Leono la 1-a: La Epifanio de la Sinjoro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la predikoj de la sankta papo Leono la Granda

La Sinjoro anoncis sian savon tra la tuta mondo

La mizerikorda providenco de Dio decidiĝis savi la pereantan mondon en la pleneco de la tempo kaj antaŭe fiksis, ke la savo efektiviĝos en Kristo. Al beata Abraham iam estis promesite, ke li havos sennombran idaron, kiu naskiĝos ne el la karna semo, sed el la fekunda pleneco de forta kredo. Ĝi estis komparata al la sennombro de steloj, pro tio, ke de la patro de ĉiuj nacioj estos atendata ne surtera, sed ĉiela posteularo.

Eniru, jes, eniru en la familion de la patriarkoj ĉiuj popoloj, kaj kiel filoj de la promeso ili ricevu en la posteularo de Abraham la benon, kiun liaj laŭkorpaj filoj rifuzas. Kliniĝu ĉiuj gentoj en la tri saĝuloj antaŭ la Kreanto de la kosmo, kaj Dio estu konata ne nur en Judujo, sed en la tuta mondo, por ke ĉie «en Izrael estu granda Lia nomo».[1]

Amataj, instruitaj per tiuj misteroj de la Dia graco, ni solenu kun vera ĝojo la tagon de niaj primicoj kaj la komencon de la alvokiĝo de la paganoj. Ni esprimu dankojn al la mizerikorda Dio, kiu «faris nin indaj», laŭ la esprimo de la Apostolo, «partopreni la destinon de la sanktuloj en la lumo. Li elŝiris nin el la potenco de la mallumo kaj translokigis nin en la reĝlandon de sia amata Filo.» [2] Laŭ la antaŭdiro de profeto Jesaja: «La gento pagana sidanta en la mallumo ekvidos grandan lumon, kaj super homoj sidantaj en lando de morta ombro ekbrilos lumo.» [3] La sama profeto diras pri ili al la Sinjoro: «Petpreĝos vin la popoloj, kiuj nenion sciis pri vi, la popoloj kiuj vin ne konis, alkuros al vi.» [4]

Tiun tagon «ekvidis Abraham kaj ekĝojegis»,[5] kiam li eksciis, ke la filoj de lia kredo estos benitaj en lia posteulo, en Kristo. Kaj kiam li vidis, ke pro sia kredo li fariĝos patro de ĉiuj nacioj,[6] «li esprimis gloron al Dio, forte konvinkita, ke Dio havas la povon plenumi ĉion, kion Li promesis.» [7]

Tiun tagon prikantis David en la psalmoj tiel: «Ĉiuj popoloj, kiujn vi kreis, venos kaj kliniĝos antaŭ via vizaĝo, ho mia Sinjoro, kaj honoros vian nomon.» [8] Kaj aliloke: «La Eternulo aperigis sian savon; antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis sian justecon.» [9]

Ni scias, ke tio efektiviĝis tiam, kiam la stelo alvokis la tri saĝulojn el ilia fora lando kaj alkondukis ilin al la Reĝo de la ĉielo kaj tero, por ke ili ekkonu Lin kaj adorkliniĝu antaŭ Li. Kaj la servo de la stelo fariĝis ekzemplo de komplezemo por obei plej bone tiun gracon, kiu ĉiujn vokas al Kristo.

Vi devas, amataj, reciproke helpadi unu al la alia en tiu fervoro, por ke vi en la Dia regno, kien oni eniras nur pere de vera kredo kaj bonaj agoj, brilu kiel filoj de la lumo:[10] per nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu kun Dio la Patro kaj kun la Sankta Spirito vivas kaj regas dum ĉiuj jarcentoj. Amen.

  1. kp. Psa 76,2
  2. Kol 1,12-13
  3. Jes 9,1
  4. Jes 55,5 (Vg.)
  5. kp. Joh 8,56
  6. kp. Rom 4,18
  7. Rom 4,20-21
  8. Psa 86,9
  9. Psa 98,2
  10. kp. Joh 12,36; Efe 3,9

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Leono la 1-a († 461): Sermo 3 in Epiphania Domini, 1-3.5
en: Patrologia Latina 54, 240-244; Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum 138, 170ss
  • Esperanta traduko:
Alojz Dlugi SJ, 2000

Envicigo[redakti]

  • Kristnaska tempo > Epifanio

Vidu ankaŭ[redakti]

Aŭgusteno: Prediko 194 (la 5-a de januaro)
Petro Krizologo: Prediko 160 (la 7-a de januaro – post Epifanio)
Gregorio el Nacianco: Pri la sanktaj Lumoj (Bapto de la Sinjoro)