Leono la 1-a: Letero 31

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la leteroj de la sankta papo Leono la Granda

Mistero de nia interpaciĝo

Vane ni dirus, ke nia Sinjoro, Filo de la beata Virgulino Maria, estas vera kaj perfekta homo, se ni ne kredus, ke li, kiel homo, devenas de gento, pri kiu parolas la Evangelio.

Mateo diras: «Genealogio de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham»;[1] kaj en la homa genealogio li daŭrigas sinsekve per la unuopaj generacioj ĝis Jozef, kies fianĉino estis la Patrino de la Sinjoro. Luko [2] montras la kontraŭan direkton en la generacioj: Li revenas al la prapatro de la homa gento, por montri, ke la unua kaj la lasta Adam posedas la saman naturon.

La Filo de Dio, por instrui kaj senkulpigi la homojn, estus povinta revelacii sian ĉiopovecon nur en ŝajna korpo, kiel li ĝin revelaciis al la patriarkoj kaj profetoj, kiam li luktis kun ili [3] kaj interparolis kun ili. Li ne rifuzis eĉ ilian gastamon manĝinte la kredencitajn manĝaĵojn.[4]

Tiuj okazintaĵoj estis nur aludoj je tiu homo, kiu laŭ la revelacioj de misteraj antaŭsignaloj akiros veran homan naturon el la radiko de la antaŭaj prapatroj.

Pro tio eĉ ne unu simbolo povis realigi la misteron de nia interpaciĝo eterne preparita, ĉar la Sankta Spirito ankoraŭ ne descendis sur la Virgulinon, nek la forto de la Plejsuperulo ombris ŝin;[5] la Saĝeco ankoraŭ ne starigis sian restadejon [6] en la senmakula sino kaj la Vorto ne estiĝis karno.[7]

La naturo de Dio ankoraŭ ne renkontiĝis en unu persono kun la naturo de servisto, kaj la Kreanto de la tempoj ankoraŭ ne naskiĝis en la tempo. Tiu, per kiu ĉio estiĝis,[8] ankoraŭ ne naskiĝis meze de sia kreitaĵo.

Se tiu nova homo, veninta «en simileco de peka karno kaj pro peko»,[9] ne estus akceptinta la naturon de nia malnova homo, se li, estante unu substanco kun sia Patro, se li, unusola imuna kontraŭ la peko, ne estus akceptinta nian naturon, fariĝante unu substanco ankaŭ kun sia Patrino, la tuta homa generacio restus kaptita sub la jugo de la diablo. Se lia glora venko estus batalakirita ekster nia naturo, ni akirus el ĝi nenion.

Pere de tiu mirinda kunigo venis al ni, kiel matenheliĝo, la sakramento de la renaskiĝo, per kiu ni spirite renaskiĝas de tiu sama Spirito, de kiu estis koncipita kaj naskita Kristo. Pro tio la evangeliisto diras pri la kredantoj, ke ili naskiĝis «nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio».[10]

  1. Mat 1,1
  2. kp. Luk 3,23-38
  3. kp. Gen 32,23-31
  4. kp. Gen 18,1-6
  5. kp. Luk 1,35
  6. kp. Sir 1,15
  7. kp. Joh 1,14
  8. kp. Joh 1,3
  9. Rom 8,3
  10. Joh 1,13

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Leono la 1-a († 461): Epistula 31, cap. 2-3
en: Patrologia Latina 54, 791-793
  • Esperanta traduko:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 62-63 (tie kun la erara indiko de Magda Šaturová kiel tradukinto)

Envicigo[redakti]

  • Advento > la 17-a de decembro

Vidu ankaŭ[redakti]

Aŭgusteno: Pri Psa 38 (37) (3-a adventa semajno > vendredo) – aŭ pli fruaj
Letero al Diogneto, ĉap. 8-9 (advento > la 18-a de decembro)