Leono la 1-a: Kristnaska Prediko 1

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la predikoj de la sankta papo Leono la Granda

Kristano, konsciu vian dignon

Amataj, ni ĝoju, ĉar hodiaŭ naskiĝis nia Savanto. Malgajeco ne havas lokon ĉe la naskiĝo de la nova vivo. La mortotimon forigis la vivo, kiu alportas al ni ĝojon el la promesita eterneco.

Neniu estas ekskludita el tiu ĉi ĝojo; ni ĉiuj havas saman kialon kune ĝoji. Nia Sinjoro, kiu privenkis la pekon kaj morton, venis liberigi ĉiujn, ĉar neniu estis sen kulpo. Jubilu la sanktulo, ĉar li alproksimiĝas al la palmo de venko. Ĝoju la pekulo, ĉar al li estas oferita pardono. Kuraĝiĝu la pagano, ĉar li estas invitita al vivo.

En «la pleneco de la tempo»,[1] kiun fiksis la neesplorebla profundeco de la Dia providenco, la Filo de Dio alprenis homan naturon, por ĝin interpacigi kun ĝia Kreinto kaj privenki la iniciatinton de la morto, la diablon, en la sama naturo, per kiu tiu antaŭe venkis la homaron.

Ĉe la naskiĝo de nia Sinjoro la anĝeloj ĝoje kantas: «Gloro al Dio en la supera alto» kaj ili proklamas «sur la tero pacon, inter homoj Difavoron»,[2] vidante la ĉielan Jerusalemon [3] konstruiĝontan el ĉiuj nacioj de la mondo. Kian ĝojegon signifas tiu neesprimebla verko de la Dia boneco por kompatindaj homaj koroj, se ĝi estas kaŭzo de tiel granda jubilo por la majesta anĝelaro!

Amataj, ni esprimu dankon al Dio, nia Patro, pere de Lia Filo en la Sankta Spirito, ke Li en sia granda mizerikordo amas nin kaj ekkompatis nin. Li, kvankam «ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo»,[4] ke ni estu en Li «nova kreitaĵo» [5] kun nova aspekto.

Do ni formetu la malnovan homon kun liaj agoj [6] kaj partopreninte la naskiĝon de Kristo, ni rezignu la farojn de la karno.

Kristano, konsciu vian dignon. Ĉar «vi fariĝis partoprenanto en la Dia naturo»,[7] ne revenu per pekaj agoj al via estinta malhonesta vivo. Konsciu, kiu estas via kapo kaj al kies korpo vi kiel membro apartenas. Ne forgesu, ke vi estis liberigita el la potenco de mallumo kaj transportita en la lumon de Dia regno.[8]

Per la sakramento de bapto vi fariĝis templo de la Sankta Spirito. Ne forpelu tiel noblan gaston per malnobla konduto, ne fariĝu denove sklavo de diablo, ĉar vian liberecon elaĉetis la sango de Kristo.

  1. Gal 4,4
  2. Luk 2,14
  3. kp. Apo 21,2
  4. Efe 2,5
  5. 2 Kor 5,17
  6. kp. Efe 4,22
  7. 2 Pet 1,4
  8. kp. Kol 1,13

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Leono la Granda († 461): Sermo 1 in Nativitate Domini, 1-3
en: Patrologia Latina 54, 190-193
  • Esperanta traduko:
Magda Šaturová, 2000

Envicigo[redakti]

  • Kristnaska Tempo > la 25-a de decembro: Kristnasko

Vidu ankaŭ[redakti]

Aŭgusteno: Prediko 185 (advento > la 24-a de decembro)
Paŭlo la 6-a: Alparolado en Nazaret (dimanĉo en la oktavo de Kristnasko, aŭ, se ne enestas dimanĉo, la 30-a de decembro: Sankta Familio – Jesuo, Maria kaj Jozefo)
Fulgentio el Ruspe: Prediko 3 (la 26-a de decembro: Sankta Stefano)