Leono la 1-a: Kristnaska Prediko 6

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la predikoj de la sankta papo Leono la Granda

La naskiĝtago de la Sinjoro estas la naskiĝtago de la paco

Kvankam la infanaĝo, kiun ne rifuzis akcepti la majesteco de la Dia Filo, evoluis dum paso de la tempo ĝis la vira matureco, kaj kvankam post la triumfo de mortturmento kaj de reviviĝo jam pasis ĉiuj humiligoj, kiujn li por ni suferis, tamen la hodiaŭa festo renovigas al ni la sanktan komenciĝon de la vivo de Jesuo: lian naskiĝon el la Virgulino Maria. Honorante la naskiĝon de nia Savanto ni solenas ankaŭ nian propran naskiĝon.

Ĉar la naskiĝo de Kristo estas la naskiĝo de la kristana popolo; kaj la naskiĝtago de la kapo estas ankaŭ la naskiĝtago de la korpo.

Eĉ se ĉiu alvokita homo havas sian lokon en la ordo de la savo kaj la infanoj de la eklezio diferenciĝas laŭ diversa tempo dum kiu ili vivas, la tuta komunumo de la kredantoj naskiĝis en tiu sama baptofonto. Same kiel ili estas krucumitaj kun Kristo suferanta, en lia resurekto ili reviviĝos [1] kaj en lia ascendo en la ĉielon ili eksidos ĉe la dekstro de la Patro, tiel ili ankaŭ en lia naskiĝo naskiĝis kun li.

Ja ĉiu kredanto kie ajn en la mondo denove renaskiĝinta en Kristo forlasas la vojon de la origina peko [2] kaj per la renaskiĝo li fariĝas nova homo. Tiel li ne plu estas ido de sia surtera patro, sed li apartenas al la Savanto, kiu fariĝis Filo de homo, por ke ni povu fariĝi gefiloj de Dio. Ĉar se Kristo en sia humileco ne estus descendinta al ni, neniu el ni povus iam propramerite ascendi al li.

Tial jam la grandeco de tiu donaco postulas de ni konvenan estimon. La sankta Apostolo instruas, ke «ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio, por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio».[3] La sola ebleco per kiu ni povas honori lin, estas oferi al li tion, kion li mem donacis al ni.

Kion pli taŭgan ni do povas trovi en la riĉa trezorejo de nia malavara Sinjoro por inde soleni tiun ĉi feston, ol estas la paco, kiun la unuan fojon anoncis la anĝeloj per sia kantado ĉe la naskiĝo de nia Sinjoro? [4]

Ĉar tiu paco, el kiu devenas la infanoj de Dio, vivigas la amon kaj donas vivon al la unueco; ĝi estas ripozo kaj eterna rifuĝejo de la beatuloj. Ĝia propra funkcio kaj speciala bonfaro estas kunigi kun Dio tiujn, kiujn ĝi apartigas disde la mondo.

Ĉar tiuj, «kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio»,[5] oferdonas al la Patro sian oferon kiel infanoj unuiĝintaj en paco. Ĉiuj adoptitaj membroj unuiĝu en la Unuenaskita de la nova kreitaĵo,[6] en tiu, kiu alvenis por plenumi ne sian volon, sed la volon de tiu, kiu lin sendis.[7] Ĉar la graco de la Patro akceptis kiel siajn heredantojn ne la malkonkordulojn, nek la kverelemajn, sed tiujn, kiuj estas samopiniaj kaj unuiĝintaj en la amo. Tiuj, kiuj estis transformitaj laŭ la sama bildo, devus vivi en reciproka harmonio.

La naskiĝtago de nia Sinjoro estas la naskiĝtago de la paco, kiel diras la Apostolo: «Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ»; ĉar ĉu Hebreo, ĉu naciano, «per li ni ambaŭ havas en unu Spirito alkondukon al la Patro».[8]

  1. kp. Rom 6,8
  2. kp. Efe 4,22
  3. 1 Kor 2,12
  4. kp. Luk 2,14
  5. Joh 1,13
  6. kp. Kol 1,15
  7. kp. Joh 6,38
  8. Efe 2,14.18

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Leono la Granda († 461): Sermo 6 in Nativitate Domini, 2-3.5
en: Patrologia Latina 54, 213-216
  • Esperanta traduko:
Magda Šaturová, 2000

Envicigo[redakti]

  • Kristnaska Tempo > la 31-a de decembro

Vidu ankaŭ[redakti]

Hipolito: Refuto de ĉiuj Herezoj (la 30-a de decembro)
Paŭlo la 6-a: Alparolado en Nazaret (Sankta Familio – Jesuo, Maria kaj Jozefo)
Atanazio: Al Epikteto (la 1-a de januaro)