Legolibreto/Richelieu
Richelieu estis kvazaŭ dua reĝo en la lando. Jam en la jaro 1629 oni prezentas lin ĉirkaŭata en lia domo de servema kaj solicitema homamaso, aŭ transportata en portilo, kiam ĉiuj salutas lin respektplene, unu genuas, alia transdonas al li petskribon, tria klopodas por kisi lian veston; ĉiu estas feliĉa, kiu ricevis de li nur favoran ekrigardon. Jam en tiu tempo li kunigis en siaj manoj la tutecon de la ŝtataj aferoj, li estis akirinta al si la plej altajn honorojn riceveblajn de regato, sed tio, kio lin ankoraŭ pli multe grandigis ol ĉio alia, estis la kardinala purpuro. La plej eminenta laŭsanga princo Condé lasis al li la superecon de l’ rango.
Pli malfrue li fariĝis ankoraŭ multe pli potenca kaj precipe pli timinda. En Ruel, lia soleca rifuĝejo, li vivis en parko ŝirmita kontraŭ la norda vento, kie, meze de la ruinoj de l’ revolucio, oni ankoraŭ rimarkas kelkajn postsignojn de artaj konstruaĵoj. Kvankam malfacile alirebla (la fremdaj senditoj devis havi ion gravan por esti akceptataj de li), li estis la efektiva centro de l’ ŝtataj aferoj; la reĝo ofte venis de St. Germain al sia ŝtatkonsilanto. Kiam li mem iris al la reĝo, li ĉiam estis ĉirkaŭata de korpogvardio, dediĉita por lia servo kaj pagata de li, ĉar eĉ en la reĝa domo li volis esti ŝirmata kontraŭ siaj malamikoj. Tuta aro da junaj nobeloj el la plej distingitaj familioj, kiuj dediĉis sin al li, plenumis lian personan servadon; li kreis por ili lernejon. Li havis pli plenan ĉevalejon, pli brilan servistaron, pli riĉe provizitan tablon ol la reĝo, li loĝis pli bone. En Parizo li posedis Ia malgrandan Luxemburg kaj konstruis por si la „Palais Royal“, kiu tiutempe portis la
surskribon per grandaj literoj „Palais Cardinal“,
kiel ankaŭ la „Hôtel Richelieu“. Tie li
havis oran kapelon, kie la tuta ilaro de l’
preĝejo estis kunmetita el la plej valoraj
metaloj kaj multekostaj ŝtonoj; li plie posedis
admirindan kolekton da elektitaj artaĵoj,
bibliotekon kaj propran teatron. Fame konatan
italan kantistinon, Signora Leonora, li venigis
al sia kampodomo. Por la tiam perfektiĝanta
franca teatrarto li havis kvazaŭ pasion.
Necesega estis por li konversacio kun spritaj kaj
agrablaj amikoj, eĉ la rilatoj kun unu el ili
estis nepre rekomendita al li de la kuracistoj
kiel kuracado. Li havis ankaŭ naturan amon
kaj inklinon al la literaturo; potencaj kaj
produktemaj spiritoj lin ĉirkaŭis; naskiĝis la
literaturaj tendencoj kun la monarĥio mem, kiu
devis ilin plialtigi.
La zorgoj de Richelieu estis unue dediĉataj al la pureco de la lingvo. En liaj skriboj destinitaj por la publikigo montras sin ankoraŭ la troa rafiniteco de la ĝistiama skribmaniero, sed la stilo de liaj leteroj estas pura kaj ĝusta, la vortoj estas bone elektitaj kaj trafaj. En liaj esprimmanieroj pentras sin la ŝanĝo en lia stato de animo. Ĉe la fondo de la Franca Akademio estis lia plej grava intenco, purigi la francan lingvon de ĉiuj malbonaĵoj, enkondukitaj en ĝin per arbitra uzado de ĝiaj reguloj kaj eltiri ĝin por ĉiam el la rango de la barbaraj lingvoj; ĝi devis okupi saman lokon kiel iam la greka kaj poste la latina lingvoj; ĝi devis laŭvice fariĝi la tria. . . . . . . Richelieu ne kredis, ke li jam atingis sian celon, nek persone nek rilate al la aferoj de la mondo aŭ de Francujo, kaj li ankoraŭ gvidadis la ŝtatan ŝipon kun akre rigardanta okulo kaj la kutima certeco, kiam en 1642 li estis trafata de nova atako de sia malsano. Mortante li diris, ke li neniam havis malamikon, kiu ne estis ankaŭ la malamiko de la ŝtato. La identigo de liaj personaj interesoj kun tiuj de l’ ŝtato, kiu faris lian forton dum la vivo, akompanis lin ĝis la morto.
„Mortis granda politikisto“ diris Ludoviko XIII., eksciante pri lia morto; personan bedaŭron li ne esprimis. En tiu ĉi parolo troviĝas klarigo aŭ senkulpigo pri lia tuta sintenado dum la vivo.
Kiel ajn juĝis la samtempanoj kaj la posteuloj pri Richelieu, dividitaj inter admiro kaj malamo, teruro kaj honoro, — li estis viro, kiu engravuris la postsignon de sia spirito sur la frunton de l’ jarcento. Al la burbona monarĥio li donis ĝian superecon. La epoko de Hispanujo estis pasinta, la epoko de Francujo estis alveninta.
Leopold von Ranke