Legendo pri Rabbi Akiba

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Legendo pri Rabbi Akiba
de Eliza Orzeszkowa
Tradukita de D-ro Ardante Popolan

Vivis iam riĉa viro, nomata Kolba Sabua. Liaj palacoj estis altaj kiel montoj, kaj liaj vestoj brilis de oro, kaj en liaj ĝardenoj kreskis cedroj bon­odoraj, palmoj kun larĝaj folioj kaj floris la belegaj rozoj de Sarono.

Sed pli bela ol la altaj palacoj, ol la bonodoraj cedroj kaj puneaj rozoj, pli bela ol ĉiuj virgulinoj en Izraelo, estis lia filino, la juna Rahel.

Kolba Sabua havis tiom da brutaroj, kiom estas da steloj sur la ĉielo, kaj tiujn brutarojn paŝtis malriĉa junulo, kiu havis altan kreskon, kiel juna cedro, kaj vizaĝon palan kaj malgajan, kiel estas ĉe homo, kiu volas kaj ne povas sian animon elsavi el la mallumo.

La nomo de tiu junulo estis Jozefo Akiba, kaj li loĝis sur alta monto, sur kies deklivoj sin paŝtis la brutaroj de lia sinjoro.

Kaj okazis foje, ke la bela Rahel venis al sia patro, falis antaŭ li sur la teron, kisis liajn piedojn, tre ploris kaj diris: - Mi volas sekvi Akiban kaj loĝi en tiu malalta kaj nigra kabano, kiu staras tie sur la pinto de l' monto kaj en kiu li loĝas!

Kolba Sabua estis homo fiera kaj kun malmola koro. Ekregis lin granda kolero pri lia filino, la bela: Rahel, kaj li malpermesis al ŝi, pensi pri la juna paŝtisto.

Sed la bela Rahel eliris el la alta palaco, nenion kunpreninte kun si, krom siaj nigraj okuloj, kiuj kiel grandaj briliantoj briladis per larmoj, kaj krom siaj nigraj haroj, leviĝantaj super ŝia frunto kiel granda krono. Kaj ŝi foriris sur la altan monton, enris en la nigran kabanon kaj ekparolis: - Akiba! jen edzino via en domon vian envenas!

Akiba estis en tre granda ĝojo, li elkisis el la okuloj de Rahel ŝiajn larmojn briliantajn, kaj poste tre belajn aferojn li komencis al ŝi paroli. Saĝaj vortoj kiel mielo fluis el lia buŝo, kaj ŝi aŭskultis kaj estis feliĉa kaj diris: - Akiba! vi estos granda stelo, kiu super la vojo de Izraelo eklumos!

Kolba Sabua estis homo fiera kaj kun malmola koro. Li ne sendis al sia filino eĉ unu veston sur la altan monton kaj diris:

- Ŝi ekkonu la malsaton kaj ekvidu la mizeron!

La bela Rahel ekkonis la malsaton kaj ekvidis la mizeron. Estis tia tago, ke ŝi ne havis eĉ ion por doni en la buŝon de Akiba, kaj ŝi tre enpensiĝis pri tio, ke ŝia edzo suferas malsaton.

Akiba diris: - Ne grave, ke mi malsatas! - kaj li komencis denove rakonti al ŝi tre saĝajn aferojn, sed ŝi leviĝis, ekkuris malsupren de la alta monto, venis en la urbeton kaj ekkriis: --- Kiu al mi donos mezuron da kaĉo por tiu nigra krono, kiun mi portas sur la kapo! - Kaj oni donis al ŝi mezuron da kaĉo, kaj la nigran kronon, kiu pli bela estis ol briliantoj kaj perloj, oni de ŝia frunto deprenis.

Ŝi revenis sur la monton, eniris en la malgrandan kabanon kaj ekparolis: - Akiba! mi jam havas ion, per kio sat­nutri vian buŝon, sed via animo estas malsata kaj mi ne ricevos por ĝi la nutraĵon! Foriru en la mondon kaj nutru vian animon per la granda saĝo, kiu fluas el la instruitaj buŝoj. Mi tie ĉi restos, antaŭ la sojlo de via domo sidiĝos, ŝpinos lanon kaj paŝtos la bru­tarojn kaj rigardos al tiu vojo, sur kiu vi iam revenos kiel la suno, kiu revenas sur la ĉielon, por dispeli la noktajn mallumojn.

Akiba foriris . .

La bela Rahel sidiĝis antaŭ la sojlo de lia domo, ŝpinis lanon, paŝtis la brutarojn kaj rigardis al tiu vojo, sur kiu devis reveni li, tute hela de la granda saĝo.

Sep jaroj pasis. Kaj estis tia vespero, en kiu la plenluno verŝas sur la teron tutan maron da arĝenta heleco, kaj la arboj kaj herboj staras silente kaj ne moviĝas, kvazaŭ ekblovus al ili la spirito de l' Eternulo, kiu portas al la mondo la kvieton kaj silenton.

En tiu vespero sur la vojo al la kabano aperis viro altkreska kaj pala. Liaj piedoj tremis kiel folioj, kiam ilin ekskuas la vento, kaj la manoj leviĝadis al la ĉielo. Kaj kiam li ekvidis la malgrandan, mizeran kabanon, larmoj per granda torento ekfluis el liaj okuloj, ĉar tio estis Akiba, la edzo de l' bela Rahel.

Akiba stariĝis ĉe sia kabano, ĉe la fenestro, kiu estis malfermita kaj aŭs­kultis, kiaj homoj tie en ĝi parolis.

Tie parolis lia edzino Rahel kun sia frato, kiun sendis al ŝi ŝia patro.

- Revenu en la domon de Kolba Sabua - diris al ŝi la frato; kaj ŝi respondis:

- Mi atendas tie ĉi je Akiba kaj lian domon mi gardas.

La frato diris:

- Akiba jam neniam revenos. Li vin forlasis kaj grandan honton al vi faris.

Kaj ŝi respondis:

- Akiba min ne forlasis. Mi mem lin sendis al la fonto de la saĝo, ke li tie el ĝi trinku.

- Li trinkas el la fonto de la saĝo, kaj vi vin banas en larmoj kaj via korpo elsekiĝas pro mizero!

- Miaj okuloj elfluu kun la larmoj kaj mian korpon formanĝu la mizero: mi la domon de mia edzo gardados. Kaj se nun stariĝus antaŭ mi tiu, por kiu la amon en mia koro mi sentas kaj dirus: - Rahel! mi revenis al vi, ke vi ĉesu plori, sed el la fonto de la saĝo mi trinkis ankoraŭ malmulte! - ­mi respondus al li: - Iru kaj trinku plu!

La pala migranto, kiu staris ĉe la fenestro, kiu estis malfermita, kiam li aŭdis tion, kion, diris Rahel, ankoraŭ pli paliĝis, ektremis forte, foriris de sia malgranda kabano kaj revenis tien, de kie li estis veninta.

Denove pasis sep jaroj. Kaj venis tia tago, en kiu la suno verŝas sur la teron torentojn da oraj radioj, kaj la arboj bruas kaj la floroj floras, kaj la birdoj kantas, kaj la homoj ridas, kva­zaŭ ekblovus al ili la spirito de l' Eter­nulo, kiu portas al la mondola vivon kaj ĝojon.

Sur la vojo, kiu kondukis sur la altan monton al la malalta kabano de la paŝtisto, bruis granda amaso da homoj. Meze en ĝi iris viro altkreska; lia vizaĝo radiis kiel la suno, per granda saĝeco, kaj el lia buŝo faladis vortoj, dolĉaj kiel mielo, kaj bonodoraj kiel mirho. La popolo riverencis antaŭ li profunde, kaptis liajn vortojn per avidaj oreloj kaj kun granda amo al li vokis: ­Ho, Majstro!

Sed tra la popolo trakuris virino kaj, falinte sur la teron, ĉirkaŭprenis la genuojn de la majstro. Ŝpinilon ŝi tenis en la mano, ĉifonoj estis ŝia ves­taĵo, ŝia vizaĝo estis malgrasa, ĉar dum dekkvar jaroj mordis ŝin la mizero, kaj la okuloj estis profunde enfalintaj, ĉar dum dekkvar jaroj ili naĝis en larmoj.

- For, almozulino! - ekkriis al la virino la popolo; sed la majstro levis ŝin de la tero kaj al sia brusto forte ŝin alpremis; ĉar estis Jozefo Akiba, kaj la virino estis lia edzino, Rahel.

- Jen la fonto, kiu mian malgajan koron plenigadis per espero, kiam mia kapo, en granda sopiro kaj laboro, sin banis en la fonto de la saĝo.

Tiel diris la majstro al la popolo kaj volis sur la kapon de Rahel meti kronon el oro kaj perloj.

- Vi, Rahel - li diris - deprenis iam de via kapo vian belan harligon, por satigi mian malsatintan buŝon; nun mi vian frunton ornamos per krono el oro!

Sed ŝi haltigis lian brakon kaj, le­vante al li la okulojn, kiuj denove fariĝis belegaj, kiel antaŭ jaroj, ŝi diris:

- Majstro! via gloro estas mia krono!