŝi en bona varma lito, en ĉambro sunluma, farante nenion, nur lasante la pensojn kaj imagaĵojn sekvi unu la alian, duone konscia, ke tio estas libereco.

«La grandeco de la homo kuŝas en libereco», mia patro kutimis diri.

Nu, mia patro estis bona homo. Lia bonkoreco estis konata kaj priparolata de la tuta urbeto, kie ni vivis dum mia infaneco. Kaj lia ĉiama praveco ne estis malpli konata. Mia patro ŝatis prikanti la bonecon de la homa libereco. Li instruis al ni ami liberecon.

Ĉion ĉi mi respondis al la ena voĉeto, kiu provis ellitigi min. «Dum mi kuŝas en la lito kaj nenion faras», mi diris al ĝi, «mi estas libera, kaj mia patro instruis al mi alt-konsideri liberecon».

Sed — la diablo eble scias kial, mi ne — tiu voĉeto ne estis facile kontentigebla. «Vi vekiĝis antaŭ du horoj», ĝi diris. «La suna lumo, enirante tra la fenestro en la dormoĉambron, vekis vin jam antaŭ du horoj. Jam du horojn vi kuŝas, farante nenion. Senkuraĝulo! Mallaborema knabo! Vi estas viro, sed vi agas infane. Estas priplorinde vidi vin. Vi min senesperigas. Por multegaj homoj, vivo estas laboro, kaj vi emas nur ludi kaj kanti, kaj lasi la aliajn laboradi por via komforto».

Sed feliĉe la alia voĉeto intervenis: «Kial vi lasas tiun elparoli similajn vortojn stultajn, kaj, krome, malĝojigajn?» ĝi rimarkigis al mi. «Silentigu ĝin. Tiu voĉo ne estas aŭdinda. Ĝi malŝatas liberecon, ĝi do malŝatas vian patron, kiu tiom ŝatis liberecon. Ĉu oni ne instruis al vi, ke oni devas ami siajn patron kaj patrinon? Ami ilin, memori pri ili? Pensu pri la tempo, kiam vi estis tute malgranda, eta-eta infaneto, kaj kuŝis en la brakoj de via patrino. Ĉu ŝi vekis vin, se vi dormis? Tute ne. Ŝi agis precize por ke vi ne vekiĝu, sed dormu plu trankvile. Ĉu vi memoras, kiel feliĉe estis, kiam vi libertempis sur la montoj, promenis en la kamparo, ludis kun aliaj infanoj en la montodomo, vivis en tiu pura montara aero, kuris sur la rokoj, kantis tute laŭte…? Ĉu iu kriis al vi, ke tio estas malbona vivo? Ĉu via patro aŭ via patrino aŭ iu alia kriis al vi, ke vi iru labori? Vi vivis libere tiutempe. Kaj libereco estas feliĉiga».

Sed la alia voĉo rebatis: «Kiel malsincere vi parolas! Tio, kion vi diras, okazadis nur dum la libertempo. Vi forgesas, kiel estis, kiam vi iris al la lernejo. Via patrino vekis vin tiam. Kaj, vole nevole, vi ellitiĝis por iri al la lernejo, ofte por kuri al la lernejo, ĉar normale marŝi ne sufiĉis por alveni ĝustatempe, ĉar jam tiuepoke vi estis senkuraĝulo ema resti tro longe en la lito».

Vere, tiuj du voĉoj estis ĝenaj. Ambaŭ voĉoj ĝenis, kvankam, verdire, unu pli ol la alia. Mi ne sciis, kion fari, por silentigi ilin. Ekdormi estus bona maniero eliĝi el la ĝena situacio, sed, kiel mi jam diris, mi ne sukcesis. Mi do fine ellitiĝis. La penso pri taso da bona varma kafo antaŭplezurigis min.

Mi iris al la fenestro, rigardis tra ĝi al la suno, al la kampoj, al la montoj, kiuj staris malproksime, altaj kaj belaj. La naturo montriĝis tiel ŝatinda, ke mi sentis emon laŭte kanti dankokanton pri ĝi, aŭ krii al ĝi mian ĝojon vivi en la kamparo, ne en homplena urbego.

Mi rigardis, kioma horo estas, kun iom da antaŭtimo, ke eble mi ne sufiĉe atentis la horon, dum mi kuŝis enlite kaj lasis la pensojn sendirekte promenadi. Mi subite min demandis, ĉu mi havos la tempon trinki la varman kafon, al kiu mi nun soifis, aŭ ĉu mi devos kuri kiel stultulo por alveni ĝustatempe al la oficejo. Jes, kun antaŭtimo mi ekrigardis la horon kaj vidis, ke — diable! — la tempo forkuris pli rapide ol mi imagis. Mi nun devos ĉion fari kun ega rapideco, forgesi pri la bona varma kafo, kaj tuj kuri el la domo por alveni al la oficejo en tempo plej mallonga.

Sed subite mi ekmemoris. «Kio okazas al mi?» mi laŭte kriis. «Oni ne laboras ĉi-tage! La oficejo estas fermita. Nun estas sabato17

b. Timiga diro[redakti]

Estis priplorinda travivaĵo. Vi scias, ke mi decidis diri al miaj infanoj, ke mi foriros. Kiam mi decidis, mi tute ne imagis, ke estos tiel malfacile. Fakte, en la momento, kiam mi volis iri paroli al ili, mi konsciiĝis, ke mi ne povas. Jen venis la horo iri al iliaj ĉambroj por informi ilin, kaj mi sentis min tiel malbone, ke mi ekploretis. Mia tuta kuraĝo estis for.

Komprenu min. Ĉu eblas al homo normalkora aliri siajn infanojn kaj diri: «Mi havas novaĵon por vi. Baldaŭ mi foriros. Baldaŭ via patro forlasos ĉi tiun domon por ĉiam…» Kiel oni povas tion diri al infanoj, kiujn oni amas?

Kaj tamen mi devis. La afero estis decidita. Mi devis ĝin fari. Ne estis alia vojo, ĉu? Mi provis plikuraĝigi min, trovi en mi fortojn novajn, per volpovo havigi al mi la forton superi miajn sentojn de timo kaj malespero, por fari mian devon.

Ne estis facile. Sed mi havis la senton, ke iom post iom la dezirata forto envenas en min.

Mi komence parolos al la knabino, mi decidis. Ŝi estis en sia ĉambro, farante iun laboron por la lernejo. Ŝi rigardis min per miroplenaj okuloj. Tute certe ŝi sentis, ke io estas nenormala. Neniam mi havas tian esprimon, kiam mi iras diri ion al ŝi.

La tuta situacio iĝis min plejpleje zorga. Tamen mi ne povis eligi min el ĝi nun. Mi aliris ŝin. «Klara», mi diris, «mi… mi devas informi vin pri io… Malĝojiga novaĵo, tre malĝojiga».

Ŝia vizaĝo aliiĝis: mira antaŭ unu momento, ĝi nun fariĝis zorga. Mi ne scias, ĉu ŝi atendis ion similan, aŭ ĉu miaj vortoj estis tute neatenditaj por ŝi. Ŝia vizago ekesprimis maltrankvilan atenton.

«Vi scias… Certe vi rimarkis, ke via patrino kaj mi… nu… nia rilatado ne estas bona. Ni… Kiel diri?… Ni ne plu sukcesas rilati ame. Ni… Estas malfacile por unu vivi kun la alia, tagon post tago, horon post horo, minuton post minuto. Via patrino estas tre bona patrino, helpema, bonkora, klarpensa. Iumaniere mi plu amas ŝin. Sed kunvivi en la sama domo ne plu estas eble. Ni decidis, ke mi foriros… Ne timu, mi revenos vidi vin, ludi kun vi, paroli kun vi. Kiel eble plej ofte. Sed mi vivos en alia domo».

Ŝi rigardis min. Mi sentis min senkorulo seniganta hometon de la plej ŝatata havaĵo.

«Se vi kaj patrino tion decidis…» Ŝi komencis, kaj estis io tre malĝoja en ŝia voĉo. Mi rimarkis, ke ŝi emas plori, sed kun granda malfacilo sukcesas superi la ploremon. Ŝi aldonis nur: «Nu, estas tiel». Kaj post ekrigardo al mi, en kiu nek malamo, nek timo vidiĝis, sed nur malfeliĉo, ŝi el sia ĉambro eliris, kaj tuj poste el la domo.

Mi sentis min laca, ege laca. Kaj mi faris nur duonon de la devo! Mi serĉis Alanon, la knabon. Mi pli antaŭtimis ĉi tiun intervidon, ĉar Alano estas pli juna kaj pli sentema. Ankaŭ pli malkaŝema, pli ema sin esprimi.

Kiam mi aliris lin, li ludis per siaj etaj aŭtoj. Alano havas specialan ŝaton al tiuj malgrandaj veturiloj. Li oftege ludas per ili. Li okazigas al ili plej neimageblajn aventurojn.

Mi decidis fini la dolorigan momenton kiel eble plej tuje. «Mi venas sciigi ion tre gravan al vi», mi diris per voĉo plej serioza. La veturiletoj tuj haltis, kaj Alano direktis al mi siajn belajn bluajn okulojn, tiom plenajn de trankvila amo, ke mia koro ekdoloris. Li havas al mi grandegan amon. Mi estas por li la Patro kun granda P18. Patro estas, liapense, plej aminda fortulo: ulo kuraĝega, havanta la povon ĉiam ĉion superforti.

Kaj nun mi batfaligos tiun manieron min vidi. Miaj vortoj estos bato, post kiu nenio plu restos el la imago pri mi. Jes ja, tiu maniero min vidi estas pure imaga, ĝi ne estas ĝusta. Mi estas fakte nur simpla homo, kun fortoj kaj malfortoj, ne la grandegulo, kiun la knabo imagas. Sed ĉu estas bone, ke per unu bato, per unu timiga bato, mi faru, ke tiu imagata, sed amata fortulo, subite perdu la ekziston? Ĉu li ne estas tro malforta por supervivi tian baton? Ĉu post tiu falo li povos restariĝi? Kaj tamen mi devis paroli.

Ree, mi kunigis la tuton de miaj troveblaj fortoj, kaj ekparolis: «Alano, mi baldaŭ foriros. Mi ne plu vivos kun vi ĉi tie. Mi ne plu vivos ĉi-dome». La knabo min rigardis kun hezita esprimo.

Kaj li ekridis.

Mi atendis ion ajn, sed ne tion. Li ne akceptis min serioze! Por li, patro estas tiel klara, evidenta, neforigebla duono de amata paro, ke tiu duono ne povus serioze foriri, lasante la alian duonon sola. Por li, evidente, paro estas tuto, paro estas unuo, ne du aĵoj, kiujn eblas malkunigi. Ke mi foriru, tio estas tute simple neebla. Tiu diro de la patro povis esti nur luda.

Tamen mi devis komprenigi al li la veron. Baldaŭ mi ne plu estos en la domo. Baldaŭ mi havos mian vivon aliloke, for de lia patrino, de Klara, de li.

«Alano», mi rekomencis, kaj mi provis igi mian voĉon kiel eble plej senrida. «Alano, mi ne ridas, ĉi tio ne estas ludo. Mi komprenas, ke vi ne kredis min tuj, ĉar vi tutforte esperas, ke mi ne diris la veron. Sed estas vere, Alano, mi foriros. Vi restos ĉi tie kun patrino kaj Klara. Kaj mi ne plu vivos kun vi. Mi…»

Li sentis nun, ke ĉi tio ne estas imaga rakonto, ke mi diras la puran veron. Sed li ne povis akcepti ĝin. Li rigardis min. Li subite ege paliĝis. Li iĝis tiel eta, tiel malforta, tiel senhelpa, ke mi sentis, kvazaŭ la tuta ĉambro turniĝus, kaj mi apenaŭ ne svenis.

«Mi mortigis lin», mi pensis, kaj tiu penso, kiom ajn neakceptebla, restadis dolore en mia kapo. «Mi mortigis lian koron, lian ĝojon, eble lian povon ami kaj feliĉi. Mi estas la mortigisto de mia knabo». En unu minuto, ĉio farigis nekredeble malvarma en mi.

Alano ekkriis. Li elmetis siajn etajn brakojn, siajn etajn manojn, batis min kun fortega, longa, nehoma krio, kaj post kelkaj ekbatoj al mi, forkuris ploregante.

Mi staris tie, senpensa, sensenta. Mi ne imagis, ke eblas porti tian pezon de malfeliĉo. Mi sentis min la plej malaminda dolorigisto en la mondo. Mi pensis pri Diana, la virino, kun kiu mi deziris kunvivi. Por Diana mi deziris forlasi tiujn du belegajn, sanegajn infanojn kaj ilian patrinon. Sanegajn? Jes, ĝis nun. Sed ĉu ili povos resti same sanaj post tia videble preskaŭ mortiga bato?

Ĉu mi perdis la saĝon, mi demandis al mi. Ĉu Diana povas doni al mi veran feliĉon? Aŭ ĉu por feliĉo nur imagita mi nun malfaras unubate feliĉon malrapide, iom post iom kunmetitan? Mi ne plu sciis, kiu mi estas, kion mi faru, kien direktiĝas mia vivovojo. «Ĉu vere tion mi volas?» mi demandis al mi. Sed de nenie venis respondo.

15[redakti]

a. Mistero en papervendejo[redakti]

Kiam mi vidis Ivon hieraŭ, li ne nur alportis tre bonajn ĉokoladajn dolĉaĵojn, sed krome li raportis al mi pri la strangaj okazaĵoj en la papervendejo de Ĉefa Strato. Mi tre fidas lian raporton. Li sciis multon, ĉar li laboris kiel vendisto en tiu paperejo kelktempe kaj li plu havas amikajn rilatojn kun la homoj tieaj.

Li diris, ke laŭ la aranĝo de la mebloj en la magazeno, la ideoj de la polico ne povas esti pravaj. Laŭ Ivo, la plano, kiun oni ne plu retrovis jam frue la matenon post la okazaĵoj — tiu gravega papero, kiu tiel nekompreneble perdiĝis — ne kuŝis sur la meblo, kie ĝi estis laŭ la polico, aŭ ĝi ankoraŭ estus tie la sekvantan matenon. Se ĝi ne plu troveblis sur tiu meblo — la meblo maldekstre staranta — frumatene la sekvantan tagon, oni suspektu unu el la vendistoj, ne la personon, kiu venis aĉeti la papersakojn, kaj kiun la polico suspektas.

Laŭ Ivo, tiu persono ne povis iri apud la meblon, kie la plano laŭdire troviĝis. La vendistoj tuj rimarkus lin kaj suspektus ion nenaturan, ĉar tiu meblo, kiu staras flanke, sur la maldekstra flanko, fakte, ne estas alirebla al la homoj, kiuj venas en la magazenon nur por aĉeti ion. La polico do ne volas diri la veron.

Tiu grava plano, kiu, laŭ la polico, kuŝis sur la maldekstraflanka meblo, venis per speciala poŝt-alporto tuj antaŭ la fermhoro. Oni metis ĝin sur la poŝtaĵojn, kiuj alvenis pli frue, kaj tie plu kuŝis. Nu, kompreneble, Ivo konas tiun meblon, kiel la tutan magazenon. Li diris, ke estas vere, ke oni ĉiam metas la alvenintajn poŝtaĵojn sur tiun meblon, ĝis la koncerna persono havas tempon okupiĝi pri ili. Neniam estas facile trovi momenton por la poŝtaĵoj, en tiu magazeno, ĉar la personoj, kiuj tie laboras, ne estas sufiĉe multaj rilate al la laboro, kiu devas esti farata.

La demando, kiun mi starigas al mi, estas: kial diable oni sendis tiel gravan planon per la poŝto? Tiuj, kiuj sendis ĝin, certe sciis, ke spionoj interesiĝos pri ĝi. La spionoj povus havi kunlaboranton en la poŝtejo, en la paperejo aŭ aliloke. Tiuj, kiuj sendis la planon, agis plej malserioze. La afero estas tiom pli nekomprenebla, ĉar oni sciis, ke tiu plano interesas same la dekstrulojn kiel la maldekstrulojn. Tiu papero havis — oni diras al ni — internacian gravecon. Kaj oni sendas ĝin poŝte al papermagazeno! Konsentite, en la papervendejo, nekonate, kaŝe troviĝas unu el la ĉefaj kunlaborantoj de la Sekreta Servo, sed tamen!

Stranga maniero agi, ĉu ne?

Nu, kiel mi diris al vi, Ivo tute malkonsentas kun la policaj ideoj ĉi-rilate. Tiutage, li iris aĉeti panon en la panejo, kiu staras tuj apud la papervendejo, kaj li tie troviĝis, kiam la suspektato envenis, kaj ankaŭ kiam tiu foriris kaj eniris la apudan magazenon por aĉeti siajn papersakojn.

La polico opiniis tre grava la trovon de eta-etaj panpecetoj en la papervendejo, ĉe la maldekstra flanko, apud la meblo, pri kiu oni tiom parolas. Kiam ĝi eltrovis, ke la suspektato iris aĉeti panon tuj antaŭe, ĝi ege kontentis, kvazaŭ tiu malkovro donus respondon al la multaj demandoj, kiujn oni povas starigi al si en tiu stranga afero. Kial tiom da bruo pri tio? La suspektato neniam neis, ke li iris de la panejo al la papermagazeno.

Ivo estis en tiu panvendejo kaj diskutis kun la vendistino. Li diskutadis longe, ĉar li havas al ŝi amkomenceton kaj plezure longigis sian restadon apud ŝi. Tiu kompatinda homo, kiu poste aĉetis la papersakojn, do estis en la panejo, sed lia ĉeesto tie ne sufiĉas por povi diri, ke li faris ion malbonan poste en la apuda magazeno, ĉu? Kiu povas diri, ke unu el la vendistoj ne havis pecon da pano en la paperejo?

Ivo bone rigardis la personon, kiun la polico poste eksuspektis. Iu, kiu volas fari ion suspektindan, ne agas tiamaniere, li diris.

Kion? Ĉu vi ne sciis, ke Ivo ametas la junan panvendistinon? Nu, tio estas fakto. Ili iris kune trinki teon en «La dolĉa vivo». Ĉu vi konas? Estas tiu tetrinkejo, kie ili havas kvardek kvar specojn de teo. Ĝi troviĝas dekstre de la Ĉefa Poŝtoficejo. Li sidis tie kun sia panvendistino, kiam la suspektato envenis la tetrinkejon, portante la papersakojn, kiujn li aĉetis antaŭ kelkaj minutoj. Estis la horo, kiam ĉiuj magazenoj fermiĝas. Kaj oni suspektas tiun viron ĝuste ĉar neniu plu venis en la papervendejon inter lia foriro kaj la momento, kiam oni fermis la magazenon.

Nu, mi ne diras, ke Ivo tute ne povus miskompreni la faktojn. Sed miaopinie li estas plej fidinda homo. Mi kredas lin multe pli ol la policon.

Fakte, la plej stranga afero, en lia raporto al mi, estas, ke, en kiu ajn magazeno aŭ trinkejo li troviĝas, tuj post li envenas la suspektata persono. Kvazaŭ tiu sekvus lin. Mirige, ĉu ne? Tamen, Ivo ne estas aventurulo, kiu enmiksus sin en spionajn agadojn. Mi demandos lin, kion li opinias pri tiu fakto, ke la papersakulo tiom sekvis lin. Mi ne rimarkis la aferon, kiam li raportis al mi tiujn okazaĵojn hieraŭ. Nur rakontante al vi, mi ektrovis tion miriga.

Alian informon mi devos ricevi de li. Mi devos demandi lin, kie li aĉetas tiujn dolĉaĵojn, kiujn li hieraŭ alportis. Estas speco de ĉokoladhava sukeraĵo, tre dolĉa, kion mi ege ŝatas, kaj mi ŝatus scii, kie oni ilin vendas. Mi bedaŭras, ke restas neniu plu. Mi jam finis la tutan saketon, tiom bonaj mi ilin trovis. Jes, bedaŭrinde, nenio postrestas el ili. Se vi provus ilin, vi trovus ilin bonegaj.

Eble ne, fakte, ĉar niaj preferoj tiom malsamas. Estas stranga speco de ĉokolada dolĉaĵo. Ion similan mi neniam ricevis aŭ aĉetis antaŭe. Ne estas tro da ĉokolado, sed certe multe da sukero, tiel ke ĝi estas dolĉega. Jes, bonegaj dolĉaj aĵetoj tiuj sukeraĵoj estas.

Kiel diable Ivo faras por trovi tiajn nekutimajn, sed bonegajn, aferojn? Vere, li estas karulo, eĉ se liaj okuloj rigardas malsamflanken, kaj se lia nazo estas ridinde mallonga. Vi samopinias kun mi, ĉu ne, Johana?

b. Du raportoj pri vendado[redakti]

Sinjoroj, mi bedaŭrinde devas diri, ke la raporto pri la vendado de dolĉaĵoj tute ne estas fidinda. La funkciulo, kiu faris ĝin, estis tro memfida. Li konsideris fakte nur unu specon de dolĉaĵoj — tiujn, kiuj enhavas ĉokoladon — kaj li imagis, ke li povas esprimi ĝustajn opiniojn deirante nur de la informoj, kiujn li havigis al si pri tiuj.

Estas vere, ke ĉokolado estas unu el la ĉefaj aĵoj, kiuj eniras en la faradon de dolĉaĵoj. Aŭ almenaŭ, oni povas diri, ke ĉokolado estas grava enmetaĵo — en dolĉaĵojn — se oni konsideras la demandon tutnacie. La afero montriĝas malsama, se oni konsideras nur unu urbon, kelkajn urbojn, la tutan nacion, kelkajn naciojn aŭ la tutan mondon. Inter tiu, tiu ĉi kaj tiu alia urbo, oni povas rimarki seriozajn malsimilecojn en la maniero kunmeti la dolĉaĵojn. Mi do petas vin ne forgesi, ke, en ĉi tiu diskuto, ni restas sur la tutnacia kampo. La situacio tute certe malsamus ankoraŭ pli, se ni rigardus ĝin internacie.

Kvankam do — se ni konsideras la tutan nacion — ni devas konsenti pri la ĉefa loko, kiun okupas la ĉokoladhavaj dolĉaĵoj inter la tuto de la dolĉaĵoj, tamen ni ne povas akcepti raporton, kiu diras eĉ ne unu vorton pri, ekzemple, dolĉaĵoj faritaj el pura sukero kun iu aŭ alia aldonaĵo neĉokolada.

La aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ilin klarigas ĉi tiu raporto, kaj se ni deziras scii, kiel la situacio vere estas, ni devas proponi al iu alia, al iu pli fidinda, la taskon raporti pri la tutnacia dolĉaĵvendado.

Kaj nun, se neniu petas la parolon rilate al ĉi tiu demando… ŝajnas, ke ne… neniu mano altiĝas… se neniu deziras esprimi sian opinion pri la dolĉaĵdemando, mi proponas, ke ni ekdiskutu la duan raporton, tiun pri la vendado de pano.

Ankaŭ sur tiu kampo ne estas tiel facile ricevi la deziratajn informojn. Mi ne parolas pri tia flanka demando kiel la fakto, ke la peto de la panfaraj laboristoj pri mallongigo de la nokta labortempo ricevis jesan respondon. Mi konsideras tiun demandon flanka. Kaj mi ne priparolos ĝin, kvankam ni nun scias, ke estas rilato inter tiu decido kaj la malaltiĝo rimarkita ĉi-urbe en la vendado de la plej kutimaj specoj de pano. Evidentiĝis, ke la horo, ekde kiu la pano estas aĉetebla, frumatene, havas pli grandan gravecon ol oni antaŭe imagis.

Mi do diris, ke mi ne parolos nun pri la kampo de laborrilatoj. Mi volas komence tuŝi nur la monan aspekton de la demando. Kaj ĉi-rilate mi povas diri nur unu aferon, nome, ke la situacio estas plej serioza.

Vi povas fidi min, sinjoroj, ĉar mi konsideris tiun raporton tre atente, kaj tre zorgiga ĝi estas. Vi certe konatiĝis kun la informoj, kiujn enhavas la raporto pri panvendado, kaj vi verŝajne samopinias kiel mi, ĉu ne? Tiu raporto estas ege interesa, sed tute ne trankviliga. Kiu ajn portas en sia koro la interesojn de la nacio sentos la saman zorgemon. Jen estas serioza situacio, pri kiu estas urĝe okupiĝi.

La panistoj plendas, ke ili ne ricevas sufiĉe da mono por la vendata pano, almenaŭ kiom koncernas la plej ofte vendatan specon, sed kion ni povus fari sen endanĝerigi la tutan nacian vivon?

Ni ne trovis manieron kunordigi la malsamajn emojn de la koncernatoj, kaj ni troviĝas en sakstrato19, en sen-elira situacio. La etaj panvendistoj petas ion, la ĉiovendejoj20 kaj aliaj grandegaj magazenoj volas ion alian, tiuj, kiuj aĉetas la panon havas ankoraŭ alian deziron, kaj kiam la panfaraj laboristoj intervenis dirante, ke neniu el miaj proponoj estas kontentiga por ili, mi troviĝis subite kun tia kapdoloro, ke mi tute simple ne plu povis pensi.

Mi, kiu ĉiam ŝategis panon, jam plurajn tagojn vivas sen tuŝi eĉ unu panpecon. Kaj la nura sono de la vorto «pano» agas al mi malsanige.

Trovi respondon al tiuj demandoj estas pli ol oni povas peti de mi sola. Mi do kunvokis vin al ĉi tiu kunsido, por ke ni diskutu plej serioze la demandon. Mi esperas, ke dank' al via helpo, estos eble surpaperigi proponojn, kiujn la tuta nacio povos akcepti. Nur unu afero estas certa, nome, ke se iuj enpoŝigos pli da mono ol antaŭe, sekve de niaj decidoj, tiuj estos nek vi, nek mi.

Kaj nun, se vi permesas, sinjoroj, mi trinkos iom da akvo.

16[redakti]

a. La vesperfuŝulo[redakti]

Mi furiozas. Refoje21, Dudi fuŝis la tutan atmosferon en la grupo.

Ni estas grupo de bonaj amikoj, kaj ni kune vespermanĝis tute trankvile. Mi eble devas diri, ke la vespermanĝo estas mia preferata manĝo. Nek ĉe matenmanĝo, nek ĉe tagmanĝo mi sentas min tiel bone, kiel ĉe vespermanĝo. Vespere, almenaŭ en amika domo aŭ en bona restoracio, oni sentas specialan atmosferon, kiun mi tre ŝatas. Ĉefe kiam ni troviĝas grupe. Grupo da kunmanĝantaj amikoj estas por mi feliĉiga realaĵo.

Ni retroviĝas en tiu grupo de tempo al tempo. Temas pri grupo de amikoj, kiuj faris kune la militservon. Ni tre ŝatas retrovi unu la alian. Niaj vivoj estas tre malsimilaj, ĉar ni havas tre malsamajn okupojn. Ronaldo estas laboristo22, Johano vendisto en meblomagazeno, Tom kuracisto, Andreo policisto, Leo direktas grandan paperfarejon, Ken havas malgravan seninteresan oficon en la urba administrejo, kaj Petro de longeta tempo nun estas senlaborulo. Vi do vidas, ke ni havas plezuron diskuti, ĉar niaj travivaĵoj tute ne intersimilas.

Sed la demando ĉiam estas: kiel malhelpi, ke Dudi fuŝu nian vesperon. Dudi estas ĝenema. Li trovas sian plezuron en situacioj, en kiuj liaj kunuloj malplezuras. Kaj li estigas tiajn situaciojn.

Tamen, li estis dekomence unu el nia grupo. Ni ne povas peti lin ne veni. Kion fari?

Ĉi-foje li rekomencis. Komence, ni estis kontentaj, ĉar ni opiniis, ke li ne venos. Li venis malfrue, kaj jam furiozis, ke ni komencis sen atendi lin. Kiam ni diris, ke ni ĉiam komencas ĝustahore, li furiozis. «Mi malfruas, ĉar mi devis labori ĝis malfrue», li diris, «kaj vi eĉ ne povis atendi min duonhoreton!» Fakte, li malfruis preskaŭ plenan horon.

Poste, li plendis pri la menuo. Li ne ĉeestis en la kunveno — antaŭ kelkaj semajnoj — kiam ni interkonsentis pri tio, kion ni manĝos. Mi bedaŭras, sed ni decidis unuvoĉe pri la manĝaĵoj. Ni ĉiam provas, kiel eble plej bone, ne enmeti manĝaĵon, kiun unu el ni ne ŝatas. Sed se, je la momento, kiam ni decidas, unu el la grupo ne aŭdigas sin — ekzemple ĉar li forestas, kiel Dudi tiun fojon — ni tamen ne povas plene forigi la riskon, ke sur la tablon venos manĝaĵo, kiun la koncernato ne ŝatas.

Dudi do plendis pri la menuo. Kutime, li tre ŝatas supon. Sed ĉi-foje, kiam li apenaŭ ekmanĝetis iom da supo, jam li komencis brue esprimi sian malkontenton. «Mi ne nomas tion ĉi supo», li diris tiel laŭte, ke la tuta restoracio aŭdis lin, kvankam nia grupo sidis en alia manĝoĉambro, ne en la restoracio mem. Ĝena situacio, ĉu ne?

Estas muzikistoj en la restoracio, kaj, kompreneble, eĉ en nia speciala manĝoĉambro ni aŭdis ilin, ĉar tamen ne estis dika ŝtona muro inter la ĉefa ejo kaj ni. Nu, la muziko estis tro laŭta kaj tro rapida por s-ro23 Dudi. Foje, tuj kiam li aŭdis, ke muzikaĵo ĵus finiĝis, li ekstaris, kun furioza esprimo, iris en la restoracion kun la irmaniero de gravulo aŭtoritatplena, kaj ekkriis per la aĉa voĉo de ulo malbonmaniera: «Gratulon pri la malbela bruo, sinjoroj muzikistoj. Kion vi ĵus aŭdigis, tion mi ne nomas muziko, sed bruo. Bonvolu meti finon al tiu bruado. Mia kapo doloras dank' al vi!»

Li kriis tiel malbele, ke li timigis hundon, kiu troviĝis tie kun maljuna paro, kaj la hundo respondis al li similvoĉe, tiel ke la tuta restoracio ekridis. Kompreneble, tio igis lin eĉ pli furioza. Li revenis al nia manĝoĉambro brufermante la pordon plej malĝentile.

Diable! Kia homo! Li igis la atmosferon pli kaj pli peza.

Poste li plendis al la kelnero, ke lia telero ne estas pura. Tion li imagis. Lia telero estis perfekte pura. Sed ne eblas diskuti kun li. Kiam li decidis, ke jen estas malpura telero, vi povas rigardegi per plej larĝaj okuloj, provante trovi eĉ etan peceton da malpuraĵo, kvankam ĉio estas plej pura, li tamen montros al vi neekzistantajn malpurajn lokojn.

Kaj jen li eligis el sia poŝo pecon de paperaĉo, sur kiu li komencis noti siajn plendojn! Por ke ni diskutu la malbonajn flankojn de tiu vespero dum nia sekvanta kunsido, li diris. Ĉu vi imagas?

Nu, mi ne povas raporti ĉion al vi. Li trovis la salaton nemanĝeble dolĉa, kaj la kukon nemanĝeble maldolĉa, li rompis sian glason faligante ĝin furioze, ĉar, laŭ li, la trinkaĵo estis netrinkebla. Li parolaĉis al tiu kompatinda kelnero tiel malbele, ke nia tuta grupo malkontentis, kaj kelkaj vizaĝoj ruĝiĝis. Sed ni ne sukcesis silentigi lin. Apenaŭ oni ne elirigis lin el la restoracio.

Li multe plendis al ni, tute malsaĝe, pri ĉio, kion li ricevis, kaj, cetere, pri la tuta loko. «Kiam ni estis kune soldatoj», li diris, «ni manĝis pli bone. Kiam ni estis soldatoj, ni ricevadis trinkeblan bieron. Kiam ni estis soldatoj, la teleroj ne estis malpuraj. Kiam ni estis soldatoj, la kukoj estis kontentige dolĉaj. Kiam ni estis soldatoj, la homoj rilatis amike kun ni, dum ĉi tie la kelneroj aliras nin malĝentile. Kiam ni estis soldatoj, ni ne devis aŭdi tian bruaĉan muzikon. Kiam ni estis soldatoj, ni havis dolĉan vivon».

Kompreneble, ĉio, kion li diris pri nia kuna militservo, estis tute nevera. Mi ne scias, ĉu li estis malsincera, aŭ ĉu iu speco de forgesemo misaranĝis liajn memorojn, forigante la malbonajn faktojn kaj troigante la belajn, sed tio, kion li diris, tute ne esprimas la veron. Nia soldata vivo tute ne estis ĝojiga. Estis por multaj el ni vere doloraj momentoj en tiu militservo. La daŭra amikeco inter niaj samgrupuloj devenas verŝajne de la fakto, ke ni kune travivis multajn aĉajn situaciojn, kiuj igis nin pli proksimaj unuj al la aliaj.

Estas plej bedaŭrinde, ke Dudi agis, kiel li faris. Nia bela kuna vespero, pri kiu la tuta grupo nur antaŭĝojis, estis fuŝita. Nu, mi ne troigu. Ni tamen multe ridis, ni kune kantis fine de la vespero, ni rakontis unu al la aliaj ĉiaspecajn aventurojn aŭ travivaĵojn, ni estis kontentaj reparoli pri tiu aŭ tiu aspekto de nia militservo. Mi do ĝojas, ke mi iris. Sed la vespero estus tiom pli bela sen Dudi!

Ni demandas nin, kiamaniere ni povos fari, ke li ne plu venu al niaj kunaj vespermanĝoj. Ni ne plu povas allasi lin. Li vere tro grave ĝenas. Ne estis facile komprenigi al la kelneroj kaj al la muzikistoj, ke la opinioj de tiu knabaĉo estas liaj opinioj, ne niaj, ne tiuj de la tuta grupo.

Estos ĝene reiri al la sama restoracio, kie la kelneroj kaj muzikistoj certe memoros la agmanieron de nia kunulo Dudi. Tre bedaŭrinda afero. Estas mirige, ĉu ne?, kiel unu sola homo povas fuŝi bonan atmosferon por tuta grupo, fuŝi vespermanĝan kunvenon, kiu, sen li, estus perfekte amika kaj feliĉiga. Nu, tiel estas. Plendi tute ne helpas. Ni esperu, ke simila fuŝo ne reokazos, kiam ni refoje aranĝos kunvenon de la grupo.

b. Ĉu malĝojon memori aŭ imagi feliĉon?[redakti]

Ho jes, mi memoras la militon. Sed mi preferas ne paroli pri ĝi. Nur tiu, kiu mem travivis militon, scias, pri kio temas. Kaj kredu min, ne temas pri ridigaĵo.

Kiam domoj estas rompataj, kampoj fuŝataj, kaj grupoj da soldatoj iradas en la stratoj, kun, en la okuloj, miksaĵo el timo kaj malamo, la tuta atmosfero de la vivo fariĝas plej aĉa. Krome, oni apenaŭ trovas ion por manĝi. Oni manĝaĉas ion ajn. Mi aŭdis pri homoj, kiuj manĝis kataĵon, manke de io pli bona. Nur por vivi, ĉu vi komprenas?, nur por plu vivi.

Rigardi malplenan teleron, kaj aŭdi la infanojn plore peti nehaveblajn manĝaĵojn, enkorpigi al si supon, kiu estas pli akvo ol io alia, vesti sin per malnovaj vestrestaĵoj, kunmetitaj pli malpli sukcese…, sincere mi ne ŝatis tiun vivon, kaj mi forte esperas, ke miaj infanoj neniam travivos ion similan.

Eĉ la malĝojaj okuloj de nia hundo igis nin plej malfeliĉaj, ĉar kion ni povis fari? Se la homoj ne havis sufiĉe por manĝi, kiel ni povus plenigi la teleron de nia kara, amata, sed kompatinda hundo?

Kia malaminda vivo! Mi neniam komprenos — kiaj ajn la interesoj de la nacio — ke homoj povas decidi ek-estigi militon. Kiom ajn alte ili staras en la direktado de la nacio, kiom ajn klare ili povas vidi la internaciajn rilatojn, aŭ la tutmondan situacion, tamen…

Mi scias, ke la aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ili aspektas en interparolo kun kafeja kelnero. Sed tiu decido ŝajnas al mi tiel grava, ke mi ne komprenas, kiel homo kuraĝas fari ĝin. Mi persone ne estus sufiĉe maltima, eĉ se mi havus la devon direktadi de plej alte la aferojn de miaj samnaciuloj.

Decidi, ke oni ekmilitos, kia decidaĉo! Sendi la junulojn al morto jam estas aĉa decido, sed sendi ilin al mortigo — sendi ilin mortigi aliajn junulojn, kaj ankaŭ homojn nejunajn — ŝajnas al mi eĉ pli neakcepteble. Scii, ke oni estigos doloron en miloj kaj miloj da homoj, ke miloj kaj miloj da homoj maldormos dum noktoj kaj noktoj, ĉar ili estos tro malfeliĉaj aŭ tro zorgoplenaj por trovi la trankvilon, sen kiu oni ne povas ekdormi. Vere, mi ne povus.

Sed, se vi permesas, ni parolu pri io alia. Estas multaj ĝojigaj aspektoj en la vivo. Kial ne paroli pri io ridiga, aŭ feliĉveka? Milito estas tiel brunaĉa, senkolora temo. Aŭ eble vi preferus diri: koloraĉa.

Ĉi-foje, mi preferus, ke ni pensu pri la beleco de la kampoj, la plezuro promeni surmonte aŭ la afabla vizaĝo de la kelnerino, kiu servis al ni tiel bonan kukon en la kafejo, kie ni estis posttagmeze. Milito alportas al la homoj nenion, krom doloro kaj malfacilaĵoj. Ĉio fariĝas malsimpla dum milito.

Jes, ni parolu pri io alia. Ni lasu nian imagon ekflugi alten en la aero, estigi mondon de beleco kaj rido, de amo kaj feliĉo. Ĉu gravas, se tiu mondo ne ekzistas? Ne; ĉu? Gravas, ke ni estigu en ni iun atmosferon, por ĝojigi nin kaj forgesigi al ni la malamindaĵojn de l' milito.

Laŭ mia opinio, estas saĝe fojfoje tiel ekflugi image. Lasi la imagon funkcii mem, lasi penson venigi penson, imagaĵon sekvi imagaĵon, nur por la plezuro forgesi la mondon, en kiu ni vivas, kaj ĝiajn dolorajn aspektojn. Ĉu vi trovas, ke tio estas forkuri for de la realeco? Laŭ vi ne estas tre bone, fidi al sia imago kaj prikanti enpense belecojn nerealajn, ĉu? Vi malpravas, laŭ mia sento. Elpensi aliajn mondojn, en kiuj la vivo estus pli feliĉa kaj la homoj pli bonkoraj unuj al la aliaj, tio ne estas la samo, kiel intermiksi en sia pensado tiujn imagitajn mondojn kun la vivo ĉi-ekzista. Eble, se oni farus tion multfoje, tio estus malsaĝa. Sed kelkfoje, kiam venas okazo, kial ne?

Kaj eĉ se tio estas forkuri el la realeco, forflugi en imagitan mondon, ĉar la reala ŝajnas al ni tro aĉa, kial tion ne fari fojfoje? Se tion farante ni retrovas forton kaj kuraĝon, por aliri sentime la verajn demandojn de la realo, kial sin forturni de ĝi?

Evidente, la situacio estus tute malsama, se temus pri kutimo tiel forta, ke oni ne plu povus pensi realece. Sed se ni ne perdas nian bonan rilaton kun la realo, miaopinie, ni povas sendanĝere nin fordoni al tiu ludo.

Homoj ne sufiĉe ludas, niaepoke, laŭ mia maniero rigardi la vivon. Por mi, ludo estas tre grava, ĉu ne por vi? Ludo alportas ĝojon kaj ridon, dum ĉiama seriozeco estigas ian mankon de vivo en la homo.

Mi ne volas diri, ke oni aliru siajn taskojn kaj devojn malserioze, ne zorgante pri tio, ĉu tio, kion oni faras, estos vere kontentiga aŭ ne. Ne diru, ke mi proponas al la homoj iĝi grandaj fuŝemuloj. Tute ne.

Nur tion mi diras, ke aliri la realon iom lude, ride, aŭ almenaŭ ridete, estas pli feliĉige por ni mem kaj por la aliaj ol ĉiam komenci taskon kun plendo kaj ĝememo. Ĉu vi konsentas?

Ne? Kiel strange! Sed, se vi vere malkonsentas, kial do vi ridetas? Vi eĉ ridas! Tamen la demando estas serioza. Kaj se vi malkonsentas, via opinio povas nur esti, ke seriozajn demandojn oni priparolu senride.

17[redakti]

a. Edzokaptaj inoj[redakti]

Jes, kiam, antaŭ kelkaj jaroj, li diris al mi, ke mi estas la plej bela knabino, kiun li iam ajn vidis, mi preskaŭ enamiĝis. Neniam viro parolis pri mia beleco similvorte. Neniam viro, simple parolante, direktis tiajn kortuŝajn okulojn al mi.

Sed post iom da tempo mi konsciiĝis, ke li ne vere amas min, kaj ke mi neniam povos lin ami, eĉ se nur pro lia mono. Kaj nun ni eksciis, ke li volas edziĝi al Aneta!

Ĉu vi komprenas, kial li volas edziĝi al ŝi? Ŝi havas plaĉan vizaĝon, iamaniere, sed ŝi ne estas bela. Li estas tre riĉa. Verŝajne ŝin interesas lia mono. Nu, se li volas esti malsaĝa, tio estas lia problemo.

Lia fratino edziniĝis al riĉulo, kaj tio estas multe pli sendanĝera. Se la edzo havas tiom da mono, kiom la edzino, almenaŭ ambaŭ havas dekomence certecon, ke la alia ne serĉas en geedziĝo eblecon riĉe vivi.

Multaj knabinoj jam provis edziniĝe ŝteli la monon de Rikardo. Se vi scius, kiom da edzkaptemaj inoj li jam devis forsendi! Sed ĉiam revenas novaj, kaj ĉi tiu sukcesis. Ĉi-foje, li estas kaptita. Finita, la libereco. Li falis en ŝian kaptilon. Antaŭe li estis tre singarda24. Li bone gardis sin je ĉiu provo lin faligi en la kaptilon. Sed la lasta ino — kiel do ŝi nomiĝas? mi forgesis… ha jes! Aneta! — Aneta, la lasta el longa aro, perfekte ludis sian rolon. La lastan fojon, li preskaŭ kaptiĝis, kio montras, ke eble li fariĝis malpli singarda.

Tiun lastan fojon, pri kiu mi parolas… eble mi devus diri «la antaŭlastan fojon», se vi konsideras, ke la vera lasta fojo estas ĉi tiu fojo, kun tiu Aneta… nu, negrave… tiun lastan fojon, mi diris, la kaptemulino estis tute senmona. La plej senhava, plej malriĉa knabino el la tuta urbo. Sed ŝi estis bela. Granda, sportema, sentima25, sed sentema25 — almenaŭ laŭŝajne — ŝi montris sin tiel aminda, ke li preskaŭ ekamis ŝin je la unua rigardo. La afero daŭris pli ol unu jaron. Ho jes, dum pli ol unu jaro ili vidadis unu la alian kvazaŭ sen interrompo.

Ekzistas tia tipo de virino, kiu tre nature plaĉas. Ŝi estas tia. Tamen, ŝi sukcesis plaĉi al li ne nur pro sia natura amindeco, sed, krom tio, ankaŭ pro io alia. Pro volo. Pro decido. Ŝi volis lian monon, ŝi decidis, ke ŝi havos ĝin, kaj do — samokaze — lin. Kaj ŝi agis tute laŭplane, bone pripensante unu paŝon post la alia, por realigi sian deziron. Ŝi neniam mispaŝis.

Ŝi serĉis pri li ĉiaspecajn informojn, kaj ŝi uzis siajn sciojn por plejproksimiĝi al li, kaj al lia koro. Ekzemple, kiam ŝi eksciis, ke li estas tre kantema, kaj eĉ estas ano de iu gea kantogrupo, ŝi tuj decidis aniĝi al tiu grupo. Alian fojon, oni diris al ŝi, ke li ĵus eliĝis el la militservo. Nu, ŝi serĉis la plej etajn informojn pri li, kaj sukcesis aranĝi la aferojn tiamaniere, ke ŝi estu la unua persono, kiu troviĝos sur lia vojo, kiam li alvenos en la urbon.

Kaj ne nur ŝi agis. Ankaŭ ŝiaj gepatroj trovis pseŭdomotivon por esti foje akceptitaj de lia patro. Ŝi kvazaŭ ŝtele eniris en lian mondon por ŝteli lian amon, kaj la tutan riĉon, kiu iras kun ĝi, ĉe tia multmona homo. Ŝi uzis plej plene sian imagon por elpensi plej malsamajn manierojn enŝteliĝi26 en lian vivon, kaj plaĉi al li. Sed eble ŝi trouzis ilin. Eble li suspektis ŝian planon kaj la ne plene honestajn motivojn, kiuj kuŝis malantaŭ ŝiaj tro oftaj aperoj ĉe lia flanko.

Subite, liaj amikoj rimarkis, ke li fariĝas pli kaj pli malvarma en siaj rilatoj kun ŝi. Oni sentis, ke la speco de espero kaj amemo, kiu ĵus batigis lian koron, nun iom post iom malaperas, lasante la lokon al iu malŝato… ne, ne vere malŝato, kiel diri? Mi serĉas la ĝustan vorton, sed ne trovas ĝin, kiel ofte okazas al mi… do, ne estis malŝato, sed iu sento proksima al ĝi, iom simila… ha: jen mi trovis la vorton: neŝato. Neplaĉo. Li ne malamis ŝin, kompreneble, ankaŭ ne malŝatis ŝin, sed, tute simple, ŝi ne plu plaĉis al li. La sentoj, kiujn ŝi antaŭe estigis en li, simple malaperis. Mi gratulis lin. Li tiel ĵus eligis sin el serioza risko, el la risko edziĝi al monserĉa aventurulino, kiu ne indis, ke li kunigu sian vivon al la ŝia.

Sed jen novan fojon simila situacio ĵus aperis. Pro tiu Aneta, jen lia koro ĵus rekomencis batadi pli vive, jen reaperis la konata miksaĵo el espero kaj, se ne amo mem, almenaŭ deziro ami, kaj nun, jen ni ekscias, ke li decidis fariĝi sia edzo.

Eble tamen Aneta ne kaptis lin por lia mono. Finfine, mi ne konas la tutan historion. Kio ebligus al mi diri tion? Vi pravas. Se sincere paroli, mi ne rajtas tion diri pri ŝi. Mi preskaŭ ne konas ŝin. Pro kio do mi esprimis al vi tiujn malŝatajn ideojn, kiujn mi havis pri Aneta? Kial mi lasis mian imagon kapti min, koncerne ŝiajn motivojn? Mi ne estas honesta. Sed pro kio do? Ĉu pro deziro haltigi la geedziĝon? Ĉu tion mi deziras? Ĉu mi finfine rigardu la veron vizaĝ-al-vizaĝe? Kaj kiu estas tiu vero, se ne ke iĝi la edzino de Rikardo deziras plej forte mi?

b. Instruista amo[redakti]

Ne estas facile ami kun dudek kvin geknaboj. Ne rigardu min tiel mire, mi diras la veron. Mi volas diri, ke kiam oni estas instruisto, amas junulinon, kaj havas kun si klason de dudek kvin geknaboj, kiuj sekvas sian instruiston, kien ajn li iras, amrilatoj fariĝas malfacilaj.

La domego, kie ni estis, dum tiu sur-monta semajno, estis malnova hotelo, kiun oni rearanĝis por infangrupoj. Estis en ĝi granda manĝejo por la grupaj manĝoj, kaj ankaŭ pli malgranda, pli plaĉa trinkejo, kie oni povis aĉeti kafon, sukon, ĉokoladon, teon kaj aliajn trinkaĵojn.

Tie ŝi laboris. Kiam mi eniris la trinkejon, en la unua tago, kaj mi ekvidis ŝin, mia koro misbatis. Kaj mi samtempe iĝis certa, ke ankaŭ ŝia koro faris unu misbaton. Mi rigardis ŝin, ŝi rigardis min, ni ridetis.

Ne daŭris pli ol unu sekundon tiu unua rigardo, sed mi sentis, kvazaŭ mi aliiĝus al nova homo. Neniam mi vidis iun tiel amindan, tiel feliĉige amvekan.

La infanoj brue envenis post mi. Nu, vi scias, kiaj estas infanoj. Ili movis la seĝojn. Ili kriis. Ili vokis de unu angulo al alia plej laŭte. Unu paŝis sur la piedon de kunulo, kaj ĉi-lasta ekkriis, kvazaŭ oni ĵus provus mortigi lin. Nu, vi konas tian situacion.

«Kiu ŝtelis mian monon?» iu kriis furioze. «Mia monujo malaperis!»

«Ĝi falis el via poŝo», «Tie, ĉe la seĝpiedo», «Serĉu antaŭ ol suspekti!» samtempe kriis plej malsamaj voĉoj, dum sonis pliaj respondoj, al kiuj plene mankis ĝentileco.

Sed mi nenion aŭdis. Mi nur povis rigardi ŝin. Post tiu unua rigardo, kiun mi antaŭe priparolis, mi direktis la okulojn aliloken dum unu sekundo, sed ne pli. Mia rigardo tuj revenis al ŝi kaj ne plu forlasis ŝin. Kvazaŭ iu supernatura forto min devigus ne movi la okulojn.

Ankaŭ ŝi min rigardis plu, kun la sama feliĉplena rideto. Stranga, nekutima, silenta ĝojo ekokupis mian tutan estaĵon. Tute trankvile. Mia koro ne plu misbatis, sed ĝi ne batis kiel antaŭe. Ĝi estis kvazaŭ plena je suno, je bela, varma, plaĉa sed samtempe trankvila sunlumo.

Dume, interinfana milito komenciĝis. «Mi vidis vin, vi provis ŝteli mian monujon», kriis iu knabino.

«Ne gravas, vi jam estas tro riĉa», ride rebatis knabo.

«Ĉi tiu estas mia seĝo, ne sidu sur ĝi», plendis tria infano.

«Kiu faligis mian glason?» furiozis kvara.

Objektoj komencis traflugi la aeron. La bruoj devus tuŝi mian atenton, konsciigi min, ke aŭdeblas vortaĉoj, ke okazas neallasindaj27 batoj, ke ploroj kaj plendoj kaj ridoj resonas tro brue de unu muro al alia.

Sed mi kvazaŭ ne ĉeestis. Mia atento estis for. Ĝi ne direktiĝis al la infana milito, nur al tiuj bluaj okuloj, al tiu mirinda nazo, al tiuj brunaj haroj, tiel perfekte aranĝitaj.

Kaj, pro nekomprenebla motivo, ankaŭ ŝiaj okuloj estis turnitaj nur al mi. Al mia tro dika nazo, al miaj senordaj haroj, al mia nespeciale bela vizaĝo.

«Ne sidu ĉi tie», laŭtis knaba voĉo.

«Mi rajtas sidi kie ajn mi volas», respondis alia.

«Se vi sidiĝos sur ĉi tiun seĝon, vi tion bedaŭros», parolis tria, malamike.

«Vi ne rajtas malpermesi al li sidi sur tiu seĝo», knabino kriis.

Mil interkriadoj sonis samtempe. Mil objektoj, sajne, kune bruis en la trinkejo. Sed mi aŭdis nenion. Aŭ, pli ĝuste, mi aŭdetis ian kvazaŭ tre malproksiman bruon, kiu ne sukcesis kapti mian atenton. Mian atenton ja plene okupis la superbela vizago de virino sensimila.

Kaj jen ŝi ekridis.

Mi rigardis ŝin eĉ pli, mire. Sed ŝi tro ridis por povi parole respondi al mia silenta demando.

Ŝia mano montris al la ejo, al la nekredeblaj militspecaj agadoj, kiuj okazis en ĝi, al seĝoj kuŝantaj, al rompita taso, al kruroj, kapoj, brakoj, manoj moviĝantaj ĉiadirekte, dum vortaĉoj kaj militkrioj ĉie28 sonadis.

Nur tiam mi ekkonsciis. «Geknaboj!» mi kriis. «Sufiĉas!»

Neniam mi komprenis, kial mi havas aŭtoritaton. Sed aŭtoritaton mi havas. Naturan aŭtoritaton. Ĉu eble pro io en la voĉo? Mi ja ne estas alta fortegulo, kiel kelkaj viroj, kiujn infanoj rigardas kun ia timo, kaj sekve kun forta motivo ne riski malkontentigon. Ne. Mi estas ne pli ol mezalta kaj mezforta, kaj tute ne havas timigan aspekton.

Sed la infanoj, al kiuj mi instruas, neniam faras ion, kion mi malpermesas. Sufiĉas, ke mi diru «atentu!», kaj la bruo haltas, envenas silento, dum la geknaboj nin rigardas atente kaj atende, atendante, fakte, ke mi precizigu miajn dezirojn. Eĉ, ofte, mi diras nenion. Nura rigardo, nura vizaĝesprimo, nura movo de la mano, kaj tuj ili trankviliĝas.

Ĉi-foje, mia natura aŭtoritato ree agis. Apenaŭ mi devis aldoni kelkajn vortojn por precizigi, ke mi volas, ke ili restarigu la falintajn tablon kaj seĝojn, haltigu la batojn, remetu ordon kaj trankvilon en tiu plaĉa trinkejo. Post dek minutoj, ĉio estis ree en ordo, kaj ili interparolis trankvile, kvazaŭ neniu malamikeco iam ajn aperis inter ili.

«Gratulon, sinjoro!» diris la plej bela voĉo, kiun mi iam ajn aŭdis. «Kiam mi ekvidis la malordon, mi imagis, ke ne eblos restarigi bonordon antaŭ ol noktiĝos».

Nenio estis pli dolĉa al mia koro, ol ŝiaj gratulvortoj. Tiel komenciĝis inter ni plej feliĉa amrilato.

Sed, kredu min, ne estas facile ami kun dudek kvin geknaboj. Mi ne povis forlasi la dormejon nokte, se unu el ili ne dormis. Tiu ja vekis kelkajn aliajn, kaj post dek minutoj la dormejo fariĝis brua ludejo. Iun tagon — estis ŝia libertago — ŝi konsentis veni promeni kun mi. Sed ankaŭ kunmarŝis la dudek kvin karuletoj, kio tamen mallarĝigis la eblecojn de plaĉa para interparolado.

Kiam mi estis libera, kaj mia kunlaboranto29 ilin gardis, ŝi laboris en la trinkejo. Se mi tien iris, plej ofte ankaŭ kelkaj el miaj klasanoj venis. Kaj kiam ŝi interrompis la laboron, mi ne estis libera, sed devis okupiĝi pri la dudek-kvino. Mia helpanto29 ĉeestis nur dumtage, je precizaj horoj.

Tamen, iom post iom, mi sukcesis trovi solvojn al la problemoj, kaj vidi ŝin ne tro malofte. Mi rakontis ĉion pri mi, pri mia vivo, pri miaj deziroj, pri mia amo, kiu certe daŭros ĝismorte, kaj ŝi same rakontis ĉion pri si. Ŝi estis ridema, kantema, sed ankaŭ laborema kaj plej fidinda homo, kun koro plena je ĝojo, kaj feliĉiga rideto.

Post kiam mi revenis hejmen, certe plaĉis la foresto de la infanoj, sed mia soleco pezis al mi. Feliĉe, la urbo, kie mi instruas, ne estas tro malproksima. Kiel eble plej ofte mi reiris al la montara malnova hotelo, kaj nia amo de fojo al fojo grandiĝis. Nek ŝi nek mi plu havas gepatrojn kaj gefratojn, kaj nia geedziĝo estis plej simpla, kun nur kelkaj geamikoj. Almenaŭ laŭplane. Ĉar kiam eksonis la geedziĝa marŝmuziko kaj ni turnis nin por brak-en-brake eliri, silente, ridete kaj korbate larĝ-okulis al ni dudek-kvino da geamiketoj.

18[redakti]

a. La letersoifa patrino[redakti]

Ĉiam estas ege malfacile komenci leteron. Tuj kiam mi havas plumon enmane, miaj ideoj malaperas kun nekredebla rapideco, kaj mi trovas min kun plumo en la mano kaj kun kapo malplena.

Kiam mi estis infano, kiom da fojoj mi sentis min «malbona filo», nur pro tio, ke mi neniam skribis leteron al miaj gepatroj, dum mi estis for! Mi ricevadis leterojn plenajn je la dika skribo de mia patrino. La skribo estis dika, ĉar ŝi ĉiam fuŝis siajn plumojn. Mia patrino ja estis forta kampara virino kun fortaj manoj, kiuj rompas ĉion, kion ili tuŝas. Krome, tiuepoke, la plumoj estis aĉe faritaj, kaj fuŝiĝis multe pli rapide ol nun.

Kion mi diris? Ha jes, mi ricevis longajn leterojn de mia patrino kaj preskaŭ ne kuraĝis ilin eklegi, tiom mi timis. Mi timis, ĉar mia patrino parolis pri sia sufero. Kaj rakontis kun granda precizeco, ke ŝi suferas pro mi.

Jen kian patrinon mi havis. Tiu larĝkorpa, dik-mana, fortabraka kampulino, kiu rompaĉis meblon nur tuŝetante ĝin — mi preskaŭ diris: nur rigardante ĝin — tiu virino, fortiĝinta pro jaroj kaj jaroj da kampa laboro, tiu forta virino suferis, laŭ siaj leteroj, pro eta mi.

Mi ne scias kial, ŝi ne elportis mian poŝtan silenton. Ŝi rompis du aŭ tri plumojn, verŝajne ŝiris nevole la paperon, kiun ŝi provis preni el la skribmeblo, sed fine sukcesis skribi dikaplume sian opinion pri mi:

«Kara filo». Neniam ŝi uzis mian nomon, verŝajne pro deziro estigi ian malproksimecon inter ŝi kaj mi, aŭ sentigi sian aŭtoritaton.

«Kara filo», ŝi skribis. «Jam pasis du semajnoj ekde la tago, kiam vi forlasis la hejmon por iri al via monta libertempo, kaj eĉ ne unufoje vi pensis pri via kompatinda patrino, kiu suferas pro manko de letero de vi. Vi ŝiras mian koron. Ĉu vi ne amas vian patrinon, kiu tiom laboras por vi kaj por viaj fratetoj?

«Mi zorgas, zorgas, zorgas. Mi min demandas, ĉu vi malsatas aŭ soifas, ĉu vi manĝas sate fruktojn. Ĉi tie la pomoj komencas apereti. La hejmo estas tiel malplena, kiam vi forestas, ke vi povus almenaŭ skribi letereton al via amanta kaj suferanta patrino. Via patro ne estas apud mi nun, li laboras en la kampoj, sed mi scias, ke li plene konsentas kun mi.

«Li neniam sukcesas legi viajn leterojn, pro tiu via maniero skribaĉi nelegeble, sed mi laŭtlegas al li kaj tio lin feliĉigas. Aŭ pli ĝuste mi voĉlegus al li, se mi havus ion por legi, ian skribaĵon de vi, eĉ mallongan.

«Ĉu vi forgesis vian promeson? Vi promesis skribi, kiam vi foriris. Mi estas certa, ke vi havas sufiĉe da mono. Ĉu la poŝtoficejo estas malproksima? Nu, tamen, granda knabo kiel vi ne lasas tiajn etajn malfacilaĵojn haltigi lin.

«Vi ne forĵetas vian monon en malsaĝajn aĉetojn, ĉu? Vi ne ĵetadas ĝin senpripense al la vendistoj de ĉokolado kaj dolĉaĵoj, espereble. Pensu, kiom multe oni devas labori por ricevi iom da mono. Ne. Certe ne temas pri manko de mono. Eble vi estas laca pro tiuj longaj marŝoj sur etaj malfacilaj montvojoj. Sed ĉu tro laca por skribeti hejmen? Vi ne estas malsana, ĉu? Ne. Se vi malsanus, vi skribus hejmen, eĉ se nur por ke mi faru vian preferatan kukon kaj ĝin sendu al vi.

«Mi timas la veron. La vero estas, ke vi ne sufiĉe amas vian patrinon. Ho! Kiom tiu penso suferigas min! Kiel neelporteble estas konscii pri la neamo de filo!

«Sed verŝajne vi tamen ametas min. La prava klarigo de via malvolo skribi eble estas, ke vi estas mallaborema. Atentu pri tio, filo mia. Gardu vin de mallaboremo. Ĝi estas la komenco de multaj malbonoj en la vivo. Sed ne forgesu, ke mi bezonas leteron de vi, kiom mi bezonas aeron. Se vi ne skribos, mi mortos…»

Kaj tiel plu, kaj tiel plu. Ŝi povis plenigi tiom da papero, kiom troveblis hejme, per sia dika skribo, ripetante la samajn aferojn kun la sama drameco, kiun mi tute ne povis preni serioze.

«Faru tion», «Ne faru tion», «Mi suferas pro vi», tiuj tri ideoj kovris la tuton de ŝia leterfarado.

Kara patrino! Kiel drame ŝi skribis! Mi suspektas, ke tiu suferpatrina rolo ege plaĉis al ŝi, eĉ se ŝi ne plene tion konsciis. Jen ŝi havis okazon paroli pri sia morto, pri sia sufero, pri mia malboneco, kun io drama en la vortoj, kaj en tiuj momentoj ŝi certe sentis sin reale grava.

Kaj tio ĉefmankis al tiu kara persono. Senti sin grava. Ŝi estis bonkora, dolĉa patrino, nekredeble laborema, kun la povo elporti la plej aĉajn aspektojn de la kampara vivo sen perdi sian rideton, sen forĵeti eĉ momente la silentan enan ĝojon, kiu sunradiis sur ŝia vizaĝo.

Sed de tempo al tempo ŝi bezonis plendi. Ŝi bezonis momente forĵeti la rolon de la ĉiam felica laboranta kampulino, de la ĉiam rideta patrino, de la edzino perfekta. Ŝiaj leteroj estis ĝusta okazo por tio. Ili ebligis al ŝi malplenigi sian koron de la multegaj neesprimitaj zorgoj, de la mil faktoj maltrankviligaj en tiu malriĉula vivo, terure sendolĉa. Ŝi ne priskribis tiujn priokupojn. Sed la plendan senton ŝi esprimis, kaj la malfeliĉon, pri kiu ŝi ne havis tempon konscii dumtage. Kaj tio faris bonon al ŝi, tute certe.

Vidu, kiel elturniĝema mi estas. Jen mi sukcesis certigi al mi, ke mi agis saĝe kaj bonfile ne skribante al mia patrino. Se ja mi skribus, ŝi ne havus tiun — por si sanigan — okazon plorletere plendi.

Stranga estas la homa koro, ĉiam ema pravigi sin!

Kaj tamen, kiu diros, ke ne troviĝas iom da pravo en tiu ĵus esprimita ideo? Nu, eble ĝi estas iom prava. Sed pri unu alia afero mi estas certa, nome, ke mia konscia deziro neniam estis agi bonfile, kiam mi lasis la tempon pasi kaj tagojn sekvi tagojn sen unu vorto skribita de mi.

Mi ludis, mi ĝojis, mi kantis, mi promenis, mi marŝis, mi vivis libertempan vivon, kaj mi tute simple forgesis pri la hejmo, kaj pri miaj zorgoplenaj gepatroj. Ne. Rilate al leterskribado, mi ne estis bona filo. Neniam rompis plumon pro troskribo mi.

b. Mi atendas gravan leteron[redakti]

Kioma horo estas? Preskaŭ la dua kaj kvin minutoj. Aŭ, se vi preferas — ja uzeblas ambaŭ dirmanieroj — kvin minutoj post la dua. Nu, nu, kiel rapide la tempo pasas!

Mi ne vidis la leterportiston. Ĉu li jam pasis? Preskaŭ ĉiam mi vidas lin. Kutime li pasas tuj post la dua.

Hoho! «Kutime li pasas post la dua», tiu esprimo ne estas tre klara. Oni povus pensi, ke mi volas diri: «tiu ĉi leterportisto pasas tuj post la dua leterportisto». Nu, ĉu vere oni povus miskompreni tiamaniere? Verŝajne ne. Kial estus tri leterportistoj pasantaj samstrate? Por ke nova leterportisto povu pasi post alia leterportisto, kiu mem estus nomata «dua leterportisto», devus pasi tri leterportistoj entute, ĉu ne?

Verŝajne do vi komprenis, ke temas pri la horo. Mi volis diri: «Kutime li pasas tuj post la dua horo».

Nu, mi iru vidi, ĉu li alportis ion al mi. Mi ja atendas gravan leteron, kaj ĝi ankoraŭ ne alvenis. Mi ne ŝatas atendi, atendi, atendadi ion, kio ne okazas. Kaj jam de kelkaj tagoj mi atendas la alvenon de tiu letero.

Ne. Estas nenio. Aŭ li jam pasis, kaj estis nenio por mi, aŭ li ankoraŭ ne pasis. Plej verŝajne li ankoraŭ ne pasis.

Eble li malfruas ĉi-foje. Li preskaŭ neniam malfruas, li kutime pasas ĝustatempe. Tamen malfruo povas fojfoje okazi.

Sed rigardu! Laŭ la murhorloĝo estas nur kvarono30 antaŭ la dua. La unua kaj kvardek kvin minutoj. La unua kaj tri kvaronhoroj. Ĉu eble la murhorloĝo funkcias bone, dum mia brakhorloĝo estas fuŝita?

Ne! Mi misvidis. Mi misprenis31 la sekundan montrilon por la minuta. Sur mia brakhorloĝo, la sekunda montrilo estas tro dika, ĝi tro similas minutan, kaj mi neniam vere alkutimiĝis al tiu dika montrilo, kiu montras nur la sekundojn. Mi ofte mislegas la horon pro tiu tro dika sekundmontrilo.

Koncerne la murhorloĝon, estas pli simple, ĉar ĝi estas tre malnova kaj ne havas montrilon por la sekundoj. Tiel ne estas risko fuŝlegi la horon.

Kiel kutime, mi parolas senhalte kaj dume la tempo pasas. Nun estas dek minutoj antaŭ la dua. Tio estas la unua kvindek. La unua horo kaj kvindek minutoj kaj dek sekundoj. Nu, ni ne konsideru la sekundojn. Sekundoj tute ne gravas. Estas do la unua kaj kvindek minutoj. La dektria kvindek, se vi bezonas precizigi, ke nun estas posttagmeze. Dek minutoj antaŭ la dekkvara. Ĉar, se la unua posttagmeze estas la dektria, tiam la dua posttagmeze estas la dekkvara.

Mi neniam kutimiĝis al tiu maniero esprimi la horon. Eĉ dum mia militservo, kvankam mi soldatis en unuo specialigita pri komunikado, kaj ni devis uzi tiun teruran dudekkvarhoran dirmanieron. Mi neniam sukcesis plene lerni ĝin. Nu, mi povas uzi ĝin, sed ĉiam kun sekundo da hezito. Ĝi neniam iĝis reale natura por mi.

Nu, nu, leterportisto, kion vi faras? Ĉu vi venas aŭ ne? Mi volas legi tiun leteron, scii, ĉu mi povos labori en tiu radiomagazeno. Mi estas fakulo pri radio. Mi eklernis dum la militservo, kaj poste plu interesiĝis pri radio, sekvis instruadon pri radio en vespera lernejo, iĝis radiofakulo.

Amiko Bip diris al mi, ke tiu laboro en la radiomagazeno estus perfekta por mi, kaj mi la ĝusta homo por tiu laboro. Kial la direktisto de la magazeno ne respondis tuj? Kial tiuj uloj, tiuj ĉefoj, neniam respondas tuj? Kial ili ne respondis parole, tuj post la intervido, ĉu ili akceptas min aŭ ne? Kial ili diris: «vi estos informita perletere»? Kial, en tiuj situacioj, ili ĉiam alprenas senmovan vizaĝon?

Verŝajne por ke oni ne sciu, ĉu oni kontentigis ilin aŭ ne. Verŝajne por ke oni daŭre sin demandu, ĉu oni havas ŝancojn aŭ ne ricevi la petitan laboron. Sed kial agi tiamaniere? Ĉu vi komprenas?

Estas strange, ke mi diras «vi», dum mi parolas al neniu. Se iu ĉeestus ĉi tie, li trovus min ridinda. Eble mi estas strangulo. Mi parolas tute sola, mi parolas al la muroj, al la tablo, al la seĝoj, kaj mi uzas la vorton «vi»! Fakte, ne al la muroj, ne al la mebloj mi parolas. Kaj ne estas ĝuste diri, ke mi parolas al neniu. Mi parolas al iu, sed tiu «iu» ne ekzistas. Almenaŭ li ne ekzistas ekster mi. Mi simple parolas al mi mem.

Kaj kial do mi ne rajtus paroli al mi laŭte? Mi estas en mia hejmo. Kaj hejme mi estas la plej supera aŭtoritato. Mi ĝenas neniun. Neniu — bedaŭrinde — kunvivas kun mi en mia hejmo. Mi estas sola.

Kiam oni vivas sola, estas normale plenigi la malplenon per la sono de sia voĉo. Ne estas plaĉe vivi sola. Mi neniam kutimiĝos al tia vivo. Soleco ne estas bona por la homo.

Tial mi tiom atendas la leterportiston. Se oni ricevas leterojn, oni sentas sin malpli sola.

Jam kvin minutoj post la dua nun. La dekkvara kaj kvin. Kion ili faras en la poŝtejo?

Mi forte esperas, ke tiu radiomagazeno akceptos min. Labori tage, nur dumtage, kia ĝojo! Mia nuna nokta laboro ne plaĉas al mi. Kaj mi ricevus iom pli da mono ol nun. Estas plaĉe perlabori sufiĉe da mono por aĉeti ĉiaspecajn aferojn, kiujn oni ne bezonas.

Aĉeti ion bezonatan ne estas plezuro. Oni ja bezonas vivi. Sed aĉeti ion senbezone, nur ĉar oni havas la monon kaj deziras aĉeti la aferon, tio estas la dolĉa vivo.

Mi ne iĝos riĉega, eĉ se ili akceptos min en tiun radiovendejon, sed iom pli riĉa ol nun.

Nun estas kvarono post la dua. Mi rigardas tra tiu fenestro jam tutan duonhoron nun. Kaj tiu leterportisto ankoraŭ ne vidigis eĉ peceton de sia nazo. Kio okazas al li?

Mi ne longe elportos. Mi bezonas tiun leteron. Mi ne volas resti hejme la tutan posttagmezon. Mi bezonas promeni, marŝi, movi min, fari ion. Ne resti hejme malantaŭ fenestro, dum horoj kaj horoj pasas, kaj ne pasas la leterportisto.

Kaj se li pasos kaj ne havos mian leteron? Se la radioriparejo plu atendigas min? Ĉu mi elportos? Diable! Mi ne kutimas elporti tiajn situaciojn, kaj mi ne sentas min tre forta.

Mi petas vin, leterportisto, kara juna bona aminda leterportisto, venu, kaj donu al mi tiun respondon, tiun jesan respondon.

Kaj se la respondo venos, kaj estos nea? Oj, oj, oj! Kia terura vivo! Tion eĉ malpli mi elportos.

Mi tro esperas. Tio estas la malbona flanko de mia nuna situacio. Mi devus igi min esperi malpli. Tiel mi ne riskus defali de tro altaj esperoj. Sed kiel fari por malgrandigi sian esperon? Ĉu vi scias? Ĉu iu scias ĉi tie? Kompreneble ne. Ĉi tie estas ja neniu…

19. Dormu trankvile![redakti]

Bonan matenon, kara amiko, ĉiam absorbata en la lernado de la lingvo tutmonda!

Vi demandas, kion ni faros ĉi-foje, ĉu ne? Ĉu vi vere deziras fari ion? Kial do? Ĉu ne plaĉas al vi resti farante nenion dum kelka tempo?

Nu, se vi volas labori, laboru. Se vi volas enkapigi al vi vortojn, enkapigu. Se vi volas relegi jam legitajn rakontojn, relegu. Mi ne malhelpos vin. Mi ne ĝenos vin. Mi ne volas vin senkuraĝigi.

Nur permesu, ke mi dormu trankvile. Mi decidis, ke ĉi tiu tago ne estos labortago por mi. Mi deklaras ĝin libertago.

Ĉu vere vi sentas vin tre malfeliĉa, se unu tago pasas kaj vi ne ricevis vian kutiman legaĵon en la nova lingvo? Kia stranga reago!

Bonvolu do pardoni min, se ĉi tiu legaĵo estas tro mallonga por via leg- kaj lernsoifo32. Mi kredas vin trovema, kaj fidas je via trovemo. Se vi volas labori, vi trovos laboron por fari. Kiu serĉas, tiu trovas. Serĉu do. Sed ne serĉu ĉe mi, ĉar mi ne deziras skribi nun. Mi deziras dormi, havigi al mi duan bonan matenmanĝon (mi jam manĝis unu, sed mi ŝategas matenmanĝojn!), iri promeni kun mia hundo tra la kamparo, ludi iom da muziko, fari ion ajn, kio plaĉos al mi, sed ne elpensi por vi malsaĝajn rakontojn, kiujn vi legos kvazaŭ soife pro nekomprenebla lernemo, kiu, ŝajne, allasas al vi eĉ ne unu tagon da nenifaro33.

Laboru do kuraĝe, lernu multajn vortojn, legu longajn rakontojn, kaj lasu min pasigi tagon tute senzorgan.

Cetere, se vi volas fari kiel mi, ne hezitu. Mi atendas nenion de vi, ĉi-foje. Vian decidon — kredu min — mi perfekte komprenos.

Mi dankas pro via komprenemo, kaj salutas vin plej sincere.

Ĝis la revido!

20[redakti]

a. La fakulo-instruisto venis de malproksime[redakti]

Komence, rigardu atente la aparaton. Ion similan vi neniam vidis, ĉu? Uzu do la tutan tempon necesan por bone rigardi ĝin.

Vi vidas, ĉu ne, ke ĝi havas tenilon, nigran tenilon. Vidu, mi prenas la tenilon per la maldekstra mano. Tiel.

Do, bone, mi prenis ĝin. Mi tenas ĝin forte, ĉar la aparato estas peza. Nun, mi forprenas la fermoplaton. Ĉu vi ne scias, kio fermoplato estas? Nu, nomu ĝin «kovrilo», se vi preferas. Se mi bone komprenis, en via lingvo oni uzas ambaŭ vortojn. Ne gravas la vorto; gravas, ke vi malfermu la aparaton, kaj por tio necesas komence forpreni la kovrilon — aŭ fermoplaton — kiu kovras ĝin. Jen.

Nun mi metas la fermoplaton sur la tablon. Vi povas meti ĝin ien ajn. La ĉefa afero estas, ke ĝi troviĝu en loko, kie ĝi ne riskas ĝeni viajn movojn.

Refoje mi petas vin rigardi. Estas pluraj aferoj, kiuj elstaras. Krome estas ĉi tiuj montriloj, iom similaj al horloĝaj montriloj. Ili tre gravas, ĉar ili sciigos al vi, ĉu la streĉo estas sufiĉa aŭ ne. Bone. Ĉu vi rigardis sufiĉe? Atentu mian manon nun.

Nun per la dekstra mano mi faras ĉi tiun movon. Rigardu bone, kion mi faras. Ĉu vi vidis? Rigardu atente la rondan aĵeton, kiu elstaras ĉi tie, sur la dekstra flanko. Mi parolas pri ĉi tiu ruĝa ronda afereto.

Jen. Vi prenas ĝin kaj forte turnas ĝin dekstren, t.e. laŭ la sama direkto kiel horloĝmontriloj. Vi sentos, ke io streciĝas en la aparato. Se vi streĉis sufiĉe, la plej malalta montrilo moviĝas. Ĝi devas halti sub numero 10. Bone. Ne uzu tro da forto, vi ne deziras, ke io ene rompiĝu, ĉu? Turnu tute trankvile, kaj ĉio bone funkcios.

Pardonu, se mi ne klarigas pli bone, sed oni sendis min al ĉi tiu faka lernejo antaŭ ol mi havis la tempon bone lerni vian lingvon. Via lingvo estas tre malfacila por mi, kiu venas de malproksime, de la alia flanko de la mondo. Mi do ne konas la nomojn de tiuj pecoj kaj aĵoj.

Nu, ĉi tie estas io, kio iom similas malgrandan teleron, ĉu ne? Mi celas34 ĉi tiun rondan platon. Mi forprenas ĝin. Kutime, vi ne bezonus ĝin forpreni. Mi forprenas ĝin nur, por ke vi rigardu, kiel ĝi estas metita.

Venu apud min. Tenu ĝin. Pasigu ĝin de unu al alia. Ĉu vi rimarkas, kiel peza ĝi estas? Oni ne imagus, ĉu?, ke tia telereto estas tiel peza. Nu, ĝia pezo devenas de tio, ke ĝi estas farita el speciala substanco, tute nekutima.

Ĝuste sur tiun telereton vi metos la verdan pulvoron. Kiam la pulvoro metiĝas sur la telereton, jen ĉi-flanke elsaltas verda afereto. Ĝi estas verda, por ke vi memoru, ke ĝi rilatas al la pulvoro, kiu ankaŭ estas verda, aŭ iom verda, blue verda aŭ verde blua, se vi volas esti pli precizemaj.

Nun vi prenu la verdan aĵeton, kiu ĵus elsaltis kaj nun elstaras. Rigardu, kiel mi faras. Vi devas ĝin movi tiudirekte. Via celo estas, ke ĝi alvenu ĝis ĉi tiu loko, ĝis la fino de sia irejo. Vi sentos, ke ĝi ne estas obeema afero. Ĝi ne obeas vian deziron irigi ĝin tiudirekte, konduki ĝin laŭ la tuta vojo ĝis ĉi tie. Ĉi-foje, vi vere devas uzi vian forton. Vi devas obeigi ĝin. Ne kredu, ke ĝi estas obstina. Ĝi estas iom obstina — ĝi volas resti surloke — sed vi devas esti pli obstina ol ĝi. Se vi metos sufiĉe da forto en vian movon, ĝi konsentos moviĝi. Ne timu; ĝi ne rompiĝos. Sed vi vere devos streĉi vian forton ĉi-cele, aŭ la aĵeto ne moviĝos. Kaj ĝi devas moviĝi kaj alveni ĝis la loko tie, por ke la pulvoro eniru la aparaton.

Jen, ĉu vi vidis? Ĉu unu el vi volas veni ĉi tien kaj refari tute trankvile antaŭ siaj kunuloj la movojn, kiujn mi faris? Ili ne estas malfacilaj. Sed estas bone antaŭeniri nur malrapide. Se vi bone lernis la unuajn movojn, vi neniam misfaros ilin. Ni do haltos iomete por refari ilin. Kiu venos?

Nu, nu, unu kuraĝulon, mi petas! Ne estu timemaj. Se vi volas lerni iun fakon, vi devas agi. Labori. Dankon, Ibrahim. Vi estas kuraĝa. Faru nur la kelkajn movojn, kiujn mi faris. Kaj diru laŭte, kion vi faras.

Tio helpas la memoron. Kaj, krome, tio instruos al mi vian lingvon, ĉar vere mi bedaŭras, ke mi ne konas la fakvortojn, kaj povas paroli nur pri «aĵoj», «aferoj» aŭ «pecoj», dum certe ĉiu el tiuj havas sian ĝustan nomon ankaŭ vialingve.

Nun, Ibrahim, komencu. Mi remetas la fermoplaton — aŭ kovrilon — por ke vi komencu vere de la komenco. Kaj diru laŭte, klare, ĉion, kion vi faras.

b. Troa scivolo kondukas morten[redakti]

Aŭskultu, mi tamen ŝatus scii, kion vi celas finfine. Kio estas via celo? Vi staris trans la pordo, kaj vi aŭskultis, ĉu ne? Vi subaŭskultis35, kiel oni diras. Mi ne dubas, ke interesas vin scii, kiu estas kun mi, kaj pri kio ni parolas. Sed en ĉi tiu laboro, en kiu vi kun-agas kun mi, via sinteno estas neallasebla. Iom da digno, mi petas.

Oni subdiris36 al mi, ke vi transiris al niaj malamikoj. Mi tion ne volis kredi. Kiam vi ĝojsaltis vidante min reveni, mi kredis je vi. Kiam vi kisis min kvazaŭ amoplene, mi kredis je vi. Kaj ĉu vi memoras tiun fojon, kiam vi ploris kaj ploris, ĉar mi ĵus tenis min iom malafable? Mi estis laca kaj ĵus agis malĝentile. Pro laceco oni kelkfoje agas, kiel oni devus ne agi. Aŭ pro troa zorgado. Nu, mi agis malbone kaj mia sinteno ne estis pravigebla. Kaj vi ploris. Jes, tiun tagon, kiam vi ploris, mi kredis je vi.

Sed nun, jam la trian fojon mi trovas vin subaŭskultanta ĉe la pordo de mia oficejo. Mi bezonas koni vian celon. Kion do vi celas? Vi tion neniam faris antaŭe. Ne temas do pri simpla persona scivolemo. Se vi estus nature scivolema, mi estus rimarkinta tion jam delonge. Ne. Ĉiam mi ŝatis vian diskretan sintenon. Kiuj ajn la kondiĉoj, en kiuj mi igis vin labori, vi tenis vin plej diskrete.

Kaj nun, subite, ĝuste en tempo, kiam diversaj raportaĉoj alvenas al mi koncerne vin, kiam oni provas subkomprenigi al mi, ke eble mi devus dubi vian honestecon, jen vi komencas subaŭskulti. Vi tamen subskribis37 promeson ĉiam gardi la interesojn de ĉi tiu oficejo. Vi scias, ke ni havas malamikojn, kiuj serĉas ĉiaspecajn informojn pri niaj esploroj, kaj kiuj sufiĉe riĉas por havigi multe da mono al tiu, kiu transdonus al ili interesajn sciojn pri ni. Ĉu al ili vi transiris? Ĉu vi forlasis nin, kvankam vi skribe promesis kaj mem subskribis vian promeson? Kvankam vi — laŭ via diro — amas min?

Via onklo Johano foje alvenis senbrue por viziti nin kaj diris al mi, ke li vidis vin rigardi tra la seruro de mia oficejo. Kia sinteno! Alian fojon, kiam mia fratino, pasante tra nia urbo, ankaŭ venis nin viziti, vi eksaltis en la koridoro, kiam ŝi subite ekaperis apud vi. Ŝi ne vidis, kion vi faras, sed ŝi raportis al mi la aferon, ĉar ŝi tre miris pri via reago al ŝia alveno. Ŝi tre precize rimarkis vian salteton. Vi eksaltetis, kiel oni faras, kiam io tute neatendita — kaj malplaĉa, aŭ danĝera — subite prezentiĝas. Mirige, ĉu ne?

En mia raporto al niaj ĉefoj, mi prezentis la tutan situacion. Mi montris, kiel danĝera ĝi estas por ni. Mi proponis diversajn agadojn, kiuj, miaopinie, ebligus savi preskaŭ ĉion. Ni devos streĉi niajn fortojn, sed ni havas multajn ŝancojn sukcesi, se ni agos tuj. Tamen unu kondiĉo gravegas: sekreteco. Sekreteco estas plene necesa ĉi-afere, se ni volas, ke niaj fortostreĉoj ebligu al ni realigi nian celon.

Sed ĉio ŝanĝiĝis pro via subaŭskultado. Mi ne dubas, ke vi eksciis nenion gravan ĉi-foje. Kiom ajn vi streĉis vian aŭskultpovon, vi ne povis plene aŭdi, kaj — ĉefe — vi ne povis kompreni, kio diriĝas trans tiu pordo. Fakte, via celo ne estas realigebla, ĉar mankas al vi tro da informoj.

Mi travivis multajn aventurojn en la vivo. Mi elportis malfacilaĵojn, danĝeron, malfeliĉon, kun ĉiam sekaj okuloj. Sed nun mi emus plori kiel knabeto.

Mi sentas ploremon, ĉar mi fidis al virino, kaj ŝi montris sin ne plu inda je mia fido. Mi sentas ploremon, ĉar la virino, kiun mi fidis, estis mia amatino, kaj ŝia apud-esto min per ĝojo plenigis. Kunlabori kun ŝi estis mia feliĉo. Scii, ke en ĉiu risko, jen ŝi estas apud mi, kaj min subtenas, tio iom post iom iĝis la devenejo de mia forto.

Kaj nun, iom post iom, mi komprenetis, ke ŝi ne estas fidinda, ke ŝi transiris al la malamika flanko, kaj ke mi devas gardi min.

Jes, mi apenaŭ povas min deteni de plorado, ĉar mi ankoraŭ amas ŝin. Mi ankoraŭ amas vin, Klara, sed eble ne por longe. Via malveremo tuŝas min tro suferige. Ĝi alsaltas min, kaj mi sentas, ke danĝera furiozeco min pli kaj pli kaptas. Ne. Ne moviĝu! Restu ĉi tie. Apud mi.

Vi ĉiam deziris apud-esti, ĉu ne? Via sola celo, kiam vi ekvidis min unuafoje, estis tutvive proksimi al mi. Tiel vi vin esprimis. Tutvive!

Ĉu vi sciis jam dekomence, ke iun tagon vi vendos miajn sekretojn? Aŭ ĉu ili sukcesis kapti vin en siajn dubajn agadojn nur poste? Ĉu vi estis sincera komence, kaj transiris al ili? Aŭ ĉu neniam okazis transiro, ĉar jam de la unua tago vi konis vian celon: enŝteliĝi ĉi tien kiel oficistino, labori perfekte, iom post iom havigi al vi la plenan fidon de la ĉefo, laŭcele agi por ke li enamiĝu, ŝajnigi amon al li, kaj uzi tiun belegan situacion por transdonadi informojn? Kiel serpento vi envenis nian esplorcentron, kiel serpento deziranta mortigi, sed atenta, ke oni ne vidu ĝin…

Antaŭe mi diris, ke komence vi sen ia dubo amis min. Nun mi pli kaj pli dubas tiun opinion. Nun pli kaj pli la tuta afero prezentiĝas klare al miaj okuloj. En mian koron vi eniĝis kiel ŝtelisto en domon, por kapti…

Kaj mi lasis vin agi! Mi enlasis vin en mian hejmon, en mian oficejon, en miajn brakojn, en mian koron! Kaj vi ŝajnigis vin feliĉa! Vi perfekte ludis vian rolaĉon, ho jes! Vi ne agis amatore. Vi ne reale feliĉis — oni ne povas serioze feliĉi, kiam oni vivas en malvero — sed vi ŝajnigis feliĉon, vi ludis la rolon de feliĉulino plensukcese, por ke en la kaptilon mi falu.

Nun stariĝas la demando: kio okazu al vi? Vi scias tro multe, ĉu ne? Estus danĝere lasi vin vivi. Kaj ĉiaokaze, vi tiom suferigis min, ke vi ne plu indas vivi. Haha! Vi timas, ĉu ne? Vi timegas, videble. Nu, vi ricevas nur la naturajn sekvojn de viaj decidoj. Ĉu vi ne antaŭvidis mian sintenon? Ĉu vi ne opiniis, ke mi tamen pli fortas ol vi? Ĉu vi pensis, ke ĉar mi amas vin, mi ellasos vin plezure, eĉ se mi malkovros vian rolaĉon? Vi ludis, kaj perdis la ludon. Bedaŭru, se helpas vin bedaŭri. Vi certe bedaŭros malpli ol mi. Vi bedaŭros nur, ke vi ne plene realigis vian celon. Mi bedaŭros amon perditan, fuŝitan de malverema ulino.

Kaj ĉu vi scias, kio aldonas kroman suferon? Ke vi agis tiel infanece. Subaŭskulti ĉe pordo! Ĉu viaj ĉefoj ne instruis al vi pli nuntagajn manierojn ricevi informojn? Oni nuntempe faras tiel perfektajn aparatojn, tute tute malgrandajn, por senfine subaŭskulti, multe pli bone ol tra pordoj. Tro memfida vi estis. Vi ne imagis, ke mi povus suspekti. Kaj vi iĝis nesingarda. Bedaŭrinde por vi. Nun via bela kara vivo alvenas al sia fino. Kaj ne kredu — eĉ se mi ridaĉas — ke tio ĝojigas min. Mi ne ŝatas ridaĉi. Mi ŝatus havi koron plenan je amo, kaj larĝan rideton survizaĝe. Sed vi devigas min. Vi komprenas la ludon, ĉu ne? Vi sufiĉe longe ludis ĝin.

Nu, bone, sufiĉas. Nun mi tuj komunikos la novaĵon al miaj kunlaborantoj. Vi ne mortos tuj. Ni unue devos eligi el vi ĉiujn viajn sciojn. Estas milito, ĉu ne?, suba milito, milito, kiu okazas sub la videblaĵoj, sed tamen milito, terura milito.

Kial, diable, vi eniris tiun militon? Ĉu vi ne povis simple honeste labori, kiel ĉiu alia? Ĉu la destino tiel malamas min, ke ĝi alportis en mian vivon kiel malamikon la solan virinon, kiun mi sincere amis? Sufiĉe! Ne ploru! Agi mi devas. Mi agu tuj.

Kaj vi… Provu kunstreĉi ĉiujn viajn fortojn, por almenaŭ morti digne.

21[redakti]

a. Ho bela naskiĝurbo![redakti]

Rigardu! Ĉi tie mi naskiĝis. Ĉu ne bela loko? Mi dubas, ĉu ekzistas io simila aliloke en la mondo. Ĉu la montoj ne estas nekredeble belaj? Ĉu vi konas pli mirindan vidaĵon? Rigardu la urbeton, kun ĝiaj malnovaj domoj kaj ĝiaj mallarĝaj stratoj, kiuj turniĝas serpente, ĉu vi ie ajn vidis ion similan? Rigardu tiujn malnovajn ŝtonmurojn. Ne ofte oni ankoraŭ vidas tiel perfektan urbomuregon. La tuta urbo estas plena je trezoroj multjarcentaj. Mi dubas, ĉu ilia valoro estas konata. Sed certe ĝi estas tre alta.

La urbodomo38 estas mirinda artaĵo. Vi certe jam vidis fotojn de ĝi, ĉu ne? Multaj venas al ĉi tiu urbeto nur por rigardi la urbodomon kaj foti ĝin. Se vi havas bonan fotoaparaton, ni iros tien, kaj mi indikos al vi, de kiu angulo ĝi aspektas plej bele.

Fakte, multaj el tiuj mallarĝaj stratoj ne estas tre puraj, sed tio ne ĝenos vin, ĉu?

Mia frato volas fari libron pri nia naskiĝurbo. Li ankoraŭ vivas ĉi tie. Mi foriris antaŭ longe, tuj post kiam niaj gepatroj mortis kaj oni vendis la magazenon. Sed mia frato restis plu.

Ĉu vi sentas la harmonion de ĉi tiu loko? Bedaŭrinde, la suno ankoraŭ ne montriĝis, ĉar la lumo nun ne estas tute kontentiga por foti.

Via fratino foje venis ĉi tien, ĉu ne? Ŝi venis kun iu muzika societo, se mi bone memoras. Mi tre ŝatas vian fratinon, vian plej junan fratinon, almenaŭ. La alian mi ne konas. Sed via plej juna fratino estas tre kara al mi. Ŝi estas tiel dolĉa! Dolĉa, harmonia vizaĝo, kaj belega voĉo. Ne mirige, ke ŝi ludas muzikon. Estas bedaŭrinde, ke ŝi estas tiel… kiel diri?… ne timema, sed… ne-sinmontrema. Ŝi parolas tiel mallaŭte, ke oni sentas, kvazaŭ ŝi timus, ke oni rimarkos ŝian ĉeeston. Kial bela knabino kiel ŝi timas, se oni rigardas ŝin?

Via fratino lernis muzikon eksterlande, ĉu ne? Mi ne memoras, en kiu lando. Kaj ŝi iris al multaj diversaj landoj dank' al sia muziko. Devas esti plaĉe, kaj interese, iri de lando al lando kun muzikistaro. Sed eble tiu ĉiama translokiĝo estas laciga.

Nun, se vi havas ankoraŭ tempon, mi kondukos vin al la alia flanko de la urbo. Multaj malnovaj domoj estas vidindaj tiuflanke. Ĉi-flanke estas bone por havi plenan ideon pri la urbo, ĉar ni troviĝas sufiĉe alte por havi bonan rigardon al la tuto. Sed estas malpli da vidindaĵoj ĉi-flanke. La plej vidindaj aferoj troviĝas trans tiu larĝa strato, kiun vi vidas dekstre. Tie ja komenciĝas la malnova urbo.

Ĉu vi scias, ke oni daŭre esploras serĉe al malnovaĵoj ĉi-urbe? Sub la monteto, sur kiu ni staras, oni trovis multajn valorajn objektojn.

La historiistoj ne interkonsentas inter si pri diversaj aspektoj de la urba historio. Sed oni malkovris postrestaĵojn el muroj kaj domoj ĉi tie ene de la monteto. Oni eĉ trovis meblojn, laborilojn kaj diversajn objektojn, ekzemple pecojn de boteloj, tie ĉi, precize sub la loko, kie ni nun staras.

Oni kredas, ke dum persekutoj, homoj venis vivi ĉi tie sube. Antaŭ kelkaj jarcentoj, la ŝtato persekutis multajn pro ilia religio. Se la afero interesas vin, mi donos al vi libron pri tiu persekutado. Teruraj aferoj okazis. Homa vivo ne plu havis valoron por la tiuepokaj aŭtoritatoj. Ili mortigis kaj suferigis homojn sen eĉ plej eta kortuŝo. La popolo terure suferis.

Nu, tiel estas la vivo, ĉu ne? Ekzistas personoj, kiuj bedaŭras la malnovan tempon, la pasintajn epokojn. Mi ne. La vivo estas pli bona nun, almenaŭ por ni ĉi tie, ĉar ni scias, ke en la resto de la mondo homa persono ne ĉiam estas konsiderata kiel la valora estaĵo, kiu ĝi estas, aŭ devus esti, laŭ mia opinio.

Ĉu vi sufiĉe rigardis la vidaĵon? Bone. Ni do povas iri al la alia flanko, kie ni povos vidi de proksime tiujn malnovajn domojn. Venu. Mi kondukos vin. Mi estas certa, ke tiu malnova urbo ege plaĉos al vi.

b. Adiaŭ lando amata![redakti]

Adiaŭ, lando de mia naskiĝo! Mi forveturas. Mi ne plu manĝos viajn sensimilajn kolbasojn. Ne plu okazos, ke mi forgesos la zorgojn, perdante iom post iom la konscion pro via tro forta brando, kaj pro viaj troaj trinkotradicioj.

Mi ne plu legos viajn librojn multvalorajn. Mi ne plu baniĝos en via kolora sed harmonia atmosfero. Mi ne plu sentos la dolĉecon de via religia vivo, ĉeestanta en ĉiu urbo, en ĉiu kampo, en ĉiu domo, en ĉiu plej malgrava, forperdita anguleto de la lando. Mi ne plu aŭdos la kriojn de viaj vendistoj, la plendojn de la aĉetantoj, la diskutojn pri la vera valoro de tio kaj tio ĉi. Mi ne plu vizitos la kunvenojn de la kantosocieto, kaj via muziko ne plu aŭdeblos, kiam mi promenos de strato al strato en la granda novmonda urbego, kien mi nun veturos kaj kie mi sentos min perdita, plia senvalora numero en mondo de senvaloraj numeroj.

Adiaŭ, lando de mia juneco! Ĉi tie mi naskiĝis, ĉi tie mi vivis infanecon, ĉi tie mi ekkonis mian unuan amon, ĉi tie mi suferis.

Ĉu mi suferas nun? Strange, mi ne povas respondi. Mi scias, ke mi forflugas al nehoma mondo, al lando timiga, kie mono valoras pli ol sentoj, scioj pli ol amo, kaj laboro pli ol ludo. Ili tie altvalorigas pensadon, ne kantadon, amiko diris al mi, kaj li sciis, ĉar li tie estis studento. Mi scias, kion mi forlasas. Mi ne scias, kio atendas min, tie transe.

Lastfoje mi rigardas vin, mia popolo! Homoj surstrataj, miaj samlandanoj, mi rigardas vin nun per novaj okuloj. Kiel kolore vi estas vestitaj, kiel ĝoje vi alparolas unu la alian, kiel vive vi ĉiuj aspektas! En tiu lando de laktotrinkantoj, kie mi baldaŭ ekvivos, ĉio estas senkolora, kaj la bruoj pli esprimas furiozon ol feliĉon, laŭ tio, kion mi aŭdis.

Ŝtelistoj multas ĉi tie, sed ankaŭ tie, ĉu ne?, kvankam laŭdire ili ne agas same. Tie estas instruitaj ŝtelistoj, kiuj vizitadas la lernejojn dum longaj jaroj kaj scias funkciigi sian kapon. Ĉe ni, ŝtelisto agas ŝance, per rapida faro tute simpla, ĝenerale sukcesas, fojfoje kaptiĝas, nu, ĉiuj ridas, neniam estas dramo. Nur momento en la vivo. Kaj ĉiuj komprenas malriĉecon. Tie ŝtelistoj havas planojn. Ili planas siajn agadojn. Ili eĉ grupiĝas multhome kaj kunordigas la laboron. Imagu al vi! Tie transe, ŝtelistoj nomas sian okupon «laboro»! Kia stranga maniero aranĝi sian vivon! Se ŝteli estas labori, kial ne simple honeste labori?

Adiaŭ, ŝtelistoj mialandaj! Kaj adiaŭ ankaŭ al vi, ŝtelema ŝtato! Vi tro malsatas je la mono de l' landanoj. Oni diris, ke tie almenaŭ la ŝtato estas honesta, aŭ preskaŭ honesta. Ni diru: «sufiĉe honesta». Almenaŭ, laŭ miaj informoj, ŝajnas, ke la ĉefa celo de la ŝtatfunkciuloj tie estas io alia ol plenigi siajn poŝojn per la ŝtatana mono. Ne ĉe ni. Adiaŭ ŝtatoficistoj diverstipaj, altaj kaj malaltaj, junaj kaj maljunaj! Mi lasas vin al via tutlanda ŝtelplanado kaj al via subtabla enmanigo de tiom kaj tiom da riĉo, kiu devus servi al la feliĉo de l' popolo, ne al tio, ke vi pligrasiĝu.

Adiaŭ, patrolanda kamparo! Mi naskiĝis ĉe vi, ho kampoj maldolĉaj, kaj mi scias, pro kio vi maldolĉas. Min naskis vi, kamparanoj, kaj mi vidis vian suferon, vian nelacigeblan laboradon, sed ankaŭ vian nemortigeblan povon estigi ridon kaj kantadi ĉe plej aĉaj vivkondiĉoj.

Adiaŭ, fantomoj, kiujn la montoj naskas ĉi-lande! Oni ne kredas je vi tie, kien mi iras. Oni kredas je scienco kaj je «esploroj plene dokumentitaj». Kaj vi, fantomoj, ridas super la sciencaj esploroj, kiuj neniam kaptas vin. Kaj pro vi, «ili» ne komprenas nin. Kiel tiuj homoj povus kompreni popolon, kiu meze de scienca laboro, sentas, ke fantomo ĉeestas, kaj rimarkas ridete, ke li kredas pli je l' fantomo ol je l' laboro farata? Jes, mi adiaŭas vin, fantomoj, kiuj teruris mian infanecon, kaj tro emis min sekvi ien ajn. Mi forfuĝas al senfantoma lando, kaj vivos fine vivon liberan je via ĝena ĉiama enmiksiĝo.

Adiaŭ, naskiĝlando mia! Neniu iam ajn, ie ajn, sukcesis kopii viajn artojn, viajn tradiciojn, vian atmosferon. Nenie troveblas same pura aero, same manĝindaj fruktoj, same veraj amikoj. Vi estas sensimila lando, la plej ŝatinda lando en la mondo, la lando de mia naskiĝo.

Kaj tamen mi feliĉe forveturas.

Min persekutis via polico. Min ĝenis via ĉiama bezono kontroli, kion mi faras, kion mi diras, kiu min vizitas, kiun mi vizitas, kaj tiom da aliaj detaloj pri mia vivo. Vi tro zorgas pri viaj ŝtatanoj. Vi tro okupiĝas pri la landanaro. Kaj via celo, ho ŝtato, ne estas, ke ni vivu feliĉe, sed ke vi direktadu ĉiun kaj ĉion ĉi-lande.

Kiel liber-ama homo povus elporti tian situacion? Kiel oni povas havi dignecon en tiaj kondiĉoj? Ĉu vi ne komprenis, kiom digneco valoras por homo, kiom ĝi necesas, kiom ni bezonas ĝin?

Adiaŭ, naskiĝlanda polico, scivolema, kontrolema, komfort-ama polico! Mi forflugas por ĉiam. Multo mankos al mi. Mankos la koloroj, la muziko, la kantoj. Mankos mialingvaj libroj, kiujn mi ne povos tie fore ricevi. Mankos la vizaĝoj, la voĉoj, la ridoj.

Sed al mi almenaŭ, ho ŝtata polico, certe ne mankos vi.

22[redakti]

a. Ek al fora insulo![redakti]

Mi saltas pro ĝojo, mi dancas pro ĝojo, mi eksplodas per rido pro ĝojo. Estas aranĝite: mi forvojaĝos. Hieraŭ jam mi ricevis antaŭan sciigon, ke verŝajne mia espero realiĝos. La ĉefoj bezonis iun, sed mi timis, ke ili preferos Petron. Petro estas pli ŝatata, ĝenerale, en la oficejo. Li estas pli laborema ol mi, tio estas fakto. Sed ili bezonis lin por alia tasko, pli malfacila ol ĉi tiu.

Mia tasko estos sufice simpla. Nur mi estu tre firma en la diskutoj, ili diris. Esti firma ne prezentas problemon al mi, feliĉe. Mia firmeco estas konata de la tuta oficistaro kaj de niaj aŭtoritatoj. Kiam mi decidis diri «ne», mi diras «ne», kiom ajn oni provas ŝanĝi mian pozicion. Mi firme tenas mian pozicion. Tial ili fidas min ĉi-okaze. Ili scias, ke mi agos laŭ iliaj interesoj. Oni fojfoje plendas pri mia obstineco. Nu, ĉi-foje ĝi servos al bona celo. Oni ne sukcesos min movi. Kaj tian homon ili deziris sendi, homon, kiun oni ne movos de la pozicio, kiun li promesis teni.

Mi do forvojaĝos. Unue aviadile. Poste ŝipe. Mi antaŭĝojas ŝipi. Al aviadiloj mi ne havas specialan ŝaton. Mi ne malŝatas flugi aviadile; mi tre ŝatas vojaĝi, do kial mi plendus, se miaj ĉefoj sendas min malproksimen aviadile? Sed ŝipon mi antaŭĝojas. Mi neniam ŝipis sur vera granda maro. Oni diris al mi, ke tio estas tre malstreĉa. Kaj oni povas movi sin. Ĝuste tio min ĝenas en aviadiloj. Estas tre malmulte da ebleco por moviĝi. Kaj verdire mi estas tre moviĝema. Se mi ne povas movi miajn krurojn, iom promeni, iri de loko al loko, mi perdas la kapon. Mi, pri kiu oni tiel ofte diras, ke «mi havas la kapon sur la ĝusta loko»! Prave, se almenaŭ oni permesas al mi moviĝi.

Do ne gravas, ke mi devos uzi aviadilon dum parto de la vojaĝo. Sed mi iras al insulo, kien oni ne povas flugi, tial ili pagas al mi, ne nur la aviadilan vojaĝon, sed ankaŭ la ŝipan. Blua maro senfina! La plaĉa dancado de la ŝipo! Afablaj kunuloj, kiuj ridetas la tutan tempon, ĉar ili sentas sin feliĉaj, ke ili vojaĝas de insulo al insulo. Ha, la sento de senfina libereco!

Kaj la penso, ke tiuj aliaj vojaĝantoj certe pagis multe da mono por ŝipi en la insularon, dum mi iras por mia laboro, por eĉ ne malfacila laboro, nur ĉar bonŝance mi scias la bezonatan lingvon, kaj ĉar mi estas konata kiel firma persono, tiu penso — ke la aliaj pagas mem, kaj mi ne — estas plej plezuriga.

Hodiaŭ mi ricevis la biletojn. Aviadila bileto estas tute banala. Mi jam havis kelkajn en mia vivo. Sed ŝipbileton mi neniam tenis en miaj manoj, kaj la tuŝo de ĝi naskas en mi plej plaĉan plezuron.

Kompreneble, la amikoj tuj rimarkis mian ĝojon, kaj ne hezitis ĝin alsalti. «Vi prikantas la bele bluan maron kaj la riĉajn kunŝipulojn», ili diris, «kaj kiam vi troviĝos surloke, la maro estos brune verdaĉa, aŭ nigraĉa, la moviĝo de la ŝipo igos vin malsana, kaj la riĉaj vojaĝantoj estos nur bando da aventuruloj, kiuj konstante ĝenos vin».

Mi multe ridis aŭskultante ilin. Ili ne povis agi alimaniere. Ĉiu el ili ŝatus okupi mian lokon, kaj per siaj senkuraĝigaj vortoj ili esprimis tiun senton, ke tro bonŝanca estas mi. Sed ili ankaŭ ŝatas min, ili estas bonaj amikoj, kaj ili amike ridis pri mia troa imagado. «La realo estos alia», ili ripetis. Nu, bone, eĉ se ĝi estos alia, mi akceptos ĝin. Mi ne timas ŝipmalsanon aŭ verdaĉan multemovan maron. Mi eĉ ne timas aventuremajn kunvojaĝantojn.

Mi deziris iri al tiu insulo, mi subkomprenigis al miaj ĉefoj, ke mi estas la ĝusta persono tiurilate, mi agis laŭcele, uzante la ĝustajn rimedojn, mi trovis solvon al ĉiuj problemoj — aŭ pseŭdoproblemoj — kaj respondon al ĉiu demando, mi agis laŭ mia obstina, firma maniero, kiel kutime, kaj mi sukcesis venigi ilin al la dezirata decido.

Granda vojaĝo baldaŭ komenciĝos. Morgaŭ mi devos vizitadi la ĉefajn magazenojn de la urbo, ĉar multon ankoraŭ necesas aĉeti. Ĉiam mankas aferoj, kiam oni preparas grandan vojaĝon al malproksima loko.

Ne estas facile decidi pri la vestoj. Kelkfoje la vetero estas malvarma tie, sed ĝenerale ĝi estas bela kaj plaĉa. Ĉu preni serioze la opiniojn, ke necesas antaŭvidi malvarman veteron kaj kunpreni vestojn laŭ tiu ebleco? Aŭ ĉu ili sennecese aldonos pezon al la jam sufiĉa pezo de la aferoj, kiujn mi kunportos?

Oni diris, ke kelkaj kavernoj estas vizitindaj, ĉar la naturo en ili alprenis plej strangan aspekton, vere vidindan. Ne ekzistas io simila aliloke. Eble do estus saĝe kunpreni varmajn vestojn. Kavernoj ĉiam estas malsekaj kaj malvarmaj. Se krome la vetero ne montriĝos plej bela…

Jes, la preparado de vojaĝo ne estas ĉiurilate facila, sed tamen ĝi estas interesa. Ĉar oni jam antaŭvojaĝas en-image.

Multekostajn aferojn mi ne kunprenos. Oni devas konsideri la riskon de ŝtelo aŭ perdo. Mi ne ŝatas multekostajn aferojn. Kaj eble mi povos aĉeti tie, surloke. Mi devos informiĝi pri la vivkostoj tieaj. Eble varmaj vestoj ne kostas multe kaj facile aĉeteblas. Se jes, tio solvus la problemon.

Estas ankaŭ montoj, kiujn oni vizitu. Supre de monto, ĝenerale, la temperaturo estas malalta. Sed ĉu mi iros supren? Ĉu valoros la laciĝon? Oni facile laciĝas marŝante supren en montaro. Eble oni povas veturi ĝis la supro de la plej belaj montoj. Sed eĉ veture, oni malvarmiĝas. Nu, mi vidos. Se estas tro multekoste por aĉeti varmajn vestojn, mi ne aĉetos ilin.

La Oficejo pagas al mi la vojaĝon, ĝi pagas la restadon en tre bona hotelo, ĝi pagas kelkajn aliajn hotelajn tranoktadojn en tiu aŭ alia lando survoje, mi tamen ne povus atendi, ke ĝi krome pagos miajn vestojn! Se mi bezonos varmajn vestojn por iri al la montosuproj, kaj trovos ilin tro multekostaj, mi decidos pri io alia. Mi ne iros al la montosuproj kaj trovos aliajn vidindaĵojn. Ili ne mankas, oni diris al mi.

Mi skribos al mia familio. Ankaŭ pri tio mi antaŭĝojas. Mi ŝategas skribi por rakonti miajn aventurojn. Tiam mi sentas min en tre proksima rilato kun ĉiuj familianoj. Estas feliĉo havi grandan familion. Multaj ne samopinias, sed al mi tio plaĉas. Mi skribos al miaj gepatroj, al la gefratoj, kompreneble, sed ankaŭ al onkloj kaj onklinoj, kaj al iliaj gefiloj, kaj, krom ili, al la amikoj. Mi pasigos multajn noktojn leterskribante. Mi scias, ke ĉiu tre ĝojos ricevi novaĵojn de mi.

Multaj personoj trovus stranga mian deziron pasigi la vesperojn kaj noktojn en hotelĉambro, skribante leteron post letero al tuta aro da familianoj, kaj al la tuta amikaro, dum mi povus viziti la dancejojn, ludejojn, teatrojn aŭ aliajn lokojn. La diablo eble scias, kiom da ejoj ekzistas nur por kapti la monon de la eksterlandanoj. Vojaĝantoj ofte estas monperdemaj. Eble ili estas riĉaj kaj vojaĝas per sia mono. Sed mi vojaĝos en tute aliaj kondiĉoj, ĉar nur per la mono de la Oficejo. Do mi ne iros danci kun nekonataj lokanoj, aŭ rigardi solece teatraĵon. Mi restos enhotele kaj skribos al miaj cent familianoj.

Kia vivo! Kia feliĉo! Kia plezuro! Mi apenaŭ eltenas la streĉon atendi ĝis venos la Tago de la Granda Forveturo. Oni diris, ke estas kelkaj malsanoj tie, pri kiuj oni devas sin gardi. Nu, mi informiĝos. Mia familia kuracisto certe povos diri al mi, ĉu iu aŭ alia faro estas deviga, aŭ eĉ simple farinda, kiel rimedo antaŭgardi la sanon. Mi forte deziras ne malsaniĝi tie. Mi ne ŝatus restadi longe en malsanulejo fore de la tuta familio kaj amikaro. Mi kompreneble amikiĝus kun lokanoj, se mi devus longe resti tie, sed se tio ne estas necesa, mi preferas ne.

Diable! Kiel rapide la tempo pasas! Jam estas preskaŭ la kvina kaj duono. Tereza baldaŭ alvenos, kaj mi ankoraŭ nenion preparis. Kaj mi promesis al ŝi pomkukon kaj mian specialan fruktosukan trinkaĵon. Ek, al la laboro! Mi povas pensi pri mia vojaĝo ankaŭ preparante la manĝon.

b. Skribas malliberulo[redakti]

Kara Amikino,

Mi ne konas vin, sed vi permesos, ĉu ne?, ke mi nomu vin amikino. Mi ne scias, kiel danki vin. Via letero estas por mi tiel neatendita belaĵo, ke mi ne trovas vortojn por esprimi, kion mi sentas. Ĝi estis korvarmiga. Kaj mi starigas al mi multajn demandojn: Kiel vi eksciis pri mi? Kiu pri mi parolis al vi? Kiel eblas, ke vi havis tiun ideon ekrilati kun mi letere? Kiu ajn intervenis por rilatigi vin kun mi, mi tiun plej sincere dankas.

Jes, kiel vi diras en via letero — kaj mi gratulas vin pro via realeca imagpovo — vivo en malliberejo ne estas facila. Tiuj, kiuj estas plene liberaj, ne konas la valoron de libereco. Libereco similas al sano. Oni ekkonscias ĝian havindecon nur post kiam oni perdis ĝin. Ĉu vi konas la komencon de «Sinjoro Tadeo» de Mickiewicz39?

Litvo41! Patrujo41 mia, simila al sano,
Vian grandan valoron ekkonas litvano
Vin perdinte…

Nu, tion saman mi povas diri pri libereco.

Pri manĝoj kaj similaj aferoj mi ne tro povus plendi. Ni ne estas en granda, riĉula hotelo, kompreneble, sed tiuj aspektoj de nia vivo estas akcepteblaj. Kio apenaŭ estas eltenebla42, tio estas la manko de libereco. Ne povi eliri. Ne povi viziti magazenojn. Neniam povi decidi pri siaj movoj. Ne promeni en naturo. Ne vidi domojn, urbon, kampojn. Scii, ke antaŭ longe ne estos libertempo, ne estos ebleco vojaĝi al maro aŭ montoj. Tio estas… kiel mi povus diri? Ne ekzistas vorto por klarigi tion… tio estas subiga. Subfaliga. Ĉu vi komprenas?

La alia terura afero, por viroj, en la malliberejoj de ĉi tiu lando, estas la manko de virinoj. Vi ne imagas, kiom mankas virinoj al ni. Ne nur por para amo aŭ por plezuro korpa. Sed nur vidi virinon, aŭdi inan voĉon, rigardi la belecon kaj dolĉecon de ina persono! Tiu neebleco estas terura manko por ni.

Estas ĉi tie kelkaj junuloj kun bela vizago kaj korpo maldika. Se vi scius, kiel oni rigardas ilin! Kaj ne temas nur pri rigardoj, kompreneble. Ĉu vi trovas min aĉa, ĉar mi priparolas tiajn aferojn? Pardonu min. Ili estas parto de nia realo ĉi tie, kaj la afero estas perfekte komprenebla en mondo, kie virinoj tute forestas.

La fakto, ke la propono interŝanĝi leterojn kun kompatinda malliberulo venis de virino, igis la aferon eĉ pli kor-altiga al mi. Ĉu vi komprenas mian esprimon? «Kor-altiga»: per tio, mi volas diri, ke mi sentas, kvazaŭ mia koro estus pli bela, pli granda, pli sana, nu, pli alta, tio estas, en pli bona pozicio.

Jes, la ideo, ke iu nekonata virino pensas pri mi, deziras skribi al mi, eĉ sciante, ke mi malbonagis, tio estas plaĉe varmiga al mia koro. Se vi scius, kiel sola mi estas!

Amikojn oni trovas mem, ĉu ne?, kaj ili estas grava parto de la vivo. Oni decidas mem, ke kun tiu aŭ alia persono oni ekrilatos amike. Sed ĉi tie estas neniu amiko, neniu persono estas kun ni, ĉar ni decidis esti kune. Tio estas terura. Eĉ la anoj de la bando, kiuj estis arestitaj kun mi, tute ne estas amikoj. Nur kunlaborantoj. Aĉaj kunkrimuloj, fakte.

Ĉu eble ni iĝos geamikoj? Mi tion esperas. Sed eble tio estas troa. Mi ne rajtas esperi tion. Kiel vi amikus al mi, kiu mem metis min ekster la normalan vivon?

Pardonu min, se mi diras al vi aferojn, kiuj ne plaĉas. Mi sentas min ĝenata. Mi ne scias, kion skribi, kaj mi estas tiel kontenta skribi, pensi pri vi, imagi vin. Ĉu vi bonvolos sendi al mi foton de vi? Vi igas min malpli sola. Vi venas aldoni al la ĉi-tiea nenormala, soldateca atmosfero ion virinecan, kion ĝi vere bezonas.

Nun mi devas halti. Mi tre streĉe atendas vian respondon.

Via sincera amiko malliberulo,

Paŭlo

23[redakti]

a. Sekreta servo[redakti]

Kial diable mi entiriĝis43 en tiun aferon? Mi ne estis sufiĉe singarda. Oni neniam gardas sin sufiĉe kontraŭ tiuj danĝeraj decidoj. Fakte, mi eĉ ne rimarkis, ke mi ion decidas. Tiuepoke, mi estis simpla soldato. Ĉar miaj gepatroj multege vojaĝis kaj konstante translokiĝis de unu lando al alia, mi lernis diversajn lingvojn. Tute senkonscie, fakte. Knabeto lernas rapide, eĉ se nur ludante kun aliaj infanoj, kiam li vivas portempe44 en lando, kies lingvon li neniam lernis antaŭe. Li eĉ ne bezonas iradi al la lernejo por kutimiĝi al tute nova maniero esprimi sin. Se li allernejas, estas pli bone, sed lerneja instruado ne vere necesas por lerni lingvon. Se oni estas ankoraŭ tre juna kaj vivas en la koncerna lando. Konstante oni devas uzi la lingvon, ree kaj ree aperas novaj okazoj ĝin uzi, en novaj kondiĉoj, tiel ke ĉiuj vortoj kaj ĉio alia enkapiĝas eĉ sen plej eta fortostreĉo.

Tial mi vere bone scipovis kelkajn lingvojn. Ankaŭ lingvojn ne tre konatajn nialande. Kaj kiam miaj diablaj ĉefoj tion eksciis — oni neniam estas tro diskreta; se mi estus imaginta la sekvojn, mi estus silentinta pri miaj lingvoscioj — jes, kiam miaj ĉefoj tion eksciis, ili proponis al mi oficejan laboron: traduki dokumentojn, aŭ almenaŭ tiujn legi, kaj mallonge klarigi al ili, pri kio temas en tiuj paperoj.

Nu, mi ne speciale ŝatis la soldatan vivon, «la dolĉan vivon», kiel ni tiutempe kromnomis45 ĝin. Porti pezan sakon marŝante tuttage sur sunvarmega vojo, aŭ kuŝi sur akveca tero ludante militon, ne estas por mi la plej tipa tipo de vivo feliĉa. Kaj mi aŭdis, ke la bonŝanculoj, kiuj militservas oficeje, ricevas multe pli bonajn manĝojn ol tiuj, kiuj fortigas sian korpon kaj lernas la arton ne pensi en ĉiutagaj kampaj soldatludoj.

Mi ŝatas bone manĝi. Tio estas unu el miaj multaj malfortaĵoj. Krome, miaj muskoloj pli rapide laciĝas ol mia kapo, kaj mi estis tiel lacega fine de tiuj liber-aeraj soldattagoj, ke mi sentis, kvazaŭ mi apenaŭ vivus plu. Eĉ signi per okulo estis tro lacige por mi en tiuj vesperoj.

Mi rakontas ĉion ĉi por klarigi al vi, kial mi tiel facile entiriĝis en la Centron kun granda C. Mi kompreneble petas vian protekton, ĉar… Ne. Pri tio pli poste. Min altiris tien la scio, ke mi ne plu lacigos mian korpon ĝismorte rolante kiel serpento aŭ hundo, aŭ kiel pezeg-portanto, en lokoj maldolĉaj. Miaj kruroj kaj piedoj ne estas speciale belaj — ili eĉ estas vere malbelaj, se paroli sincere — sed mi ŝatas ilin, ĉar ili ĉiam servis min amike, kaj la «dolĉa vivo» de simpla soldato pli kaj pli eluzis46 ilin, tiel ke mi sentis min iĝanta iom pli malalta ĉiutage.

Cetere, mia tuta korpo eluziĝis. Mi jam ne havis multe da graso antaŭ ol komenci, sed tiu malmulto perdiĝis en la unuaj semajnoj. Oni provis kredigi al mi, ke per tia konstanta funkciado je sia plej alta povo mia korpo fariĝos ĉiurilate fortega, sanega kaj multopova — «Vi estas Davidoj, mi faros Goljatoj el vi», diris unu el niaj suferigistoj, forgesante, kun la tipa senkapa funkciado de la militistaro, ke el tiuj du karuloj, Goljato montriĝis la perdinto — sed mi havis fortajn dubojn pri miaj ŝancoj sukcesi. Laŭ ilia agmaniero, eĉ se ilia celo sincere estis nin fortigi, ŝajnis al mi, ke la ŝancoj perdi la vivon kaj la malmultan saĝon, kiun ni junuloj havis, estis multe pli grandaj ol la ŝancoj realigi ilian celon: fari supervirojn el ni.

Kompare kun tiu Goljatigo, sidi en komforta oficejo tradukante paperon post papero ŝajnis al mi celo plej dezirinda. Kiam oni faris al mi tiucelan proponon, mi ne forĵetis ĝin. Kiel mi ĵus diris, mi ne estas superhomo, kaj en similaj kondiĉoj por nee respondi necesus superhoman forton.

Mi neniam estis speciale sindonema. Mi ĉiam celis pli protekti mian sanon kaj kontentigi mian emon bone vivi ol doni min al la Patrolando. Tute ne estis certe, cetere, ke mi estos malpli patrolandama en oficejo ol en la kampoj kaj montoj.

Mi do alvenis en la Centron. Mi tute ne sciis, pri kio temas. Oni igis min promesi, ke mi plene gardos la sekretojn pri ĉio, kion mi vidos, aŭdos, tuŝos aŭ iamaniere sentos tie, kaj ĉar tiuj realistoj ne kredas je simpla promesado, tuj kiam mi promesis, ili klarigis al mi, kiel rapide mi malaperus47 el ĉi tiu vivo — tiel diskrete, ke eĉ la polico ne starigos al si demandojn — se ŝance mi ion dirus pri la Centro kaj tio, kion ĝi faras.

Traduki per si mem ne estas tia agado, kia portas vin al plejsupro de feliĉo, sed almenaŭ la dokumentoj estis interesaj. Mi ĉiam multe interesiĝis pri ĉio, kio okazas sur la Tero, kaj tiuj raportoj aŭ aliaj skribaĵoj min interesis. Ni tradukis plej strangajn paperojn, fojfoje eĉ leterojn senditajn de soldatfamilio el «malamika» lando al militservanto, do plenaj je informoj pri la vivo en la devenloko, kaj kaptitaj la-diablo-scias-kiel.

Sed poste… Ne. Mi ne povas rakonti. Mi bezonas protekton, pli bonan protekton kontraŭ ili. Ili estas tiel danĝeraj. Aŭ ĉu tion mi imagas? Ne. Ili estas grandpovaj. Ili estas kvazaŭ ŝtato en la ŝtato. La malnova timo plu kuŝas malsupre en mia koro. Kaj tamen mi devus rakonti. Se ne por via plezuro, almenaŭ por la sano de mia kapo kaj de mia korpo, laca plu porti ĉion ĉi neniam parolante pri ĝi. Ĉu gardi sekretojn tutvive estas eble al ne-superhomo? Ĉiam gardi multe da gravegaj sekretoj estas konstanta streĉo, kaj tiu streĉo estas malpli kaj malpli elportebla. Eĉ kiam la sekretoj estas ridindaj.

Kaj mult-aspekte, la vivo en la Centro estis ridiga. Aŭ ridinda. Tiuj homoj prenis sin tiel serioze! La ideo partopreni en kaŝa, subtera, subsupraĵa milito tutmonda naskis en ili senton pri graveco, kiu fojfoje perdigis al ili la kapon.

Krome, ni tie vivis en konstanta streĉiĝo. Kaj ridi montriĝis bona rimedo por gardi nin kontraŭ la danĝeraj sekvoj de tiu ĉiam streĉa atmosfero.

Foje… Se vi scius… Vi ridegos, kiam vi ekscios. Foje, unu el tiuj spion-ĉefoj — li nomiĝis Alb…

Ho! Kio okazas al mi? Tra la fenestro, iu ekĵetis… mi svenas, mi svenas… Kapo turniĝas. Rigardu: en la koron ĝi eniĝis, ĝi teniĝas tute firme… tiu afereto… Mortiga substanco… Kial vi malfermis la fenestron? Kial vi igis min stari apud ĝi? Ĉu vi…? Haaaaa!

b. Ameriko, jen mi venas![redakti]

— Kiam vi forveturos?

— Venontan48 semajnon.

— Aviadile, ĉu ne?

— Jes, aviadile. Neniu plu vojaĝas al Usono49 ŝipe en nia epoko. Flugi estas tiel pli rapide!

— Ĉu vi devas prepari ankoraŭ multon?

— Ne, ĉio jam estas preparita. Mi havas ĉiujn dokumentojn. Mi devas ankoraŭ solvi la demandon pri mono, tio restas mia sola problemo nun.

— Kial estas problemo?

— Mi agis stulte. Mi ne okupiĝis pri tiu afero sufiĉe frue kaj nun la dolaro50 altiĝas de tago al tago.

— Vi do devus rapidi aĉeti viajn dolarojn.

— Jes, sed mi aŭdis, ke nun la dolaro estas tro forta, kaj ke la usonaj aŭtoritatoj volas ĝin malaltigi.

— Kial? Ili estis malkontentaj, kiam la dolaro estis malforta, kvazaŭ tio volus diri, ke la valoro de la tuta lando, de la tuta popolo, malaltiĝis. Ĉu vere nun ili estas malĝojaj pri tio, ke la dolaro fariĝis plivalora?

— Jes, ĉar ili ne povas vendi tiel facile siajn produktojn51 eksterlande.

— Prave. La valoro de la produktoj, kiuj venas de Usono, nun iĝis pli alta por homoj, kiuj ne perlaboras dolarojn.

— Ĝuste. Ĉio usona nun fariĝis pli multekosta por eksterlandanoj, kaj pro tio Usono vendas malpli, kaj sekve suferas. Estis jam sufiĉe grava senlaboreco tie. Nun, se ili vendos malpli al aliaj landoj, eble la senlaboruloj iĝos eĉ pli multaj, kaj tion ili timas.

— Sincere, mi dubas pri tio. Vendi eksterlande ne tiom gravas al tiel granda lando. La landanaro jam aĉetas preskaŭ ĉion, kion oni produktas tie. La eksteraj vendoj prezentas per si nur malgrandan parton de la tuto.

— Ĉu tiel estas? Se jes, mi devus ne konsideri tiun eblan malaltiĝon de la dolaro.

— Mi ne volas interveni en vian decidon. Estas iu risko en ambaŭ eblecoj. Ĉu vi jam estis en Usono antaŭe?

— Ne. Ĉu vi?

— Jes, mi estis tie. Fakte, mi laboris tie, kiam mi estis juna, kaj mi tien reveturis antaŭ du jaroj. Ĉiuj tie plendis pri la situacio, kaj mi facile kredas, ke por malriĉulo, ekzemple por homo senlabora, la vivo devas esti tre zorgiga tie. Sed tamen, dum mi travojaĝis la landon, mia konstanta sento estis, ke tio estas unu el la plej riĉaj landoj en la mondo.

— Ĉu vere?

— Jes. Ekzemple, vi ne povus imagi, kiom oni donas al vi por manĝi en restoracioj. Tiom pli ol en Eŭropo, por simila kosto.

— Sed ĉu la manĝaĵoj estas same plaĉaj, kiel ĉe ni?

— Ne. Estas pli bone ĉe ni tiurilate. Ĉefe, en nia lando, la manĝoj estas pli malsamaj. Vi povas facile ricevi ĉiutage ion malsaman en restoracioj. Sed eble mi ne rajtas tiel paroli pri Usono. Mia kono de tiu grandega lando estas tiel supraĵa!

— Tamen, tio, kion vi diras, estas tre interesa. Mi antaŭĝojas viziti tiun landon, pri kiu oni aŭdas tiom da malsamaj opinioj.

— Nu, mi esperas, ke vi solvos vian dolarproblemon kontentige. Ĝis revido, kaj bonan vojaĝon!

24[redakti]

a. Literaturo amindas, sed tamen…[redakti]

La terura afero, koncerne Eduardon, estas, ke nur literaturo interesas lin. Ĉu vi tion konstatis? Nur pri literaturo li okupiĝas ĝisfunde. Mi konstatis tion ankoraŭ hieraŭ, kaj mi ne dubas, ke mi rekonstatos ĝin morgaŭ.

Kiam mi renkontis lin hieraŭ, lia edzino ĵus rakontis al mi pri tiu grava problemo koncerne la koston de la domo, kiun ili farigas en la apudurba kamparo. Ŝi ĵus parolis al mi tre precize pri la monaj malfacilaĵoj, kiujn ili renkontis. Multaspekta afero, kiun mi plejparte forgesis. Vi certe jam konstatis, ke mi neniam sentas min hejme, kiam oni prezentas al mi pri-monajn konsiderojn, speciale se parolas la edzino de Eduardo, ĉar ŝi emas miksi la faktojn. Ne estis facile sekvi ŝiajn klarigojn.

Tamen, unu aferon mi perfekte komprenis, nome, ke por ili la situacio fariĝas de tago al tago pli serioza. La ŝtata institucio, kiu promesis al ili monon — kontraŭ repago nur post jaroj, je tre kontentigaj kondiĉoj — pro mi-ne-scias-kio subite ekdecidis pri novaj kondiĉoj, tiel streĉaj, ke ili ne plu povos akcepti. Krome, la onklino, kiu antaŭ longe promesis, ke kiam ŝi mortos, ŝia tuta riĉo — grandega, laŭdire — estos por ili, lastminute preferis tute malsaman aranĝon kaj decidis doni preskaŭ ĉion al hospitaloj, muzeoj, bibliotekoj kaj similaj institucioj, tiel ke nun, kiam ŝi mortis, ŝia riĉego transiras al nefamilianoj, kaj Eduardo retroviĝas senigita ankaŭ je tiu espero solvi la monproblemon.

Sed vi konstatos, se vi renkontos lin, ke tio ne ŝajnas tuŝi lin. Ĉiu alia persono, en similaj kondiĉoj, havus gravajn zorgojn. Ne li. Li paroladis al mi dum proksimume du horoj pri nova libro, kiu ĵus aperis, kaj pri nova plano prezenti en proksimume dumilpaĝa libro la tutan leteraron de iu literatura grandulo, al mi perfekte nekonata.

Ĉu vi komprenas tian sintenon? Rimarku, ke tiu sinteno ebligas al li forkuri de la malplaĉa realo, protekti sin kontraŭ doloraj zorgoj, ne studi la fundon de l' problemo. Li tuŝos la fundon de malriĉeco antaŭ ol konstati, ke mon-problemo stariĝas. Oni ĉesas maltrankviliĝi, kiam oni forflugas en nerealecajn konsiderojn pri nerealaĵoj. Kia metodo! Bona por li, verŝajne, sed ne por la edzino. Ŝi portas la tutan pezon de la materiaj zorgoj, de kiuj forkuras la literaturama edzo. Ĉu vi trovas tion ĵusta? Mi ne.

Aliflanke, tia li estas de naskiĝo, tia li certe restos ĝismorte. Mi dubas, ĉu li povus fariĝi iom pli praktika, post tiom da jaroj da flugado en la alta spirita aero.

«Mi respektas viajn ideojn», li foje diris al mi, «mi respektas viajn sintenojn kaj preferojn, respektu do miajn. Vi estas materi-ama, mi amas studadon kaj esploradon kaj literaturajn ĝojigaĵojn. Vi ĉesis interesiĝi pri libroj tuj, kiam vi eliris el la lernejo. Mi ĉesis okupiĝi pri sporto tiuepoke. Vi estas fortmuskola kaj korpe bonfunkcianta, sed kun malplena kapo. Mi fariĝis sengrasa maldikulo, mi tuj laciĝas, kiam mi faras ian braklaboron, kaj, kvankam mi estas malpeza, mi eĉ ne havas la rapidmovecon de tia ulo, kiel vi, sed mia kapo plenas je belaĵoj, kaj ili donas sunan koloron al mia vivo, eĉ en tempoj de malfacileco».

Nu, bone. Li bele parolas. Eduardo ĉiam estis senĉesa parolanto. Li jam montriĝis la plej belvorta el niaj samklasanoj, kiam ni kune lernejis. Sed mi ne ĉesas pensi pri lia kompatinda edzino, kies koron manĝetadas zorgoj pri l' morgaŭo.

«Kie ni trovos monon?» ŝi ripete demandas al si. «De kie diable mono venos? La muroj de nia domo jam komencas malrapide altiĝi, sed ni neniam sukcesos pagi ĝin. Kaj mi tiom antaŭĝojis je la ideo vivi en nia familia domo! Havi hejmon en sia domo, kia bela celo! Sed ni ne realigos ĝin. Oni forprenos la domon de ni kaj ĝin vendos, ĉar ni ne povos pagi. Aŭ polico venos, arestos nin, kaj oni ĵetos nin en malliberejon!»

Ŝi troigas, evidente. Sed tamen! Imagu al vi! Ŝi timas retroviĝi en malliberejo, kaj li, dume, revas nur pri literaturo kaj dumilpaĝaj libroj! Ĉu ilia para vivo sukcesos supervivi tian streĉiĝon, tian kontraŭecon en la manieroj pensi? Vere, ilia situacio min maltrankviligas.

Mi konstatis, ke ŝi multe maldikiĝis, kaj ke ŝia vizaĝo alprenis aĉan koloron, nesanan. Tiel ŝatinda virineto! Mia koro ŝiriĝis, kiam mi vidis ŝin tiel senhelpa.

b. La ĝojoj de petveturado[redakti]

Ĉu estas vi, Johana? Kio okazis? Kial vi ne revenis hejmen? Kial vi telefonas tiel malfrue?

Kion? Kiun vi renkontis? Mi ne komprenas. Parolu pli klare, kara, bonvolu. Kio okazis al via voĉo? Mi apenaŭ rekonas ĝin.

En la hospitalo, ĉu? Vi estas en hospitalo! Mi timas. Diru al mi, kio okazis. Kion vi faras en hospitalo?

Kion vi ĵus diris pri aŭto? Mi fakte tre malbone aŭdas vin. La aŭto estas fuŝita? Kies aŭto? Ĉu mia aŭto? Johana! Kion vi faris?

Malfeliĉa hazardo, malfeliĉa hazardo! Kiajn vortojn vi uzas! Ŝajnas al mi, ke vi ne ŝoforis tre atente.

Kion? Ne vi ŝoforis! Sed mi ĉiam diris al vi, ke mi akceptas, ke vi uzu mian aŭton, sed ne ke iu alia ol vi ŝoforu!

Vi mem ne povis! Bela rimarko! Kaj kial diable vi ne povis ŝofori, dum vi lernis direkti aŭton jam antaŭ pluraj jaroj? Ne, Johana. Vere, mi ne komprenas vin.

Brando! Vi trinkis tiom da brando, ke vi ne plu klare vidis! Ĉu tion vi ĵus diris al mi? Kial do vi trinkis tiom da brando? Ili trinkigis vin, ĉu? Sed kiuj estas tiuj «ili»?

Vi ne scias! Vi ne konas ilin! Pli kaj pli bele! Vi renkontis ulojn, kaj trinkis kun ili tiom da brando, ke vi ne plu povis direkti mian aŭton, kaj vi nun telefonas el hospitalo. Vere, mi ne scias, kion pensi. Kion vi ĵus diris? Mortis, ĉu? Kiu mortis?

Li ankoraŭ ne tute mortis, sed estas nun mortanta? Ĉio ĉi estas neimageble serioza. Kiu troviĝis tie, kaj mortis, aŭ mortas?

La aŭto surveturis lin! Johana! Mi perdas la kapon! Vi parolas tiel trankvile! Kion? Ha jes, ili donis trankviligan substancon al vi. Jes, mi scias, kuracistoj estas tiaj. Tuj, kiam okazis io drama, nuntempe, ili havigas al oni trankviligilon. Tial vi parolas tiel strange. Sed kia terura okazaĵo! Vere, mia kapo turniĝas. Rediru al mi — ĉar mi nenion komprenas — kiu ŝoforis, kiam la aŭto surveturis tiun kompatindan sinjoron?

Kion vi diris? La ĉefo de la polico direktis mian aŭtomobilon?

Ne li? La ĉefo de la polico ne estis la homo en la aŭto, sed la homo, sur kiu la veturilo pasis? Kion? Ĉu la mortanto estas la policĉefo? Ho, Johana, ne estas vere, ĉu? Ne, ne! Filino mia, kion diable vi faris?

Ne vi faris! Sed kiu, kiu do? Kiu ŝoforis? Provu paroli pli klare, mi malbone aŭdas.

Nekonato! Sed kiel vi renkontis tiun nekonaton? Kion? Li petveturis? Ha jes, kompreneble, li petveturis! Mi tion imagas perfekte. Li staris apud la vojo signante al pasantaj aŭtoj, ke li deziras veturon. Kaj vi, simplulino, akceptis lin kaj …

Bela! Li estis tre bela! Jen belega respondo! Johana, ĉu vere vi estas sesjara knabino? Tion oni kredus, aŭdante vin. Bela! Mi parolos al vi pri beleco kiam vi hejmenvenos! Vi aŭdos min, tion mi promesas al vi.

Kaj poste vi haltis por enaŭtigi alian. Kaj tiu havis botelon da… kion vi diras? Biero, ne brando, biero, ĉu? Ha jes! Komence biero. Kaj poste vi trovis brandon! Kie? La sama, ĉu? Tiu dua petveturanto diris, ke li havas ankaŭ brandon, kaj vi… nekredeble! Ĉu vi trinkis en la aŭto?

Ha, feliĉe vi havis la ideon halti por trinki. Kion vi…? Tion mi povas imagi, ke la naturo estis tre bela tiuloke. Ho jes, mi facile prezentas al mi enkape la vidaĵon: vi en bela naturo kun du beluloj, kaj… Kion vi diris?

Nur unu estis bela! Jes, kompreneble. La alia estis nur la homo-kun-biero-kaj-brando. Sed poste, kio okazis?

Kompreneble, vi sentis vin necerta pri vi! Kiel povus esti alie, post tiom da trinkado? Kaj do vi petis tiun alian ŝofori. Sed verŝajne ankaŭ tiu trinkis tro multe, kaj… Terure! Rakontu do precize, kio okazis, dum li direktis la aŭton.

Jes. En kiun urbeton vi eniris? Mi ne komprenis la nomon.

Ha jes, mi vidas, jes, tie. Kaj tuj post la unuaj domoj estas tiu vojo dekstre, kaj…

Kion? Li veturis en la nazon de alia aŭto, kiu alvenis, kaj li sukcesis samtempe surveturi piediranton! Kaj tiu estis la policĉefo! Johana, Johana, mia filino, kiel eblas!

Kion? Ĉu vi diris, ke viaj du petveturantoj sukcesis forkuri, antaŭ ol la polico alvenis? Kaj ĉu vere neniu ilin haltigis? Ĉu oni ne kaptis ilin? Neniu rimarkis! Sed ili estis krimuloj! Almenaŭ tiu, kiu ŝoforis!

Sed vi mem, kial vi nenion diris al la homoj tie? Jes, kompreneble, vi estis kelkmomente nekonscia, kaj dum tiu momento ili perdigis sin. Sed… sed… se tiuj du malaperis, tiam la polico neniam kredos, ke ili entute ekzistas! Ĉu iu ilin vidis?

Ne, kompreneble. Neniu vidis ion ajn. Ĉio okazis tro rapide. Tiuj du junulaĉoj malaperis for, kaj restis sur la strato vi, plena je brando, mortanta policĉefo, kaj du rompaĉitaj, pecigitaj aŭtoj. Kaj sur la aŭto, el kiu oni vidis vin eliri, kiam vi rekonsciiĝis, troviĝas mia numerplato!

Se almenaŭ vi ne estus mia filino, mi povus diri, ke oni ŝtelis mian aŭton, sed kun vi en ĝi…

Silentu, mi petas, Johana. Nenion diru plu. Kaj agu tuj. Jen mia koro reagas strange. Mi sentas doloron. Mi petas vin, telefonu al kuracisto, ke li venu tujtuj al mi. Mi… Mi timas, ke nevole, jes ja, tute certe nevole, sed tamen… mi timas, ke vi mortigis du homojn! Ne plu estas aero ĉi… ĉi tie. M… mi ne p… ne plu po… povas paro…

25. La tri plendoj de s-ro Kursano[redakti]

Sinjoro policano, mi havas plendon. Tri plendojn, fakte. Ĉu vi bonvolas noti?

Mi esperas, ke vi povos fari ion, ĉar mia digno malbonfartas, kaj mi esperas, ke dank' al via interveno, ĝi refartos bone. Pri kio mi plendas? Pri multo, sinjoro policano, mi plendas pri multo. Multrilate oni malbonagis kontraŭ mi.

Unue mi plendas pri provo ŝteli de mi monon. Due pri persekutado. Kaj trie… atendu… lasu min pripensi momenteton, estis ankaŭ io alia, sed ŝajnas, ke mi forgesis. Ha jes, kompreneble! Pri malvera promeso. Malhonesta promeso, se vi preferas.

Oni diris al mi, ke, se mi pagos la kurson, mi finfine scios esprimi min en tiu lingvo, kaj mi konstatas, ke mi ne scias. Tio estas malhonesta, ĉu ne? Oni invitis min elpoŝigi mian monon, kaj kion mi ricevis? Ian komencan kaj malprecizan ideon pri la lingvo. Oni agis nejuste al mi. Mi ne ricevis ion samvaloran kiel la mono, kiun mi pagis. Tial mi petas vin skribi mian plendon, mian unuan: provo ŝteli monon de mi.

Dua plendo: oni min persekutis. Kiel oni persekutis min, vi volas scii? Ĉefe la instruanto min persekutis, sed fojfoje ankaŭ la kunlernantoj. Imagu tion: esti persekutata de siaj samklasanoj! Nekredeble, ĉu? Tamen tio okazis. Mi diras la veron. Mi estas homo sincera, kaj tial ne elportas malhonestaĵojn, kaj malhonestaĵojn mi konstante travivis dum la daŭro de tiu kurso. Ili persekutis min dirante, ke mia maniero min esprimi en la tutmonda lingvo ne estas ĝusta. Konstante mankis iu N, ili diris; mi uzis la vortfinaĵon A kiam devus esti E, ili diris, ktp ktp ( = kaj tiel plu). Ĉiufoje mi aŭdis similajn rimarkojn, malestimajn. Ĉu mi povus allasi, ke oni min malrespektu tiamaniere? Ne, sinjoro policano. Mi povas akcepti multon malplaĉan, sed malrespekton mi firme rifuzas.

Kiam homo ne rajtas paroli tute simple sen ricevi de ĉiuj flankoj rimarkojn pri tio, ke li sin esprimas fuŝe, kiel nomi tion, se ne persekutado? Konstante oni alsaltis min, ĉar mi diris IGI kaj ne IĜI, aŭ DE kaj ne DA. Estis organizita milito kontraŭ mia sento pri memdigno, kontraŭ mia memvaloro. Oni konstante provadis malaltigi min kaj estigi en mi sentojn de malplivaloro. Ĉu ni ne vivas en libera lando, kie, laŭtradicie, la digneco de homa persono estas respektata? Mi kuraĝe rifuzis lasi ilin subigi min, sed ili insistis. Plurfoje mi konstatis, ke ili trovas plezuron en la fakto diri al mi, ke mi fuŝlernis. Estas faka vorto, kiu difinas tiun sintenon, sed mi momente forgesis ĝin. Mia memoro ne fartas tre bone post tiu laciga lingvokurso.

Kaj, trie, mi prezentas plendon pri malvera promeso. Oni promesis al mi, ke mi lernos facilan lingvon en plaĉa atmosfero. Fakte la lingvo estas tre malfacila, kaj la atmosfero… nu, plej bone eĉ ne paroli pri ĝi. Mi opiniis, ke oni uzos seriozan lernolibron, kie ĉio estas bonorde prezentita kaj klare difinita. Fakte, oni uzis neinteresan rakonton, pri kiu mi nenion komprenis, verŝajne ĉar nenio estis kompreninda. Ili eĉ ne sukcesis uzi ĉiufoje tekston kun sama longeco. Kelkfoje, la teksto, kiun ni legis kaj studis, havis malpli ol unu paĝon, alifoje ĝi estis dupaĝa. Estis suferige, por mia digneco de mezjuna viro, devi sekvi la knabecajn rakontojn, kiujn tiu kurso proponis al ni. Jam antaŭ longe mi forlasis la infanetan lernejon kaj nur persono, kies kapo fuŝe funkcias, povis imagi, ke tia rakontaĉo kontentigos normalan kursanaron.

Cetere, kiom koncernas la normalecon de miaj samkursanoj… nu, ankaŭ ĉi-rilate estas preferinde silenti. Jen, sinjoro policano. Ĉu vi notis ĉion? Ĉi tio estas mia plendo. Mi insistas, por ke vi transsendu ĝin al la superaj aŭtoritatoj. Mi deziras, ke oni rejustigu la situacion, ke oni repagu al mi mian monon, kaj ke oni informu ĉiujn personojn, ke la lernado estos tute malsama ol ili atendas.

Saluton, sinjoro policano. Fartu bone. Estas tempo, ke mi foriru. Kaj bonvole ne plendu, se mi brufermas la pordon. Mia furiozo devas esprimiĝi iamaniere, ĉu kun, ĉu sen N ĉe la vortofino. Ĝis la revido! Aŭ, pli bone eĉ, adiaŭ!

————————

1  Hehe: pli malpli kiel ho! (Se vi ne komprenas «hehe», tute ne gravas).

2  Mi turnus min al: mi irus paroli al.

3  Kartezio = Descartes.

4  En Esperanto, oni diras: estas -e -i, -i estas -e, estas -e, ke … Same kiel oni diras: natura ago, sed nature agi, same oni diras la ago estas natura, sed agi estas nature.

5  Aĵo: afero.

6  Mi scias pri tiuj aŭtoritatoj: mi scias, kiel agas tiuj aŭtoritatoj; mi scias, kiel ili reagas al okazaĵoj; mi konas tiujn aŭtoritatojn.

7  La viro, kiu parolas, ne scias, kiel esprimi la penson; li do diras 'eee'; en aliaj lingvoj oni diras 'hm', 'aaa', 'er', 'euh', 'nu', 'oh' …

8  Alimondaj (= alia-mond-aj)

9  Ŝi vidis sian kuraciston: kiu vidis? — ŝi. La kuraciston de kiu? — de ŝi (de tiu, kiu vidis).

Eniri en ŝian cambron: kiu eniris? — ne ŝi, sed la kuracisto. En la cambron de kiu? — ne de la kuracisto (ne de tiu, kiu eniris), sed de ŝi. Se vi dirus: «Ŝi vidis la kuraciston eniri en sian ĉambron», tio volus diri, ke ŝi vidis la kuraciston eniri en la ĉambron de la kuracisto.

10  Labori super io: labori pri io.

11  Elvoki: fari, ke pensoj venas pri…

12  Perlabori la vivon: ekhavi, per sia laboro, tion, kion oni devas havi por vivi.

13  Dank' al vi, danke al vi : pro via dankinda helpo.

14  Perdi la kapon: ekmispensi, ekpensi fuŝe, perdi la povon ĝuste pensi.

15  Kapnei (kap-ne-i): diri «ne» per la kapo; montri per la kapo, ke oni malkonsentas.

16  Meti finon al x: fari, ke x finiĝu; igi, ke x ne plu ekzistu.

17  Sabato: la tagoj de la semajno estas: lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato kaj dimanĉo. Dimanĉo estas kutime senlabora tago. Krome, en multaj lokoj, oficistoj ne laboras sabate.

18  diru : «po».

19  Sakstrato: strato sen elirejo (kiel sako, el kiu io povas eliri nur tra la loko, tra kiu ĝi eniris).

20  Ĉiovendejo : vendejo, en kiu oni vendas multajn malsamspecajn aferojn (ekzemple : manĝaĵon, vestaĵojn, librojn, televidilojn…)

21  Refoje: plian fojon, novan fojon, rean fojon.

22  Laboristo: homo perlaboranta sian vivon per laboro ĉefe mana, korpa, aŭ mekanika, kiun li faras ne por si mem, sed por la labordonanto, de kiu li pro tio ricevas monon.

23  s-ro: sinjoro.

24 Singarda: atentema kaj pripensema, por ne ricevi malbonaĵon aŭ malfeliĉon, aŭ por ne meti sin en realan aŭ imagitan danĝeron; malema agi subite kaj senpense; neriskema.

25 Sen-tim-a, sent-em-a.

26 Enŝteliĝi: eniri ŝtele, t.e. zorgante resti nerimarkita, kvazaŭ por ŝteli.

27 Al-lasi: lasi alveni, lasi enveni, kaj do permesi, lasi okazi, akcepti.

28 Ĉie: en la tuta loko.

29 -anto: persono, kiu …-as, -anta homo.

30  Kvarono: 1/4.

31  Preni X por Y, mispreni X por Y: pensi, ke estas Y, dum fakte estas X.

32  Leg- kaj lernsoifo : necesas kompreni «legsoifo kaj lernsoifo», t.e. granda deziro legi kaj lerni.

33  Nenifaro : = neni(o)-faro, faro de nenio.

34 Mi celas: mi volas diri…, mi parolas pri…

35 Subaŭskulti: kaŝe aŭskulti; aŭskulti ion, kion oni devus ne aŭskulti.

36 Subdiri: komprenigi aŭ sciigi ion al iu, ne dirante ĝin tute klare.

37 Subskribi: skribi sian nomon fine de letero aŭ dokumento.

38 Urbodomo: domo, kie troviĝas la ĉefaj urb-administraj oficejoj.

39 Fama verkisto. Prononcu : Mickjeviĉ.

40 Litvo: unu el la du ĉefaj partoj de malnova Pollando.

41 Patrujo: patrolando.

42 Elteni: elporti.

43 En-tir-iĝ-i.

44 Portempe: por iu tempo, dum iu tempo, dum iu daŭro.

45 Krom-nomi: doni kroman, anstataŭan nomon.

46 Eluzi: malbonigi aŭ malgrandigi per longa uzado.

47 En la originalo : malaperos (preseraro). Ne temas pri futuro en pasinteco, sed pri vera kondicionalo (vidu la postan "se mi dirus").

48 Venonta: kiu venos, kiu sekvos, kiu okazos post la nuna tempo (venanta = kiu venas; veninta = kiu venis).

49 Usono: la lando inter Kanado kaj Meksikio (kun Alasko kaj Havajo); la nomo devenas de United States of North America.

50 Dolaro: mon-unuo en Usono, Aŭstralio, Kanado kaj kelkaj aliaj landoj.

51 Produkti: fari aŭ estigi aĵojn (produktojn), ĉefe kun la celo ilin vendi aŭ havigi al iu, kiu ilin uzos.